Li naskigxis en 1946 en la provinco Kyongki-do en Sud-Koreujo, kaj logxas nun en Yong-In sude de Seulo.
Li eniris en la universitaton Konkuk en 1964, kie li esperantistigxis en 1966. En 1970 li eklaboris en Korea Esperanto-Asocio kiel gxenerala sekretario. En 1986 li eklaboris en la Esperanto-Instituto de la Universitato Dankook. Ekde 2005 li denove farigxis la docento de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj, kaj instruas Esperanton gxis hodiaux.
Verkis i.a. lernolibrojn por la niveloj baza (Unua pasxo al Esperanto), meza (Laux-tema konversacio de Esperanto) kaj alta (stilo de Esperanto), kaj vortarojn Esperanta-Korea kaj Korea-Esperanta. En novembro 2007 li verkis Manlibron de Esperanto (290-pagxa, en korea lingvo), kaj laste li verkis English-Esperanto Conversation (Angla-Esperanta Konversacio, 296-pagxa, Angla-Korea-Esperanta) en aprilo, 2008.
En la jaro 2002, li ricevis la premion Degucxi. Li estas dumviva membro de UEA ekde 2002, kaj en aprilo de 2007, li farigxis membro de Akademio de Esperanto.
Li kontribuis al la revizia laboro por La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.
(Laux la artikolo pri Ma en Vikipedio (laste vizitita la 8an de Majo, 2008).