Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribas:
“Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Cxiu, kiu volas uzi la lingvon nur por cxiutagaj bezonoj, devas koni cxi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Cxiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur cxi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, cxiuj lernolibroj devas enhavi cxi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
“Kaj cxi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaux en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en cxiu natura lingvo oni povas distingi cxi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la cxiutage uzataj vortoj. Gxin enhavas la bonaj lernolibroj; post gxia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, ecx flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas “pli simple”, t.e. li uzas nur cxi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole gxin, kompreni senmanke la literaturajn cxefverkojn de la respektiva lingvo; cxiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.”
Plie, KALOCSAY substrekas, ke la Akademio “jam komencis fari distingon inter la literatura kaj vulgara vortprovizoj: en la lasta eldono de la Oficiala Vortaro, la unuan gxi presigis per kursivaj literoj”. Plie, li opinias, ke estus tre necese “eldoni la zorge konsideritan vulgaran, aux lernolibran vortprovizon en tute aparta brosxuro: per tio la vortaro de la lernolibroj farigxus tute unueca, kaj cxiu povus certe scii, kian vortkonon oni povas supozi pri iu, kiu cxerpis sian konon sole el lernolibro, kaj kiun oni nomus “elementa esperantisto”.”
Ni memorigu cxi tie, ke GROSJEAN-MAUPIN, nia fama leksikologo, jam en 1910 esprimis similajn ideojn en la Antauxparolo al sia Esperanta-Franca Vortaro: la koncerna parto estas legebla en Esperanto sur la pagxoj de “La Revuo” (Vol. 5; p.227-236).
Tiujn ideojn la Akademio, sekvante sian Sekcion pri la Gxenerala Vortaro, faris siaj; gxi opiniis, ke nun estas tempo ellabori tian trunkon aux bazan vortprovizon, sub formo de la nuna Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Kune kun aliaj studobjektoj, la Akademio prilaboris tiun Radikaron ekde 1966, dum la Sekcio preparis la terenon jam unu jaron pli frue, surbaze de laboro, kiun gxia direktoro entreprenis cxirkaux la jaro 1960 kaj finis en 1965.
Tiu Baza Radikaro Oficiala rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj laux tre malsamaj kriterioj kaj prezentigxas sub formo de naux grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli gxuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la nauxa grupo trovigxas elementoj, cxefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke cxiu radiko, kaj se eble cxiu elemento, estas klasita laux sia signifokategorio substantiva, verba aux adjektiva; tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la “Konstatoj pri la Vortfarado”, kiun ni publikigis en la antauxaj “Aktoj”. Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. Por la fiksado de tiuj kategorioj estis tre atentata la libreto de Eugen WÜSTER “La Oficiala Radikaro kun enkonduko kaj notoj” (1923. XVI + 70 pagxoj), kvankam la Akademio ne povis sekvi cxiujn proponojn de tiu auxtoro. Oni cetere atentos, ke malgraux sia titolo tiu valora verko estis tute privata. Fine, ni cxi tie menciu, ke por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formas parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.
Oni do konstatu, ke tia laboro havis kaj pedagogiajn kaj teoriajn celojn. Sur teoria plano la Akademio devis plenumi tutan serion da laboroj, kiuj atendis jam de jaroj; sed anstataux plene decidi absolute kaj senrevene pri cxiu problemo—kio postulus nelimigeblan tempon—gxi pli pragmatisme studis la prezentigxantajn problemojn cxe la nivelo de tiu Baza Radikaro. Pri la pedagogia flanko, oni pensu pri gxia gravo por lingvo, kiu en la nuna mondo estas preskaux nenio kaj volas farigxi la dua lingvo por cxiu; oni pensu ankaux, ke, se cxiu ajn povas kompili ofteco-liston, nur la Akademio povas esperi, ke gxia propono renkontos vastan aprobon kaj estos konsiderata de cxiuj kiel valida.
Tamen al la demando, cxu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas laux la pedagogiaj celoj de cxiu auxtoro, ni nuance respondos jenon:
a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li tion deziros, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 aux 6 aux nur 3;
b) La grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsideroj pri “disponebleco” kaj el apliko de la metodo de “interesocentroj”; sekve estos tute normale, ke cxefe el gxi oni cxerpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble cxiu auxtoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn ankaux ekster B.R.O. Sed estas rekomendite esti treege sxparema en tiaj aldonoj.
c) La tutan radikaron ni konsideras antaux cxio kiel helpilon, sed ne kiel legxon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, laux propra respondeco, instruu gxian enhavon: oni des pli severe atentu tiun enhavon, ju pli oni proksimigxas al la “Grupo 1” de la pli oftaj elementoj.
Levigxis aliaj demandoj, al kiuj konvenas doni jenajn respondojn:
1. La grupigo “laux ofteco” en naux grupoj ne estas la esenca flanko de tiu cxi radikaro. Gxia esenca tasko estas antaux cxio konfirmi la bazan leksikan konsiston de la ordinara (nefaka) Internacia Lingvo en la nuna tempo. Gxuste pro tio ni ne ligis nin nepre al la deduktoj de la gxisnunaj unuopaj esploroj kaj ne absolute sercxis la “oftecon”, sed ni korektis tiujn deduktojn, kiel ni jam aludis, per konsideroj pri “disponebleco” kaj per apliko de la metodo de interesocentroj. Esence estas establi la proksimuman trunkon de la lingvo kaj okaze de tiu establado konfirmi la kategoriecon de la unuopaj radikoj.
Eblus prezenti la tuton en ununura alfabetorda listo pro la principa relativeco de la ofteco (cxu patro, infano, klasitaj inter la pli oftaj, iam estos uzataj, ni diru, de la frauxla filatelisto?).
La supereco de B.R.O. konsistas en tio, ke gxi rezultas el komparo de diversaj listoj elfaritaj laux tre malsamaj kriterioj: por aperi en la unuaj grupoj, radiko devas esti deklarita “ofta” laux tre malsamaj kriterioj; sed tamen ... ecx oftan radikon oni povas preteratenti.
Aliflanke, eblus imagi listojn multe pli bone elfaritajn ol B.R.O.—kun eventuala helpo de komputoroj, kio estus por la Akademio tro kosta entrepreno —, aux faritajn laux tre preciza celo: lingvo de infanoj, de studentoj, de kongresanoj, de virinoj . . .
2. Kio estu la rilato inter la Baza Radikaro Oficiala kaj la Universala Vortaro kaj gxiaj Aldonoj? Levigxis vocxoj, ke, post apero de B.R.O., ne plu estu parolo pri la gxisnunaj oficialaj dokumentoj.
Tamen la du serioj de dokumentoj havas malsaman funkcion. La nova estas simple ordiga kaj kompletiga rilate al oficialeco de la radikoj uzataj en la “trunko de la lingvo”. Ni opinias, ke oni devas zorge diferencigi tiujn du funkciojn.
3. Cxu la nomo Baza Radikaro Oficiala estas gxusta? Efektive, krom radikoj gxi entenas aliajn elementojn (gramatikajn finajxojn kaj helpvortojn) kaj ecx kelkajn radikalojn (kalkanumo ...). La plej gxusta nomo sendube estus “Baza morfemaro”. Sed temas pri pure “kondicxa” titolo, kiu havas la avantagxon esti simpla kaj komprenebla de cxiuj, kaj cetere la radikoj ja estas la granda plimulto dum oni scias, ke tre multaj aliaj elementoj (ekz-e cxiuj afiksoj) estas asimileblaj al radikoj.
a) S. RUBLEV. “Provo de kvanta element-analizo en la lingvo Esperanto” (“Senn.Rev.”, 1927, n°10/12, p.155-163. — Tiu kajero aperis ankaux kiel brosxuro: “Kvardek jaroj”).
Sur pagxo 163 aperas ofteca listo, bazita sur esploro de 100 000 tekstvortoj. Temas pri listo de 259 elementoj klasitaj en kvar grupoj: radikaj elementoj “absolute oftaj” (91, el kiuj 8 “internaciaj”); radikaj elementoj “oftaj sed malpli valoraj” (58, el kiuj 5 “internaciaj”); “helpaj” elementoj “absolute oftaj” (88: gramatikiloj kaj afiksoj); “helpaj” elementoj “oftaj sed malpli valoraj” (22).
La plej multaj “help-elementoj” de RUBLEV retrovigxis en nia primitiva Grupo 1 de plej oftaj elementoj, sed ankaux en Grupoj 2, 3, 4 kaj ecx 8 (-ismo). La aliaj elementoj retrovigxis en la primitiva Grupo 1, sed cxefe en Grupo 2, kaj ankaux en 3, 4, 5. Ni ecx trovis en Grupo 7: burgxo, en Grupo 8: ekonomio kaj en Grupo 9 (la grupo de elementoj aperantaj en nur unu listo): proleto. — Kaj tiuj rimarkoj lumigxas, se ni konstatas, ke estis analizitaj tri numeroj de “Sennaciulo” kaj tri libroj: “ABC de Sennaciismo”, “Patroj kaj Filoj” de Turgenev kaj “En malliberejo” de Cxirikov...
Se ankoraux necesus, tio demonstras, ke la vortofteco estas nocio tre relativa: gxi dependas de la analizitaj dokumentoj. Kaj tio pravigas nian komparadon de listoj faritaj laux malsamaj kriterioj kaj el malsamaj materialoj: la diversaj listoj reciproke korektas kaj kompletigas unu la alian. Absoluta listo estus farebla nur surbaze de la komputado de nia tuta literaturo (beletra, teknika...) aux almenaux surbaze de treege vasta eltirajxo de gxi.
Leo BLAAS. “Statistiko de 50 000 tekstvortoj” (“Esperantologio”, I., p.107-132 kaj 160-200).
Gxi donas liston de 743 elementoj ordigitaj laux ofteco indikita en po-miloj kaj alian liston alfabetan kun la diversaj kunmetajxoj. La auxtoro jugxis sian laboron tre modeste: “pli teoria ol praktika: la bazo (50 000 tekstvortoj) estas tro malvasta”. Sed la analizitaj tekstoj estas multe pli diversaj ol en la laboro de RUBLEV: temas pri po unu pagxo hazarde elprenita el cxiu pagxocento de pli ol 110 verkoj elektitaj sen prefero. Tia sistemo maksimume ebligas elimini la tro fakajn vortojn, kaj rapida tralego de la titollisto donas la impreson, ke nia literaturo estas suficxe bone reprezentita. Gxi ankaux pravigas, ke la rezulta listo entenu pli ol la duoblo de la RUBLEV-listo, kiu analizis duoblan tekstokvanton, sed nur en ses dokumentoj.
c) d) e) V. SETÄLÄ:
cx) Maailman Kirjeenvaihdon Opas. 1947. 16 p. (la 500 elementoj de “Mary kaj Sulo”).
d) Privilegia Vojo. Lernolibro kun listo de 1 260 elementoj.
e) Listo de 1750 elementoj komunikita de la auxtoro; kvin grupoj: la 1-a (204 elem.) kun cxefe “help-elementoj”; la aliaj kun resp. 146, 200, 450 kaj 750 elementoj.
Tiuj tri listoj de nia Kolego SETÄLÄ estas starigitaj laux tute originala procedo, kies klarigon oni legu en “Esperantologio”, I., p. 5-32.
f) Prof. BOVET kaj Henriette ITH. Listo aperinta i.a. en “Esperanto”, 1956, p.173. Gxi estas starigita laux principoj aluditaj en “Enketo pri Internacia Helplingvo” de P. BOVET (eld. Sveda Esperanto-Federacio: vd. p.4-8).
Tiu listo donas 577 radikojn, sed neniun help-elementon: ni kalkulis kun tiu fakto okaze de la starigo de la B.R.O.listo. Tiuj radikoj rezultas el komparo de vortoftecaj listoj nacilingvaj kaj Esperantaj. Pri la preparlaboroj oni legu en “Int. Pedagogia Rev.”, AUG 28, p. 1-15. La definitiva laboro komparas jenajn listojn: du franclingvajn (HEMNON, bazita sur 400 000 tekstvortoj; G.E. VAN DER BEKE, bazita sur 1 147 748 tekstvortoj), unu anglalingvan (E.L. THORNDIKE, 1 668 000 tekstvortoj), unu germanan (F. W. KAEDING, 10 906 235 tekstvortoj) kaj unu hispanan (M. A. BUCHANAN, 1 200 000 tekstvortoj); plie, liston el infanlingvajxo (D-ro D. A. PRESCOTT, 77 403 tekstvortoj responditaj de infanoj); fine, du Esperantajn listojn (RUBLEV: vd. supre!) kaj novan laboron de la auxtoroj mem, kiuj analizis naux Esperanto-verkojn: ses originalajxojn kaj tri tradukojn el pola, kataluna kaj cxina lingvoj.
La rezulto estas listo de 577 radikoj dividitaj al 8 grupoj (kun resp. 26, 107, 67, 48, 58, 69, 78 kaj 124 radikoj); la unua grupo entenas la radikojn aperantajn en cxiuj listoj, la lasta tiujn en nur unu.
La radikoj de tiu listo trovigxas en la unuaj grupoj de la B.R.O.-listo: en niaj Grupoj 1, 2, 3 kaj 4; tamen kelkaj troveblas en Grupo 7 (armeo, banko, cxia, gracia, leono, malgraux, metro, pala, pastro, rajdi, sceno, temo), en Grupo 8 (imperio, nenies, neniom) aux ecx en Grupo 9 (kazo, racio): tiuj du lastaj radikoj trovigxas do nur en tiu listo BOVET-ITH: kaj tio ree montras, ke cxiu kaj cxia listo estas de valoro “tre relativa”.
g) Le français fondamental—Unua grado. Ellaborita cxirkaux 1954 de komisiono (en kiu estis nia Prezidanto, Prof. Waringhien) sub la direktado de Prof. GOUGENHEIM kaj SAUVAGEOT. Vidu: G. WARINGHIEN: “Cxu vortstatistiko suficxas por la starigo de bazvortaro?” (en: “Sciencaj studoj”, 1958, p.27-30).
Temas pri analizo de 312 000 tekstvortoj, sed por la unua fojo la bazo ne estis literatura aux presita lingvo, sed la parolata lingvo, dank’ al magnetofonaj registrajxoj (tamen antauxvenis la infan-listo de PRESCOTT, vd. supre). Tio kondukis al listo de 800 oftaj vortoj, el kiuj oni unue eliminis centon (duoblajxoj, vulgarajxoj, malfacilajxoj) kaj al kiuj oni aldonis 700 elektitajn per nova metodo, nomata “metodo de disponebleco”. La auxtoroj asertas: “la ofteco respondas al la auxtomatajxoj de la parolo, la disponebleco estas ligita al la intereso, kiun prezentas por ni la nocioj esprimataj de la vortoj.” La oftecaj listoj donas cxefe gxeneralajn vortojn, la disponebleco donas konkretajn vortojn. Tiuj disponeblaj vortoj estis elektitaj per la metodo de “interesocentroj”, bone konata de la pedagogoj; enketo en lernejoj petis de la lernantoj liston de 20 vortoj, ekz-e pri meblaro: oni donu la nomojn de la mebloj, kiuj sxajnas plej utilaj. Oni tiel enketis pri 16 interesocentroj.
La suma rezulto estis listo de 1 455 vortoj (el kiuj 269 gramatikaj). Ni tradukis gxin al Esperanto, zorgante doni, el eventualaj pluraj signifoj, nur la plej evidentan. E
E La lasta vorto, “evidentan”, kaj la fina punkto mankas en la originaj versioj de Aktoj II. La enmetita vorto estas konjekto proponita de d-ro A.Albault por tiu cxi eldono.
h) Le français fondamental — Dua grado. Listo, kiu aldonigxas al la antauxa. Gxi estis ellaborita el tri kategorioj de dokumentoj: 1/La magnetofone registritaj tekstoj (enpreno de vortoj kun malpli granda ofteco kaj ankoraux ne enprenitaj en la unuan gradon). — 2/La libro de C. E. VAN DER BEKE (citita supre! Skriba lingvo el literaturo kaj jxurnaloj). — 3/Novaj enketoj: analizo de 425 “unuoj” el 500 tekstvortoj; la “unuoj” rilatas al tekstoj el revuoj kaj jxurnaloj sub jenaj rubrikoj: politiko, socia vivo, transportoj, profesia vivo, scienco, beletro, ekonomio, sportoj, ktp. Temas do pri vastigo de la nocio pri “disponebleco”.
Ni same tradukis al Esperanto la rezultantan liston el 1 800 vortoj (laboro konfesinde jam pli subjektiva ol por la “unua grado”!). Kiel por la antauxa listo g) ni kolektis la radikojn de la ricevitaj Esperantaj vortoj. Notinde, ke por nia fina kalkulo, ni konsideris, ke cxiu radiko el la “unua grado” auxtomate apartenas ankaux al la “dua grado”, konforme al la intenco de la auxtoroj.
i) Help-elementoj. Ni mem starigis liston de help-elementoj per komparo de tiuj el la priparolitaj listoj, kiuj traktis ilin: ja aparte gravaj, ili ne estas rekte atentitaj de listoj g) kaj h), tute ne de listo f); nur la listoj de RUBLEV kaj de SETÄLÄ prizorgas ilin aparte. Ni do zorgis meti la oftajn el tiuj help-elementoj en nian Grupon 1 de plej oftaj elementoj; por tio nin tre helpis la listo de BLAAS, kiu dank’ al indiko de la po-miloj ebligis al ni korekti la definitivan liston. Efektive la Akademio decidis rekunigi en Grupon 1 ecx 25 help-elementojn gxis tiam dissemitajn en la diversaj grupoj, dum tio ne estas pravigita de iliaj po-miloj cxe BLAAS (almenaux, ambaux, apenaux, kvazaux, preskaux; cxia, nenia, nenie, tiom; cxef-, do, dum, ekster, ha! ho!, -ismo, ja, je, jen, jxus, krom, nek, nu, preter, super). Kompense, ni ne tusxis 8 help-elementojn, kiuj aperas precipe en la Grupo 9, sed tute ne cxe BLAAS (-acxa, eks-, -enda, fi-, mis-, pra- kaj ankaux des kaj ju, resp. el Grupoj 7 kaj 8). Plie ni rejxetis el Grupo 1 al Grupo 9 -ingo kaj -ero el la sama motivo. Per tio ni jam parolis pri unu aparta punkto de la cxapitro pri modifadoj: ni ne revenos al gxi.
Tiam por ricevi la primitivan liston de la Baza Radikaro Oficiala suficxis nombri por cxiu elemento, en kiom da listoj gxi aperas: la elementoj, kiuj aperis en cxiuj listoj estis alkalkulitaj al la Grupo 1, ili estas la plej oftaj; en la Grupon 2 envenis tiuj elementoj, kiuj trovigxis en cxiuj listoj minus unu; kaj tiel sinsekve gxis la Grupo 9, kiu entenas la elementojn troveblajn en nur unu listo.
La rezulto de tiu pli-malpli mekanika laboro estis listo de 2 537 elementoj dividitaj jene:
| Grupo 1: | 170 |
|---|---|
| Grupo 4: | 158 |
| Grupo 7: | 298 |
| Grupo 2: | 89 |
| Grupo 5: | 159 |
| Grupo 8: | 496 |
| Grupo 3: | 127 |
| Grupo 6: | 223 |
| Grupo 9: | 814 |
Tiun liston la Akademio ne povis konsideri definitiva: ni klarigos la entreprenitajn modifojn, cxi-sube en III.
En “Interlingvistika Informa Servo” de Septembro 65, aperis propono de D-ro Klaus SCHLÜTER analizi tekstojn per elektronikaj kalkul-auxtomatoj (‘komputoroj’). D-ro SCHLÜTER respondis al ni, ke li estus preta fari la laboron “tute sen kostoj por vi, cxar je plena pago la kostoj certe estus tro altaj por via bugxeto. La plej multekosta partlaboro estus la kopiado de la (disponigita) teksto sur trukartoj”. Li mem kopius gxin kaj pro tio li petas, “ke la koncerna teksto ne estu tro longa, eble ne pli ol 5 000 gxis 10 000 vortoj”.
Se vi legis la antauxan priskribon, tuj alsaltas al vi la certeco, ke la propono havas nenian intereson por ni: RUBLEV esploris tekston de 100 000 vortoj, BLAAS de 50 000. Komputoro estus interesa por ni, se per gxi ni povus esplori almenaux 1 000 000 da tekstvortoj kiel VAN DER BEKE, THORNDIKE aux BUCHANAN, aux se eble 10 000 000 kiel KAEDING. Teorie tio estas farebla: suficxas pagi; plie ni memoru, ke la masxinoj faras nur parton de la laboro.
Dum la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro estis finanta siajn preparlaborojn, aperis en “Esperanto”, DEC 65, p.211, nova listo de 600 radikoj plus 109 “gramatikajxoj”. Al tiu listo la redaktoro iniciatis aldonon de 40 pliaj elementoj, kiujn li opiniis necesaj en kursoj por infanoj. La auxtoro estis E. LINNUSE el Tallin; la redaktoro — nia nuna Kolego D-ro SADLER.
Nu, tiu listo estis farita per modifo de la listo de Leo BLAAS: preskaux cxiuj gxiaj elementoj retrovigxas en nia listo, sed dissemitaj en la diversaj grupoj. Gxi aldonas 20 elementojn, kiujn ni aldonis post kribrado en nian Grupon 9.
Pli poste aperis diversmaniere tre diversaj listoj, cxu originalaj, cxu kiel modifoj de pli fruaj. Certe aperos ankoraux multaj aliaj.
Pro la rimarkigoj de diversaj Kolegoj, la Akademio decidis homogenige transklasigi kelkajn elementojn: ni jam citis la “help-elementojn”; ni aldonu, ke kelkaj izolaj radikoj de Grupo 1 estis sxovitaj al Grupo 2, kaj ke ekzemple la tagnomoj unuflanke, la monatnomoj aliflanke estis rekunigitaj en po unu sama grupo.
Sed la cxefaj modifoj de la primitiva listo estis entreprenitaj de la Sekcio mem kaj koncernis la universalecon de la radikoj aux la eliminadon de diversaj radikoj.
La Sekcio pri la Gxenerala Vortaro opiniis, ke la liston eniris iom da subjektiveco, gxuste pro la maniero, kiel estis kolektita la baza materialo de la originaj ofteco-listoj aux ankaux pro la tradukado de la francaj listoj. Fakte eniris la primitivan liston de B.R.O. kelkaj radikoj “tro euxropaj” (eble “tro francaj” aux “tro skandinavaj”), ekzemple koncerne al zoologio, botaniko, religio kaj geografio aux administracio. Sxajnis al la Sekcio kaj al la Akademio, ke la definitiva listo devus esti pli “universala”, kaj gxi opiniis, ke tiu universaleco estus atingebla per ioma modifo de la koncernaj vortprovizoj pri zoologio, botaniko ktp. Du kontrauxaj procedoj de modifado sin prezentis: nome, aux a) intersxangxi iujn radikojn de difinita vortprovizo per aliaj, tiel ke la diversaj partoj de la mondo estu pli bone reprezentitaj, aux b) tute aux parte forigi difinitan vortprovizon.
Tia modifado estas legitima, cxar fakte la listo de B.R.O. konsistas parte el “oftaj elementoj”, parte el “disponeblaj elementoj”. Cxio okazos do, kvazaux ni modifus nur la elekton de la disponeblaj radikoj.
Ni atentigu pri aparta punkto: i.a. pro la francaj listoj eniris kelkaj radikoj gxis nun ne tre uzataj en E-o. Tio respegulas ankaux la malpli grandan uzatecon de Esperanto, kaj cxar ni volas, ke gxi estu pli kaj pli uzata, estas logike, ke ni enprenu ilin. Preter la simpla konstato pri la stato de la lingvo, ni devas deziri prepari gxian estontecon.
La Sekcio konsideris do la cxi-subajn vortprovizojn eltiritajn el la primitiva formo de B.R.O. kaj alprenis diversajn modifo-decidojn, kiujn ni indikas: en tio gxi estis bonsxanca ricevi kunlaboron de Prof. NEERGAARD, plantpatologo, kaj de S-ro NAKAMURA, kiu raportis cxi-rilatan pridiskuton en la Japana Esperanto-Instituto; ankaux de aliaj Kolegoj, kiel BUTLER, ROSBACH, SONNENFELD kaj tute aparte ROSETTI, kiu atentigis pri kelkaj bestonomoj “bone konataj pro figura uzo en nia kulturo” aux rigardataj kiel tipoj de gxeneralaj kvalitoj.
Resume, jen la vortprovizoj eltiritaj el la primitiva listo kaj jen por cxiu el ili la alprenitaj decidoj:
a) Zoologio (45 radikoj): abelo, aglo, alauxdo, anaso, ansero, araneo, azeno, bovo, cxevalo, elefanto, ezoko, formiko, hirundo, hundo, insekto, kamelo, kankro, kapro, kato, koko, kolombo, korvo, kukolo, kulo, kuniklo, leono, leporo, lupo, moskito, muso, musxo, papilio, perko, pigo, porko, rato, rauxpo, sciuro, serpento, simio, sxafo, urso, vanelo, vermo, vulpo.
Estis decidite forstreki 3 radikojn:
kulo (speco de moskito inter multaj aliaj), perko, vanelo.
kaj aldoni jenajn 28:
akrido, angilo, apro, cervo, cigno, cikado, cikonio, gobio, haringo, karpo, korniko, krokodilo, lacerto, larvo, limako, najtingalo, papago, pasero, pavo, rano, skorpio, strigo, struto, sxakalo, testudo, tigro, vespo, vulturo.
Nova suma nombro: 70.
b) Botaniko (55 radikoj): abio, acero, ajlo, anemono, aveno, bakterio, banano, beto, betulo, brasiko, bulbo, citrono, cxerizo, fazeolo, frago, frambo, fungo, kafo, karoto, konvalo, kverko, lilio, maizo, marono, musko, orangxo, paduso, palmo, persiko, piceo, pino, pipro, piro, pizo, platano, pomo, terpomo, pruno, ribo, rizo, rozo, rubuso, saliko, sekalo, sorpo, tabako, teo, tomato, tremolo, tritiko, tusilago, uvo, vakcinio, violo, vito.
Estis decidite forstreki 9 radikojn:
acero, anemono, marono, paduso, rubuso, sorpo, tremolo, tusilago, vakcinio.
kaj aldoni 23 jenajn:
abrikoto, algo, bacilo, bambuo, cepo, daktilo, dianto, fabo, figo, hordeo, kakao, kakto, kasxtano, kokoso, kukumo, kukurbo, lapo, lotuso, melono, mirtelo, rafano, sorgo, spinaco.
Nova suma nombro: 69.
c) Religio (25 radikoj): abato, angxelo, bapti, beni, Budho, demono, diablo, episkopo, infero, Islamo, Izraelo (virnomo), katedralo, katoliko, kirko, Kristo, Mahometo, monahxo, Moseo, moskeo, paradizo, parohxo, pastoro, protestanto, rabeno, templo.
Estis proponite forstreki la tutan liston, cxar efektive ne eblas esti universala sur tiu tereno, se oni samtempe volas liston ne tro ampleksan, sed post pripenso estis decidite reteni en la listo jenajn vortojn, kiuj estas uzataj pli vaste, ol en la strikte religia senco: angxelo, diablo, bapti, beni, infero, paradizo. (6 radikoj).
d) Geografio (kaj similajxoj) (17 + 7 radikoj): Anglo, Brito, Dano, Euxropo, Finno, Franco, Germano, Hispano, Hungaro, Italo, Latino, Nederlando, Norvego, Polo, Ruso, Svedo, Sviso — judo, negro — centimo, colo, franko, prefekto, departemento.
Estis decidite anstatauxigi tiun liston per nova jena: Afriko, Ameriko, Auxstralio, Azio, Euxropo; Atlantiko, Pacifiko, Mediteraneo (8 radikoj).
e) Malnovaj konceptoj. Estis decidite forstreki la tri radikojn: aeroplano, fiakro kaj kalesxo. La du lastaj respondas al eksmodaj veturiloj. La unuan oni delonge prefere esprimas per aviadilo, aux ecx nun per gxia radiko avio: cxiuokaze aviado enestas en B.R.O.
f) Listo de LINNUSE (Vd. II, E) El la 20 aldonaj elementoj de la LINNUSE-SADLER-listo, estis decidite aldoni:
Cetere jam estas notitaj el gxi 3 bestonomoj (Vd. III, A, a): cigno, cikonio, krokodilo. Estis ankaux decidite ne enpreni du radikojn, kiuj apartenus al vortprovizo d), nome: kolhxozo kaj soveto, kaj unu alian (buso), kiu estas mallongigo de auxtobuso.
Gxenerala rimarkigo: la nove enprenitaj elementoj estas alkalkulitaj al la Grupo 9 de malpli oftaj elementoj.
Okaze de plej diversflanka diskutado, la Sekcio decidis elimini diversajn radikojn, cxefe pro tio, ke ilia uzateco ne sxajnas suficxe gxenerala, por ke ili povu eniri en la B.R.O. Ja pro tradukoj ili aperis en la primitivaj listoj kaj kompreneble ilia eliminado signifas nenion pri ilia tauxgeco aux netauxgeco.
Jen kelkaj ekzemploj de eliminitaj radikoj: adolto, agro, artiklo, avio, brumo, ekskuzi, elektrofono, fornelo, fragila, frekventi, frida, grauxli, kultivi, magra, marmito, mungi, reglamento, trivi, uzino…
Por aliaj ni elektis unu el du formoj: ekz-e: tempesto kaj sxtormo, plagxo kaj strando ... Kvankam ne estas certe, ke ne ekzistas senconuancoj inter tiuj formoj.
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de “Konstatoj” (“Aktoj de la Akademio” 1963-67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado cxe Zamenhof kaj la bonaj auxtoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marsxi, ridi estas verbaj. En ili la finajxo, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, cxu temas aux ne temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la § 3, 2 de la Rekomendoj pri vortfarado (“Aktoj” p.69F), kiu tekstas:
F La pagxonumero 69 estas laux la origina eldono de Aktoj de la Akademio 1963 - 1967. En la nova eldono de 2007 temas pri pagxo 58.
“2) kun radiko de verba kategorio la finajxo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigxo aux rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajx montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauxro; ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruajxo.”
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivajxo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, gxi tutsimple ne estas verba radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile derivigxas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaux al la uzado cxe la bonaj auxtoroj.
Ni notu tie cxi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankaux sur la laboroj de Eugen WÜSTER, kiel ni jam diris en I.
Estis de tre alta intereso konstati, ke nur en la tri lastaj grupoj de B.R.O. enestis radikoj neoficialaj, kiam la laboro estis entreprenita.
La Akademio opiniis, ke estus pli bone, se la koncernaj radikoj konsistigus parton de la 8-a Oficiala Aldono, kaj gxi do entreprenis ankaux la prilaboron de tia oficialigo. Tio cetere per si mem sxtopos grandegan brecxon inter la oficiala vortaro kaj la vortaro efektive uzata en la nuna lingvo.
En la Grupo 7 estis 4 neoficialaj radikoj: auxtobuso, drato, filmo, oferti.
En la Grupo 8 estis cxirkaux 40 kaj en la Grupo 9 cxirkaux 140.
Okaze de la preparo de B.R.O. la Akademio estis frontita kun diversaj leksikologiaj problemetoj. La rezultoj de tiuj diskutoj jam parte aperis en la Aktoj kaj parte aperas jen en aparta cxapitro de la 8-a Oficiala Aldono, jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo aux graveco de la rimarkigoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Gxenerala Vortaro,
D-ro A. Albault.
Noto. En la cxi-sekvaj listoj la mallongigoj, troveblaj antaux kelkaj radikoj, signifas: “f” apartenon al la Fundamento, “1”, “2” ktp la diversajn Oficialajn Aldonojn. La indiko “f 1/7” ekzemple signifas, ke la koncerna radiko trovigxas en parto de la Fundamento alia ol la “Universala Vortaro”, kaj tial estis kolektita en la 1-a O.A., dum la 7a O.A. rekonis gxian fundamentecon.
(179 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, cxiuj el U.V., escepte: -ismo O.A.2).
| 11 finajxoj: |
-o, -a, j, -e, -n, -i, -as, -is, -os, -us, -u. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 6 particip-sufiksoj: |
-ant-, -int-, -ont-, -at-, -it-, -ot-. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 9 pronomoj: | mi — li, sxi, gxi — vi, ni ili; oni; si. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 7 prefiksoj: | bo-, cxef-1), dis-, ek-, ge-, mal-, re-. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 24 sufiksoj: |
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 12 numeraloj: | unu3), du, tri kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek; cent, mil. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 15 “aux-vortoj”: | almenaux, ambaux, ankaux, ankoraux, anstataux, antaux, apenaux, baldaux, cxirkaux, hieraux, hodiaux, kontraux, kvazaux, morgaux, preskaux4). |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 33 “tabelvortoj”: |
|
62 aliaj elementoj: ajn, al, aux, cxar, cxe, cxi, cxu, da, de, do, dum, ecx, el, en, for, gxis, ha!, ho!, ja, jam, je, jen, jes, jxus, kaj, ke, krom, kun, la, laux, mem, ne, nek, nu, nun, nur, ol, per, plej, pli, plu, por, post, pri, pro, se, sed, sen, sub, sur, tra, trans, tre, tro, tuj.—apud, ekster, inter, kvankam, preter, super, tamen.
(101G radikoj, el kiuj unu dukategoria, cxiuj el U.V.)
G En iuj versioj de Aktoj II estas nur 100 vortoj en Grupo 2. Vidu pri tio la sekvan piednoton.
GX En iuj versioj de Aktoj II estas en tiu cxi subgrupo nur 24 vortoj. Mankas tiam la vorto “ofta”.
(121 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, cxiuj el U.V., escepte: bildo O.A.1, valoro F-to, O.A.1/7)
(151 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, cxiuj el U.V., escepte: ideo F-to, O.A.1/7)
(154 elementoj el kiuj 1 homonima kaj 1 dukategoria, cxiuj el U.V., escepte: adreso: F-to, O.A.1/8, fiksi O.A.1, muziko F-to, O.A.1/8, studi O.A.1)
(241 elementoj, el kiuj 4 dukategoriaj, cxiuj el U.V., escepte 14)
(5 vortoj kaj 289 elementoj, el kiuj 1 dukategoria; cxiuj elementoj el U.V., escepte 54: 8 el la F-to, 25 el O.A.1, 9 el O.A.2, 7 el O.A.3, 1 el O.A.4 kaj 4 el O.A.8)
H En iuj versioj de Aktoj II la vorto “sci/vola” estas erare presita kiel “scivola”.