Ruso, komputikisto, naskigxis en Tasxkento (Uzbekio) je 1949-12-15, nun logxas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio). Finis Matematikan fakultaton de la Novosibirska Sxtata Universitato. Posedas sciencan gradon “kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj”.
Esperantistigxis en la jaro 1980a. Tradukis la romanon de M. Bulgakov La majstro kaj Margarita (1991), verkis Komputadan leksikonon. Kunlaboris en Ruslanda esperantisto (1993–1997), Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998), La Ondo de Esperanto (ekde 1997). Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1995.