Numero 3 - 2006 10 07
La Akademio de Esperanto laboras de Decembro 2003 pri oficialigado de vortoj en la Nauxa Oficiala Aldono (9OA). En Auxgusto 2006 la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro finis sian laboron pri 9OA per Sekcia vocxdonado, kiu rezultigis Raporton, kiu nun kusxas cxe la Estraro de la Akademio. Pri tiu Raporto diskutos la Pleno, kaj poste sekvos lauxplane tut-akademia vocxdonado.
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke gxi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko farigxas Fundamenta, cxar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj trovigxas en la origina netusxebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed gxi esperas, ke gxiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
En antauxaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, cxefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankaux en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankaux difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj Oka. En la projekto de 9OA uzigxas nur difinoj en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.
En la nun proponata Raporto pri Nauxa Oficiala Aldono la jenaj 209 vortoj kandidatas por oficialigo:
adrenalino, agresi, aidoso, akupunkturo, alergio, algoritmo, amebo, amendi, ancxo, Antarkto, antibiotiko, anuso, aperitivo, areo, Arkto, asbesto, aspirino, avokado, bankedo, baskulo, beletro, bemolo, betono, bito, bizono, blufi, boaco, bradipo, brito, brokolo, burokrato, cico, cirkumcidi, cxampiono, cxasio, cximpanzo, cxino, defii, delto, demografio, detektivo, dieso, diskriminacii, dizerti, drasta, drivi, ekologio, etikedo, etno, etnologio, etoso, euxfemismo, euxkalipto, euxro, farcxo, feki, festivalo, folkloro, foto, framo, frustri, furzi, galaksio, geno, genro, gicxeto, glisi, grafiko, gujavo, hormono, ideologio, ikso, inflacio, insulino, ipsilono, Israelo, japano, jxazo, jxokeo, jxudo, kalcio, kampanjo, kancero, kanguruo, kapsiko, karoserio, kasedo, katapulto, kibuco, kimono, kiosko, klitoro, klono, kodo, kodekso, kohera, komenti, kompakta, komputi, kondomo, konekti, kooperativo, kramfo, kromosomo, kuo, kurzo, kvakero, kvorumo, lancxi, lasero, leuxkemio, limfo, magnetofono, majonezo, majusklo, mandarino, mango, manioko, mateo, matrico, melongeno, menstrui, mesagxo, minusklo, miragxo, modemo, muldi, nano, omagxo, organika, orgasmo, pankreato, papriko, pavilono, penicilino, peniso, periskopo, persvadi, petalo, pico, pijxamo, pikniko, pingveno, pisi, poleno, polpo, prestigxo, prostato, proteino, pubo, pulpo, pundo, radaro, radiografi, rakedo, regxisoro, rezolucio, roboto, rongxi, rotacii, ruleto, saksofono, salikoko, satelito, sesio, silicio, skani, skecxo, skolto, specifi, spekti, stabila, stagni, statuto, stereofonio, stiri, stoko, strangoli, sugesti, sxalti, sxenoprazo, sxoki, sxtormo, taksio, tanko, tapiro, telepatio, teniso, testo, tonsilo, torturi, transistoro, treti, tribo, tukano, tumoro, unio, Usono, vagino, vakuo, valuto, vando, versio, virtuala, viruso, vitamino, vodko, vulvo, zipo.
En la Sekcia vocxdonado pri la projekto de 9OA partoprenis 20 el la 32 Sekcianoj. 1 vorto ricevis 16 jesojn. 10 vortoj ricevis po 17 jesojn. 53 vortoj ricevis po 18 jesojn. La ceteraj ricevis po 19 jesojn. Unu Sekciano vocxdonis sindetene pri cxiuj vortoj. Sekciaj vocxdonadoj estas libervolaj kaj ili ne estas regulitaj de la Akademia Statuto. Ili servas nur por prepari Raporton al la Pleno, kiu poste faras la efektivan decidon laux la Statutaj reguloj. La cxi-antauxaj vortoj do ankoraux ne estas oficialigitaj. Ili farigxos tiaj nur se ili estos aprobitaj en la preparata tut-Akademia vocxdonado.
Detalaj informoj pri jam oficialigitaj radikoj trovigxas en la TTT-ejo de la Akademio:
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#klarigoj
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro, Bertilo Wennergren.