Numero 1 - 2006 09 15
Estas por mi, kiel prezidanto, granda plezuro, malfermi per cxi tiuj linioj la bultenon "Oficialaj Informoj" de la Akademio de Esperanto, kiu celas informi la publikon pri la laboro de la Akademio.
Pro gxia origino el unu sola kreanto, Esperanton ekde gxia naskigxo kelkaj rigardis kaj gxis nun rigardas projekto de lingvo: en gxiaj unuaj jaroj, polo volis adoptigi la konjunkcion "ed", kaj en la lastaj jaroj franco provis forigi niajn supersignitajn literojn. La duan reformon nun aktualigas la disvastigxo de la komputiloj kaj ilia facileco interkomunikigi. La Akademio de Esperanto opinias do necese reveni al tiu temo, kaj la laboron faris la Sekcio pri Prononco sub la respondeco de D-ro Probal Dasgupta, nun transdonata al la vocxdonado de cxiuj akademianoj.
En la tuta dauxro de la vivo de Esperanto, neniu vidis ian kontrauxfundamentecon en la apartaj skriboj de stenografiisto aux de blindulo, cxar ili servas al speciala bezono. Tio sama devas validi por la skribo sur la ekrano de komputilo, cxiam nur sur gxi kaj neniam trans gxi!
Estas eble reformi la skribmanieron de lingvo: tion faris la portugala lingvo, sed estas granda potenco, nomata registaro, kiu gxin antauxen pusxas. Ion tian Zamenhof enhavigis al la Fundamento: "Gxis la tempo, kiam ia por cxiuj auxtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, cxio, kio trovigas en tiu cxi libro, devas esti rigardata kiel deviga por cxiuj."
Krome, nun estas jam eble plene kaj sekure dissendi pere de la reto nian tutan alfabeton.
Mi ne povas tamen, gxuste en cxi tiu malgxoja momento, ne memori kaj ne memorigi pri William Auld, unu el miaj antauxuloj, kiu estis la unua prezentanto de akademia decido pri la literoj kun supersignoj, al kiu ankaux la nuna proponata decido referencas.
Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto
Rua Rio Jutai, 306
BR 82840-420 Curitiba PR Brazilo
“geraldomattos” cxe “netpar.com.br”
La kreskanta reta uzo de Esperanto, en epoko de grafika novemo kaj aventuremo en cxiuj lingvoj, reaktualigis la demandon pri la supersignitaj literoj en nia alfabeto. Iuj tauxge ekipitaj komputiloj kaj retposxtiloj certe kapablas surekranigi kaj transsendi la supersignitajn literojn tute senprobleme. Sed multaj sistemoj tion ne povas. Ecx tiuj sistemoj, kiuj kapablas, ofte aspektas misteraj al multaj uzantoj; ili tial ne povas esti certaj, ke al la legantoj komunikigxos sentorde la supersignitaj literoj. Kiaj reagoj al tiu cxi situacio povos plej ekvilibre konservi la stabilecon de la lingvo kaj kongrui kun la ecoj de la nuntempaj ilaroj? Cxi tiu demando estis dum jaroj diskutata en kaj ekster la Akademio. El tiuj diskutoj klarigxis, ke la akademia rezolucio de 1982, kvankam neniu kontestas gxian validecon, ne plu suficxe klare respondas la supersignan demandon en ties nuna formo.
Sekve, la Estraro de la Akademio de Esperanto petis la Sekcion pri Prononco redakti tekston de rezolucio, kiun la Akademio povus adopti por forigi cxe multaj esperantistoj la ofte aperantajn dubojn pri la supersignitaj literoj. La demando montrigxis suficxe tikla, kaj nur post jaroj da diskutado la Sekcio sukcesis produkti rezolucimalneton privocxdoneblan. Kvankam la Statuto de la Akademio ne devigas ensekcian vocxdonadon, la Direktoro de la Sekcio okazigis tiun proceduron en junio 2006. El la 10 membroj de la Sekcio, 9 partoprenis la vocxdonadon, kaj ili cxiuj vocxdonis jese pri la rezolucia teksto. La direktoro sendis formalan Raporton al la Estraro, kiu en julio komunikis la tekston al la membraro de la Akademio de Esperanto, kiu havas tempon gxis la fino de venonta oktobro por sendi opiniesprimojn al la Estraro aux al la Direktoro.
Nur poste oni vocxdonos pri gxi.
Probal Dasgupta
Direktoro de la Sekcio pri Prononco
La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel gxi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu sxangxo estas necesa aux dezirinda.
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la gxustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstatauxa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauxigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aux signokombinoj. Tian anstatauxigon, kiam gxi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam gxi neniel kauxzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraux-Fundamentan.
Ekzistas ankaux aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata aux transsendata elektronike en cifereca formo laux diversaj kodsistemoj, kaj ankoraux aliaj similaj okazoj. Ankaux tiajn manierojn skribi, transskribi aux prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontraux-Fundamentajn.
La cxi-antauxa Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III" 1975-1991):
Pri niaj alfabeto kaj ortografio
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, sxangxi aux modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia sxangxo estas necesa aux dezirinda, aux en ligo kun modernaj presmasxinoj aux komputmasxinoj, por kiuj gxia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aux pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformigxas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia sxangxo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonigxas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."
Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld
La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Prononco, Probal Dasgupta, Linguistic Research Unit, Indian Statistical Institute, 203 Barrackpore Trunk Road, Kolkata 700108, Barato, “probal53” cxe “yahoo.com”.