La Fundamento estis origine enkomputiligita en XML-a formo de Wolfram Diestel, kaj la versio prezentita cxi tie estas bazita sur tiu XML-dosiero de Wolfram. Grandan dankon al li!
La efektiva Fundamento de Esperanto estis eldonita en 1905. Gxin verkis L. Zamenhof, kaj la kongreso en Bulonjo-cxe-Maro starigis tiun verkon kiel bazan legxon por Esperanto. Vidu pri tio la Deklaracion pri la Esence de la Esperantismo (la "Bulonjan Deklaracion").
La Fundamento estis deklarita kiel netusxebla. Tio signifas, ke oni ne rajtas en tiu libro fari iajn ajn sxangxojn. Ecx la preseraroj en gxi devas resti netusxitaj. (Legu pli pri tio en la Antauxparolo de la Fundamento.) Tial oni eldonas la Fundamenton normale nur en faksimila (fotokopiita) formo. Rekompostado cxiam riskus falsi la tekston.
Sed publikigo en la Reto ne povas (oportune) okazi per faksimilado. Bildo de teksto ne estas perkomputile trasercxebla, nek legebla por blinduloj. La cxi tie prezentita versio tial ne estas faksimila bildo, sed TTT-pagxaro kun efektiva teksto. Por tio la tuta kompleksa plurlingva verko devis esti retajpita kun granda risko de eraroj, kaj tial la rezulta teksto preskaux certe ne estas 100%-e egala al tiu en la vera papera Fundamento (precipe en la Rusa kaj Pola partoj sendube estas tajperaroj).
Tial necesas rigardi la cxi-tiean Interretan version kiel nuran helpilon por legi la efektivan Fundamenton. La reta versio mem ne estas la Fundamento. En cxia serioza uzo necesas kontroli, kio efektive estas presita en fidinda papera eldono de la Fundamento.
Publikigado en la reto, en komputila formo, estas io tute alia ol publikigado papera. Tial necesis dividi la Fundamenton en plurajn TTT-ajn "pagxojn" (neniel egalajn al la efektivaj pagxoj de la libra eldono). Ankaux necesis aldoni cxirkaux la efektiva Fundamento aparaton de ligiloj por ebligi oportunan legadon. Estas espereble cxie tute klare, kio apartenas al la Fundamento mem, kaj kio estas aldonajxoj ne-Fundamentaj.
En la cxi-tiea versio de la Universala Vortaro estas aldonitaj ligiloj al la Akademia Vortaro cxe la diversaj radikoj kaj kunmetajxoj. Ankaux en aliaj partoj de la cxi-tiea versio de la Fundamento estas tiaj ligiloj cxe unupaj vortoj kaj vortopartoj, sed ekster la Universala Vortaro, aperas tiaj ligiloj nur cxe radikoj, kiuj ne aperas en la Universala Vortaro mem (en ties Fundamenta versio), kaj nur cxe la unua apero de tia radiko ("unua apero" signifas unuavice apero en la Gramatiko aux en la Ekzercaro, sed kelkaj tiaj radikoj aperas nur en la Antauxparolo). Reciproke estas en la Akademia Vortaro ligiloj al la samaj lokoj en la cxi-tiea Fundamento.
En la unua eldono de la Fundamento estis pagxo kun la titolo "TABELO DE LA ENHAVO". Tiu pagxo ne apartenas al la Fundamento mem (vidu pri tio en la Antauxparolo de la Fundamento). Tiu enhavtabelo tamen estas oportuna, kaj estas cxi tie inkluzivita kiel helpilo. Sed anstataux la pagxonumeroj de la originalo gxi enhavas ligilojn al la diversaj partoj de la Fundamento.
Normale, kiam oni publikigas ion kiel TTT-pagxon, oni ne provu rekrei la tipografion de la papera eldono (libro, gazeto...). Oni laboru laux la ebloj, limigoj kaj bezonoj de la TTT-a medio. Sed la Fundamento estas escepta dokumento. Tial la cxi-tiea versio de la Fundamento estas provizita per prezentaj indikoj (stilfolio), kiu provas rekrei, kiom eble, la tipografion de la unua eldono de la Fundamento. En modernaj TTT-legiloj la rezulto sur ekrano povas esti suficxe proksima al la originalo. La stilfolio tamen ne provas elekti tiparon. Uzigxas la tipara agordo de la TTT-legilo de cxiu leganto. Tio estas necesa, kiam temas pri teksto kun tia vasta repertuaro da signoj (kaj Latinaj, kaj Cirilaj). Provo trudi certan tiparon al la legantoj riskus fusxi la prezentadon de iuj signoj. Efektive multaj legantoj trovos, ke ne cxiuj signoj redonigxas gxuste. Precipe oni rimarkos mankojn en la Rusaj partoj, cxar la teksto estas laux malnova Rusa skribo kun signoj, kiuj mankas ecx en iuj tre bone ekipitaj tiparoj.
Sed la teksto estas tute bone legebla ankaux en programoj, kiuj ne komprenas (aux kiuj ignoras) la stilfolion. En tiuj legiloj la teksto prezentigxas laux la propraj prezentoreguloj de tiuj programoj. Tiam redonigxas la enhavo de la Fundamento, ne la aspekto.