Naskigxo 1953-09-19
Naskigxis en Kolkato (lando Barato, gubernio Okcidenta Bengallando). Unua universitata diplomo 1973, universitato de Kolkato, cxefa studobjekto lingvistiko. Magistrigxo (1976) kaj doktorigxo (1980) pri la lingvistiko cxe Nov-jorka universitato, disertacio “La demandoj kaj la rilativaj kaj komplementaj propozicioj en bengala gramatiko”. Helpinstruis Esperanton en San-francisko (1978) kaj Barlastono (1988). Volontulis en la CO de UEA (1980). Instruis la lingvistikon en Melburno (1979), Kolkato (1980 kaj ekde 2006), Puneo (1980-89), Hajderabado (1989-2006), dekano de la skolo de humanistiko en la universitato de Hyderabad 2001-4, direktoro de gxia internacia programo “Studu Baraton” 2000-06. Cxefaj verkoj inkluzivas la esperantigojn Primico (1977, el Robindronath Tagor), Mi juna (1989, el Manasxi Das Gupta), Klera edzino (1995, en la serio Oriento-Okcidento, el Upendronath Gangopaddhae), Dormanta hejmaro (2006, el Manasxi Das Gupta); la bengallingvan lingvistikan esearon Kathaar kriyaakarmo (1987); la anglalingvajn Projective syntax: theory and applications (1989), The otherness of English: India’s auntie tongue syndrome (1993), Explorations in Indian sociolinguistics (kun Jayant K. Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After etymology: towards a substantivist linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), English at the crossroads: the postcolonial situation (kun Amares Datta kaj Udayon Misra, 2002), kaj pli ol 300 artikolojn. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983 kaj vicprezidanto ekde 2001. Prezidanto de UEA 2007-2010.