(Akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso: Kunsido de 9-a de Auxgusto 1905)
Cxar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laux la propono de la auxtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:
1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn naciajn», donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenigxadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj popoloj. Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
2. Cxar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj cxar el cxiuj multegaj provoj, faritaj en la dauxro de la lastaj du centjaroj, cxiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, cxiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en cxiuj rilatoj pleje tauxga montrigxis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe cxiuj grupigxis cxirkaux la sola lingvo Esperanto kaj laboras por gxia disvastigado kaj ricxigado de gxia literaturo.
3. Cxar la auxtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por cxiam cxiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas «nenies proprajxo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu cxi lingvo estas la tuta mondo kaj cxiu deziranto povas eldonadi en aux pri tiu cxi lingvo cxiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por cxiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu cxi lingvo estos cxiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu cxi lingvo.
4. Esperanto havas neniun personan legxdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Cxiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de cxiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por cxiam deviga por cxiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari sxangxon. Se iu deklinigxas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aux konsilas la auxtoro de Esperanto». Cxiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu trovigxas en la «Fundamento de Esperanto», cxiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej gxusta, tiel same, kiel estas farate en cxiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al cxiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu trovigxas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas gxian spiriton.
5. Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li gxin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por cxiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.
(Esperantista Dokumentaro, kajero unua, Auxgusto 1906, p. 31-32; Oficiala Gazeto, 1-a jarvolumo, p. 202; Originala Verkaro de Zamenhof, p. 237.; Fundamento de Esperanto, 9-a eldono, p. 31-39)