Por farigxi Kanditato al la Akademio, Esperantisto devas plenumi plurajn kondicxojn. La plej multaj rezultas el du artikoloj de la Statuto. Unu rezultas el la praktiko kaj tradicio.
Tiuj kondicxoj estas jenaj:
1. Li/Sxi devas esti proponita de almenaux kvin Akademianoj.
2. Tiuj kvin Akademianoj devas reprezenti almenaux tri malsamajn lingvojn.
3. La Kandidato sendu al iu Estrarano (precipe al la Prezidanto) leteron, en kiu li deklaras esti Kandidato. (Pli ol unu fojon montrigxis, ke iu sxatata amiko ricevis la necesajn subtenojn, sed tamen poste ne deziris partopreni en niaj laboroj kaj nete rifuzis la kandidatigxon tiel afable proponitan. Tio estas agrabla por neniu!)
4. En la sama letero li deklaru, ke li estas "fidela al la Fundamento" kaj konsentas "konstante kunlabori en la Akademio".
Kiam iu Esperantisto plenumis tiujn kvar kondicxojn, li fakte transiris la unuan etapon por esti efektiva Kandidato. Sed nenio urgxas: la limo estas la 31-a de Decembro antaux la elekto-jaro, post kiu dato neniu plu povas kandidatigxi.
Tamen ni kutime ne atendas la unuajn kandidatigxojn antaux la 1-a de Oktobro; gxis tiam la alvenintaj kandidatigxoj provizore dormos en dosiero cxe nia Sekretario. (Estas konsilinde sendi la tutan dosieron en unu fojo: 5 konformaj kandidatigoj, plus unu deklaro; ne utilas aldoni ion alian!)
Ekde la 1-a de Oktobro antaux la elekto-jaro la Sekretario sendos demandaron al cxiu Esperantisto, kiu sendis kompletan dosieron. En la komenco de Oktobro li sendos alian demandaron al la Kolegoj de la Eliranta Triono. Cxiuj demandaroj devos reveni al li plej malfrue la 31-an de Decembro. Cxiuj respondintoj ekde tiam farigxos Kandidatoj por la elekto: iuj estos novaj Kandidatoj, aliaj estos niaj reelekteblaj Kolegoj (artikolo 4).
En tauxga tempo speciala Akademia Cirkulero konigos la nomojn de la Kandidatoj kaj prezentos la respondojn de la Kandidatoj al la demandaroj. (Pro tio necesas, ke la materia prezento de tiuj respondoj estas kiel eble plej bona: la Sekretario nur kopios, kion oni sendos al li!)
Iom pli poste la dejxorantaj Akademianoj de la tri Trionoj estos invititaj al sekreta baloto.
Aliparte estus bone, ke cxiu deziranta farigxi Kandidato havigu al si la tekston de la pli fruaj Akademiaj decidoj (almenaux la Aktoj de la Akademio I, II kaj III) kaj ankaux la lastan redakton de la Statuto de la Akademio: gxi trovigxas en Aktoj III, sed gxi estas ankaux aparte havebla cxe la Sekretario).
La cxi-antauxa teksto estas el "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)". La teksto estas tamen iomete gxisdatigita por la Reta publikigo.