Numero 11 - 2009 04 15
La 15an de Marto 2009 la Akademio de Esperanto finis du vocxdonadojn. Unu temis pri Listo de Rekomendataj Landnomoj ellaborita de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro. La alia temis pri du sxangxoj en la statuto de la Akademio.
Estis aprobitaj kaj la proponitaj sxangxoj de la statuto, kaj la proponita dokumento pri landnomoj.
La nova Listo de Rekomendataj Landnomoj estas gxisdatigo kaj revizio de decido el 1989. Gxi entenas nomojn de cxiuj nunaj landoj, kiuj estas membroj de UN, kaj ankoraux la nomojn de kelkaj pliaj landoj (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis aux disigxis post 1989). Jen mallongigita prezento de la rekomendataj nomoj:
Afganujo/Afganio; Albanujo/Albanio; Algxerio; Andoro; Anglujo/Anglio; Angolo; Antigvo kaj Barbudo; Argentino; Armenujo/Armenio; Auxstralio; Auxstrujo/Auxstrio; Azerbajgxano; Bahamoj; Bangladesxo; Barato (= Hindujo/Hindio); Barbado; Barejno; Belgujo/Belgio; Belizo; Belorusujo/Belorusio; Benino; Birmo; Bocvano; Bolivio; Bosnujo/Bosnio kaj Hercegovino; Brazilo; Britujo/Britio; Brunejo; Bulgarujo/Bulgario; Burkino; Burundo; Butano; Centr Afriko; Cxado; Cxehxoslovakujo/Cxehxoslovakio; Cxehxujo/Cxehxio; Cxilio; Cxinujo/Cxinio; Danujo/Danio; Dominika Respubliko; Dominiko; Ebur Bordo; Egiptujo/Egiptio; Ekvadoro; Ekvatora Gvineo; Eritreo; Estonujo/Estonio; Etiopujo/Etiopio; Figxio; Filipinoj; Finnlando; Francujo/Francio; Gabono; Gambio; Ganao; Germanujo/Germanio; Grekujo/Grekio; Grenado; Gronlando; Gujano; Gvatemalo; Gvineo; Gvineo Bisauxo; Gxibutio; Haitio; Hindujo/Hindio (= Barato); Hispanujo/Hispanio; Honduro; Hungarujo/Hungario; Indonezio; Irako; Irano; Irlando; Islando; Israelo; Italujo/Italio; Jamajko; Japanujo/Japanio; Jemeno; Jordanio; Jugoslavujo/Jugoslavio; Kaboverdo; Kambogxo; Kameruno; Kanado; Kartvelujo/Kartvelio; Kataro; Kazahxujo/Kazahxio; Kenjo; Kipro; Kirgizujo/Kirgizio; Kiribato; Kolombio; Komoroj; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinsxasa); Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila); Kosovo; Kostariko; Kroatujo/Kroatio; Kubo; Kuvajto; Laoso; Latvujo/Latvio; Lesoto; Libano; Liberio; Libio; Lihxtensxtejno; Litovujo/Litovio; Luksemburgo; Madagaskaro; Makedonujo/Makedonio; Malajzio; Malavio; Maldivoj; Malio; Malto; Maroko; Marsxaloj; Mauxricio; Mauxritanio; Meksiko; Mikronezio; Moldavujo/Moldavio; Monako; Mongolujo/Mongolio; Montenegro; Mozambiko; Namibio; Nauro; Nederlando; Nepalo; Nigxerio; Nigxero; Nikaragvo; Nord Koreujo/Nord Koreio; Norvegujo/Norvegio; Nov Zelando; Omano; Orienta Timoro; Pakistano; Palauxo; Panamo; Papuo Nov Gvineo; Paragvajo; Peruo; Pollando; Portugalujo/Portugalio; Ruando; Rumanujo/Rumanio; Rusujo/Rusio; Salomonoj; Salvadoro; Samoo; Sankta Kristoforo kaj Neviso; Sankta Lucio; Sankta Vincento kaj Grenadinoj; Sanmarino; Santomeo kaj Principeo; Sauda Arabujo/Sauda Arabio; Sejsxeloj; Senegalo; Serbujo/Serbio; Siberio; Sieraleono; Singapuro; Sirio; Skotlando; Slovakujo/Slovakio; Slovenujo/Slovenio; Somalujo/Somalio; Sovetio, Sovet Unio; Srilanko; Sud Afriko; Sud Koreujo/Sud Koreio; Sudano; Surinamo; Svazilando; Svedujo/Svedio; Svislando; Tagxikujo/Tagxikio; Tajlando; Tajvano; Tanzanio; Togolando; Tongo; Trinidado kaj Tobago; Tunizio; Turkmenujo/Turkmenio; Turkujo/Turkio; Tuvalo; Ugando; Ukrainujo/Ukrainio; Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj; Urugvajo; Usono; Uzbekujo/Uzbekio; Vanuatuo; Vatikano; Venezuelo; Vjetnamujo/Vjetnamio; Zambio; Zimbabvo.
La statutaj sxangxoj koncernas la regulojn pri reelektado de Akademianoj kaj la metodojn de vocxdonadoj, kiuj nun povas okazi ankaux per elektronikaj rimedoj.
La novan version de la statuto kaj la plenan dokumenton pri landnomoj la Akademio baldaux publikigos en sia TTT-ejo cxe http://akademio-de-esperanto.org.
La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro: John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, kaj Bertilo Wennergren, direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro.