Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke gxi havu plenan certecon, ke gxi neniam disfalos kaj ia facilanima pasxo de gxiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de gxiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaux cxio unu kondicxo: la ekzistado de klare difinita, neniam tusxebla kaj neniam sxangxebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej cxefaj regnoj kaj tiuj cxi registaroj per speciala legxo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendangxerecon kontraux cxiuj personaj kapricoj aux disputoj, tiam auxtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por cxiam cxiujn deziritajn sxangxojn, se tiaj sxangxoj montrigxos necesaj; sed gxis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute sensxangxa, cxar severa netusxebleco de nia fundamento estas la plej grava kauxzo de nia gxisnuna progresado kaj la plej grava kondicxo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun ecx plej malgrandan sxangxon! Tiun cxi tre gravan principon la esperantistoj volu cxiam bone memori kaj kontraux la ektusxo de tiu cxi principo ili volu cxiam energie batali, cxar la momento, en kiu ni ektusxus tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Laux silenta interkonsento de cxiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Tiujn cxi tri verkojn la auxtoro de Esperanto rigardadis cxiam kiel legxojn por li, kaj malgraux oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaux konscie) ecx la plej malgrandan pekon kontraux tiuj cxi legxoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaux cxiuj aliaj esperantistoj cxiam rigardados tiujn cxi tri verkojn kiel la solan legxan kaj netusxeblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolvigxadi, estas necese, ke cxiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aux alia persono, sed devas obei cxiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn legxojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laux persona bontrovo ian sxangxon aux aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke cxiu esperantisto havu la plenan certecon, ke legxodonanto por li cxiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al cxiuj malkomprenigxoj kaj disputoj, kaj por ke cxiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en cxio sin gvidi, la auxtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laux silenta interkonsento de cxiuj esperantistoj jam de longe farigxis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de cxiuj esperantistoj estu cxiam turnataj ne al li, sed al tiu cxi libro. Gxis la tempo, kiam ia por cxiuj auxtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, cxio, kio trovigxas en tiu cxi libro, devas esti rigardata kiel deviga por cxiuj; cxio, kio estas kontraux tiu cxi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se gxi ecx apartenus al la plumo de la auxtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; cxio alia, kion mi verkis aux verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion cxi utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu cxi libro devas antaux cxio esti netusxeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu cxi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aux nelerte tradukita, mi gxin lasis en tiu cxi libro tute sensxangxe; cxar se mi volus plibonigi, tio cxi jam estus sxangxo, kiu povus kauxzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netusxebla ecx kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aux alia vorto ne prezentas grandan malfelicxon, cxar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de cxiu vorto; sed senkompare pli grandan dangxeron prezentus la sxangxado de la traduko de ia vorto, cxar, perdinte la severan netusxeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaux ne faros ian alian sxangxon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al cxiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, gxi estas eraro, sed gxi devas resti netusxebla, cxar gxi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian sxangxon.
La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektigxi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por cxiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas trovigxi en la manoj de cxiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netusxebla, por ke li povu cxiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas trovigxi en cxiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al cxiuj esperantistoj estas konataj aux eble ne de cxiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas trovigxi en la manoj de cxiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankigxado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netusxebla, se ecx sxajnus al ni, ke tiu aux alia punkto estas sendube erara. Tio cxi povus naski la penson, ke nia lingvo restos cxiam rigida kaj neniam disvolvigxos... Ho, ne! Malgraux la severa netusxebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante ricxigxadi, sed ecx konstante plibonigxadi kaj perfektigxadi; la netusxebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektigxado farigxados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj sxangxado, ne per nuligado aux sentauxgigado de nia gxisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendangxera. Pli detale mi parolos pri tio cxi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio cxi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne sxajnu tro paradoksa:
1) Ricxigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiligxado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej auxtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke cxiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj cxi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone cxiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » cxar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia auxtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
2) Se ia auxtoritata centra institucio trovos, ke tiu aux alia vorto aux regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, gxi ne devos forigi aux sxangxi la diritan formon, sed gxi povos proponi formon novan, kiun gxi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpusxos la formon malnovan, kiu farigxos arhxaismo, kiel ni tion cxi vidas en cxiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj cxi arhxaismoj neniam estos eljxetitaj, sed cxiam estos presataj en cxiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke ecx cxe la plej granda perfektigxado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta ecx el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netusxebleco de la « Fundamento » gardos cxiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole ricxigxadi, sed ecx konstante perfektigxadi. Sed en la praktiko ni (pro kauxzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun cxia « perfektigado » de la lingvo: a) ni devas tion cxi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion cxi (post matura prijugxado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan auxtoritatecon por la tuta esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Legxan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu cxi verko kune kun sia antauxparolo estos prezentita.