Boris Grigorjevicx Kolker naskigxis la 15-an de Julio 1939 en Tiraspol (Moldavio, Sovet-Unio). Diplomigxis pri la rusa kaj franca lingvoj en Kisxineva Sxtata Universitato. Laboris kiel instruisto en superaj pedagogiaj institutoj kaj tradukisto de scienc-teknika literaturo. Defendis doktoran disertacion en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo pri la temo “Kontribuo de la rusa lingvo al la formigxo kaj evoluo de Esperanto”. Ekde 1993 logxas en Usono. Auxtoro de interlingvistikaj artikoloj kaj de tri popularaj Esperanto-lernolibroj, inkluzive la perfektigan kurson Vojagxo en Esperanto-lando. Lernis Esperanton en 1957. Membro de la Akademio de Esperanto kaj Direktoro de gxia Konsultejo. Honora membro de UEA. Kunredaktoro de Monato. Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de landaj Esperanto-organizajxoj de Sovet-Unio kaj Rusio, komitatano kaj cxefdelegito de UEA. Multe instruis Esperanton, precipe koresponde kaj rete.