Francisko SIMONNET (franclingve: François) naskigxis la 10-an de Auxgusto 1940-a.
Li lernis interalie en la Pariza Universitato (Sorbonne) precipe pli klasika filologio kaj gxenerala lingvoscienco, en la Alta Lernejo pri Orientaj Lingvoj (École nationale des langues orientales vivantes) en Parizo pri la lingvoj hungara kaj pola, en la Lernejo pri Altaj Studoj (École des hautes études) pri gxenerala lingvoscienco kaj pri latina filologio, iam poste en la Provenca Universitato en Aix-en-Provence pri lingvoscienco kaj ligitaj temoj, pri Esperanto kaj pri la lingvo pola, en la Budapesxta Universitato je la nomo de Rolando Eötvös (ELTE) pri Esperanto kaj interlingvistiko.
Li instruis, krom en Francujo, en diverslandaj universitatoj (en Pollando, Israelo, Vjetnamujo, Rusujo, Egiptujo...), plej longe kiel profesoro pri gramatiko de la lingvo franca cxe la Universitato Sajgona (nuntempe Hocximina) en 1971-1976.
Li kunlaboris en Nederlando en la plano por la sistemo por auxtomata tradukado DLT. Li estas asociita docento de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS San-Marino), kaj sekretario de la asocio LIBERO POR LA LINGVOJ.