Tiu cxi dokumento kiel PDF-dosiero
Numero 12 - 2009 05 04
En 1989 la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton kun la nomo Listo de Normaj Landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9). Tiu cxi Listo de Rekomendataj Landnomoj estas gxisdatigita kaj reviziita versio de tiu dokumento. Tiu cxi nova versio anstatauxas la malnovan.
Same kiel la malnova versio, tiu cxi listo ne estas deviga. Gxi estas rekomendo. Sed gxi enhavas kelkajn nomojn kun landaj aux popolaj radikoj oficialaj aux ecx Fundamentaj. Pri tiuj nomoj oni atentu speciale.
La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj aux popolnomoj. La Akademio povas je bezono revizii kaj gxisdatigi la liston.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Gxenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren
Tiu cxi Listo de Rekomendataj Landnomoj estis aprobita de la Akademio en Marto 2009. Vidu la Oficialajn Informojn Numero 11 - 2009 04 15.
Bv. noti, ke sendependeco de lando ne estis kriterio por enmeti landon en tiun cxi dokumenton. La listo enhavas cxiujn nomojn de membrosxtatoj de Unuigxintaj Nacioj kaj aldone ankaux la nomojn de kelkaj aliaj landoj, sed tio nenion diras pri la eventuala sendependeco de tiuj landoj. Fakte pluraj el la landoj, kiuj aperas en la listo, ne estas sendependaj, ekzemple Siberio kaj Anglujo, sed pri tiaj demandoj la Akademio de Esperanto ne alprenas starpunkton.
La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro.
La landnomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj:
La unua kategorio estas tiu de la landobazaj nomoj. En tiaj nomoj ordinare la radiko havas landan signifon, kaj oni uzas la sufikson AN por formi nomon de la landanoj. Ekzemple:
Kanado → kanadanoj (anoj/logxantoj de la lando Kanado)
Andoro → andoranoj (anoj/logxantoj de la lando Andoro)
Pakistano → pakistananoj (anoj/logxantoj de la lando Pakistano)
Algxerio → algxerianoj (anoj/logxantoj de la lando Algxerio)
Iuj landobazaj nomoj estas kunmetajxoj aux plurvortajxoj. La baza radiko tamen ne nomas genton. Ekzemple:
Ebur-Bordo → ebur-bordanoj
Sud-Afriko → sud-afrikanoj
Orienta Timoro → orient-timoranoj
En iaj okazoj la nomo estas tiel longa aux kompleksa, ke oni apenaux povas uzi AN kiel sufikson. Tiam oni devas anstatauxe uzi esprimon kun la vorto anoj, aux kun logxantoj aux simila vorto:
Antigvo kaj Barbudo → anoj de Antigvo kaj Barbudo
Kelkaj landobazaj nomoj finigxas je ...lando. Tiam ordinare -land- estas parto de la radiko:
Irlando → irlandanoj (la radiko estas IRLAND)
Nederlando → nederlandanoj (la radiko estas NEDERLAND)
En iaj okazoj tamen temas pri kunmetajxo kun la Esperanta radiko LAND, sed la elemento antaux LAND ne estas nomo de gento:
Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj → anoj de Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj, emirlandanoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj)
La kategorio de landobazaj nomoj entenas la grandan plimulton de la landnomoj en Esperanto.
La dua kategorio, la gentobazaj nomoj, koncernas nur malplimulton da landnomoj. (Landoj kun gentobazaj nomoj trovigxas precipe en Euxropo, sed ankaux en Azio kaj Afriko.) En tiu kategorio la baza radiko nomas genton aux popolon. Oni ordinare formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso UJ aux per la neoficiala sufikso I. Ekzemple:
francoj → Francujo/Francio (la lando de la francoj)
japanoj → Japanujo/Japanio (la lando de la japanoj)
En kelkaj gentobazaj nomoj oni uzas la radikon LAND anstataux UJ/I, pro internacieco aux Esperanta tradicio:
poloj → Pollando (la lando de la poloj)
svisoj → Svislando (la lando de la svisoj)
Sed kompreneble oni povas ankaux en tiaj okazoj uzi UJ/I: Polujo/Polio, Svisujo/Svisio. En la cxi-postaj listoj de rekomendataj landnomoj, la Akademio prezentas ses gentobazajn nomojn kun LAND anstataux UJ/I, cxar la formoj kun LAND estas pli kutimaj por tiuj nomoj. Sed la Akademio neniel kontrauxas la respondajn formojn kun UJ/I. Inverse ankaux eblas cxe tiuj landoj, por kiuj la Akademio rekomendas formon kun UJ/I, anstatauxe uzi formojn kun LAND (Danlando, Anglolando k.s.). Sed gxenerale estas preferinde uzi LAND tiamaniere nur kiam la rezulta formo havas Esperantan tradicion.
Por paroli pri la logxantoj de lando kun gentobaza nomo, oni ordinare uzas la simplan popolvorton: francoj, japanoj, poloj, svisoj k.t.p. Sed kompreneble oni ankaux povas uzi la sufikson AN: francujanoj/francianoj, japanujanoj/japanianoj, pollandanoj, svislandanoj k.t.p. Se oni uzas AN cxe tiaj landnomoj, tiam oni memoru, ke oni devas aldoni AN al la landnomo, ne al la popolnomo: francujanoj/francianoj (ne “francanoj”); pollandanoj (ne “polanoj”).
Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas tauxga, se cxiuj aux la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.
En okazo de konflikto inter du aux pluraj formoj por unu sama landnomo aux ankaux inter la uzo de kategorio aux la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.
La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj cxiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io - Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o - Nederland-anoj.
Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aux sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
(Sensxangxe el Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, 1985.)
Pluraj el la sxangxoj en tiu cxi revizio konsistigas aplikadon de la unua kaj plej grava el la cxi-antauxaj kvar principoj, kun speciala atento al la nuna lingvouzo.
La cxi-postaj listoj enhavas cxiujn nunajn landojn, kiuj estas membroj de UN, kaj ankoraux kelkajn pliajn landojn (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis aux disigxis post 1989).
Mallongigoj:
Algxerio8OA DZ; Angolo AO; Benino BJ; Bocvano BW; Burkino BF; Burundo BI; Centr-Afriko CF; Cxado TD; Ebur-Bordo CI; Egiptujo/Egiptio* EG; Ekvatora Gvineo8OA GQ; Eritreo ER; Etiopujo/Etiopio*8OA ET; Gabono GA; Gambio GM; Ganao GH; Gvineo8OA GN; Gvineo-Bisauxo8OA GW; Gxibutio DJ; Kaboverdo CV; Kameruno CM; Kenjo KE; Komoroj KM; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinsxasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG; Lesoto LS; Liberio8OA LR; Libio8OA LY; Madagaskaro MG; Malavio MW; Malio ML; Maroko8OA MA; Mauxricio MU; Mauxritanio MR; Mozambiko MZ; Namibio NA; Nigxerio NG; Nigxero NE; Ruando RW; Santomeo kaj Principeo ST; Sejsxeloj SC; Senegalo SN; Sieraleono SL; Somalujo/Somalio* SO; Sud-Afriko ZA; Sudano8OA SD; Svazilando* SZ; Tanzanio TZ; Togolando TG; Tunizio8OA TN; Ugando UG; Zambio ZM; Zimbabvo ZW.
Antigvo kaj Barbudo AG; Argentino AR; Bahamoj BS; Barbado BB; Belizo BZ; Bolivio8OA BO; Brazilo8OA BR; Cxilio CL; Dominika Respubliko DO; Dominiko DM; Ekvadoro8OA EC; Grenado GD; Gronlando GL; Gujano GY; Gvatemalo8OA GT; Haitio HT; Honduro HN; Jamajko JM; Kanado8OA CA; Kolombio CO; Kostariko8OA CR; Kubo8OA CU; Meksiko8OA MX; Nikaragvo8OA NI; Panamo8OA PA; Paragvajo8OA PY; Peruo8OA PE; Salvadoro SV; Sankta Kristoforo kaj Neviso KN; Sankta Lucio LC; Sankta Vincento kaj Grenadinoj VC; Surinamo SR; Trinidado kaj Tobago TT; Urugvajo8OA UY; Usono9OA US; Venezuelo8OA VE.
Afganujo/Afganio* AF; Armenujo/Armenio*8OA AM; Azerbajgxano AZ; Bangladesxo BD; Barato (= Hindujo/Hindio*) IN; Barejno BH; Birmo8OA MM; Brunejo BN; Butano BT; Cxinujo/Cxinio*9OA CN; Filipinoj PH; Hindujo/Hindio* (= Barato) IN; Indonezio ID; Irako8OA IQ; Irano8OA IR; Israelo9OA IL; Japanujo/Japanio*9OA JP; Jemeno YE; Jordanio JO; Kambogxo KH; Kartvelujo/Kartvelio* GE; Kataro QA; Kazahxujo/Kazahxio* KZ; Kirgizujo/Kirgizio* KG; Kuvajto KW; Laoso LA; Libano8OA LB; Malajzio MY; Maldivoj MV; Mongolujo/Mongolio* MN; Nepalo NP; Nord-Koreujo/Nord-Koreio* KP; Omano OM; Orienta Timoro TL; Pakistano8OA PK; Rusujo/Rusio*FdE RU; Sauda Arabujo/Sauda Arabio*8OA SA; Siberio; Singapuro SG; Sirio8OA SY; Srilanko LK; Sud-Koreujo/Sud-Koreio* KR; Tagxikujo/Tagxikio* TJ; Tajlando* TH; Tajvano TW; Turkmenujo/Turkmenio* TM; Turkujo/Turkio*FdE TR; Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj AE; Uzbekujo/Uzbekio* UZ; Vjetnamujo/Vjetnamio* VN.
Albanujo/Albanio*8OA AL; Andoro AD; Anglujo/Anglio*FdE; Auxstrujo/Auxstrio* AT; Belgujo/Belgio*8OA BE; Belorusujo/Belorusio* BY; Bosnujo/Bosnio* kaj Hercegovino BA; Britujo/Britio*9OA GB; Bulgarujo/Bulgario*8OA BG; Cxehxujo/Cxehxio* CZ; Danujo/Danio*8OA DK; Estonujo/Estonio*8OA EE; Finnlando* FI; Francujo/Francio*FdE FR; Germanujo/Germanio*FdE DE; Grekujo/Grekio*8OA GR; Hispanujo/Hispanio*FdE ES; Hungarujo/Hungario*8OA HU; Irlando8OA IE; Islando8OA IS; Italujo/Italio*8OA IT; Kipro CY; Kosovo; Kroatujo/Kroatio* HR; Latvujo/Latvio*8OA LV; Lihxtensxtejno LI; Litovujo/Litovio* LT; Luksemburgo LU; Makedonujo/Makedonio* MK; Malto MT; Moldavujo/Moldavio* MD; Monako MC; Montenegro ME; Nederlando8OA NL; Norvegujo/Norvegio*8OA NO; Pollando* PL; Portugalujo/Portugalio* PT; Rumanujo/Rumanio*8OA RO; Rusujo/Rusio*FdE RU; Sanmarino SM; Serbujo/Serbio* RS; Skotlando*; Slovakujo/Slovakio* SK; Slovenujo/Slovenio* SI; Svedujo/Svedio*8OA SE; Svislando* CH; Turkujo/Turkio*FdE TR; Ukrainujo/Ukrainio* UA; Vatikano VA.
Auxstralio8OA AU; Figxio FJ; Kiribato KI; Marsxaloj MH; Mikronezio FM; Nauro NR; Nov-Zelando NZ; Palauxo PW; Papuo-Nov-Gvineo PG; Salomonoj SB; Samoo WS; Tongo TO; Tuvalo TV; Vanuatuo VU.
Cxehxoslovakujo/Cxehxoslovakio* (Euxropo); Jugoslavujo/Jugoslavio* (Euxropo); Sovetio, Sovet-Unio (Euxropo/Azio).
Afganujo/Afganio* AF; Albanujo/Albanio*8OA AL; Algxerio8OA DZ; Andoro AD; Anglujo/Anglio*FdE; Angolo AO; Antigvo kaj Barbudo AG; Argentino AR; Armenujo/Armenio*8OA AM; Auxstralio8OA AU; Auxstrujo/Auxstrio* AT; Azerbajgxano AZ; Bahamoj BS; Bangladesxo BD; Barato (= Hindujo/Hindio*) IN; Barbado BB; Barejno BH; Belgujo/Belgio*8OA BE; Belizo BZ; Belorusujo/Belorusio* BY; Benino BJ; Birmo8OA MM; Bocvano BW; Bolivio8OA BO; Bosnujo/Bosnio* kaj Hercegovino BA; Brazilo8OA BR; Britujo/Britio*9OA GB; Brunejo BN; Bulgarujo/Bulgario*8OA BG; Burkino BF; Burundo BI; Butano BT; Centr-Afriko CF; Cxado TD; Cxehxoslovakujo/Cxehxoslovakio*; Cxehxujo/Cxehxio* CZ; Cxilio CL; Cxinujo/Cxinio*9OA CN; Danujo/Danio*8OA DK; Dominika Respubliko DO; Dominiko DM; Ebur-Bordo CI; Egiptujo/Egiptio* EG; Ekvadoro8OA EC; Ekvatora Gvineo8OA GQ; Eritreo ER; Estonujo/Estonio*8OA EE; Etiopujo/Etiopio*8OA ET; Figxio FJ; Filipinoj PH; Finnlando* FI; Francujo/Francio*FdE FR; Gabono GA; Gambio GM; Ganao GH; Germanujo/Germanio*FdE DE; Grekujo/Grekio*8OA GR; Grenado GD; Gronlando GL; Gujano GY; Gvatemalo8OA GT; Gvineo8OA GN; Gvineo-Bisauxo8OA GW; Gxibutio DJ; Haitio HT; Hindujo/Hindio* (= Barato) IN; Hispanujo/Hispanio*FdE ES; Honduro HN; Hungarujo/Hungario*8OA HU; Indonezio ID; Irako8OA IQ; Irano8OA IR; Irlando8OA IE; Islando8OA IS; Israelo9OA IL; Italujo/Italio*8OA IT; Jamajko JM; Japanujo/Japanio*9OA JP; Jemeno YE; Jordanio JO; Jugoslavujo/Jugoslavio*; Kaboverdo CV; Kambogxo KH; Kameruno CM; Kanado8OA CA; Kartvelujo/Kartvelio* GE; Kataro QA; Kazahxujo/Kazahxio* KZ; Kenjo KE; Kipro CY; Kirgizujo/Kirgizio* KG; Kiribato KI; Kolombio CO; Komoroj KM; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinsxasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG; Kosovo; Kostariko8OA CR; Kroatujo/Kroatio* HR; Kubo8OA CU; Kuvajto KW; Laoso LA; Latvujo/Latvio*8OA LV; Lesoto LS; Libano8OA LB; Liberio8OA LR; Libio8OA LY; Lihxtensxtejno LI; Litovujo/Litovio* LT; Luksemburgo LU; Madagaskaro MG; Makedonujo/Makedonio* MK; Malajzio MY; Malavio MW; Maldivoj MV; Malio ML; Malto MT; Maroko8OA MA; Marsxaloj MH; Mauxricio MU; Mauxritanio MR; Meksiko8OA MX; Mikronezio FM; Moldavujo/Moldavio* MD; Monako MC; Mongolujo/Mongolio* MN; Montenegro ME; Mozambiko MZ; Namibio NA; Nauro NR; Nederlando8OA NL; Nepalo NP; Nigxerio NG; Nigxero NE; Nikaragvo8OA NI; Nord-Koreujo/Nord-Koreio* KP; Norvegujo/Norvegio*8OA NO; Nov-Zelando NZ; Omano OM; Orienta Timoro TL; Pakistano8OA PK; Palauxo PW; Panamo8OA PA; Papuo-Nov-Gvineo PG; Paragvajo8OA PY; Peruo8OA PE; Pollando* PL; Portugalujo/Portugalio* PT; Ruando RW; Rumanujo/Rumanio*8OA RO; Rusujo/Rusio*FdE RU; Salomonoj SB; Salvadoro SV; Samoo WS; Sankta Kristoforo kaj Neviso KN; Sankta Lucio LC; Sankta Vincento kaj Grenadinoj VC; Sanmarino SM; Santomeo kaj Principeo ST; Sauda Arabujo/Sauda Arabio*8OA SA; Sejsxeloj SC; Senegalo SN; Serbujo/Serbio* RS; Siberio; Sieraleono SL; Singapuro SG; Sirio8OA SY; Skotlando*; Slovakujo/Slovakio* SK; Slovenujo/Slovenio* SI; Somalujo/Somalio* SO; Sovetio, Sovet-Unio; Srilanko LK; Sud-Afriko ZA; Sud-Koreujo/Sud-Koreio* KR; Sudano8OA SD; Surinamo SR; Svazilando* SZ; Svedujo/Svedio*8OA SE; Svislando* CH; Tagxikujo/Tagxikio* TJ; Tajlando* TH; Tajvano TW; Tanzanio TZ; Togolando TG; Tongo TO; Trinidado kaj Tobago TT; Tunizio8OA TN; Turkmenujo/Turkmenio* TM; Turkujo/Turkio*FdE TR; Tuvalo TV; Ugando UG; Ukrainujo/Ukrainio* UA; Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj AE; Urugvajo8OA UY; Usono9OA US; Uzbekujo/Uzbekio* UZ; Vanuatuo VU; Vatikano VA; Venezuelo8OA VE; Vjetnamujo/Vjetnamio* VN; Zambio ZM; Zimbabvo ZW.
Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstataux UJ) ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas gxin kiel efektivan sufikson (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi gxin kiel eron de aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj diversaj analizoj cxiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Cxinio. En tiu cxi dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.