Atentu, ke la cxi-sekvaj decidoj el la jaro 1988 ne plu validas. La Akademio ilin nuligis per nova decido en 2003.
El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Ni konstatas, ke
a) en gravaj dokumentoj (Mondmapo, Posxatlaso, PIV) estas uzataj la landnomo Koreo kaj gxia derivajxo Koreano.
b) en la protokolo de la 3-a kunsido de la "Lingva Komitato de KEA" (Korea Esperanto-Asocio), kiu okazis la 9-an de Aprilo 1984, estis alprenitaj decidoj. Ni citas:
- 1. "La esperanta landnomo de nia lando 'Dehanminguk' estas Koreujo".
- 2. "La esperanta gentnomo de nia gento estas koreo".
a) La "decidoj" de KEA nek estis prezentitaj al la Akademio, nek sankciitaj de gxi. Ili ne povas esti precedentoj por similaj decidoj nek esti oponitaj al decidoj de la Akademio.
b) La kontrasto inter punktoj a kaj b de § I montras, ke ni trovigxas en tipa kazo antauxvidita de la 2-a Rekomendo pri landnomoj; estas konflikto inter la kategorioj por unu sama nomo. Sekve por decidi cxu Koreo nomas landon aux homon ni devas obei la 15-an regulon de la Fundamento.
Ni konstatas, ke
a) ekzistas monda internacieco por la landnomo *Kore-: gxi koncernas ne nur la Latinidajn, Gxermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Euxropaj, sed ankaux la Sanskritidajn kaj la Iranajn, ankaux la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia. Cxiuj devenas de la nomo de Korea dinastio Gaoli, pri kiu raportis Marco Polo.
b) la sama nomo Gaoli estas plu uzata en kelkaj lingvoj Aziaj: nome, en la Cxina Gaoli kaj en la Taja Kaoli.
c) la Koreanoj apartenas al unu sola etno, kiu nomigxas sialingve: Han. Sur la bazo de tiu nomo la Sud-Koreanoj nomas sian landon ordinare: Hangug, t.e. "Hanlando", vorto kiu povus utili kiel sinonimo. Japanoj imitas tiun nomon per: Kankoku.
a) La formo Koreujo estas kontrauxfundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.
b) Ne povas esti oponita al tiu konkludo la fakto, ke unuece cxiuj diras Japan-ujo / -io kaj Cxin-ujo / -io. Al ili estas aplikebla la Rekomendo 1-a; cetere tie la internacieco ne estas unueca, nek monda. Ankaux ne eblas oponi la fakton, ke oni diras Franc-ujo / -io por la Franca France: temas pri vortoj de la Fundamento kaj estas egaleco inter la internaciecoj de *Frans- kaj de *Franci- por la landnomo.
c) Nur tiel ni povas retrovi la unuecon de nia lingvo.
Ni konstatas ke
a) en la grava traduko de "La Faraono" de Prus (Kabe 1907-1908, reeldono en 1957) nia plej eminenta tradukisto konscie kaj konstante tradukis la Polan Egipt per Egipto. Ne eblas nei, ke tiu traduko apartenas al nia literatura tradicio kaj kune kun gxi la landnomo Egipto.
b) en la cxiutaga tradicio oni uzas la formojn Egiptujo aux Egiptio.
c) iuj volus distingi inter la malnova antikva Egiptujo kaj la hodiauxa Egiptio, eble logxata de Egiptianoj.
a) La distingo inter Egiptujo kaj Egiptio malfaciligus la lingvon kaj ecx la komprenon. Cetere la antikvaj Egiptanoj nomis sian landon Kemet, kiu povas liveri la nomon Kemeto ("Nigra Tero"); ili havis ankaux diversajn bildajn nomojn, kiel, ekzemple, Novhi-Kah ("Sikomor-Tero") k.a., cxiuj nomantaj la landon.
b) La kontrasto inter punktoj a) kaj b) de § I montras, ke ni trovigxas en tipa kazo antauxvidita de la 2-a Rekomendo pri landnomoj; estas konflikto inter la kategorioj por unu sama nomo. Sekve por decidi cxu Egipto nomu landon aux homon, ni devas obei la 15-an regulon de la Fundamento.
a) Ni konstatas, ke ekzistas monda internacieco por la landnomo *Egipt-: gxi koncernas ne nur cxiujn Euxropajn lingvojn, sed ankaux cxiafamiliajn lingvojn tra la mondo. La etimo estas, tra la Latina Ægyptus kaj la antikva Greka, la Egipta urbonomo Haj-Hxu-Phtah, almenaux laux la plej probabla hipotezo de la specialistoj.
b) La malmultaj lingvoj (Hinda, Bengala, Persa; Turka; Araba, Hebrea; Indonezia, Svahila...), kiuj uzas alian nomon, uzas unuanime la landnomon *misir aux variantojn de tiu.
c) en cxiuj lingvoj la nomo de la ano estas derivita (*Egipt-an-; *misir-an-).
a) La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj.
b) Obei la Fundamenton estas ankaux omagxi al nia granda verkisto kaj tradukisto Kabe, de sia plena nomo Kazimierz Bein. Lia traduko estas ankoraux aktuala.
c) Nur tiel ni povas retrovi la unuecon de nia lingvo ankaux en la tempo.
Por la Akademio, ties Prezidanto,
D-ro André ALBAULT