Numero 6 - 2007 01 21
La Akademio de Esperanto jxus vocxdone aprobis la jenan raporton de la Sekcio pri prononcado (33 akademianoj vocxdonis jese, 5 nee kaj 1 sindetene).
La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel gxi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu sxangxo estas necesa aux dezirinda.
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la gxustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstatauxa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauxigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aux signokombinoj. Tian anstatauxigon, kiam gxi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam gxi neniel kauxzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraux-Fundamentan.
Ekzistas ankaux aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata aux transsendata elektronike en cifereca formo laux diversaj kodsistemoj, kaj ankoraux aliaj similaj okazoj. Ankaux tiajn manierojn skribi, transskribi aux prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontraux-Fundamentajn.
Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto
. . .
La cxi-antauxa Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III 1975-1991”):
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, sxangxi aux modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia sxangxo estas necesa aux dezirinda, aux en ligo kun modernaj presmasxinoj aux komputmasxinoj, por kiuj gxia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aux pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformigxas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia sxangxo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonigxas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."
Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernata direktoro de la Sekcio pri prononcado: Renato Corsetti, Sekretario, Probal Dasgupta, Vicprezidanto kaj Direktoro de la Sekcio, Brian Moon, Vicprezidanto, Geraldo Mattos, Prezidanto.