La verkon "Baza Radikaro Oficiala", BRO, la Akademio eldonis en 1974 kiel parton de "Aktoj de la Akademio II 1968-1974". La cxi-postaj klarigoj estas cxerpitaj el la "Enkonduko" de BRO.
BRO farigxis parto de la nun ellaborata "Akademia Vortaro", kiu en tute provizora formo estas konsultebla en tiu cxi TTT-ejo. Tie eblas esplori la enhavon de la naux ofteco-grupoj de BRO - precipe per la Sercxilo de la "Akademia Vortaro".
Ekde Decembro 2007 la tuta "Aktoj II" kune kun la tuta BRO estas nun legebla en tiu cxi TTT-ejo.
BRO difinas la trunkan aux bazan vortprovizon de la lingvo, kaj rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj laux tre malsamaj kriterioj kaj prezentigxas sub formo de naux grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli gxuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la nauxa grupo trovigxas elementoj, cxefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke cxiu radiko, kaj se eble cxiu elemento, estas klasita laux sia signifokategorio substantiva, verba aux adjektiva: tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la "Konstatoj pri la Vortfarado, kiun la Akademio publikigis en la antauxaj "Aktoj". Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. (Vidu ankaux cxi-poste pri la signifokategorioj.)
Por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formis parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.
Tamen al la demando, cxu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas laux la pedagogiaj celoj de cxiu auxtoro, ni nuance respondos jenon:
a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li aux sxi tion deziras, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 aux 6 aux nur 4;
b) la grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsidero pri "disponebleco" kaj el apliko de la metodo de "interesocentroj"; sekvo estos tute normale, ke cxefe el gxi oni cxerpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble cxiu auxtoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn enkaux ekster BRO. Sed estas rekomendite esti treege sxparema en tiaj aldonoj.
c) La tutan radikaron ni konsideras antaux cxio kiel helpilon, sed ne kiel legxon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, laux propra respondeco, instruu gxian enhavon: oni des pli severe atentu tiun ehavon, ju pli oni proksimigxas al la "Grupo 1" de la pli oftaj elementoj.
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de "Konstatoj" ("Aktoj de la Akademio" 1963-67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado cxe Zamenhof kaj la bonaj auxtoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marsxi, ridi estas verbaj. En ili la finajxo, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, cxu temas aux ne temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la § 3,2 de la Rekomendoj pri vortfarado ("Aktoj p. 69), kiu tekstas:
"2) kun radiko de verba kategorio la finajxo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigxo aux rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajx montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauxro, ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruajxo."
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivajxo de radiko supozata verba neniam povas signifi agon, gxi tutsimple ne estas verba radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile derivigxas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaux al la uzado cxe la bonaj auxtoroj.
Ni notu tie cxi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankaux sur la laboroj de Eugen WÜSTER.