Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
* * *
“Kio nun estas la Zamenhofa lingvajxo, estas pridubata.”
D-ro W. BORMANN
“Zum Donnerwetter! Das wird sich doch feststellen lassen ...”
(El germana anekdoto, cetere ne tre deca.)
En la Esperanta teksto trovigxas entute 106 ekzemploj de -ata kaj -ita-participoj en kunligo kun formo de la verbo “esti”, nome:
| I. | A) estas -ata | 10 | ekz. | B) estas -ita | 36 | ekz. | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| II. | A) estis -ata | 3 | — | B) estis -ita | 22 | — | |
| III. | A) estos -ata | 0 | — | B) estos -ita | 11 | — | |
| IV. | A) estus -ata | 3 | — | B) estus -ita | 5 | — | |
| V. | A) estu -ata | 0 | — | B) estu -ita | 6 | — | |
| VI. | A) esti -ata | 5 | — | B) esti -ita | 5 | — | |
| Sume: | ata-ekzemploj | 21 | ita-ekzemploj | 85 |
El tiuj cxi statistikaj ciferoj oni povas konkludi absolute nenion koncerne la metodon aplikitan de Zamenhof en la uzado de pasivaj participoj. Por malkovri la Zamenhofan manieron, oni devas kompari tre atente, ne nur la ata-ekzemplojn kun la ita-ekzemploj, sed ankaux cxiujn ekzemplojn senescepte kun la responda germana teksto.
Tiun cxi studon oni devas fari “honeste kaj lojale”, t.e. sen ia antauxjugxo, sen ia anticipa deziro pravigi aux malpravigi kion ajn, sed tute kaj sincere preta eventuale bruligi, kion oni adoris, kaj adori, kion oni bruligis.
Cxar cxiu havas la eblecon kontroli la sekvantajn citajxojn en ilia plena kunteksto, eventuala riprocxo pri “nur frazeroj” estas nepravigebla.
Pro praktikaj celoj la ekzemploj estas numeritaj de 1 gxis 106. La dua nombro indikas la pagxon en la menciita eldono de “La Rabistoj.”
Por sxpari tempon al la leganto mi mencias antaux cxiu ekzemplokategorio cxi-rilatajn rimarkojn kaj konstatojn, tiel ke la leganto povos tuj cxe la unua lego kontroli la pravecon aux malpravecon de tiuj rimarkoj kaj konstatoj. —La konkludojn oni trovos cxe la fino.
I. A) estas -ata (No 1-10)—Cxar tiu cxi formo estas samsence interpretata de atistoj kaj de itistoj, ne estas necese ekzameni kritike tiujn ekzemplojn.
| 1. | p. | 6 | La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj... Die Sünden seiner Väter werden heimgesucht im dritten... |
| 2. | 9 | ...aux kiel ili alie estas nomataj tiuj titoloj ...und wie die Titelchen alle heissen mögen |
|
| 3. | 16 | kaj via senmorteco estas gxeme trenata und eure Unsterblichkeit mühsam fortgeschleppt wird |
|
| 4. | 18 | La funebra parolado estas arangxata en plena parado Der Leichenpomp wird veranstaltet in aller Pracht |
|
| 5. | 23 | Francisko estas nomata la kanajlo Franz heisst die Canaille |
|
| 6. | 26 | kaj dum potenculoj estas konsumataj de tineoj und wenn Potentaten von Motten verzehrt werden |
|
| 7. | 37 | Artritaj sentadoj estas cxiam akompanataj... Gichtige Empfindungen werden jederzeit begleitet |
|
| 8. | 44 | mi estas portata en la tombon... ich werde zu Grabe getragen |
|
| 9. | 53 | la sinjoro estas arestata, perforte pridemandata der Kerl wird eingezogen, parforce inquiriert |
|
| 10. | 126 | eksxajnis al mi, kvazaux mi auxdas, ke mia nomo estas vokata la unua Da war mir’s als hört ich meinen Namen zuerst gennant |
B) estas -ita (No 11-46) —El tiuj cxi 36 ekzemploj ecx ne unu respondas al germana “Perfectum” (2. Verg.). Cxiuj estas PREZENCA konstato pri stato ekzistanta de pli aux malpli longa tempo. En cxiuj ekzemploj la ita-participo estas predikato.
| 11. | p. | 7 | prezo estas anoncita por lia kapto ein Preis ist auf seinen Kopf gesetzt |
| 12. | 17 | estas vero, ke mi estas jam antauxe cirkumcidita ich bin freilich schon voraus beschnitten |
|
| 13. | 28 | kaj rompita estas cxio, se li... und leck ist das Ganze, wenn er... |
|
| 14. | 38 | Cxu la batalilaro jam estas tute elcxerpita? Ist das Arsenal so bald erschöpft? |
|
| 15. | 40 | Karlo estas jam kvazaux senheredigita Karl so gut als enterbt ist |
|
| 16. | 47 | Li estas vengxita Er ist gerochen |
|
| 17. | 54 | tri monatojn poste li jam estas pendigita drei Monate drauf hangt er |
|
| 18. | 54 | la kandeloj estas estingitaj die Lichter gehen aus |
|
| 19. | 57 | se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto... wenn der ehrliche Mann einmal aus dem Nest gejagt ist... |
|
| 20. | 59 | Roller estas pendigita Roller ist gehangen |
|
| 21. | 62 | ni eksciis, ke Roller estas bone enpeklita wir hatten Wind gekriegt, der Roller liege tüchtig im Salz |
|
| 22. | 64 | Nun cxio estas forgesita Nun ist’s verschwitzt |
|
| 23. | 65 | Roller, vi estas kare pagita! Roller, du bist teuer bezahlt! |
|
| 24. | 66 | Ve... Ni estas kaptitaj, radsxiritaj, kvaronigitaj! Weh! Wir sind gefangen, gerädert, gevierteilt! |
|
| 25. | 67 | Ni estas perditaj aux ni devas batali Wir sind verloren oder wir müssen fechten |
|
| 26. | 70 | vi estas cxirkauxfermita de niaj rajdantoj ...bist du eingeschlossen von unseren Reitern |
|
| 27. | 72 | cxar vi sen ia dubo estas jam jugxitaj denn ihr seid wahrhaftig gerichtet |
|
| 28. | 72 | kaj vi estas efektive kondamnitaj und ihr seid wirklich verdammt |
|
| 29. | 79 | miaj membroj estas kvazaux dehakitaj meine Glieder wie abgeschlagen |
|
| 30. | 80 | sxajnas, ke vi estas tre kortusxita du scheinst tief gerührt |
|
| 31. | 81 | Mi sola estas forpelita, mi sola estas eljxetita... Ich allein der Verstossene, ich allein ausgemustert... |
|
| 33. | 87 | Oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaux skribitaj de mi (Z. tradukis per Prezenco la germ. Imperf.) Man zeigte mir Briefe, die ich geschrieben haben sollte |
|
| 34. | 105 | cxu ankaux al mi estas permesite darf auch ich |
|
| 35. | 115 | nun cxio estas malkasxita nun ist alles verraten |
|
| 36. | 115 | via mangxo estas pretigita deine Mahlzeit ist bereitet |
|
| 37. | 120 | la fadenbulo estas malligita der Knäul ist aufgelöst |
|
| 38. | 122 | sed mia animo estas savita aber meine Seele ist gerettet |
|
| 39. | 126 | vi sola estas kondamnita du allein bist verworfen |
|
| 40. | 127 | ne estas ja ankoraux pruvite es ist ja noch nicht ausgemacht |
|
| 41. | 132 | la tuta vilagxo estas alarmita das ganze Dorf in Alarm |
|
| 42. | 136 | perditaj estas ambaux miaj filoj verloren meine Kinder beide |
|
| 43. | 137 | ankaux mia Francisko estas perdita? auch mein Franz verloren? |
|
| 44. | 142 | sxi estas trafita sie ist getroffen |
|
| 45. | 142 | ... tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo die Lebensmüden |
|
| 46. | 144 | Por kio mi kasxas vivon, kiu jam antaux longe estas forprenita de mi? Was soll ich ein Leben länger verheimlichen, das mir schon lang genommen ist? |
II. A) estis -ata (No 47-49)
B) estis -ita (No 50-71)
1) Interese estas konstati, ke el la 3 ekz. de “estis -ata” la unua (47) resp. al germ. Imperfectum (1. Verg.); la dua (48) al germ. Perfectum (2. Verg.), la tria (49) al germ. Plusquamperf. (3. Verg.).
2) El la 22 ekz. “estis -ita” 15 resp. al germ. Imperf., 7 al germ. Perfectum.—8 estas elemento de konjugacio (germ. “werden”), 14 estas predikate uzataj (germ. “sein”).
3) Konstatu: por traduki la germ. Imperf. (1. Verg.), la germ. Perfectum (2. Verg.) kaj la germ. Plusquamperf. (3. Verg.) Zamenhof uzis jen “estis -ata” (47-49), jen “estis -ita” (50-71). Sin trudas do la necesa konkludo, ke por traduki tri germ. konjugaciajn tempojn la decidiga elemento en Esperanto estas nek -ata, nek -ita, sed nur kaj senvarie “estis”.
A) estis -ata
| 47. | p. | 76 | Vi estis tenata kiel filino de Moor Du wardst (= wurdest) gehalten wie Moor’s Tochter |
| 48. | 87 | Vi neniam amis, neniam estis amata Ihr habt niemals geliebt, seid niemals geliebt worden |
|
| 49. | 122 | cxio estis por vi tiel bone konata es war dir alles so vertraut worden |
B) estis -ita
| 50. | p. | 7 | kaj malbenante la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto “patro” und dem Tage fluchen, an dem ihm zum erstenmal “Vater” entgegengestammelt ward |
| 51. | 12 | Li estis elsxirita el viaj brakoj, antaux ol vi sciis... Er war aus deinen Armen gerissen, ehe du wusstest... |
|
| 52. | 18 | gxis la hundo estis enterigita bis der Hund beigesetzt war |
|
| 53. | 19 | tio estis ja parolita vire das war schon männlich gesprochen |
|
| 54. | 40 | Oni rakontas, ke vi estis farita inter viando kaj kreno man raune, du seist zwischen dem Rindfleisch und Meerrettig gemacht worden |
|
| 55. | 61 | vi estis jam kondamnita der Stab war schon über dich gebrochen |
|
| 56. | 62 | mi estis jam forvendita al la anatomio ich war schon an die Anatomie verkauft |
|
| 57. | 63 | kaj for! rapide kiel la vento mi estis malligita! und risch wie der Wind! ich war losgebunden |
|
| 58. | 68 | gxi estis bone dirita das war wohl gesprochen |
|
| 59. | 69 | Kiel, Sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Wie mein Herr? darauf haben Sie sich wohl nicht gefasst gemacht? |
|
| 60. | 81 | tio cxi estis bone dirita Das war wohl gesprochen |
|
| 61. | 87 | sxi estis naskita burgxulino sie war bürgerlicher Geburt |
|
| 62. | 88 | tio cxi estis dirita! Da stand’s! |
|
| 63. | 88 | Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, cxar kiam mi venis supren, cxiuj cxambroj estis sxlositaj Man muss mich von der Gasse bemerkt haben, denn wie ich hinauftrete, waren alle Zimmer verschlossen |
|
| 64. | 88 | miaj bienoj estis donitaj kiel donaco al la ministro meine Güter fielen als Präsent dem Minister zu |
|
| 65. | 88 | En la batalo inter honoro kaj amo sxi decidis por la dua kaj mi estis savita Im Kampf zwischen Ehre und Liebe entschied sie für das Zweite und ich war gerettet |
|
| 66. | 99 | La naturo forgesis fari unu homon pli,—la umbilika sxnuro ne estis cxirkauxligita ...die Nabelschnur ist nicht unterbunden worden |
|
| 67. | 117 | Kiel? Vi ne estis enterigita?—Mi estis enterigita. Was? Du bist nicht begraben worden?—Ich bin begraben worden. |
|
| 68. | 118 | Tiu cxi homo malkasxis al mi, ke mi estis kondamnita al morto Dieser Mann entdeckte mir, wie ich zum Tode verurteilt gewesen |
|
| 69. | 120 | Ankoraux neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi! So ist noch kein Sterblicher geehrt worden wie Du! |
|
| 70. | 143 | Jam restas difektita, kio estis difektita Schon bleibt verdorben, was verdorben ist |
|
| 71. | 127 | Ve al vi, se cxio estis kalkulita, se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraux en tiu cxi nokto Weh dir, wenn’s nachgezählt worden wäre, wenn’s Dir vorgezählt würde diese Nacht noch. |
III. A) estos -ata (ekz. mankas)
B) estos -ita (No 72-82)—El tiuj cxi 11 ekzemploj 8 respondas al germ. simpla Futuro (Futurum 1.) kaj 3 (No 78, 79, 81) al germana Prezenco (kiu tamen, lauxsence, esprimas Fut. 1.).
| 72. | p. | 9 | tiu iam mortos kaj estos forgesita der wird einmal sterben und vergessen werden |
| 73. | 30 | li estos rekompencita regxe er soll königlich belohnt werden |
|
| 74. | 68 | mi jxuras, ke li tamen ankoraux estos pendigita ich schwöre darauf, er wird doch noch gehangen werden |
|
| 75. | 72 | viaj faroj estos pardonitaj gxis plena forgeso so soll die Strafe bis auf das letzte Andenken erlassen sein |
|
| 76. | 77 | centoble tio cxi estos vengxita wie das zehnfach und wieder zehnfach geahndet werden soll |
|
| 77. | 106 | kaj tiu amo neniam estos rekompencita.—Ne, en la cxielo gxi estos rekompencita ihre Liebe wird ewig niemals belohnt.—Nein, sie wird im Himmel belohnt |
|
| 78. | 111 | Baldaux cxio estos plenumita bald ist alles erfüllt |
|
| 79. | 120 | gxis la vestoj estos rugxege makulitaj bis euer aller Kleider scharlachrot gezeichnet sind |
|
| 80. | 128 | sed li estos malbele trompita aber er wird garstig betrogen |
|
| 81. | 141 | se unu estos perdita, ja ne estos io grava einen kann er leicht missen |
|
| 82. | 142 | kaj cxio estos finita und dann wird’s vorbei sein |
IV. A) estus -ata (No 83-85)
B) estus -ita (No 86-90)—Ankaux tie Zamenhof uzas jen -ata, jen -ita:
(85) estus aerumata — würde ausgelüftet
(89) estus pagita — würde bezahlt
A) estus -ata
| 83. | p. | 9 | se vi ne estus devigata nomi tiun filon via wenn Ihr diesen Sohn nicht den Euren nennen müsstet |
| 84. | 25 | kaj tiamaniere gxi estus acxetata de granda amaso und so ging’s reissend ab |
|
| 85. | 64 | ...jen tial la aero, en la cxirkauxspaco de tutaj horoj, tiel malbonodoris, kvazaux la tuta vestaro de Molohx estus aerumata ... ...drum stank auch die Luft stundenweit, als würde die ganze Garderobe des Molochs ausgelüftet |
B) estus -ita
| 86. | p. | 26 | alia regxo estus tiel forsilentita…. mancher König überhüpft würde |
| 87. | 39 | tiam vi estus kovrita per oro dann solltest Du mit Gold überzogen werden |
|
| 88. | 73 | ...povus devigi plenumi sian vorton, ecx se gxi estus donita al la Satano ...könnte sie zwingen, Wort zu halten, wenn sie es auch dem Satan gegeben hätten |
|
| 89. | 80 | En tia okazo almenaux unu sxvito estus pagita und so würde doch ein Schweiss bezahlt |
|
| 90. | 131 | Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita Ihm wäre besser, wenn er nie geboren wäre |
V. A) estu -ata (ekz. mankas)
B) estu -ita (No 91-96)
| 91. | p. | 19 | Malbenita vi estu... malbenita mi estu... Verflucht seist Du... verflucht sei ich |
| 92. | 35 | gxi estu dekalkulita de via vivo sie werde Dir von Deinem Leben abgezogen |
|
| 93. | 36 | estu malbenitaj seid verdammt |
|
| 94. | 83 | ke estu permesite al mi farigxi... dass ich werden dürfte |
|
| 95. | 99 | malbenita estu verflucht sei |
|
| 96. | 132 | ordonu, ke cxiuj malliberuloj estu liberigitaj alle Gefangenen sollen los sein und ledig |
VI. A) esti -ata (No 97-101)
B) esti -ita (No 102-106)—Refoje, en la sama germ. konjugacioformo jen -ata, jen -ita. Kial?
| p. | (97) | esti respektata—respectiert zu werden |
|
| (102) | esti malbenita—verflucht zu werden...Kial? |
A) esti -ata
| 97. | p. | 26 | esti respektata de grandaj kaj malgrandaj von Gross und Klein respectiert zu werden |
| 98. | 44 | kiel dolcxe estas esti enlulata en la dormon wie süss ist’s eingewiegt zu werden in den Schlaf |
|
| 99. | 44 | jes, dolcxa gxi estas esti enlulata ja, süss ist’s eingewiegt zu werden |
|
| 100. | 135 | Se li estos inda por esti nomata via filo Wenn er’s wert ist, Euer Sohn zu heissen |
|
| 101. | 144 | Cxu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Meint ihr wohl gar: eine Todsünde werde das Aequivalent gegen Todsünden sein? |
B) esti -ita
| 102. | p. | 31 | gxi estas dolcxa esti malbenita de via patro! Diru, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li? es ist süss, von deinem Vater verflucht zu werden! Sprich, was muss man tun, wenn man von ihm verftucht sein will? |
| 103. | 54 | La nokto devis esti beligita per iu faro so musste die Nacht noch durch einen Streich verherrlicht werden |
|
| 104. | 68 | cxiuj hundoj devas esti decxenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon auch müssen alle Hunde los und in ihre Glieder gehetzt werden |
|
| 105. | 77 | kaj esti por cxiam liberigita und auf ewig verschont |
|
| 106. | 143 | cxi tio kompreneble devis esti pagita dies musste freilich bezahlt werden |
* * *
Cxe Zamenhof
a) “estas -ita” estas cxiam prezenco; germ. cxiam la helpverbo “sein”, neniam “werden”. Gxi do neniam respondas al germ. Perfectum (aux simpla Preterito).
b) “estis -ita” respondas al germ. formoj de PASEO, t.e. Imperf. aux Perfectum (simpla Preterito).
c) “estos -ita” respondas al germana Fut. I. (simpla futuro). Helpe de kunteksto gxi respondas ankaux al Fut. II.
I.— La participfinajxoj havas nenian influon sur la tempojn de la konjugacio, nek sur la modojn, kiel montras la sekvantaj ekzemploj, kiuj, en sia paralela prezento, apartenas al la sama konjugacia tempo aux al la sama modo kaj kiuj tamen tradukigxas jen per -ata (kol. A), jen per -ita (kol. B).
| A | B | |||
|---|---|---|---|---|
| Imperf. | (47) | wardst gehalten | (50) | ward gestammelt |
| Perfect | (48) | seid geliebt worden | (67) | bin begraben worden |
| Fut. I. | ( °) | wird geliebt werden | (72) | wird vergessen werden |
| Kondicx | (85) | würde ausgelüftet | (89) | würde bezahlt |
| Imperat | ( °) | seid geliebt | (93) | seid verdammt |
| Infinit | (99) | eingewiegt zu werden | (102) | verflucht zu werden |
Kiel, kaj laux kiu kriterio, ekspliki tion al lernanto?
(°) En tiu cxi verko de Zamenhof ne ekzistas ata-ekzemploj por Fut. I. kaj Imperativo, sed estas memkompreneble, ke cxiuj ata-ekzemploj el la aliaj kategorioj validas ankaux en Fut. kaj Imperativo.
II.— En PREZENCO la ata- kaj ita-ekzemploj tre nete distingigxas unu de la alia ankaux en la responda germana teksto:
La ekz. 1-10 (ata) cxiam respondas al germ. helpverbo “werden”
la ekz. .11-46 (ita) ” ” ” “sein”,
SED en PASEO, FUTURO kaj en cxiuj modoj “ita” respondas jen al “werden”, jen al “sein”, kiel klare evidentigxas:
| SEIN | WERDEN | |||
|---|---|---|---|---|
| Imperf | (56) | war verkauft | (50) | ward gestammelt |
| Perfect | (68) | sei verurteilt gewesen | (66) | ist unterbunden worden |
| Fut. I. | (82) | wird vorbei sein | (74) | wird gehangen werden |
| Kondicx | (90) | wäre geboren | (86) | würde überhüpft |
| Imperat | (93) | seid verdammt | (92) | werde abgezogen |
Kiel ekspliki, ke formoj apartenantaj al sama konjugacia tempo aux al sama modo, sed kiuj en la germana teksto diferencas per “sein” kaj “werden”, retrovigxas en Esperanto sub la sama formo “ita”??
Cxio tio sxajnas, kaj efektive estas eksterordinare komplika, se oni sercxas la eksplikon, kie gxi ne estas! Sed cxio farigxas simplega, se oni akceptas la gvidan fadenon:
| a) -ata = | “ago ankoraux dauxranta” aux “ago ripetigxanta gxenerale, kutime, k.s.”. “ata” respondas al la ideo “plu kaj plu” aux “re-kaj-ree . . . ” |
|---|---|
| b) -ita = | konstato pri ago finigxinta. —Nu, kiam oni povas diri pri ago, ke gxi estas (estis, estos . . . ) finigxinta? Certe ekde la unua momento mem, kiam komencigxas (-is, -os . . . ) la post-aga stato kaj gxuste tiun momenton montras Zamenhof en cxiuj konjugaciaj formoj per la sufikso “ita” (germ. werden). Kiam ita estas uzata predikate, la tempopunkto estas nedifinita (ekzemple cxiam en PREZENCO) kaj respondas al la germ. “sein”, “ita” respondas al la ideo “definitive”. |
| 1) | Oni rerigardu cxiujn ekzemplojn (No 1-106) metante (mense) post cxiu ata-ekzemplo la kontrolklisxon “plu kaj plu aux re-kaj-ree . . ” kaj Se surbaze de la samaj kontrolklisxoj, oni tradukas el la germana (aux kiu ajn alia lingvo), oni retrovos la sufiksojn ata kaj ita gxuste tie, kie ankaux Zamenhof metis ilin! |
|---|---|
| 2) | Oni prenu kiel gvidilon la konjugacitabelon de L. E. MEIER (troveblan gxis hodiaux en atistaj lernolibroj) kaj faru tradukon de “Die Räuber”. Oni konstatos proksimuman akordon kun la teksto de Zamenhof nur en PREZENCO, sed en la aliaj tempoj kaj en la modoj oni konstatos DEVION disde la Zamenhofa teksto je precize kaj kontroleble |
63,33%
Kiel malproksimaj ni estas de certaj statistikaj fantaziajxoj!
RAYMOND SCHWARTZ
S-ro Wilh. Wingen faris similan, same konkludigan laboron pri “FABELOJ DE ANDERSEN”. Ankaux “La Rabeno de Bahxarahx” kaj “Ifigenio” estas zorge esploritaj kaj konfirmas la cxi suprajn konkludojn.
Kio nun estas la Zamenhofa lingvajxo, ne plu estas pridubata.
R. S.