Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Estas cxi tie kolektitaj la rezultoj de la laborado de la Akademio de Esperanto dum la montritaj sep jaroj. Mi ne dubas, ke la publiko dece komprenos kaj sxatos la gravecon de tiuj atingoj, sxulditaj precipe al la iniciatemo kaj dedicxiteco de la Direktoroj de la Sekcioj pri la Gxenerala Vortaro kaj pri la Gramatiko, resp. niaj kolegoj A. Albault kaj D. B. Gregor, kiun poste anstatauxis H. A. de Hoog. Estas al mi granda plezuro esprimi al ili tiel merititan dankon.
La brosxuro konsistas el du partoj: la unua entenas la oficialajn tekstojn, lauxstatute vocxdonitajn de la Akademio, la dua la neoficialajn, kiuj, kvankam siatempe komunikitaj al la Akademio kiel indaj je ties konsidero, ne estis submetitaj al formala vocxdono.
En la unua parto trovigxas, krom diversaj administraciaj informoj: 1° La Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. 2° La Baza Radikaro Oficiala. Tiuj du dokumentoj celas precipe interharmoniigi kaj oportune klasigi nian oficialan vortotrezoron, tiel ke gxi pli fidele respegulu la efektivan uzadon de la lingvo, kaj faru gxian instruadon pli metoda kaj racia. 3° La Rekomendoj de la Akademio pri la gxusta uzado de la refleksivaj pronomo kaj adjektivo kaj pri la senco de “po”.
En la dua parto disponigxas: 1° Raporto de R. Schwartz pri la uzado de la pasivaj participoj en la Zamenhofa traduko de “La Rabistoj”. Tiu teksto estis komunikita al la Akademio aldone al la Cirkulero No 92, sed gxi certe meritas pli vastan publikon, prezentante admirindan modelon de scienca esplorado. R. Schwartz ja ne apartenis al nia Akademio, sed sole nur pro sia rifuzo kandidatigxi; kaj pri li mi volonte ripetus la verson, kiun oni povis legi sur la busto de Moliero, kiam oni gxin instalis en 1778 en la salono de la franca Akademio:
Rien ne manque à sa gloire, il manquait à la nôtre
(Al lia glor’ nenio, al nia li mem mankas).
2° Du artikoloj de D-ro Albault, pri kiuj la Akademio decidis ilin publikigi en cxi tiu loko de la “Aktoj”, kun la celo nur informi la publikon, nek aprobante, nek malaprobante liajn proponojn, kaj lasante al la uzado la fiksadon de la definitivaj formoj. 3° Konsultoj de la Prezidanto kaj de la Direktoro de la Gramatika Sekcio pri kelkaj lingvaj punktoj.
Pro la sxparado postulata de la nuntempaj cirkonstancoj kaj pro la amplekso de la dokumentaro mi ne donas la ciferojn de cxiuj vocxdonoj nek la nomojn de la vocxdonintoj: mi nur diru, ke tiujn oficialajn tekstojn vocxdonis cxiufoje konsiderinda plimulto, ordinare supera al la du trionoj de la membroj.
La 3an de Junio 1975, la Prezidanto
G. Waringhien.