El "Aktoj de la Akademio, III, 1976 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, sxangxi aux modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia sxangxo estas necesa aux dezirinda, aux en ligo kun modernaj presmasxinoj aux komputmasxinoj, por kiuj gxia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aux pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformigxas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia sxangxo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonigxas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u".
Por la Akademio, ties Prezidanto,
William AULD
*) Teksto en la vocxdonilo aldonita al C 131 (31 AUG 1980). La Cirkulero 132 (29-a de Januaro 1982) informis pri la rezulto de la pozitiva vocxdono.
La cxi-antauxan Akademian rezolucion kompletigis deklaro en 2007: “Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio”.