Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Post kiam la Akademio oficialigis kaj publikigis la regulon pri la refleksivoj, venis al mi kelkaj leteroj, demandantaj pri tiu aux alia detala punkto.
La uzo de la refleksivo estas kompleksa afero, kaj eble tial gxi neniam estis gxis nun formulita en regulo; gxi postulas de la uzanto apartan decidon en cxiu okazo, nome cxu la efikanta radiko havas la karakteron de ago kaj kiu estas la (gramatika) subjekto de tiu ago. La decidoj povas varii laux la speco de la radiko, laux la kunteksto kaj fine laux intenco aux lingvokutimoj de la uzanto. Tio klarigas, kial la Akademio provis ja difini la gvidliniojn de la uzado, sed respekti samtempe la liberecon de interpretado pri dubaj okazoj.
Praktike, la plimulto el la Akademianoj opinias:
l) ke oni devas konsideri la subjekton de infinitivo, participo aux substantivo nur, se gxi estas esprimita. Tion klarigas la ekzemplo sub 1(1): “La regxo sendis voki sian kuraciston” (same estus pri la samvaloraj “La regxo venigis sian kuraciston” aux “la abatino lernigis al sxi sxian novican pregxon”).
ke la deverbaj substantivoj montrantaj personojn ne estas konsiderendaj por la uzo aux neuzo de la refleksivo; “servanto” estas traktenda kiel “sklavo”, “instruisto” kiel “profesoro”, aux “flatulo” kiel “kortegano”.
3) ke la ceteraj deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aux la agon aux rezulton de la ago, tiel ke la decidon devas fari la intenco de la uzanto. La du lastaj ekzemploj sub 1(3) ilustras la unuan eblon, cxar gxi estas gxis nun la pli ofte renkontata: “sxi kompleze auxdis la flatadon de sxiaj amindumantoj” kaj “sxi ribelis kontraux la interveno de (la) edzo en sxiajn aferojn”. Sed en ambaux frazoj, se oni komprenus “flatado” kvazaux “komplimento” kaj “interveno” kvazaux “enketo” aux “operacio”, oni tute bone povus uzi “sia”.
Pri la substantiva predikativo estas ankoraux tro frue por difini la uzadon, kiu hezitas inter la Zamenhofa “La Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo” kaj la pli moderna “La regxo faris lin sia ministro”. Estas cetere facile eviti la heziton, skribante: “La regxo faris el li sian ministron”.
La Prezidanto,
G. Waringhien.
Aprilo 1971.
La Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko, en akordo kun la Prezidanto de la Akademio, atentigas la redaktorojn de gazetoj, la auxtorojn kaj gxenerale cxiujn uzantojn de Esperanto pri jenaj, cxiam pli disvastigxantaj eraroj:
a) Oni skribu “ekde” aux “eke de”, sed ne “ek de” per du vortoj, cxar “ek” estas tie uzata prefikse aux adverbe, sed ne kiel interjekcio.
b) Oni ne uzu “dankema”, kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestigxo de danko pro konkreta servo oni simple uzu “danka”.
c) Oni ne konfuzu “kompensi” kun “rekompenci”: “kompensi” signifas havigi (al iu) ion egalvaloran pro suferita perdo, malprofito aux farita peno; “rekompenci” signifas montri sian kontentecon pri ies meritoj per vortoj, faroj aux donacoj (kvankam la bona ago ofte rekompencas la farinton propramove per sano, felicxo, kontenteco, interna paco) “rekompenci” estas preskaux cxiam “malpuni”.
H. A. de Hoog.
Junio 1973,