Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Fine de plurjara studado pri la landnomoj mi alvenis al kelkaj konkludoj, kiujn mi koncize prezentas cxi-sube. Tiuj studoj bazigxas sur historia studo de la demando — cxefe en niaj institucioj — kaj sur kompara studo el 33 lingvoj; el ili 13 estas la 13 plej parolataj en la mondo kaj inkluzivas la cxinan, la araban, la indonezian, la hindian, la bengalan kaj la japanan; ties parolantoj prezentas pli ol la duonon de la homaro. La 20 aliaj estas cxefe la aliaj precipaj lingvoj de Euxropo.
1. Ne eblas starigi “universalan” sistemon, en kiu cxiuj landnomoj estus derivataj de la landano-nomoj (la primitiva Zamenhofa sistemo de “Holandujo”, “Amerikujo” ktp jam de longe forgesigxis), nek inverse, kvankam suficxe multaj, cxefe aziaj, lingvoj perfekte praktikas tiun duan sistemon (“itali-homoj”, “rumani homoj” ktp). Ne eblas, cxar la internacia praktiko — al kiu aligxis la Esperanta tradicio — distingas du procedojn de nomado: “lando/landanoj” kaj “homoj/homujo”.
2. La nuna Esperanta sistemo komence estis kompromiso, starigita sub la influo de L. de Beaufront, inter la primitiva Zamenhofa sistemo kaj la internacia duproceda sistemo. Bedauxrinde tiu kompromiso bazigxis sur etnologia principo: raso donas sian nomon al lando helpe de la sufikso -uj. Sed, kiel atentigis Grosjean-Maupin en memorinda Akademia memuaro, “raso estas mito”. Evidentas, ke la internacia lingvo devas apogigxi sur lingvaj faktoj, t.e. sur internacieco laux la paragrafo 15a de sia Fundamento, kaj ne sur rapide evoluanta mito. Cetere la praktiko kondukis al iom-post-ioma malobservo de tiu etnologia principo fremda al la Fundamento; efektive la gxermo de tiu malobservo estis jam la dekomenca neapliko por la kelkaj landnomoj, kiuj internacie finigxis per -land: Holando, Islando ktp (anstataux la holandoj, islandoj ktp). Per tiu etnologia principo ni konstruis apartan sistemon, ja duprocedan kiel la internacia, sed propran nur al Esperanto: tion farante, ni malobservis la paragrafon 15an kaj la internaciecon.
3. El la duopo “landnomo/landan-nomo”, la landnomo cxiam estas la pli internacia. Ekz-e pluraj aziaj lingvoj uzas nur derivajxojn por nomi la landanon, sed ili konservas sensxangxa la internacian nomon de la lando: Itali-, Bulgari- ktp. Pli gxenerale la sufiksoj respondantaj al la Esperanta -an- estas tre diversformaj laux la lingvoj, dum la sufikso respondanta al la Fundamenta -uj- ekzistas en cxiuj lingvoj tra la mondo sub la formo -i-. La fakto, ke tiu internacia -i- sxtonigxis en aziaj lingvoj, kiuj sisteme uzas derivitajn landano-nomojn, ne esence modifas niajn konsiderojn; la landnomoj finigxantaj per -i- estas monde internaciaj, monde konataj.
4. La tiel nomataj “Akademiaj kondamnoj” de la tiam nova sufikso -io fakte estas bazitaj sur tendenca interpreto de pli frua Akademia teksto, publikigita sub Boirac. Se tiu erara interpreto devus esti gxusta, tio signifus, ke estas same kondamnindaj diversaj aliaj sufiksoj, i.a. la sufikso -enda, intertempe oficialigita de la Akademio.
5. La sufikso -io- estas plene konforma al la Esperanta strukturo. La fakto, ke gxi duobligas la sufikson -ujo, neniel faras gxin kontrauxfundamenta, ne pli ol la sufiksa uzado de -arbo estas kontrauxfundamenta, kvankam gxi tiel same duobligas tiun saman sufikson. Cetere la Antauxparolo de la Fundamento klare aludas la metodon de “neologismoj kaj arkaismoj”, per kiu Zamenhof pli ol unu fojon montris, kiel la lingvo povas evolui: la historio demonstras, ke la Esperanto-komunumo ne trouzis tiun metodon! La kazo ecx estas unika, kaj temas pri sufikso monde konata ekster Esperanto.
6. La sufikso -io nuntempe estas akceptita jam delonge de cxiuj esperantologoj, almenaux por akcesoraj uzoj, cetere plene konformaj al la internacieco, cxe landnomoj derivitaj ne de landano-nomoj, sed de aliaj nocioj: Algxerio, Liberio, Kolombio ktp. Al tiuj cxi ni aldonu nomojn derivitajn, sed nur el etimologia vidpunkto: Mezopotamio, Indonezio, Auxstrio ktp.
7. La sufikso -io, en pli gxenerala uzo (Francio, Germanio ktp), ekuzata en Esperanto jam cxirkaux 1900, do jam antaux 70 jaroj, estas abunde uzata de pli ol 50 jaroj en cxiaj Esperantistaj medioj. Certe, multaj aliaj detenas sin de ties uzado pro la konataj “kondamnoj”. Kaj tio estas sekuriga pruvo pri la morala potenco de la Akademio. Aliflanke la persisto de multaj per si mem dubigas pri la praveco de la iam faritaj “kondamnoj”. Efektive, apud multaj individuoj kaj redakcioj, almenaux unu internacia organizo, sekvante Hodler, la fondinton de UEA, dauxre uzas nur gxin kaj rigardas -uj- kiel arkaisman por landnomoj. Evidentas, ke vojo al unueco de nia nomenklaturo povos pasi nur tra unu pordo—levo de la kondamno.
8. Tamen ekzistas diversaj troigoj en la uzado de -io fare de gxiaj subtenantoj, kaj tiuj troigoj ne estas la samaj cxe cxiuj. Estas konsilinde eviti ilin, se ni volas atingi unuecon. Bazo de unueco, post fiasko de la diversaj sistemoj, povas esti nur la monda internacieco, alidire la apliko de la paragrafo 15a! La monda internacieco de tiuj propraj nomoj prezentas rimarkindan unuecon.
Mallonge, la aluditaj troigoj estas cxefe:
– tendenco krei novan “universalan” sistemon per -i-derivado; gxi fakte arbitre transigas nomon de unu klaso al alia (ekz-e nepaloj, kanadoj logxantaj en Nepalio, Kanadio ktp);
– tendenco krei purajn esperantismojn por distingi landnomojn disde samnomaj geografiaj nocioj (ekz-e Panamio, Meksikio anstataux Panamo, Meksiko ktp). Landnomoj estas internacie pli gravaj: oni prefere distingu laux la manieroj proponitaj de la naciaj lingvoj mem (ekz-e per Meksikurbo ktp).
– ignoro de aliaj internaciaj formoj ol -i. Tiuj uzas derivadon cxefe per -land- aux per -istan-. Estas notinde, ke Zamenhof almenaux unu fojon uzis derivadon per -mark, cxe Finn-marko (norvega provinco).
9. Por reatingi unuecon en la nomenklaturo, mi opinias, ke ni devas en unua stadio fari kelkajn pasxojn:
| I. – |
|
||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| II. – |
|
La subskribinto intencas publikigi libron pri tiu temo; gxi revivigos la pensojn kaj farojn de eminentaj personoj, kiel de Beaufront, Boirac, Cart, Hodler, Privat kaj multaj aliaj, ne parolante pri Zamenhof mem. Gxi jxetos fortan lumon sur forgesitajn aux ne tre konatajn faktojn, kaj proponos solvon al nia problemo, kune kun nova filozofio pri la Esperanta movado.
D-ro A. Albault
(Tiuj listoj principe limigxas al tiuj nomoj, kiuj estis objekto de intensiva studo: entute 92 landnomoj kaj la respondaj landano-nomoj. Tiuj nomoj estis konservitaj pli pro sia lingva intereso, ol por geografia celado; ili rilatas al sendependaj sxtatoj aux al provincoj, al modernaj aux antikvaj landoj).
a) Landano-nomoj (el ili derivigxas landnomoj per la sufikso -uj-, aux prefere per la sufikso -i- konforme al la internacieco).
° la internaciaj formoj estas respektive abisin- kaj indi-; abisenoj kaj hindoj prezentas akceptindajn asimilitajn formojn.
b) Landano-nomoj alimaniere derivitaj:
c) Landnomoj (el ili derivigxas landano-nomoj per la sufikso -an)
a) Estas dubaj pro malgxusta klasigo (efektive la radikoj nomas la landon aux en cxiuj lingvoj aux en la granda plimulto el ili)
(la formo Japon- estus pli tauxga)
b) Estas dubaj jenaj radikoj:
cxar pli internaciaj estas jenaj landnomoj:
c) La radikoj angloj kaj danoj estas tute bonaj, sed eblas heziti por la derivajxo, cxar la latinaj nomoj Anglia kaj Dania akiris nur slavan internaciecon, kaj la plimulto el la lingvoj preferis aliajn formojn, nome England (Anglolando) kaj Anglotero por la unua, kaj Dan-marko por la dua.
—A.A.
En la antauxa artikolo mi aludis pri listo de 92 landnomoj. Surbaze de tiu listo estis starigita glosaro en 33 lingvoj, el kiuj 13 estas la 13 plej parolataj en la mondo kaj kune reprezentas pli ol la duonon de la parolanta homaro (nome la lingvoj angla, araba, bengala, cxina, franca, germana, hindia, hispana, indonezia, itala, japana, portugala, rusa), dum la 20 aliaj estas aliaj gxermanidaj, latinidaj, slavaj aux ceteraj euxropaj lingvoj, kaj ankaux du neeuxropaj (la korea kaj la turka). Multaj el niaj kolegoj min helpis en tiu laboro: mi varme dankas ilin pro ilia valora kontribuo. Aparta mencio estu pri nia bedauxrata kolego D-ro Pumpr, kiu liveris modele sciencan laboron pri la cxehxa kaj slovaka lingvoj.
Tiu glosaro ebligas konatigxi kun la reala internacieco de la landnomoj; gxi ebligas renversi falsajn opiniojn kaj mitojn pri tiu demando. Ni konsideros sinsekve la strukturon de la landnomoj rezulte de tiu internacia komparo, la radikojn mem de tiuj landnomoj funkcie de ilia internacieco, kaj fine statistikon, kiu ebligos mezuri iel tiun internaciecon suficxe homogenan kontraste al la hxaoso, kiu regas en la nuntempa Esperanto.
Ekzistas tri eblaj strukturoj: simpla, sufiksa kaj kunmeta. Kompreneble temas pri skema strukturo internacie rigardata; ekz-e ni konsideros, ke la franca “Finlande” estas kunmeta, kvankam eble franco tion ne konscios aux ne agnoskos; nur tiel eblas fari utilan internacian komparon.
La sufiksa strukturo estas trovebla en cxiu el la 33 lingvoj kaj koncernas, laux la lingvoj, nombron da landnomoj variantan inter 23 kaj 54 el la 92 de la listo. La sufiksoj alligigxas al radikoj diverssignifaj (popolo, geografia nocio, propra homnomo ktp., kaj iafoje al radiko, kies signifon povas instrui nur la etimologio). En la granda plimulto de la lingvoj la sufiksoj estas vivantaj; en kelkaj ili estas rekoneblaj nur etimologie. Inter la sufiksoj, la sufikso -i- estas universala kaj trovigxas en cxiuj lingvoj; gxin vestas diversaj finajxoj kaj ofte pluraj en unu sama lingvo (ekz-e; -ie, ië, -ien, -ia, -ija ktp). La aliaj sufiksoj estas en neglektebla kvanto (ekz-e: -ei en la germana: Türkei ktp); unu escepto: la finajxo -sko en la cxehxa kaj slovaka (en respektive 31 kaj 38 nomoj) kaj -ska en la serbo-kroata.
Plej uzas la sufikson -i- la lituana, la (moderna) greka, la pola kaj la rumana; poste sekvas la slavaj (rusa, bulgara ...), la sudaj latinidaj (itala, hispana) kaj la finna. Meze trovigxas la gxermanidaj, la hungara kaj la araba. Malplej uzas la sufikson -i- la franca kaj neeuxropaj lingvoj, kiel la japana, la hindia, la indonezia, la araba, la bengala, la turka, la korea kaj la cxina: tiuj lingvoj kontentigxas per cxirkaux 30 nomoj finigxantaj per la i-sufikso.
La kunmeta strukturo estas trovebla en cxiuj lingvoj kaj en nombro varianta, laux la lingvoj, inter 27 kaj 3. La plej kunmetemaj estas la gxermanidaj, tamen preterpasitaj de la hungara; meze trovigxas la neeuxropaj; la malplej kunmetemaj estas la latinidaj kaj la slavaj, la greka, la finna kaj la lituana.
La plej ofta kunmeto ekzistanta en cxiuj lingvoj estas tiu per -land-; ankaux -(i)stan- trovigxas en cxiuj lingvoj. Poste sekvas -mark-, trovebla en 12 el la 13 grandaj lingvoj de la mondo, kaj en 11 el la 20 aliaj lingvoj de nia laboro; ni cxi-sekve raportos tiujn du nombrojn per jena skribmaniero: (12 + 11). mark- estas efektive trovebla ankaux en jenaj neeuxropaj lingvoj: cxina, araba, hindia, indonezia, korea. Ekzistas aliaj kunmetoj, sed en nia glosaro oni trovas nur unu el ili nome -ter-, kiu trovigxas en 9 lingvoj (5 + 4)).
La simpla strukturo. Temas pri radikaj nomoj: ili finigxas jen per konsonanto, jen per vokalo: plej ofte -a en la plej multaj lingvoj, sed ekz-e -e en la franca. Tiu strukturo koncernas, laux la lingvoj, 29 gxis 50 nomojn el nia listo de 92. La cxina kaj la franca venas cxekape; sekvas la neeuxropaj kaj la angla; meze trovigxas la gxermanidaj kaj la sudlatinidaj; finas la vicon la slavaj, la hungara, la rumana kaj la lituana.
El la listo de 92 landnomoj, 74 prezentas senduban internaciecon. Aliparte la nombro de landnomoj konformaj al la internacieco varias, laux la lingvoj, de 45 al 71: la angla kaj la rumana estas cxekape kun 71, sekvataj de la itala (70); poste sekvas la granda plimulto de euxropaj lingvoj—ecx la hungara, la finna kaj la lituana—inter 67 kaj 60 kune kun neeuxropaj lingvoj, la indonezia, la japana, la hindia kaj la korea; malpli favorataj inter la grandaj lingvoj estas la araba (54) kaj la cxina (45).
Kontraste, la nombro de landnomoj konformaj al la internacieco varias en Esperanto (jes! varias en Esperanto) de 37 al 65; ekz-e cxe UEA gxi estas 42, t.e. malpli ol en la cxina, dum cxe SAT gxi estas apenaux pli granda, nome 54, t.e. gxuste kiel en la araba. Ni tamen notu tuj, por trankviligi la legantojn, ke tiu kontrasto devenas cxefe el la misuzo de sufiksoj, kaj do estas relative facile nuligebla.
Efektive, plej ofte la radikoj uzataj en Esperanto estas gxuste la internaciaj forme kaj signife. Plej ofte, sed ne cxiam: kelkaj estas nur forme konformaj al la internacieco; internaciece, oni nomas la landon mem per jenaj radikoj Cxin- (9 + 15), Egipt- (8 + 18), Svis- (7 + 9). Ni parenteze notu, ke nur en kelkaj okcidentaj lingvoj svis- signifas ankaux la logxanton.
Forme, oni hezitis kaj plu hezitas, sed Gvian- (6 + 7) estas la plej internacia, pli internacia cxiuokaze ol Gujan- (1 + 5) kaj Gvajan- (2 + 4). La sola internacia formo konsiderebla estas Lituani- (11 + 7), dum Litovi-, nete tro artefarita (kio estas klimakso por propra nomo!) trovigxas en absolute neniu lingvo; la radiko litov- trovigxas nur en malmultaj slavaj lingvoj (rusa, ukraina kaj slovaka) sub la derivita formo litovec; bedauxrinde la najbara formo Lietuva signas ne la landanon, sed ja la landon mem en la lituana kaj la latva! Cetere ecx la lituanoj konas la internacian radikon dank’ al vortoj, kiel: lituanístika, lituanístas, lituanizmas ktp. Tiel same sola internacia formo estas Britani- (9 + l6); gxi estas derivebla de la ankaux internacia britan-, dum Britio estas pura esperantismo kaj aliflanke unu el tiuj formoj, pro kiuj multaj levigxis kontraux la internacia sufikso. La kunmetajxo Dan-mark- (12 + 11) estas trovebla en la plej multaj lingvoj, dum Dani- estas nur slave kaj orient-euxrope konata, malgraux sia latina deveno.
Se la internacieco estas neta en la granda plimulto el la nomoj, gxi tamen ne estas tia por 18 nomoj el la listo de 92: cxe ili 2, 3 aux ecx 4 formoj interluktas en proksimuma egaleco. Tia granda proporcio de dubaj formoj ne mirigu nin, cxar la listo entenas la plej konatajn kaj plej malnovajn nomojn; ni povas logike atendi, ke malpli konataj nomoj kaj nove nomitaj landoj ordinare tuj gxuas mondan internaciecon, cetere identan al la nacia nomo mem.
Felicxe 14 el tiuj 18 dubaj respondas al Esperantaj formoj, kiuj el diversaj kauxzoj povas esti konfirmitaj; ili apartenas al la pli-malpli uzataj jenaj: Birmo, Brazilo, Cxilio, Francio, Germanio, Hindio, Hispanio, Laponio, Latvio, Libano, Nederlando, Norvegio, Skotlando, Svedio. La kvar ceteraj estas jenaj:
El tio oni konstatas, ke la du esperantismoj Japanio kaj Polio havas neniun subtenon en la naciaj lingvoj: oni trovas Polija nur en la latva (lingvo ne inkludita en la Glosaro), sed Japani- nenie! Poland- trovigxas en la angla kaj en la aziaj lingvoj submetitaj al gxia influo. La radiko polon-, latina radiko, trovigxas diverslingve en kunmetajxoj kiel polon-ism- ktp, sxatinda konstato por internacia lingvo. Angli- kaj Portugali- estas nur slave kaj orient-euxrope internaciaj. Portugal- nepre estas la internacia formo: la alia estas neglektebla. Angli- estas la latina formo; gxin ne konservis okcidento; angloj donas al gxi alian pli limigitan signifon (ia provinco apud Londono); kaj tio parte klarigas, ke la batalo kontraux la nova sufikso havis fortajn radikojn en la britaj insuloj. Angloter- kaj “England” estas pli internaciaj: Angloter- eble estus la pli tauxga, cxar aliaj insuloj havas la alnomon Tero. La dua formo malfacile enirus en Esperanton: Anglolando ne suficxe similus, dum Angllando, ja pli simila, surprizus pro la konsonant-akumulo, sed finfine ne pli ol en la Zamenhofa Finnmarko.
Oni ne povas negi, ke malgraux diferencoj la internacia nomenklaturo estas suficxe unueca tra la diversaj lingvoj kaj en mondaj kadroj: kiom da vortoj el la ordinara lingvo gxuas tian vastan internaciecon? Kontraste Esperanto, kiun Zamenhof nomis “la internacia”, prezentas nuran hxaoson por tiuj landnomoj, kiuj finfine estas propraj nomoj! Persone, mi opinias, ke ni povos eliri el tiu hxaoso nur per agnosko de la internacieco, alidire per apliko de la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko: cxiuj aliaj reguloj pri landnomoj, unue ne apartenas al la Fundamento, due montris, dum longaj jardekoj, ke ne povas krei unuanimecon cxe la esperantistoj.
Nombroj bildigos tiun hxaoson.
Tiujn nombrojn mi eltiris el la nuntempa konkreta uzado en diversaj publikajxoj: nome P.I.V., la Mondmapo, la Posxatlaso kaj ankaux publikajxoj de SAT kaj de UEA. La P.I.V. prezentas tiun apartajxon, ke gxi indikas diversajn formojn: kun -io, kun -ujo, kun -lando, aux ankaux radikajn formojn. El tiu verko ni eltiris du ekstremajn listojn: liston “internacian”, kiu kolektas la formojn plej similajn al la internaciaj (tre ofte, sed ne cxiam, la -io-formojn), kaj liston “neinternacian”, kiu preferas la ujo-formojn k.a. La Mondmapo kaj la Posxatlaso ne prezentis problemojn, krom pri du-tri formoj kiel Persio/Persujo, kiuj ne enestis, kaj kiujn ni devis ekstrapoli. Por la publikajxoj de UEA, mi starigis liston laux la Jarlibro de 1971 kaj laux la revuo “Esperanto”. Tion saman mi faris por “La Monda Lingvo-problemo”, publikajxo de la Centro de Esploroj kaj Dokumentado de UEA, t.e. C.E.D. Por SAT, mi uzis cxefe la Jarlibron 1971-1972, sed ankaux la gazeton “Sennaciulo” kaj la revuon “Sennacieca Revuo”.Tamen restis dubindajxoj kaj mankoj en tiuj tri listoj: mi do petis helpon de redaktoro D-ro Sadler por la du unuaj, kaj de redaktoro Bartelmes por la tria: ili cxi tie estu dankataj pro sia komplezo.
En la cxi-sekva tabelo po unu linio estas dedicxita al cxiu el tiuj sep listoj. Mi aldonis por komparo du pliajn liniojn: la “eklektika sistemo”, kiu kunigas la esperantajn formojn en uzado plej proksimajn al la internacia stato; mi almetis al ili la Egipto de Kabe (troveblan ankaux en ekzemploj de P.I.V.), sed ne la Danmarko iam uzatan de UEA; aliparte esperantismojn kiel Britlando ktp, kiuj ebligas eviti samtempe -uj, -i kaj novajn radikojn. La dua plia linio estas la “internacia sistemo”, kiu diferencigxas de la antauxa per alpreno de kvin formoj pli internaciaj, ol la nun uzataj: Britanio, Cxino, Danmarko, Lituanio, Sviso. Al tiu internacia listo suficxus alelekti kvar nomojn por Anglio, Japanio, Pollando kaj Portugalio, kiuj estas el la 18 dubaj formoj—ni vidis, ke la 14 aliaj povas esti konfirmitaj.
La tabelo donas kvin kolumnojn. La unua estas duobla: gxia unua nombro koncernas la nomojn konformajn al la internacieco; la dua nombro koncernas la 18 “dubajn formojn” kaj pli gxuste la nombro, en cxiu listo, de nomoj konformaj al la 14 akcepteblaj en Esperanto. La dua kaj tria kolumno koncernas la nomojn uzantajn la sufiksojn -io kaj -ujo. La kvara kaj kvina donas la nombron da formoj kunmetitaj kaj radikaj.
Okazas, ke la “internacia sistemo”, obeanta la 15an regulon de la Fundamento, estas skeme tre simila al la nomenklaturo uzata en la rusa kaj la itala. Efektive la kvar nombroj 74 - 45 - 10 - 37 estas tre kompareblaj al tiuj de la rusa (63 - 46 - 9 - 37) kaj de la itala (70 - 46 - 9 - 37); kaj neniu negos, ke tia simileco estas konforma al la genio de nia lingvo. Tiu konstato donas helan punkton en la nuna malluma hxaoso de la landnomoj.
D-ro A. Albault
| konforma al internacieco |
-io | -ujo | kunmetoj | radikoj | |||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| PIV “neinternacia” | 37 | + | 6 | 18 | 43 | 6 | 25 |
| U.E.A. | 42 | + | 6 | 15 | 41 | 10 | 26 |
| Mondmapo | 49 | + | 6 | 19 | 35 | 5 | 33 |
| S.A.T. | 54 | + | 12 | 68 | 0 | 6 | 18 |
| PIV “internacia” | 61 | + | 14 | 57 | 0 | 9 | 26 |
| Posxatlaso | 62 | + | 13 | 57 | 0 | 10 | 25 |
| C.E.D. | 65 | + | 13 | 56 | 0 | 11 | 25 |
| “Eklektika” | 69 | + | 14 | 47 | 0 | 12 | 33 |
| “Internacia” | 74 | + | 14 | 45 | 0 | 10 | 37 |
| + | 4 | ||||||