El "Aktoj de la Akademio, 1963 - 1967 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)"
[...]
25. Novembro 1967
Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj laux Zamenhof", kaj de la unuanima komitato de UEA "kiel eble plej baldaux" difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuigxo Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuigxo de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la gxusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas trovigxi en diplomatia, komerca, jura aux politika dokumento, nome:
"Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970" = do la garantiantoj estos kvitaj,
"Mi promesas, ke mia sxuldo estos pagita la 9-an de Majo" =
"Ni asertas, ke la auxtomobilo de s-ro X estis efektive riparata la lastan semajnon" =
"Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio" =
la Akademio, per 26 vocxoj el 31 vocxdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj vocxdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en cxiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke cxia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de vocxdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.
Cxia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per cxi tiu decido kaj ni esperas, ke la auxtoroj de la lernolibroj de nun konsideros la cxi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.
G. Waringhien Prezidanto
P. Neergaard,
A. D. Atanasov } Vicprezidantoj
R. Bernard Sekretario
D. B. Gregor Direktoro de la Gramatika Sekcio
[...]
El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-cxe-Maro D-ro L. L. Zamenhof kun la tiama Esperantistaro estigis "Akademion" gxuste por kontroligi la evoluon de la lingvo per arbitracia Institucio: "Cxar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaux cxio sur interkonsento, tial komuna gxisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato2 tion postulus".3
La uzado de la participoj montris la eblecon de du interpretaj teorioj same logikaj; sed tiu kun aspektaj valoroj estas la pli malnova, la pli beletra, kaj la fundamenta. Surbaze de detalaj studoj ankaux la Akademio agnoskis la aspektisman signifon de la participoj, kaj neatento al tia decido devas esti konsiderata kiel lingva eraro.
Instigo al eraro aux propagando por teorioj kontrauxaj al la agnosko de la Akademio povas konduki nur al skismo kaj disdialektigxo. Redaktoroj kaj recenzistoj, eldonistoj kaj libroservoj havas grandan respondecon pri la unueco de la lingvo.
Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT
1) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 2
2) Nun la Akademio de Esperanto, kiu "transprenis la celojn kaj laborojn de la antauxa Lingva Komitato kaj de gxia Akademio" (Art. 1 de la Statuto).
3) Respondo 47, "Oficiala Gazeto Esperantista", 1911, p. 291.