Konsultejo
La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Konsultejo (kiu gxis 2007 nomigxis komisiono). Cxiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aux rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Konsultejo povas respondi relative rapide; komplikaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Konsultejo; tamen la Akademio esperas, ke utilas tiu cxi rapida servo, pri kies manko oni ofte plendis.
Publigigado de respondoj
La Konsultejo ekde Decembro 2011 publikigas elektitajn respondojn.
Kiel demandi la Konsultejon?
Vi povas:
- uzi la demandoformularon (preferinde)
- sendi retposxton al “konsultejo” cxe “akademio-de-esperanto.org”
- sendi leteron al la direktoro de la Konsultejo: Alexander Shlafer, 1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono
La Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono.
Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki cxe
urgxaj demandoj, gxis kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan respondon ni
povas garantii nur al demandintoj, kiuj indikis sian ret-adreson.
La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas
respondi cxiu sperta esperantisto sercxante en vortaroj kaj aliaj
konsult-libroj. (Vidu ankaux la regularon sube.)
Membroj
Membroj de la sekcio (en alfabeta ordo de cxefnomoj):
Marc Bavant,
Gerrit Berveling,
Renato Corsetti,
Paul Gubbins,
Miguel Gutiérrez Adúriz,
Lena Karpunina,
Boris Kolker,
Li Shijun,
Jouko Lindstedt,
François Lo Jacomo,
Anna Lowenstein,
Geraldo Mattos Gomes dos Santos,
Brian Moon,
Barbara Pietrzak,
Otto Prytz,
Alexander Shlafer,
Amri Wandel,
Bertilo Wennergren.
Regularo de Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- La demandoj senditaj interrete (per demando-formularo aux retposxte: “konsultejo” cxe “akademio-de-esperanto.org”) venas rekte al la retgrupo de la Konsultejo.
- Tiuj, kiuj ne povas sendi demandon interrete, povas uzi paperposxton. La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono. Se oni faras demandon al alia Akademiano, tiu cxi transdonu gxin al la direktoro de la Konsultejo. La direktoro analizas la demandon kaj transdonas gxin, eventuale kun komentoj, al la konsultejanoj.
- La konsultejanoj klopodas respondi kaj pridiskuti la demandon ene de la retgrupo de la Konsultejo gxis la indikita tempolimo (aux, se tempolimo ne estas indikita, lauxeble plej rapide).
- Rezulte de la diskutado inter la konsultejanoj, la direktoro verkas la respondon kaj sendas gxin al la demandinto (kun kopio al la konsulteja ret-grupo) kaj decidas cxu necesas publikigi la respondon en la retpagxaro de la konsultejo aux/kaj transsendi gxin al la Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA).
- Se la demando estas aparte malfacila, sed interesa, la direktoro povas prezenti gxin al alia koncerna sekcio aux al la Pleno de la Akademio por plia studado.
- La estraro de la Akademio decidas, cxu aperigi rekomendojn de la konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en sia publika informilo.