Numero 4 - 2006 10 20
Cxeestis (almenaux parte): Geraldo Mattos (prezidanto), Marc Bavant, Vilmos Benczik, Gerrit Berveling, Werner Bormann, Renato Corsetti, Miguel Gutiérrez Adúriz, Christer Kiselman, François Lo Jacomo, Anna Löwenstein, Carlo Minnaja, Brian Moon, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, Amri Wandel kaj Bertilo Wennergren.
Prezidis tute en la komenco Geraldo Mattos, kiu tuj post la enkonduko lasis la prezidadon al Brian Moon.
Enkonduke la cxeestantaj direktoroj prezentis la laboron de siaj respektivaj Sekcioj. M. Bavant raportis pri la laboro de la Sekcio pri faka lingvo, (nuna nomo de la sekcio laboranta en la statuta agadkampo "teknikaj vortaroj"), kiun li estras. La cxefa punkto de la laborplano koncernis la kriteriojn alprenendajn por akademia aprobo de terminaroj. Cxi tiu punkto tamen estis sxovita al la venonta periodo pro okupiteco de la sekcianoj en pli urgxaj Akademiaj taskoj, i.a. la 9-a OA. Sed la Sekcio povis progresi sur la kampo de disponigo de malnovaj fakaj tekstoj danke al la laboro de eksterakademiaj fakaj kunlaborantoj, kiujn gxi kuragxigis kaj lauxeble helpis. Ekz-e aperis en la reto parto de la Pekoteko de ak. Eichholz, pro iniciato de Roland Rotsaert, kaj la Sekcio intencas transformi la materialon al datumbaza formo kaj doni pritakson pri gxi. Danke al Miroslav Malovec aperis en la Scienca kaj Teknika E-Bilioteko (STEB) grava historia teksto de Eugen Wüster, patro de terminologio kaj interlingvistiko ("Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko"). Cetere la Sekcio akiris de Biblioteko Hodler kopiojn de du gravaj verkoj fare de Rollet de l'Isle: "Provo de marista terminaro" (1908), poste enretigita de Jurij Finkel kaj "Scienca fundamenta Esperanta terminaro" (1931), kun la celo gxin same enretigi, tamen kun necesa kritika komentaro.
Marc Bavant ankaux raportis, ke laux peto de la respondeculoj de la retkursaro lernu.net la Akademio akceptis la taskon lingve revizii parton de tiuj kursoj. Unue la Sekcio pri gramatiko estis komisiita okupigxi pri tio, sed baldaux la estraro de la Akademio decidis, ke speciala sekcio estus pli tauxga kadro. La starigita Speciala sekcio pri lerniloj konsistas el Marc Bavant (kunordiganto), Renato Corsetti, Sergio Pokrovskij kaj Bertilo Wennergren. Estis reviziitaj la du cxefaj kursoj, nome "Ana Pana" kaj "Ana renkontas..." laux la principoj, ke krom senerara lingvajxo al lernantoj oni prefere instruu oficialajn radikojn kaj ne provu influi la lingvan evoluon. La laboro en la Komisiono bone pasis kaj gxiaj korektoproponoj estis enpraktikigitaj en la koncerna kursaro. La Komisiono intencas dauxrigi la laboron per almenaux unu plia kurso en la venonta periodo.
Bertilo Wennergren aparte prezentis la staton de la laboroj de la Sekcio pri la gxenerala vortaro kaj parolis pri la 9-a Oficiala Aldono. Post dumonata periodo de diskuto en la Pleno, unua raporto de la Sekcio estis retirita, kaj post plia diskutado en la Sekcio la pleno vocxdonos pri reredaktita raporto.
Brian Moon raportis nome de la necxeestanta Probal Dasxgupto pri la laboroj de la Sekcio pri prononco, kies teksto pri la uzo de alternativaj skrib-manieroj en difinitaj okazoj estas nun debatata en la Pleno. Carlo Minnaja raportis pri la Komisiono pri historio.
Sekvis al cxi tiuj enkondukoj la sinprezento de cxiuj aliaj akademianoj sur la podio.
Poste estis responditaj la jenaj demandoj de la publiko:
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernataj direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj.