El "Studado pri landnomoj" en "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991".
Kiam oni legas "La Faraonon" sub la agrabla plumo de Kabe, oni ja bone komprenas, ke Egipto estas lando kaj Egiptanoj gxiaj logxantoj, nacianoj kun cxiuj rajtoj aux ne, ecx se oni kutimis aliloke legi Egiptoj kaj Egiptujo / Egiptio. Eblas facile transiri de unu sistemo al alia kaj reciproke. Tial pli ol unu negis la ekziston de cxia problemo: la kompreno ne estas endangxerigita; maksimume tio povas naski agacon aux elvoki polemikon inter defendantoj de ambaux sistemoj.
Tio estas la tuta problemo, antaux kiu frontas la Akademio: uzado de la samaj radikoj kun malsamaj signifoj. Apud tio, minoraj estas la problemeco de malsamaj sufiksoj, de malsama formo de kelkaj radikoj aux ecx de iom duba signifo de derivajxoj per -anoj ... Apud tio, la problemo de enuzigxo de pli internaciaj formoj ankaux devas esti relokita en sian gxustan lokon.
Oni tiel alvenas al la ideo, ke estus granda eraro flanke de la Akademio naski novan kampanjon de inkvizicio, kiel sub Cart, sub preteksto, ke la dua povus kompensi la unuan ... Male, ni kore akceptu la uzadon, ecx se tre malsaman, de la diversaj Esperantistaj grupigxoj kaj ni fidu ja la estontecon por glatigi la situacion. Intertempe ni ja studos laux kiuj mekanismoj estigxis la diversaj formoj kaj tiel ni klarigos la nunan hxaoson. Espereble ni ankaux povos interkonsenti pri iu rekomendota listo de tamen neoficialigotaj nomoj, kiujn ni diros normaj. La normajn nomojn ni proponos al tiuj, kiuj bezonas uzi formojn severe unuecajn; ekz-e, en juraj aux diplomatiaj tekstoj. Gxuste kiel oni norme diras miozoto (Myosotis), sed tamen plu povas libere diri neforgesumino, tiel same oni norme diros Koreo (se tiel ni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) Koreujo / Koreio.