El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Tiu listo limigxas al la geografiaj radikoj, kiuj estas necesaj por ke cxiu povu kunmeti la tradukon de la oficialaj sxtatnomoj de la Sxtatoj-Membroj de la U.N. Tiu cxi monda institucio efektive eldonis tian liston entenantan la oficialajn nomojn, kiujn la sxtatoj donis al si mem: tiujn nomojn ili donis al la tri lingvoj angla, Franca kaj Hispana.
Tio signifas, ke en tiu listo ni ne donas kompleksajn nomojn de sxtatoj; ekz-e, tie oni ne trovos Germana D.R. sed nur German-ujo / Germanio. Aliparte estas sxtatoj, kiuj trudis apartajxojn de sia oficiala nomo al la internacia publiko. Tio klarigas la motivon, pro kiu ni listigis landojn ofte nomatajn Britujo / Britio, Salvadoro kaj Lanko sub jenaj formoj: (Grand-)Britujo / (Grand-)Britio, (El-)Salvadoro kaj (Sri-)Lanko. La interkrampajxon oni uzos aux ne uzos laux la grado de oficialeco, kiun oni deziros doni al la teksto. Cxiuokaze estos cxiam rekomendinde formi simplajn ano-nomojn: Britoj, Salvadoranoj kaj Lankanoj.
La landnomoj apartenas al du klasoj: la cxefa klaso estas tiu de Land-o -- Land-anoj; gxi entenas la grandan plimulton da nomoj. La dua klaso estas akcesora kaj koncernas nur malplimulton da nomoj; gxi estas la klaso de Hom-oj -- Hom-ujo / Hom-io / Hom-lando.
Fine, ni deklaru, ke tiu listo ne estis establita "ideale". Ni devis kalkuli kun la kutimoj, kiuj establigxis dum nia centjara historio. Apartan problemon kreis al ni tiaj landnomoj, kiuj en la uzado apartenis al du klasoj; la Akademio devis trancxi la Gordian nodon, ne profite al unu nacio, sed ja por la monda profito de la tuta lingvo. Gxi pardonpetas apud tiuj, kiuj -- erare laux ni -- sentus sin vunditaj de la faritaj elektoj. Ni nur agis por la bono de la tuta lingvo.
Mallongigoj:
(FdE): la radiko aperas en la Fundamento de Esperanto.
(8): la radiko aperas en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
*) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, Aprilo - Majo - Junio 1989.
Tiu klaso de neuxtrale geografiaj nomoj (Zamenhof), de kiu oni povas unuece formi la nomon de anoj per la sufikso -anoj, konsistigas la cxefan klason de landnomoj en Esperanto: gxi entenas la plej multajn el ili (cx. 130 el 165). Plie gxi obeas al la konstato de Boirac, unua Prezidanto de la Akademio: "La cxefa kaj plej gxenerala maniero estas nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de gxiaj logxantoj per la sufikso -an ...; la alia maniero... estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preperinda" 1.
Afriko (8), Algxerio (8), Andoro, Angolo, Antigvo, Argentino, Auxstralio (8), Auxstrio [2], Bahamoj, Bangladesxo, Barbado, Barbudo, Barejno, Belizo, Benino, Birmo (8), Bocvano, Bolivio (8), Brazilo (8) [3], Brunejo, Burkino [4], Burundo, Butano, Cxado, Cxilio, Domingo [5], Dominiko, Ebur-Bordo, Egipto [6], Ekvadoro (8), Figxioj, Filipinoj, Gabono, Gambio [7], Ganao, Grenado, Grenadinoj, Gujano [8], Gvatemalo (8), Gvineo (8) [9], Gxibutio, Haitio [10], Honduro, Indonezio, Irako (8) Irano (8) [11], Irlando (8), Islando (8), Israelo [12], Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kameruno, Kampucxeo, Kabo-Verdo, Kanado (8), Kataro, Kenjo, Kipro, Kiribato, Kolombio [13], Komoroj, Kongolo, Koreo [14], Kostariko (8), Kubo (8), Kuvajto, (Sri-)Lanko, Laoso, Lesoto, Libano (8), Liberio (8), Libio (8), Lihxtensxtejno, Luksemburgo, Madagaskaro [15] Malajzio, Malavio, Maldivoj, Malio, Malto, Maroko (8), Mauxricio, Meksiko (8) [16], Monako, Mozambiko, Nauro, Nederlando (8), Nepalo, Neviso, Nigxero, Nigxerio, Nikaragvo (8), Omano, Pakistano (8), Panamo (8), Papuo [17], Paragvajo (8), Peruo (8), Principeo, Ruando, Salomonoj, (El-)Salvadoro, Samoo, San-Marino, Sao-Tomeo, Sejsxeloj, Senegalo [18], Sent-Kristofo, Sent-Lucio, Sent-Vincento, Siera-Leono, Singapuro, Sirio (8), Sovetio [19], Sudano (8), Surinamo, Tajlando [20], Tajvano, Tanzanio, Tobago, Togolo, Tongo, Trinidado, Tunizio (8), Tuvalo, Ugando, Ukrajno [21], Urugvajo (8), Usono [22], Vanuatuo, Vatikano [23], Venezuelo (8), Vjet-Namo, Zairo, Zambio, Zelando, Zimbabvo.
Eksterliste: Groenlando / Gronlando, Siberio.
1) Antauxparolo al la "Plena Vortaro Eo-Franca kaj Eo-Esperanta" (1909)
2) Sed eblos diri: Auxstro-Hungario. Esence la radiko auxstr- signifas oriento; gxi aperas kiel mallongigo de Auxstrio en kunmetajxoj.
3) La cxefurbo estas Braziljo, laux la Portugala prononco.
4) Faso (en Burkina Faso) ne tradukigxas: gxi signifas hejmlando, patrio. Antauxe: Supra-Volto.
5) Ni reprenis malnovan nomon, cxar transskribo de Dominicana konfuzigxus kun anoj de Dominiko. -- Kp. noton 10.
6) Ekskluzive uzata en la cxefverka traduko de Kabe, La Faraono. Ni preferu tiun formon omagxe al nia granda verkisto.
7) Pro peto de la Gambia Prezidento kaj interveno de Senegalo kreigxis inter la du landoj konfederacio sub la nomo Senegambio (Decembro 1981).
8) Gujano, nova nomo de sendependigxinta sxtato (Guyana), kun cxefurbo Georgtauxno, eks-Brita Gviano (Guiana); apartenas al la regiono de Gvajanoj, kune kun Surinamo (eksa Nederlanda Gviano) kaj la Franca Gviano, krom la Venezuela kaj Brazila partoj de Gvajanoj.
9) Nomo de kvar sxtatoj, el kiuj tri respublikoj: Res. Gvineo, Res. Gvineo-Bisauxo (cxefurbo: Bisauxo), kaj Ekvatora Gvineo (antauxe kaj respektive: Franca, Portugala kaj Hispana Gvineoj). La kvara estas monarkio: Papuo-Nov-Gvineo (Vd. noton 17).
10) Respubliko Haitio okupas la okcidentan parton de la insulo Hispaniolo, dum la Dominga Respubliko -- la orientan.
11) Kun la Persa lingvo (kaj la iama Persujo / Persio).
12) Kun la Hebrea(FdE) lingvo.
13) Ne konfuzu kun Kolumbio, Usona federala distrikto kun cxefurbo Vasxingtono.
14) Nomo monde internacia. La Korea etno nomigxas Hanoj; sinonimo por la lando: Hanlando. Ne konfuzu Hanoj kun Hxanoj, cxefgento de Cxinio.
15) Kun la Malagasa lingvo.
16) Sed: urbo Meksiko aux Meksiko-urbo (H. Ciudad de México; A. Mexico City ...).
17) Papuo-Nov-Gvineo rezultas el unuigxo de Nov-Gvineo sub protekto de Auxstralio kaj de Papuo, ankaux nomita Auxstralia Nov-Gvineo; cetere la tria parto de la sama insulo estas la Okcidenta Nov-Gvineo, nun Iriano (dependajxo de Indonezio). En Papu-Nov-Gvineo estas parolataj cx. 700 lingvoj kaj unu komuna, la Bislama (Bichelamar aux Melanezia pigxino). Tieaj Euxropanoj parolas Angle.
18) Vd. noton 7.
19) Nepre utila pro sia derivajxo: Sovetianoj; gxi estas mallongigo por Sovet-Unio, kies plena oficiala nomo estas: Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, kiun oni iafoje skribas sigle: U.S.S.R.
20) Iuj Tajoj estas nacianoj de aliaj landoj: Birmo, Laoso (Tajlaoj)...
21) La landnomo signifas proksimume: landlima lando. Tial estas eraro nomi per gxi la landanojn.
22) Tradicia mallonga nomo por Uniaj / Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko (U.SX.A).
23) Teritorio! Sed en Ekleziaj rilatoj kutimas uzadi: Sankta Segxo Rim. de U.N.).
Tiuj landnomoj estas derivajxoj de landano-nomoj kaj estas diverse formitaj: per sufikse uzataj vortoj (-land-, -[i]stan-, ...) aux per sufiksoj (-uj-, -i-). Tiu maniero formi landnomojn "estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preferinda" (Boirac [1]). La sufiksa -uj- "servas por elfari nomojn ... de landoj, sed nur kiam oni nomas landon per la nomo de la gento aux nacio gxin logxanta" (Boirac 1). La sufikso -i- en tiaj kazoj povas anstatauxi la sufikson -uj-, sed principe "nur se tiel gxi formas internacian nomon" (Cart).
En tiu grupo la du sufiksoj estas egale uzeblaj; estas rekomendinde uzu nur unu saman en difinita teksto.
Albanujo / Albanio (8), Arabujo / Arabio (8), Belgujo / Belgio (8), Belorusujo / Belorusio, Bulgarujo / Bulgario (8), Cxehxoslovakujo / Cxehxoslovakio, Etiopujo / Etiopio (8), Francujo / Francio (FdE), Germanujo / Germanio (FdE), Grekujo / Grekio (8), Hispanujo / Hispanio (FdE), Hungarujo / Hungario (8), Italujo / Italio (8), Jugoslavujo / Jugoslavio, Mauxritanujo / Mauxritanio, Mongolujo / Mongolio, Norvegujo / Norvegio (8), Rumanujo / Rumanio (8), Somalujo / Somalio, Svedujo / Svedio (8), Turkujo / Turkio (FdE).
Eksterliste: Armenujo / Armenio, Estonujo / Estonio, Latvujo / Latvio (8), Rusujo / Rusio (FdE).
Danujo / Danio (8), Portugalujo / Portugalio.
Eksterliste: Anglujo / Anglio (FdE).
(Grand-)Britujo / (Grand-)Britio, Hindujo / Hindio [24].
Cxinujo / Cxinio, Japanujo / Japanio [25].
Finnlando, Svazilando.
Eksterliste: Skotlando [26].
Pollando, Svislando.
Afganistano.
Eksterliste: Kirgizistano, Uzbekistano.
24) En tiu federala lando estas parolataj cx. 14 oficialaj lingvoj sxtataj (la Hinda, Bengala, Telugua, Marata, Tamila, Urdua, Gugxarata, Malajalama, Kannada, Orija, Pangxaba, Asama, Kasxmira, Sinda) krom cx. 125 aliaj parolataj de 13% de la popolo. Plie du lingvoj estas federalaj: la Angla (parolata de 1% de la popolo) kaj la Hinda (cx. 30% de la popolo). Jam de pluraj jarcentoj la lando nomigxas en la diversaj Hindiaj lingvoj Bharata, aux laux misformigxoj de tiu Sanskrita nomo; tiu oficiala nomo liveras sinonimon al nia lingvo: Barato. -- La rivernomo Indo naskis diversajn nomojn: Indonezio, ... kaj Indo-Euxropa (uzata jam de Cart kaj de Privat), Indo-Irana, ...
25) Sinonimo: Nipono.
26) Sed la Kanada provinco estas Nova-Skotio (Nova Scotia).
Surbaze de la normigitaj landnomoj kiu ajn povos mem formi sxtatnomojn helpante sin per pliaj vortoj troveblaj en la vortaroj. Ekzemple, surbaze de la nomo German-ujo/German-io, eblos formi la sxtatnomon Demokratia Germana Respubliko helpante sin per la vortoja demokratia kaj respubliko.
La plej multaj el tiuj "help-vortoj" jam estas Fundamentaj aux Oficialaj. Tamen kelkaj ecx ne estas registritaj en PIV: ili enkondukigxos per si mem laux la kreskanta uzado. Aliaj trovigxantaj en PIV meritus esti oficialigitaj, sed ni kontentigxos enmeti ilin en anekso al la listo de normigitaj landnomoj: estas ja malfacile antauxvidi daton de proksima Oficiala Aldono. Fine kelkaj derivitaj vortoj aperos ankaux en tiu anekso, kune kun kelkaj propraj nomoj. Ni do havos la jenan liston plurpartan.
| dominio | Islamo | nomarko | soveto |
| federala | kooperativo | nomarkio | unio |
(kun la UNo-traduko al A.F.H.)
| duk-io | duchy | duché | ducado |
| emir-io | emirate | émirat | emirato |
| princ-io | principality | principauté | principado |
| regx-io | kingdom | royaume | reino |
| sultan-io | sultanate | sultanat | sultania |
(same kun tradukoj al A.F.H.)
| federativa | federative | fédératif(ve) | federativo (-a) |
| socialista | socialist | socialiste | socialisto (-a) |
| sendependa | independent | indépendant | indipendiente |
| unia/uniugita/unuigxinta | united | unu | unido (-a) |
(kun tradukoj al A.F.H.)
| Hasxima | Hashemite | hachémite | hachemito (-a) |
| Sauxda | Saudi | saoudite | saudito (-a) |
| Gxamahirio | (el la Araba: Jamahiriyah, lando de amasoj) |
| Komonvelto | (el la Angla: Commonwealth, lando de komuna bonfarto) |
Por la Akademio, ties Prezidanto,
D-o André ALBAULT