El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
1-e) La Akademio agnoskas, ke cxiu ajn rajtas esperantigi sian nomon laux sia bontrovo. Cxiu rajtas ankaux elekti pseuxdonimon aux plumnomon por si.
2-e) La Akademio ankaux agnoskas, ke cxiu ajn rajtas konservi sian auxtentan nomon laux la originala ortografio, se nur gxi estas skribita per Latinaj literoj.
Li tiam devas toleri, ke la specialaj supersignoj aux aliaj signoj de lia lingvo eventuale malaperos; ankaux ke lia nomo estos prononcita en alia maniero ol en lia lingvo.
3-e) Se la kvar ne-Esperantaj Latinaj literoj q, w, x kaj y aperos en la originala skribo de nomo, la Akademio konsilas prononci ilin jene:
4-e) La Akademio konstatas, ke la granda plimulto de personoj el aliaj skribo-regionoj jam kutimas transskribi siajn nomojn per la Esperanto-alfabeto. Tamen malplimulto transskribas siajn nomojn laux kutimoj de aliaj lingvoj: ordinare temas pri la Angla aux la Franca; sed povas esti ankaux laux la preskribo de la oficiala Latina transskribo por la koncerna nacia lingvo (kazo de la Cxina kaj de aliaj).
5-e) La Akademio konsilas, ke neniu trudu al aliaj personoj manieron sxangxi aux transskribi sian nomon ecx skribe. Propra nomo estas apartenajxo de cxiu individuo.
Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT
*) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 6.