En 1988 la Akademio de Esperanto faris decidojn pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO. Tiuj decidoj estis unue publikigitaj en La Letero de l’Akademio, n-ro 7, Aprilo-Majo-Junio 1989, pagxoj 2 k. skv., kaj poste en la Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, No 11, Aktoj de la Akademio III, 1975–1991, pagxoj 61–63.
La Akademio tiam deklaris i.a. jene:
La formo Koreujo estas kontrauxfundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.
La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj.
La Akademio tiam referencis al la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko kaj al la 2-a Rekomendo pri landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, Aktoj de la Akademio III, pagxo 49), kiu tekstas jene:
En okazo de konflikto inter du aux pluraj formoj por unu sama landnomo aux ankaux inter la uzo de kategorio aux la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.
Reveninte al tiuj demandoj la Akademio nun konstatas, ke la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko pritraktas, kiel “fremdaj” (internaciaj) vortoj kompletigu la vortoprovizon de Esperanto. La Akademio ankaux konstatas, ke per si mem tiu regulo ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio farigxu baza en Esperanto, kaj kiun el la internaciaj signifoj gxi havu. Tial uzado de la vortoj KOREO kaj EGIPTO kun genta aux landana signifo ne malobeas la 15-an regulon, same kiel tia uzado de ekzemple la vortoj CXINO, JAPANO kaj PORTUGALO tiun regulon ne malobeas, malgraux la fakto ke por cxiu el ili la internacie plej ofta signifo estas landa.
Sekve la Akademio de Esperanto nun deklaras, ke neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto. Per tio la Akademio nuligas siajn antauxajn decidojn el 1988 pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO.
La Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro
Bertilo WENNERGREN
La Prezidanto de la Akademio
Prof. Geraldo MATTOS
La cxi-antauxa nova decido pri KOREO kaj EGIPTO konsistigas sxangxon de pli fruaj decidoj de la Akademio. En tiaj okazoj la Statuto de la Akademio postulas aprobon de almenaux du trionoj de cxiuj membroj. La nova decido estis aprobita en Marto 2003 per 30 jesaj vocxoj (kun 2 neoj kaj 1 sindeteno). La nombro de la Akademianoj estis tiam 44.
Por kompleteco trovigxas cxi tie ankaux la malnovaj ne plu validaj decidoj pri KOREO kaj EGIPTO.
Vidu ankaux la Liston de Rekomendataj Landnomoj el 2009, en kiu la Akademio rekomendas uzi la nomojn Koreujo/Koreio (Nord-Koreujo/Nord-Koreio, Sud-Koreujo/Sud-Koreio) kaj Egiptujo/Egiptio.