El "Oficialaj Informoj 8 - 2007 03 10"
La Akademio de Esperanto prezentas en tiu cxi Nauxa Oficiala Aldono 209 radikojn, kiujn gxi decidis oficialigi.
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke gxi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko farigxas Fundamenta, cxar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj trovigxas en la origina netusxebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed gxi esperas, ke gxiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
En antauxaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, cxefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankaux en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankaux difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj Oka. En tiu cxi Nauxa Aldono la Akademio elektis uzi nur difinojn en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj, opiniante, ke nia lingvo nun estas suficxe matura por povi difini siajn proprajn vortojn. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.
La oficialaj difinoj inkluzivas gxenerale nur la kernajn sencojn de la koncernaj vortoj. Multaj vortoj havas pliajn neoficialajn uzojn, kiuj diversmaniere bazigxas sur la kernaj sencoj. Tio povas esti ekzemple sencoj fakaj aux figuraj. En kelkaj okazoj ni tamen mencias ankaux fakajn sencojn aparte atentindajn aux klarigindajn, kaj iafoje ankaux notindajn uzojn figurajn.
En la difinotekstoj ni uzas nur elementojn Fundamentajn kaj oficialajn (eventuale oficialigitajn en tiu cxi Aldono). La solaj esceptoj estas kelkaj malmultaj propraj nomoj en ekzemploj kaj notoj.
Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laux la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn lauxvorte. Gravas la intencitaj ideoj.
Ni provis verki la difinojn per tiel facila lingvajxo, ke ili tauxgu ankaux por ordinaraj lingvouzantoj. La difinoj tamen enhavas lauxbezone ankaux aldonajn precizigajn detalojn, kiuj celas unuavice fakulojn kaj vortaristojn, ekzemple sciencajn (ne-Esperantajn) nomojn de bestoj kaj vegetajxoj, kaj internaciajn landokodajxojn laux la kodo ISO 3166. En kelkaj lokoj la strebo al facila lingvajxo kaj la evitado de neoficialaj radikoj necesigis elekton de esprimoj, kiujn fakuloj eble trovos neuzindaj. Temas ekzemple pri krustulo anstataux krustaco, peniksximo anstataux penicilo, kaj sangocxelo anstataux globulo. Tion oni ne komprenu kiel kritikon kontraux la respondaj fakaj esprimoj.
Cxe verboj la transitivecon (kaj gxenerale la frazokonstruadon) ni montras nur per ekzemploj.
La Direktoro volas aparte danki al nia korespondanto Sylla Chaves, kiu preparis la originajn listojn de kandidatovortoj, kaj kiu provizis nin per multe da aldona materialo, el kiu espereble baldaux rezultos pluaj Oficialaj Aldonoj.
La Nauxa Oficiala Aldono estis aprobita de la Akademio en Marto 2007. Vocxdonis 33 el 45 Akademianoj (pli ol du trionoj). La limo por aprobo estis do 17 jesaj vocxoj (duono el cxiuj vocxdonintoj). La kandidataj radikoj ricevis inter 33 kaj 23 jesojn. Sekve estis oficialigitaj cxiuj 209 radikoj kun siaj respektivaj difinotekstoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Gxenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren
adrenalin/o. Hormono produktata de la surrenaj glandoj kaj sekreciata en la sangon okaze de mensa aux korpa premo (dangxero k.s.) por prepari la korpon al urgxa agado, fugxo, sindefendo k.s.: adrenalino akcelas la koran ritmon kaj altigas la sangopremon. Formulo: C6H3(OH)2-CH(OH)-CH2-NH-CH3.
agres/i. Ataki ne provokite; ataki kiel unua ne estante mem minacata de atako: agresi personon; agresi landon. agres/em/a. Cxiam preta ataki, aux inklina kutime ataki, ecx ne provokite.
aidos/o. Akirita malsuficxo de la imunsistemo. Grava malsano, kiu malfortigas la korpajn defendojn kontraux cxiaj malsanoj, plej ofte transdonata per seksaj kontaktoj aux infektita sango.
akupunktur/o. Kuracmetodo el la tradicia cxina medicino, kiu konsistas en pikado de difinitaj korpopunktoj per pingloj.
alergi/o. Malsano kauxzita de forta reago de la imunsistemo kontraux substancoj, kiuj normale estas sendangxeraj, ekzemple mangxajxoj, poleno, polvo k.s.
algoritm/o (en matematiko, komputado k.s.) Aro da precizaj reguloj aux preciza priskribo de la agoj farendaj por solvi problemon aux atingi celon: algoritmo de obligado; la Euxklida algoritmo; prezenti algoritmon per komputila programo.
ameb/o. Unucxela vivulo, sin movanta per sxajnpiedoj (loboj aux fadenoj de cxelinterna substanco), vivanta en akvo, malseka tero aux parazite en bestoj aux homoj, ofte sxangxanta sian formon. (Amoeba, Entamoeba k.a. parencaj genroj.)
amend/i. Sxangxi parton de legxo, rezolucio aux simila teksto per formala proceduro: amendi legxoproponon; amendi rezolucion. amend/o. Ago amendi kaj ties rezulto (tekstoparto amende sxangxita aux aldonita).
ancx/o. Maldika elasta langeto, kies vibrado kreas la tonojn cxe kelkaj instrumentoj, ekz. hobojo, klarneto kaj saksofono.
Antarkt/o. La regiono kaj kontinento cxirkaux la suda poluso. Antarkt/a. Rilata al Antarkto; tia kiel (en) Antarkto: la Antarkta Cirklo; Antarkta klimato; Antarkta glacio.
antibiotik/o. Organika substanco produktata de mikroboj aux hxemie sintezata, kiu povas malhelpi plimultigxon de bakterioj kaj aliaj mikroboj, kaj ecx ilin mortigi: penicilino estas vaste uzata antibiotiko; multajn infektajn malsanojn oni kuracas per antibiotiko.
anus/o. Malfermajxo, kiu trovigxas cxe la fino de la nutrokanalo, kaj tra kiu eliras la fekajxoj (komunuze nomata postajxotruo).
aperitiv/o. Trinkajxo, ordinare alkohola, trinkata (kiel apetitvekilo) antaux mangxo.
are/o 1 Mezuro de surfaco: sxi mezuris la areon de la kampo; la areo de la cxambro estas 20 kvadrataj metroj; tiu lando havas areon de pli ol cent mil kvadrataj kilometroj. 2 Parto de surfaco; tereno: tie estas parka areo, kie oni povas promeni; kulturata areo.
Arkt/o. La regiono cxirkaux la norda poluso. Arkt/a. Rilata al Arkto; tia kiel (en) Arkto: la Arkta Oceano; la Arkta Cirklo; Arkta klimato.
asbest/o. Mola griza fibra minerala substanco, el kiu oni povas fari teksajxon izolantan kontraux varmego kaj fajro. [1]
aspirin/o. Medikamento uzata precipe kontraux doloro, febro kaj inflamo, konsistanta el substanco kun la hxemia formulo CH3-CO-O-C6H4-COOH.
avokad/o. Frukto de avokadujo, kun verda aux bruneta sxelo (el kiu oni povas gxin mangxi), tre nutra, butereca karno, kaj unu sola tre granda malmola kerno. avokad/uj/o, avokad/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kies frukto estas avokado. (Persea americana.)
banked/o. Komuna ceremonia mangxo kun multaj partoprenantoj (por festi aux honori ion, ofte kun festparoladoj k.s.).
baskul/o 1 Aparato konsistanta el trabo, stango, tabulo aux simila afero, kies unu ekstremajxo levigxas, kiam la alia malsupreniras. 2 Ludilo konsistanta el tabulo aux stango, kiu estas ekvilibrigita sur mezpunkto, kaj sur kies ekstremajxoj povas sidi personoj alterne levigxantaj kaj mallevigxantaj laux la movo de la tabulo aux stango. 3 Cirkvito, mehxanismo k.s., kiu analoge al baskulo 1 povas alterni inter du statoj.
beletr/o. Arta literaturo plezurocela aux distrocela, precipe tia, kiu rakontas pri okazajxoj kaj personoj imagitaj. beletr/ajx/o. Verko beletra. beletr/ist/o. Beletra verkisto aux specialisto.
bemol/o. Muziknota kromsigno, kiu montras malaltigon de tono: ♭.
beton/o. Konstrumaterialo, miksajxo el sablo, sxtonetoj, cemento kaj akvo.
bit/o. Pozicio de duuma cifero en duuma kodajxo: kontrola parecbito; la tria bito de la nombroprezento; cxi tia memorcxelo povas enteni 32 bitojn; por prezenti tian nombron oni bezonas almenaux 10 bitojn. bit/ok/o. Grupo de ok bitoj traktata kiel tutajxo (kiel unuo en komputado k.s.). [2]
bizon/o. Sovagxa remacxanta parhufa bovosimila mamulo Nord-Amerika kaj Euxropa. (Bison bison, Bison bonasus.)
bluf/i. Sxajnigi sin supera al kontrauxulo por konduki tiun al eraro: ne timu lian minacon, cxar li blufas.
boac/o. Arkta remacxanta mamulo portanta kornojn (en la Fundamento nomata norda cervo). (Rangifer tarandus.)
bradip/o. Centr-Amerika kaj Sud-Amerika mamulo, kiu pendas de arbobrancxoj per la hokaj ungegoj de siaj tre longaj dufingraj aux trifingraj membroj, kaj sin movas tre malrapide. (Bradypus.)
brit/o 1 Ano de Britujo. 2 Ano de la antikva indigxena gento de Britujo 1. Brit/uj/o 1 Insulo en Euxropo, inter Francujo kaj Irlando. 2 Regno, kiu inkluzivas Britujon 1 kaj Nord-Irlandon. Internacia landokodajxo: GB.
brokol/o. Speco de legoma brasiko, parenca al florbrasiko, kun kapo verda (cxe iaj specoj tamen violkolora aux ecx blanka) konsistanta el nefirma floraro. (Brassica oleracea italica.)
burokrat/o 1 Oficisto en administrejo (sxtata), rigardata kiel parto de sistemo por regado kaj administrado. (Se oni parolas konkrete pri persono, oni preferas vortojn kiel oficisto, administranto, funkciulo k.s.) 2 (malsxate) Persono, kiu rigore sekvas la administrajn regulojn kaj rutinojn, sed ignoras la bazan celaron de la laboro aux la demokratian devon reagi al publikaj kritikoj. burokrat/ar/o. Tuto de la burokratoj 1 (en unu sxtato k.s.). burokrat/ism/o 1 Sistemo de (kvazauxa) regado fare de la burokrataro; administra sistemo, en kiu la burokratoj 1 havas tro da povo aux influo. 2 (malsxate) La procedo-troigaj tendencoj de burokrato 2; sistema flegado aux apogado de tiaj tendencoj.
cic/o. Elstarajxo cxe la mamo de homoj kaj aliaj mamuloj, tra kiu cxe inoj la idoj sucxas lakton. cic/um/o. Longa cicoforma botelkovrilo kun truo cxe la pinto, tra kiu infano sucxas lakton.
cirkumcid/i. Detrancxi parton de la hauxta refaldo, kiu cxirkauxas la kapon de peniso (la glanon) por lasi tiun libera (pro higienaj, medicinaj aux religiaj kialoj): cirkumcidi infaneton.
cxampion/o. Venkinto en grava sportokonkurso (urba, landa, tutmonda...).
cxasi/o. Baza framo de rada veturilo, portanta karoserion, motoron, aksojn, radojn ktp.
cximpanz/o. Senvosta simio homsimila kun grandaj elstaraj oreloj, kaj kun brakoj pli longaj ol la kruroj, malhelhara, vivanta en centra kaj okcidenta Afriko. (Pan troglodytes.)
cxin/o 1 Ano de la cxefgento de Cxinujo. 2 (vastasence) Cxinujano. Cxin/uj/o. Lando en orienta Azio, cxe la Flava Maro, la Orientcxina Maro kaj la Sudcxina Maro, inter Rusujo kaj Birmo. Internacia landokodajxo: CN.
defi/i. Inviti aux provoki al batalo, konkurso k.s. prezentante sin mem kiel kontrauxulon: defii boksan cxampionon; defii iun batali; defii iun je/al batalo; defii amikon sxakludi; (figure) sxakludo defias la intelekton.
delt/o 1 La kvara litero de la greka alfabeto: Δ, δ. 2 Pli-malpli triangula ebenajxo, kiu estas formita el materialo alportita de la akvofluo, kaj tra kiu disbrancxigxas rivero cxe sia enfluo en maron aux lagon.
demografi/o 1 Scienco pri la konsisto de la logxantaro kaj pri gxia evoluo. 2 Informoj pri la nombro, konsisto kaj loka distribuo de la logxantaro, kaj pri tendencoj de ilia evoluo: demografio de la urboj; demografio de la kamparaj regionoj.
detektiv/o 1 Polica esploristo, kies tasko estas eltrovi la faktojn pri krimoj. 2 Privata esploristo, kiu provas eltrovi la faktojn pri krimoj aux aliaj aferoj, ekz. komisie de privatulo.
dies/o. Muziknota kromsigno, kiu montras altigon de tono: ♯.
diskriminaci/i. Oficiale aux efektive fari distingon inter personoj, tiel ke oni rifuzas al parto el ili rajton, kiun oni donas al aliaj el ili: diskriminacii eksterlandanojn; diskriminacii malplimulton; diskriminaciata popolo. diskriminaci/o. Ago diskriminacii: rasa diskriminacio; seksa diskriminacio; diskriminacio kontraux virinoj; diskriminacio laux agxo; pozitiva diskriminacio.
dizert/i. Fugxi el militservo kun intenco ne plu reveni al gxi: la soldatoj dizertis.
drast/a. Fortege, malmilde, rapide, radikale efikanta: drasta medikamento; drasta sxangxo; drasta kresko; drasta esprimo; drasta kontrasto (= kreanta fortan impreson).
driv/i 1 Flosi laux la pusxo de akvofluo aux vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la sxipo drivis pro motordifekto. 2 Deflankigxi de la intencita direkto pro pusxo de vento aux akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial gxi ne trafis la celon. driv/o 1 Ago drivi. 2 Malrapida sxangxigxado aux movigxado en ia sistemo (sen klara celo aux direkto): kontinenta drivo; lingva drivo.
ekologi/o 1 Reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio. 2 Scienco pri ekologio 1.
etiked/o. Peco de papero aux alia materialo kun aux por surskribo, alfiksita aux alfiksebla sur aux al io, por montri enhavon, specon, adreson ktp.
etn/o. Gento. Historie estigxinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaciaj aux religiaj, kaj kiu konscias pri tiu komuneco. (Komunaj lingvo, lando aux socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, etno ne insistas pri deveno de komunaj prauloj, fikciaj aux realaj.)
etnologi/o. Scienco pri la homaj etnoj kaj iliaj diferencoj (uzanta faktojn kolektitajn per etnografio); socia kaj kultura antropologio.
etos/o. Reganta humoro aux spirita atmosfero kreata de cxeestantaj homoj, cxirkauxajxo, cirkonstancoj aux artajxo: la etoso en la oficejo estas strecxa; la spektaklo/muziko kreis agrablan etoson.
euxfemism/o. Evitvorto, evitesprimo. Vorto aux esprimo uzata por mildeco anstataux dirajxo, kiu povas esti rigardata kiel tro kruda, tro malagrabla, tro sankta aux simile: “kusxi” estas euxfemismo por “seksumi”; “etna purigado” estas euxfemismo por “popolmurdo”; la vorto “necesejo” estas euxfemismo.
euxkalipt/o. Cxiamverda rapidkreska arbo indigxena en Auxstralio, kun tre alta trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran kaj seninfektigan, kreskigata por medikamenta kaj papera industrioj. (Eucalyptus.)
euxr/o. Monunuo de Euxropa Unio: centono de euxro estas cendo; gxi kostas dek euxrojn kaj kvindek cendojn.
farcx/o. Hakita (kaj spicita) viando, legomajxo aux fruktajxo, kiun oni enmetas en la internon de kuirota mangxajxo. farcx/i. Plenigi la internon de mangxajxo per farcxo: farcxi anseron per prunoj kaj pomoj; farcxi tomatojn; bovo farcxita per anasoj kaj kokinoj; farcxitaj terpomoj.
fek/i. Eligi ekskrementon el la anuso: li fekas en la necesejo; la hundo fekis. fek/o. Ago feki kaj ties rezulto (fekajxo). fek/ajx/o. Ekskremento eligita el la anuso.
festival/o 1 Renkontigxo dedicxita al arto (muziko, kino ktp.), ofte perioda kaj internacia: la Berlina Film-Festivalo; la Kultura Esperanto-Festivalo. 2 Amasa renkontigxo kun parte festa karaktero: la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro.
folklor/o. Popola tradiciaro arta kaj spirita (legendoj, kantoj, vestoj k.s.).
fot/o. Fotografajxo. fot/i. Fotografi: foti iun; foti ion.
fram/o. Cxefparto (trabaro) de objekto, portanta la aliajn partojn de la objekto: framo de masxino; framo de piano; framo de biciklo.
frustr/i. Senigi je kontentigo de bezono aux deziro (tiel kauxzante malagrablajn sentojn): la malhelpoj frustris sxin; li sentas sin frustrita.
furz/i. Lasi eliri intestajn gasojn el la anuso, kutime kun malagrabla odoro, ofte kun bruo: la ebriulo senhonte furzis.
galaksi/o. Stelamaso (konsistanta tipe el inter milionoj kaj centoj da miliardoj da steloj) plej ofte aspektanta kiel spirala aux elipsa nebula astro: nian galaksion oni nomas “la Lakta Vojo” aux simple “la Galaksio”.
gen/o. Kromosomero, kiu regas biologian heredadon.
genr/o 1 Gramatika kategorio (precipe cxe substantivoj kaj pronomoj, sed ankaux cxe aliaj vortspecoj), kiu almenaux historie iel rilatas al la sekso de estajxoj aux al distingo inter uloj kaj ajxoj: vira genro; ina genro; neuxtra genro. 2 Subgrupo de zoologia aux botanika familio.
gicxet/o 1 Fenestreto en pordo aux vando destinita por interparoli aux transdoni ion. 2 Apartigita spaco, en kiu oni priservas klientojn (en posxtoficejo, biletvendejo k.s.), ordinare kun ia barilo (fenestreto, vendotablo k.s.) inter la gicxetisto kaj la kliento.
glis/i (pri aviadilo) Flugi (malsupren) sen uzo de motora forto: la aviadilo malrapide glisis al la tero. glis/il/o. Senmotora aviadilo, kies flugado dependas de aerfortoj kaj aerfluoj.
grafik/o. Arto aux tekniko prezenti ion per desegnaj linioj: sxi studis grafikon en la artlernejo; komputila grafiko estas nun populara. grafik/ajx/o 1 Bildo grafika: grafikajxoj ilustris la poemaron. 2 Desegnajxo prezentanta fenomenojn aux abstraktajn rilatojn per kurboj, surfacoj k.s., ofte kun nombraj indikoj: la grafikajxo prezentis la dividon de la membraro laux profesioj. grafik/ist/o. Grafika artisto; profesiulo pri grafiko.
gujav/o. Frukto de gujavujo, tre aroma, ronda aux longforma, rugxe aux flave verda, pomo-granda, uzata por konfitajxo ktp. gujav/uj/o, gujav/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kreskigata pro sia frukto gujavo. (Psidium guajava.)
hormon/o 1 Substanco produktata de organo (ofte de glando), portata de la sango al aliaj organoj aux cxeloj por influi ties funkciadon. 2 Substanco en vegetajxo, funkcianta analoge al hormono 1 (plej ofte influanta la kreskadon de la vegetajxo).
ideologi/o. Idearo. Sistemigita aro da ideoj kaj idealoj de grupo politika, religia, socia k.s., tra kiuj la grupanoj rigardas la realon.
iks/o. La litero X, x.
inflaci/o. Gxenerala plialtigxo de prezoj kaj malpliigxo de la acxetpovo de mono.
insulin/o. Hormono produktata en la pankreataj insuletoj, influanta la uzon de glukozo en la korpo, kaj uzata kiel rimedo kontraux diabeto.
ipsilon/o. La litero Y, y.
Israel/o. Sxtato en okcidenta Azio, cxe Mediteraneo, sude de Libano, fondita en 1948. Internacia landokodajxo: IL. [3]
japan/o 1 Ano de la cxefgento de Japanujo. 2 (vastasence) Japanujano. Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insulocxeno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodajxo: JP.
jxaz/o. Muzikspeco kreita en la 1920aj jaroj en suda Usono, karakterizata cxefe de improvizado kaj de sinkopa ritmo.
jxoke/o. Rajdisto en cxevalaj vetkuroj.
jxud/o. Luktosporto dupersona, origine el Japanujo, en kiu oni provas faligi la kontrauxulon per specialaj jxetoj, kruroblokadoj k.s.
kalci/o. Hxemia elemento, grizblanka metalo, kiu interalie estas parto de ostoj kaj dentoj. Simbolo Ca, atomnumero 20, atommaso 40,08.
kampanj/o 1 Serio da militaj manovroj kun difinita celo en iu regiono: la Ruslanda kampanjo de la Granda Armeo en la jaro 1812a. 2 Intensa publika agado por akiri subtenon de homoj por afero: la mediprotektantoj faris kampanjon por reutiligo de rubajxoj; elekta kampanjo. kampanj/i. Fari kampanjon: ili kampanjis por la maldekstra partio; li kampanjas kontraux la nova legxo.
kancer/o. Grava malsano karakterizata de malnormala kaj dangxera multobligxo de cxeloj: pulmokancero; mamokancero.
kanguru/o. Auxstralia mamulo, kiu havas tre mallongajn antauxajn krurojn, tre longajn kaj fortajn malantauxajn krurojn, per kiuj gxi sin movas salte, kaj tre muskolan apogan voston, kaj kies ino havas ventran hauxtposxon, en kiu restas la idoj dum la unua tempo post la naskigxo. (Macropodinae aux pli vastasence Macropodidae.)
kapsik/o 1 Kreskajxo, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda, rugxa aux flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2.
karoseri/o. Ekstera (supra) korpo de auxto aux de simila veturilo, kontraste al eventuala cxasio: memportanta karoserio (= karoserio sen cxasio).
kased/o. Speciala skatoleto, kiu enhavas kaj protektas sonbendon, filmon aux ion similan, kaj kiun oni povas, sen gxin malfermi, meti en aparaton por uzi tiun enhavajxon.
katapult/o 1 Malnova militmasxino, kiu pafis sxtonojn k.a. pere de longa strecxita brako aux pere de diversaj aliaj mehxanismoj. 2 Pafileto en la formo de Y, kun kauxcxuka sxnuro (rubando), per kiu oni (precipe infanoj) pafas sxtonetojn k.s. 3 Mehxanika aparato, por antauxenjxeti aviadilon for de la ferdeko de sxipo, aux glisilon for de la grundo.
kibuc/o. Speco de kooperativa vilagxo Israela kun komuna havajxo.
kimon/o. Japana tradicia vesto longa kun largxaj manikoj, portata kun largxa zono el sxtofo.
kiosk/o 1 Budeto por vendo de varoj (gazetoj, floroj, trinkajxoj ktp.). 2 Gxardena (Orient-stila) paviloneto nefermita cxe unu aux pluraj flankoj.
klitor/o. Malgranda sentema organo cxe la antauxo de la vulvo, grava en seksa plezuro cxe virinoj.
klon/o. Organismo aux cxelo, kiu estas gena kopio de alia organismo aux cxelo. klon/i. Estigi klonon (el organismo/cxelo); estigi kiel klonon: kloni beston; kloni cxelon.
kod/o 1 Sistemo de signoj aux signaloj por prezenti mesagxojn aux ordonojn: internacia marista signalkodo; Morsa kodo; sepbita kodo; gena kodo; cxifro estas sekreta kodo. 2 Kodajxo: posxta kodo; UEA-kodo; fonta kodo de programo (= fonta teksto de programo). kod/i. Esprimi ion en kodo 1: kodi mesagxon. mal/kod/i. Ekstrakti informon el koditajxo: malkodi sendajxon. kod/ajx/o. Grupo da signoj, prezentanta koditan informon. [4]
kodeks/o. Libro, precipe antikva manuskripto, el falditaj kaj binditaj folioj (kontraste al libro rulforma). [5]
koher/a 1 (pri tuto) Tia, ke cxiuj gxiaj partoj estas konsekvence, logike, harmonie k.s. interligitaj aux interrilatantaj. 2 (pri parto de tuto) Tia, ke gxi konsekvence, logike, harmonie k.s. interligigxas aux interrilatas kun la aliaj partoj de la tuto. koher/i 1 Esti kohera: sxiaj ideoj koheras; tiu parto ne koheras kun la resto. 2 (pri atomoj, molekuloj, eroj k.s.) Kuntenigxi pro reciproka altiro: la grajnetoj de argilo koheras.
koment/i. Komentarii. Prezenti rimarkon, opiniesprimon aux klarigon (pri okazajxo, eldirajxo k.s.): li komentis, ke tio estas rimarkinda; sxi tute pravas, komentis apudstaranto; la funkciulo rifuzis komenti pri la propono; komenti novajxon; komenti decidon; komenti pri ideo; komenti pri libro; komentita Korano (= prinotita Korano). koment/o 1 Ago komenti. 2 Rimarko, noto, vortoj de komentinto. koment/ar/o. Komentario. Kolekto aux serio da komentoj 2, precipe tiaj, kiuj celas komprenigi la malfacilajxojn de teksto aux verko: eldono de Korano kun komentaro.
kompakt/a. Tia, ke gxiaj konsistigaj eroj estas tiel malvaste arangxitaj, ke gxi plene okupas sian volumenon, sen kavoj, poroj aux truoj, kio malhelpas penetron de ekstera objekto en gxin: kompakta amaso; kompakta grundo; kompakta pulvoro.
komput/i. Plenumi algoritmon aux programon, precipe per auxtomata rimedo (komputilo). (La gramatika objekto, se gxi cxeestas, indikas celatan rezulton: komputi la paskodatojn.) komput/il/o. Masxino por auxtomata komputado. komput/o/scienc/o. Scienco pri komputado, precipe pri la auxtomata komputado per komputiloj.
kondom/o. Elasta kaj tre maldika (kauxcxuka) ingo tenata sur peniso dum seksumado por malebligi gravedigxon kaj infektigxon.
konekt/i. Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aux telefona reto ktp.): sxi konektis la komputilon kun la posxtelefono per kablo; tiu aparato funkcias konektite (al la Interreto, al komputilo), dum cxi tiu, senkonekte (= auxtonome); cxi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito; la paciento estas konektita al artefarita reno. konekt/o 1 Ago konekti, konektado. 2 Stato esti konektita, konektiteco: mi havas (ret)konekton; konekto mankas; la konekto perdigxis. mal/konekt/i. Cxesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.
kooperativ/o. Societo posedata kaj regata de siaj membroj, kaj celanta helpi al la (ekonomiaj) bezonoj de la membroj per komuna entrepreno.
kramf/o. Forta kaj dolora neintenca kuntirigxo de muskolo, momenta aux dauxra.
kromosom/o. Fadeno el biologia hereda materialo, precipe genoj, trovigxanta en la cxeloj de organismoj (ordinare en la cxelkerno): homoj havas 23 parojn da kromosomoj.
ku/o. La litero Q, q.
kurz/o 1 En borso (aux borsosimila negocado) konstatita referenca prezo de valorpaperoj, valutoj aux varoj: kurzo de akcioj; kurzo de nafto; kurzo en la nigra merkato. 2 Relativa valoro de du valutoj: la hodiauxa kurzo de euxro estas 1,33 dolaroj.
kvaker/o. Ano de la Societo de Amikoj, dogme liberala eklezio estigxinta en Britujo en la 17a jarcento, en kies diservaj kunvenoj silenta meditado havas gravan rolon, kaj kiu estas konata ankaux pro sia socia helpo-agado kaj pacismo.
kvorum/o. Difinita minimuma nombro de partoprenantoj en kunveno, necesa por validigi gxiajn decidojn.
lancx/i 1 Enuzigi (sxipon, veturilon k.s.) je la unua fojo: lancxi sxipon (= enakvigi gxin unuafoje post la konstruado); lancxi sateliton. 2 Prezenti (varon, verkon, ideon k.s.) je la unua fojo al publika uzado: lancxi gazeton; lancxi romanon; lancxi kampanjon; lancxi novan vorton.
laser/o. Aparato por produkti radion, konsistantan el elektromagnetaj ondoj (ekz. lumo) kun tre mallargxa spektro kaj sama fazo: la radio de lasero povas esti tre mallargxa kaj tre intensa.
leuxkemi/o. Speco de sangokancero, karakterizata de tro rapida produktado de blankaj sangocxeloj, kiuj ofte estas nematuraj aux misformitaj.
limf/o. Senkolora aux flaveta likvo, kiu cirkulas en la korpo, portas nutrajxojn, oksigenon kaj blankajn sangocxelojn al la cxeloj, kaj forportas forigendajn materialojn.
magnetofon/o. Sonbendaparato. Aparato por magnete registri sonojn sur bendon, kaj reauxdigi ilin.
majonez/o. Densa malvarma sauxco el ovoflavo emulsie miksita kun oleo kaj ofte kun diversaj spicoj.
majuskl/o. Cxeflitero, grandlitero. Tia litervarianto (en kelkaj alfabetaj skribosistemoj), kiu estas uzata precipe kiel komenclitero de frazoj kaj de propraj nomoj, ekz. A, B, C, CX. (La malo estas minusklo.) majuskl/et/o. Litero (en alfabeto posedanta majusklojn kaj minusklojn) majuskloforma sed malpli alta ol normala majusklo de la sama serio (proksimume samalta kiel la plej malaltaj minuskloj). majuskl/a 1 Skribita per majusklo(j); rilata al majusklo(j). 2 (en paleografio kaj tipografio, pri signaro) Tia, ke cxiu signo (escepte de eventualaj kromsignoj) estas skribebla inter du paralelaj horizontaloj: majuskla signaro; majusklaj ciferoj; kodekso en la majuskla skribo de la kvina jarcento.
mandarin/o. Frukto de mandarinujo, speco de orangxeto, tre suka kaj dolcxa, kun bonodora, maldika, facile forigebla sxelo. mandarin/uj/o, mandarin/arb/o. Arbeto, kies frukto estas mandarino. (Citrus reticulata.)
mang/o. Frukto de mangujo, maturstadie flava aux orangxa, kun tre suka, dolcxa, aroma, flava karno kaj kun granda plata kerno. mang/uj/o, mang/arb/o. Tropika fruktarbo indigxena en suda Azio, kies frukto estas mango. (Mangifera indica.)
maniok/o. Tropika arbusto aux arbeto origine el Sud-Ameriko, kun tuberaj ameloricxaj radikoj, kiuj estas mangxeblaj post prilaboro: dolcxa manioko; maldolcxa manioko; tapioko estas farita el manioko. (Manihot esculenta.)
mate/o 1 Arbo maksimume dek metrojn alta, kies ledecaj folioj, sekigitaj aux rostitaj, estas uzataj por infuzajxoj. (Ilex paraguayensis.) 2 Sekigitaj aux rostitaj folioj de mateo 1. 3 Infuzajxo el mateo 2. [6]
matric/o 1 Gravurita peco aux muldilo, tenanta negativan reliefan formon, uzata por krei (per stampado aux fandado) gramofonajn diskojn, prestipojn, medalojn, monerojn, auxtoplatojn aux aliajn objektojn kun reliefa surfaco. 2 Tabelo el samspecaj matematikaj objektoj (ekz. nombroj): matrico el 200 horizontaloj kaj 300 vertikaloj; kvadrata matrico; adicio/multipliko de matricoj.
melongen/o 1 Neligneca kreskajxo kun dentaj folioj, violetaj floroj kaj grandaj malhele violaj longformaj fruktoj (ekzistas specoj aliformaj kaj alikoloraj). (Solanum melongena.) 2 Frukto de melongeno 1.
menstru/i. Ellasi sangon el la utero dum kelkaj tagoj proksimume unu fojon en cxiu monato: sxi regule menstruas. menstru/o. Menstrua sangelfluo, monatajxo: kiam estis via lasta menstruo?; sxiaj menstruoj estas neregulaj; menstruoj okazas de la seksmaturigxo gxis la definitiva menstrucxeso.
mesagx/o 1 Parola aux skriba informo sendata al iu: nuntempe homoj sendas mesagxojn tra la Interreto. 2 (figure) Esenca ideo, kiun celas transdoni teksto, rakonto, filmo, agado k.s.: kio estas la mesagxo de la Biblio por la nuntempa homo?; tiu filmo enhavas politikan mesagxon; la malbona traduko fusxis la mesagxon de la auxtoro. mesagx/i. Sendi per mesagxo: li mesagxis la novajxon al mi; ili ofte mesagxas inter si; per posxtelefono oni povas mesagxi tre rapide.
minuskl/o. Malcxeflitero, etlitero. Tia litervarianto (en kelkaj alfabetaj skribosistemoj), kiu estas uzata en cxiuj ordinaraj okazoj (en kiuj oni ne uzas majusklon), ekz. a, b, c, cx. (La malo estas majusklo.) minuskl/a 1 Skribita per minusklo(j); rilata al minusklo(j). 2 (en paleografio kaj tipografio, pri signaro) Tia, ke ne cxiu signobildo estas skribebla inter du paralelaj horizontaloj: minuskla signaro; minusklaj ciferoj; minuskla skribo Karolida.
miragx/o 1 Optika fenomeno kauxzanta tian iluzion, ke malproksimaj objektoj sxajnas proksimaj pro devojigo de lumo trairanta varman aertavolon: la sxajna lago en la dezerto estis miragxo. 2 (figure) Alloga iluzio.
modem/o. Aparato, kiu transformas ciferecan signalon (ekz. de komputilo) en analogan aux inverse, por transsendo per telefona reto, radio, elektra reto aux simile: konekti komputilon al la Interreto per modemo.
muld/i 1 Fari objekton enpremante aux fluigante molan substancon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon; muldi plastajn telerojn; (figure) muldi pensmanieron. 2 Reprodukti la formon de io per mola substanco, kiun oni poste malmoligas kiel ujon (por ebligi muldi 1): muldi per gipso vizagxon; muldi reliefon.
nan/o 1 Homo, kiu estas multe malpli alta ol normale (por la agxo). 2 Besto aux vegetajxo, kiu estas multe malpli granda ol normale. nan/a 1 Rilata al nano. 2 Tre malalta/malgranda.
omagx/o. Esprimo aux manifestajxo de honora respekto al iu: la ekspozicio estas omagxo al la jxus mortinta artisto. omagx/i. Esprimi honoran respekton: omagxi al Zamenhof.
organik/a. Rilata al la karbonkombinajxoj: organika hxemio. ne/organik/a. Rilata al cxiuj substancoj aliaj ol la karbonkombinajxoj: neorganika hxemio.
orgasm/o. Pinto de seksa ekscitigxo, karakterizata de fortaj sentoj de plezuro, de serio da muskolaj spasmoj, kaj cxe viroj ordinare de spermeljxeto.
pankreat/o. Granda ventra glando (malantaux la stomako), kiu sekrecias senkoloran sukon helpantan al digesto, kaj kiu ankaux produktas hormonojn, interalie insulinon.
paprik/o. Spico (rugxa, bruna aux flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolcxa papriko; akra papriko.
pavilon/o. Aparte staranta (ofte ornamita) konstruajxo (aux tendo) en korto aux gxardeno (ofte por uzo dum nur limigita tempo): ekspozicia pavilono; muzikpavilono; pavilono de tetrinkado.
penicilin/o. Antibiotiko origine ekstraktata el iuj specoj de peniksximo, nun sintezata.
penis/o. Ekstera vira organo, per kiu homoj kaj bestoj urinas kaj seksumas.
periskop/o. Rigardaparato kun speguloj arangxitaj en tubo tiel, ke la rigardanto povas vidi la cxirkauxajxon restante sub aux malantaux sxirmajxo: periskopo de submarsxipo.
persvad/i. Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado k.s.: sxi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis.
petal/o. Iu el la aro de delikataj, koloraj, foliecaj partoj de floro, kiuj kune formas la korolon de la floro, kaj ekster kiuj trovigxas la kalikfolioj.
pic/o. Italdevena mangxajxo el platigita (ronda) pastopeco kun surmetitaj tomatoj, fromagxo kaj aliaj ingrediencoj, bakata en forno: pico kun ancxovoj; pico kun sxinko; funga pico; kvarsezona pico. pic/ej/o. Restoracio aux simila ejo, kiu cxefe vendas picojn.
pijxam/o. Dormovesto el komforte vastaj jako kaj pantalono (ordinare en du pecoj, sed iafoje en unu kuna peco).
piknik/o. Senceremonia mangxo plenaera, en la naturo, dum ekskurso k.s. piknik/i. Fari piknikon: ili piknikis sub arbo.
pingven/o. Mara birdo nigra-blanka, kiu ne povas flugi, sed uzas la flugilojn por tre lerte nagxi, vivanta en la sudaj partoj de la tero, precipe en Antarkto. (Spheniscidae.)
pis/i (familiare) Urini: la infaneto pisis en pispoton; cxi tie hundoj pisas. pis/o. Ago pisi kaj ties rezulto (pisajxo). pis/ajx/o. Urino.
polen/o. Subtila flava polvo, kiu estas produktata de virseksa organo de floro, kaj kiu transportite al aliaj floroj (pere de vento, akvo, insektoj aux aliaj bestoj) servas por la reproduktado de la kreskajxo.
polp/o. Okbraka mara molusko, kapopiedulo kun po unu aux du vicoj da sucxiloj sur la brakoj. (Eledona, Octopus k.a.)
prestigx/o. Bona reputacio: la Kongreso levos la prestigxon de nia afero en la okuloj de la mondo; la kompanio perdis sian prestigxon pro la trompo. prestigx/a. Havanta prestigxon; donanta prestigxon al la posedanto, ricevinto, faranto k.s.: prestigxa universitato; prestigxa verko; prestigxa auxto; prestigxa premio; prestigxa ago.
prostat/o. Glando de viro kaj de multaj vir-mamuloj, trovigxanta cxe la veziko, kaj produktanta parton de la sperma likvo.
protein/o. Substanco, kiu estas (apud sukeroj kaj grasoj) cxefkonsistajxo de cxiuj vivajxoj, kaj grava parto de la mangxajxoj de homoj kaj bestoj, konsistanta precipe el karbono, oksigeno, azoto, hidrogeno kaj sulfuro: ovoblankajxo enhavas proteinojn kaj akvon.
pub/o. La malsupra parto de la ventro, cxe plenkreskuloj normale kovrita de haroj, kovranta la antauxan parton de la koksosto. pub/ost/o. Antauxa parto de la koksosto.
pulp/o 1 Fruktokarno. Mola, karneca parto de frukto aux legomo. 2 Kuntenigxema maso de mola vegetajxa materio: pulpo de sukerbetoj; ligna pulpo (el kiu oni faras paperon). 3 Mola aux duonmola parto de kelkaj organoj: denta pulpo (= interna parto de dento); liena pulpo.
pund/o. Monunuo de Britujo k.a. landoj: gxi kostas dek pundojn kaj kvindek pencojn.
radar/o. Aparato, kiu ebligas ekkoni karakterizajxojn de la pozicio kaj rapido de objektoj per reflektigxo de elektromagnetaj ondoj.
radiograf/i. Fotografi (ekz. organon) per iks-radioj: radiografi pulmojn.
raked/o. Plata pilkobatilo, konsistanta el kadro kun reto de interplektitaj strecxitaj sxnuroj, kaj kun longa tenilo, uzata en teniso kaj similaj sportoj.
regxisor/o. Enscenigisto. Persono, kiu respondecas pri la arta formado de teatrajxo, filmo k.s., kaj kiu gvidas la aktorojn ktp. dum la provoj, filmado k.s.
rezoluci/o. Formala, ofte decida aux decidigocela, opiniesprimo pri difinita temo, spegulanta opinion de la plimulto inter la anoj de iu fakta aux principa kunveno, konstatitan per vocxdono aux alia publike kontrolebla metodo, kutime post debato en tiu kunveno pri la temo.
robot/o 1 Masxino kapabla obei difinitajn ordonojn pri la maniero movigxi kaj plenumi taskojn, uzata ekz. en fabrikoj por anstatauxi profesiulon en maniero pli efika, malmultekosta aux sendangxera. 2 (en fikciaj verkoj) Masxino, plej ofte simila al homo (aux besto), kapabla pensi kaj agi memstare. 3 (figure) Komputila programo kapabla esplori komputilan reton kaj trovi en gxi petitajn informojn.
rongx/i. Per la dentoj mordet(ad)i forigante pecetojn: ratoj rongxas la meblojn; sciuroj rongxas; mi iom rongxis la biskviton. rongx/ul/o. Tia mamula besto kiel ekz. muso, rato, hamstro, kastoro, sciuro aux histriko, kiu havas po du grandajn cxizilformajn trancxodentojn en la supra kaj malsupra makzeloj. (Rodentia.)
rotaci/i. Turnigxi cxirkaux interna akso aux punkto: la tero rotacias unu fojon en 24 horoj; la karuselo rotaciis rapide.
rulet/o. Hazardludo (ofte ludata en kazinoj), en kiu la gajniga numero estas montrata per halto de globeto sur unu el la fakoj de horizontale turnigxanta rado.
saksofon/o. Blovinstrumento precipe jxaza, militista kaj dancorkestra kun ancxo kaj plej ofte S-forma metala (latuna) tubo.
salikok/o. Malgranda senvertebra akvobesto, dekkrura krustulo. (Pandalus, Leander, Crangon, Paeneus kaj parencaj genroj.)
satelit/o 1 Astro rivoluanta cxirkaux pli granda astro. 2 Artefarita objekto rivoluanta cxirkaux la tero (aux alia astro). 3 (figure) Urbo, regno aux organizajxo politike aux ekonomie dependa de alia urbo/regno/organizajxo. 4 (figure) Fihelpanto tute dependanta de iu; nedisigxa fikunulo, al kiu oni komisias krimajn aux malnoblajn taskojn.
sesi/o 1 Periodo de kunsidoj de parlamento, asembleo, jugxa instanco, komisiono k.s.: ordinara sesio; eksterordinara sesio; la auxtuna sesio de la parlamento; la ekzamena sesio dauxros de la 11a gxis la 25a de Junio. 2 Serio de universitataj prelegoj.
silici/o. Hxemia elemento, nemetalo bruna (en stato nekristala) aux nigre griza (en stato kristala). Simbolo Si, atomnumero 14, atommaso 28,09.
skan/i. Plene kaj lauxorde ekzameni, punkton post punkto, parton de spaco aux surfaco: skani la cxirkauxon per radaro; skani libron kaj fotografajxojn per skanilo por prilabori ilin per komputilo. skan/il/o. Aparato por skani, precipe por ciferecigi optikajn bildojn.
skecx/o. Mallonga sceno, kutime komika aux satira, prezentata de unu aux pluraj aktoroj, kaj kompleta en si mem.
skolt/o 1 Soldato, sxipo, aviadilo k.s. elsendita por kolekti informojn pri la pozicio aux forto de la malamiko, pri la irota vojo (de armeo), k.s. 2 Ano de la skolta movado, internacia junulara movado fondita en Anglujo en 1907. skolt/ism/o. La idearo de la skolta movado; tiu movado mem.
specif/i. Nome esprimi, detale difini, precize mencii: specifi postulojn; specifi regulojn; specifi celojn. specif/a. Havanta ecojn karakterizajn aux unikajn por unu individuo aux unu klaso; propra al individuo aux klaso: la specifa stilo de pentristo (la stilo karakterizas gxuste tiun pentriston); la specifaj formoj de unu klaso de bestoj (nur tiu klaso havas tiujn formojn).
spekt/i. Atenti per vido, kaj eventuale ankaux per auxdo, tion, kio estas prezentata: spekti filmon; spekti operon; spekti teatrajxon; spekti baleton; spekti sportan festivalon.
stabil/a 1 Ema firme restadi en sama pozicio aux stato: stabila konstruajxo; stabila situacio; stabila paco; stabila solvajxo; stabila elemento. 2 Sxangxigxanta aux evoluanta (nedraste kaj ne tro rapide) en glata, unudirekta, ekvilibra kaj antauxvidebla maniero: stabila kresko; stabila evoluo; stabila ekonomio.
stagn/i 1 (pri likvo) Restadi senflua (kaj tial farigxi malpura kaj malagrabla): akvo stagnis en truoj cxe la flanko de la vojo. 2 (pri agadkampo, entrepreno k.s.) Restadi senmova, senaga, malaktiva, ne evoluanta, ne progresanta k.s.: la komerco stagnas; la ekonomio stagnis; la movado stagnis; la membronombro stagnas.
statut/o. Fundamenta regularo de organizajxo.
stereofoni/o. Sontekniko, kiu uzas du kanalojn por auxdigi sonon, kaj kiu tiel kapablas krei impreson de multaj dise situantaj sonfontoj.
stir/i. Direkti movigxadon de veturilo: stiri auxton; stiri sxipon; stiri biciklon; stiri aviadilon.
stok/o 1 Disponebla kvanto da varoj, krudmaterialoj aux fabrikitajxoj (tenata en provizejo). 2 (figure) Provizo, kolekto (de io havebla por uzo): vortostoko (= vortprovizo); sxi havas grandan stokon da sxercoj. stok/i. Teni en stoko; amasigi en stoko; aldoni al stoko: stoki varojn; stoki mangxajxojn; stokata varo (= varo tenata en stoko/metata en stokon); stokita varo (= varo metita en stokon).
strangol/i. Sufoki per premo de la gorgxo: strangoli homon; strangoli beston.
sugest/i 1 Prezenti, proponi (seninsiste) ideon por konsidero: mi sugestas, ke ni faru jene; sugesti solvon; sugesti respondon. 2 Kauxzi aperon de ideo, pensigi: la simptomoj sugestas, ke li havas malarion; sxia esprimo sugestis, ke sxi estas kolera; la flugado de la birdoj sugestis novan ideon por flugmasxino.
sxalt/i. Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (sxaltilo), precipe tiel ke gxi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la gramatika objekto povas indiki la aparaton aux la produktatan efikon): sxalti televidilon; sxalti komputilon; sxalti sonon; sxalti lumon; sxalti elektron. mal/sxalt/i. Cxesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (sxaltilo). sxalt/il/o. Arangxajxo por sxalti aux malsxalti: baskula sxaltilo; butonsxaltilo.
sxenopraz/o. Spicherbo parenca al cepo kaj ajlo, kun blankaj floroj kaj longaj tubformaj folioj uzataj pro sia aromo en salato kaj aliaj mangxajxoj. (Allium schoenoprasum.)
sxok/i. Forte kaj malagrable surprizi aux cxagreni: lia konduto sxokis min; la novajxo sxokis sxin. sxok/o 1 Ago sxoki kaj ties rezulto. 2 (en medicino) Stato de korpa malforteco karakterizata de nenormale malgranda aktivado de la koro, pulmoj ktp. (pro difekto al la korpo aux pro ekstreme malagrabla sperto).
sxtorm/o. Fortega vento, ofte akompanata de pluvego aux negxo, malpli forta ol tempesto.
taksi/o. Auxto, kiu kune kun sxoforo estas luebla por veturado, normale provizita per aparato, kiu montras la sxuldatan veturpagon en cxiu momento.
tank/o. Kirasita batalveturilo, kiu movigxas sur cxenbendoj (rauxpoj).
tapir/o. Porkosimila mamulo el la ordo de neparhufuloj, kun dikaj kruroj, mallonga vosto kaj mallonga movebla rostro, vivanta en suda Azio kaj Sud-Ameriko. (Tapirus.)
telepati/o. Komunikigxo inter mensoj per aliaj rimedoj ol la ordinaraj sensoj: la ekzisto de telepatio ne estas science pruvita.
tenis/o. Sporto, en kiu du ludantoj (aux du paroj da ludantoj) per rakedoj alterne batas kaj rebatas pilketon trans reton strecxitan inter la ludantoj. tabl/o/tenis/o. Tenisosimila ludo sur speciala tablo, en kiu oni uzas lignajn batilojn kaj tre malpezan plastan pilketon.
test/o. Ekzameno, mezurado aux enketo por kontroli ion (ekz. nivelon de lernantoj, kvaliton de produkto, korpan sanstaton).
tonsil/o. Cxiu el pluraj limfaj organoj en la gorgxo cxirkaux la faringo, kiuj protektas kontraux infektoj, precipe la du palataj tonsiloj ambauxflanke de la gorgxo super la bazo de la lango: palataj tonsiloj; faringa tonsilo; tuba tonsilo; langa tonsilo.
tortur/i. Kruele turmentegi por eltiri konfeson (aux alian informon) aux por puni: torturi kaptiton; torturi krimulon.
transistor/o. Elektronika duonkonduka elemento uzata kiel signalfortigilo (analoge) aux kiel sxaltilo (ciferece), ordinare kun tri kondukiloj (la kurento cxe unu el la kondukiloj regas la kurenton tra la du aliaj).
tret/i. Piedpremi. Premi (forte) per la piedoj: treti iun/ion (per la piedoj); treti sur iun/ion; treti (vinberojn) en vinpremejo.
trib/o 1 Etna homgrupo (precipe se nomada aux rigardata kiel primitiva) vivanta en komunumo. 2 Subdivido de zoologia aux botanika familio (uzata por grupigi genrojn de grandaj familioj).
tukan/o. Birdo el tropika Ameriko, kun brilkoloraj plumoj kaj grandega, sed malpeza forta beko. (Rhamphastidae.)
tumor/o. Sxvelajxo aux kreskajxo en la korpo pro malnormala multobligxo de cxeloj, kiu povas esti sendangxera, se gxi kreskas malrapide kaj ne disvastigxas, sed en aliaj okazoj povas esti dangxere rapidkreska kaj invadema.
uni/o 1 Unuigxo de landoj, kiuj konsentas pri komunigo de la tuto aux parto de sia regpovo. Tia unuigxo povas esti intersxtata (ekz. Euxropa Unio en 1992) aux unusxtata (ekz. Sud-Afriko en 1910). 2 Asocio. Kultura, sindikata aux partipolitika organizajxo, forme analoga al unio 1, konsistanta el regionaj societoj.
Uson/o. Lando en Nord-Ameriko, inter Atlantiko kaj Pacifiko, inter Kanado kaj Meksiko. Internacia landokodajxo: US.
vagin/o. Interna kanalo cxe virinoj kaj iuj bestinoj, kiun la peniso penetras dum seksumado; cxe virinoj gxi kondukas de la vulvo gxis la utero.
vaku/o 1 Kompleta foresto de materio. 2 Senaera malplena spaco.
valut/o 1 Mono aux monsigno (devizoj, bankbiletoj, moneroj, akciaj kuponoj k.s.) cirkulanta en unu lando aux grupo da landoj. 2 Fremda devizo (cxeko aux kambio). 3 Valoro de papermono rilate al la ora aux argxenta metalunuo en valormetalbaza monsistemo.
vand/o. Interna, maldika muro aux alispeca apartigajxo dividanta iun spacon: vando de cxelo; vando de cxambro; vando de vagono.
versi/o 1 Prezento de afero el iu vidpunkto (normale kontraste al alia vidpunkto): sxi rakontis sian version de la aventuro. 2 Formo, redakto aux eldono de teksto, programo k.s. (normale kontraste al alia formo/redakto/eldono): mi konas nur la germanan version de la poemo, kaj ne la originan polan version; Petro uzas la novan version de la programo.
virtual/a. Kvazauxa. Tia, ke gxi funkcias, efikas aux impresas samkiel io, sed efektive estas io alia (plej ofte ne fizike reala): virtuala memoro; virtuala rapido; virtuala realo. (Tiu vorto, kiun virtuala gramatike priskribas, ekz. memoro, indikas tion, al kio la virtualajxo similas.)
virus/o. Speco de infekta parazito, kiu estas pli simpla ol bakterio, kaj kiu povas reprodukti sin nur ene de kaj helpe de la cxeloj de plurcxelaj organismoj.
vitamin/o. Organika nutrosubstanco, kiu en tre malgranda kvanto estas necesa por la kreskado kaj sano de homoj kaj bestoj: manko de vitaminoj estigas malsanojn; orangxoj enhavas vitaminon C; olesolveblaj vitaminoj (A, D, E, K); akvosolveblaj vitaminoj (B, PP, C, P).
vodk/o. Brando el greno, terpomoj aux aliaj kreskajxoj, senkolora kaj per si mem praktike sengusta, produktata precipe en Rusujo, Pollando kaj Svedujo.
vulv/o. La ekstera parto de la inaj seksorganoj cxe la eniro de la vagino, konsistanta el la klitoro kaj la vaginaj lipoj.
zip/o. Fermilo, konsistanta el du rubandoj kun malgrandaj (metalaj aux plastaj) dentoj, kiuj interplektigxas per sxovado de movebla peco intera.