La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli gxian evoluon.
La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laux propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj gxia Akademio kunfandigxis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".
Okaze de problemoj pri tiu cxi TTT-ejo, bv. kontakti la administranton: Bertilo Wennergren “bertilow” cxe “gmail.com”.