AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
PARTO OFICIALA
REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO
.I. PRI LA REFLEKSIVO
En Majo 1971, sekve de raporto de la Direktoro pri la Gramatika Sekcio, D.B. Gregor, la Akademio, post zorga esplorado de la demando, oficialigis unuanime jenan regulon pri la refleksivaj pronomo kaj adjektivo; gxi esperas per tio pozitive kontribui al pli granda unueco de la uzado.
Regulo
I. La refleksivaj pronomoj (serio “si/sia”) rilatas nur la 3-an personon kaj resendas al la plej proksima subjekto, aux singulara aux plurala. Tiu subjekto ne cxiam koincidas kun la gramatika subjekto de la tuta frazo, cxar novan subjekton povas enkonduki (1) infinitivo, (2) a-finajxa participo kaj (3) substantivo de verba deveno, kiam gxi klare esprimas agon.
II. Iafoje la vera subjekto lasas sin vidi per enmeto de la vortoj “kiu(j) est-” ekz-e cxe apozicioj adjektivaj aux substantivaj provizitaj per komplemento (ekz-e: “kastelo fama pro sia historio” — sed “li ekvidis sian fraton Benjamenon, la filon de lia patrino” t.e. Benjamenon, kiu estis la filo de lia patrino).
III. Ekzistas tradicie sankciitaj vortkunmetoj kaj frazeroj, en kiuj la refleksivo funkcias absolute, sen rilato al la agsubjekto, ekz-e “siatempe” ktp.
IV. Nekonformigxo en iaj okazoj, se el tio rezultas pli granda klareco, estas tolerata.
Gvidaj Ekzemploj
| I. |
- Vi lavas vin kaj li lavas sin.
- Cxiuj homoj akiras por si.
- Sxi estas amata por si, ne por la doto.
- Sxia propra patrino forpelis sxin de si.
- Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.
- Mia patrino plendas, ke sxiaj filinoj faras cxion por si, nenion por sxi.
|
- Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.
- La infanoj sercxis sian patrinon.
- Sxi estas amata de siaj instruistinoj.
- Li promenis kun sia edzino; li kaj lia edzino promenis.
- Ili kondukis la kolegojn en sian logxejon anstataux iri kun ili en ilian.
- La patrino diras, ke sxia filino venos kun sia infano.
|
| (1) |
- La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin por la ceremonio.
- La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin pli dece.
- La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.
- Jozefo ordonis al siaj servistoj balzami lian patron.
- Li invitis la pentriston alporti unu el siaj pentrajxoj.
- La regxo, konsultinte kun la cxefministro, sendis voki sian kuraciston.
|
| (2) |
- Sxi ekvidis viron staranta antaux sxi.
- Sxi ekvidis starantan viron antaux si.
- Li sidigxis sur la segxo prezentita al li.
- Li portis segxeton refalditan sur si mem.
- Li estos kiel arbo donanta sian frukton en sia tempo.
- Li rekompencis la soldatojn batalintajn por lia savo.
- La pastro sentis la pekulon tusxita de liaj admonoj.
- La jugxisto opiniis la atestanton influata de siaj antauxjugxoj.
|
| (3) |
- Marta admiris lian fidon al sxi (al M.).
- Marta admiris lian fidon al si.
- Sxi kompleze auxdis la flatadon de sxiaj amindumantoj.
- Sxi ribelis kontraux la interveno de edzo en sxiajn aferojn.
- Sxi zorge observis la enportadon de siaj kofroj.
|
|
| II. |
- Li evitu la trinkajxojn por li tro acidajn.
- Cxiu konas homojn nur por si indulgajn.
- Picasso vizitis muzeon, faman pro liaj pentrajxoj.
- Ili vizitis la muzeon faman pro siaj pentrajxoj.
|
| III. |
- Moki ies fidon al si mem.
- Oni komprenis liajn gestojn per si mem.
- Ni ne povas koni la realon en si mem.
- Metu cxion en sian lokon.
- En cxiu kranio estas sia opinio.*
|
* Vidu ankaux p. 67
.II. PRI LA VORTO “PO”.
En Februaro 1974, sekve de raporto de la Direktoro pri la Gramatika Sekcio, H.A. de Hoog, la Akademio, post vastaj internaj diskutoj, oficialigis jenan rekomendon (el 43 membroj: 30 jes, 5 ne, 4 sindetenoj):
La Akademio malkonsilas la uzadon de la prepozicio “po”, por esprimi la rilaton indikitan per la frakci-streko en esprimoj kiel 30 km/h kaj similaj, kiel rektan eraron kontraux la gxusta signifo de tiu prepozicio, difinita de Zamenhof en unu “Lingva Respondo”.
Manke de specifa prepozicio por tia uzado, la Akademio lasas liberecon al fakuloj elekti inter la prepozicioj “en”, “je”, “por” aux “sur” laux la cirkonstancoj, aux uzi adverban formon, kiel “30 kilometroj(n) hore”.