AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
PARTO OFICIALA
ADMINISTRACIAJ INFORMOJ
A. Statuto
La 10an de Dec. 1970 estis aldonita jena paragrafo, sub la numero 11-A:
Povas farigxi “korespondantoj de la Akademio” eminentaj personoj, kies okupoj aux funkcioj ne permesas al ili regule partopreni en la laboroj de la Akademio, sed kiuj deziras doni al gxi la apogon de sia nomo. La korespondantoj ricevadas cxiujn akademiajn dokumentojn kaj povas eventuale esti konsultitaj pri lingva demando rilata al ilia specialeco; ili ne havas vocxdonrajton.
Estis de tiam elektitaj Korespondantoj de la Akademio:
Prof. Petr Dinekov, Profesoro cxe la Sofia Universitato, Membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj;
†Prof. Bruno Migliorini, efektiva membro de la Nacia Akademio “dei Lincei” (Romo); honora Prezidanto de la Akademio “della Crusca” (Florenco); efektiva membro de la Toskana Akademio (Florenco); korespondanta membro de la Sveda Akademio de Beletristiko (Stokholmo); korespondanta membro de la Bavara Akademio de la Sciencoj (Munkeno).
B. Konsisto de la Akademio
Dum la koncerna periodo ne okazis sxangxoj en la Estraro:
Prezidanto restis G. Waringhien; Vicprezidantoj P. Neergaard kaj A. D. Atanasov; Sekretario R. Bernard.
Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro restis A. Albault.
Cxe la Sekcio pri la Gramatiko, D. B. Gregor demisiis, kaj en Januaro 1972, estis anstatauxita de H. A. de Hoog.
Cxe la Sekcio pri la Teknika Vortaro, R. Haferkorn demisiis, kaj, en Septembro 1970, estis anstatauxita de Ingxeniero A. Broise gxis lia morto en Februaro 1974.
Cxe la Sekcio pri la Prononcado, C. Støp-Bowitz demisiis kaj, en Auxgusto 1973, estis anstatauxita de J. Wells.
En Novembro 1972, T. Jung kaj F. Faulhaber demisiis de la Akademio.
C. Listo de la Akademianoj (Majo 1975).
1. laux la alfabeta ordo
- D-ro A. Albault, 32 Av. Etienne-Billières, 31300 TOULOUSE Francujo
- Prof. D-ro P. Ariste, Jakobsoni 7A, TARTU Estonio URSS
- S-ro A. D. Atanasov, Vl. Poptomov 48, SOFIA Bulgarujo
- Mag. W. Auld, 20 Harviestoun Road, DOLLAR Clacks. FK14 7HG Skotlando
- S-ro R. Bernard, Av. de la Marne 4, 92600 ASNIERES Francujo
- F-ino M. Boulton, 36 Stockmore str., OXFORD OX4 1JT Britujo
- Prof. D. Broadribb, Zürichstr. 166, 8910 AFFOLTERN am ALBIS Svislando
- S-ro R. E. Bugge-Paulsen, Dunkersgate 3-A, OSLO 3 Norvegujo
- D-rino Cl. Conterno, Viale XXV Aprile 151, 10133 TORINO Italujo
- P-ro W. J. Downes, The Manse, Curry Rivel, LANGPORT Britujo
- S-ro A. Fernandez, Galglaan 20, 9000 GENT Belgujo
- S-ro D. B. Gregor, 34 Watersmeet, NORTHAMPTON NN1 5SQ Britujo
- D-ro S. Gxugxev, Bul. Ruski 33, SOFIA Bulgarujo
- Dipl. Ingx. A. R. Haferkorn, Hermelingsteig 16, 8480 WEIDEN i.d. OBERPFALZ Feder. Germanujo.
- S-ro H. A. de Hoog, Braveld 16, 1680 CASTRICUM Nederlando
- Prof. D-ro K. Kalocsay, Nyúl ut. 4-11, 1026 BUDAPEST Hungarujo
- Prof. N. Kawasaki, 11-49 Bandai-higasi, Sumiyosiku, OSAKA Japanujo
- S-ro E. de Kock, 8 Genot str., 6220 DESPATCH C. P. Sud-Afrika Respubliko A
- Prof. D-ro I. Lapenna, 77 Grasmere Av., WEMBLEY HA9 8TF Britujo
- D-ro W. Lippmann, Grillparzerstr. 4, 2000 HAMBURG Federacia Germanujo
- D-ro G. Mattos, r. prefeito Angelo Lopez 1718, apt. C-4, CURITIBA Parana Brazilo
- S-ro Mijake Sxihej, Oozima 4-tyome Danti 2317, Kôtô-ku, TOKIO 136 Japanujo
- Prof. D-ro C. Minnaja, Via Palermo 26, 35100 PADOVA Italujo
- S-ro T. Nakamura, 75 Bunki-cho, Sujaku, Shimokyo-ku KYOTO Japanujo
- Prof. D-ro P. Neergaard, Gothersgade 158, 1123 KØBENHAVN Danujo
- S-ro K. Picx, Nerudova 86 5700 LITOMYSXL o. Svitavy Cxehxoslovakio
- Prof. D-ro J. Régulo Pérez, Apartado 25, LA LAGUNA de TENERIFE Kanariaj Insuloj
- Lekt. J. H. Rosbach, Hulderveien 17B, 1700 SARPSBORG Norvegujo
- Mag. R. Rossetti, 3 Pinfold Lane, MARKET OVERTON n. OAKHAM LE15 7PN / 52 Princes Road, Hartshill, STOKE-on-TRENT, Staffs. Britujo B
- D-ro I. Rotkvicx, Cvjetno naselje 21, 41000 ZAGREB Jugoslavio
- D-ro V. Sadler, Nieuwe Binnenweg 176, ROTTERDAM 3002 Nederlando
- Prof. D-ro V. S. Setälä, Esperanto-tie 4, 02220 IIRISLAHTI Finnlando
- Prof. D-ro G. Sevak, Posxt-kesto 78, 375010 EREVAN Armenio URSS
- S-ro K. Söderberg, Luthagsesplanaden 115-A, 752 25 UPPSALA Svedujo
- D-ro W. A. Solzbacher, 6030 Broad Street, WASHINGTON 20016 D.C. Usono
- Prof. D-ro C. Støp-Bowitz, Camilla Collets vei 3, OSLO 2 Norvegujo
- S-ro L. Tárkony, Hevesi Gyula ut. 24-VII ép. 1-6, 1156 BUDAPEST Hungarujo
- D-ro K. E. Vilborg, Prästgårdsängen 23, 412 71 GÖTEBORG Svedujo
- Prof. G. Waringhien, 182 Av. Rouget-de-Lisle, apt. G6, 94400 VITRY-sur-SEINE Francujo
- Mag. J. C. Wells, 5 Poplar Road, Merton Park, LONDON SW19 3JR Britujo
A En iuj versioj de Aktoj II aperas alia adreso de S-ro E. de Kock. Ni uzis en tiu cxi eldono tiun adreson, kiu estas la gxusta laux informo de E. de Kock mem.
B En diversaj versioj de Aktoj II estas du malsamaj adresoj de Mag. R. Rossetti. Ni inkluzivis en tiu cxi eldono ambaux adresojn.
Korespondantoj
- Prof. D-ro P. Dinekov, ul. L. Karavelov 11, SOFIA Bulgarujo
- †Prof. D-ro B. Migliorini, Via La Marmora 17, 50121 FIRENZE Italujo
2. laux la lingvoj
I. GXERMANA FAMILIO (5 lingvoj, 9 reprezentantoj)
- dana: Neergaard
- germana: Haferkorn, Lippmann
- nederlanda: de Hoog
- norvega: Bugge-Paulsen, Rosbach, Støp-Bowitz
- sveda: Söderberg. Vilborg
II. SLAVA FAMILIO (3 lingvoj, 5 reprezentantoj)
- bulgara: Atanasov, Gxugxev
- cxehxa: Picx
- serbokroata: Rotkvicx, Lapenna
III. LATINIDA FAMILIO (4 lingvoj, 8 reprezentantoj)
- franca: Albault, Bernard, Waringhien
- hispana: Fernandez, Régulo Pérez
- itala: Conterno, Minnaja
- portugala: Mattos
IV. FINNO-UGRA FAMILIO (3 lingvoj, 4 reprezentantoj)
- estona: Ariste
- finna: Setälä
- hungara: Kalocsay, Tárkony
V. ANGLA KOMPLEKSO (10 reprezentantoj)
- Anglujo: Boulton, Downes, Gregor, Rossetti, Sadler, Wells
- Skotlando: Auld
- Sud-Afriko: de Kock
- Usono: Broadribb, Solzbacher
VI. EKSTREM-ORIENTA GRUPO (1 lingvo, 3 reprezentantoj)
- japana: Kawasaki, Mijake, Nakamura
VII. ALIAJ LINGVOJ (1 lingvo, 1 reprezentanto).
3. laux la jaroj
(La elirjaro estas, por cxiu grupo, la lasta jaro de akademianeco de cxiuj ties anoj. La interkrampaj ciferoj montras sinsekve la naskigxjaron de la ano, la jaron de lia esperantistigxo kaj tiun de la elektigxo en la Akademion; la kursivaj ciferoj, eventuale, montras la jaron de elektigxo en la antauxmilitan Lingvan Komitaton kaj/aux en ties Akademion. Oni forigis el cxiu jara nombro la unuajn du ciferojn).
GRUPO II Elirjaro 1976 Membroj: 14
- Ariste (05-21-67)
- Boulton (24-49-67)
- Conterno (15-34-64)
- Fernandez (30-60-73)
- Gregor (09-22-64)
- Gxugxev (02-17-67)
- Haferkorn (96-21-57)
- de Hoog (10-37-62)
- Mijake (01-20-67)
- Nakamura (11-29-62)
- Rosbach (21-38-62)
- Rossetti (09-28-67)
- Sevak (04-21-32-64)
- Tárkony (02-19-67)
- 1 vakanta posteno
GRUPO III Elirjaro 1979 Membroj: 12
- Albault (23-39-62)
- Bugge-Paulsen (91-07-32-49)
- Kalocsay ( 91-12-22-49)
- de Kock (30-55-73)
- Lippman (95-08-23-23-49)
- Mattos (31-49-70)
- Sadler (37-51-70)
- Setälä (92-06-21-30-49)
- Solzbacher (07-21-49)
- Støp-Bowitz (13-28-49)
- Vilborg (26-40-62)
- Wells (39-55-70)
- 3 vakantaj postenoj
GRUPO I Elirjaro 1982 Membroj: 14
- Atanasov (92-08-64)
- Auld (24-34-64)
- Bernard (07-31-64)
- Broadribb (33-48-73)
- Downes (92-23-64)
- Kawasaki (02-19-33-49)
- Lapenna (09-28-53)
- Minnaja (40-40-73)
- Neergaard (07-24-35-49)
- Picx (20-30-73)
- Régulo Pérez (14-33-53)
- Rotkvicx (01-21-35-49)
- Söderberg (03-29-53)
- Waringhien (01-16-26-37-49)
- 1 vakanta posteno
D. Memorpagxo
Dum la pasintaj sep jaroj malaperis, bedauxrataj de siaj kolegoj, jenaj akademianoj aux eksakademianoj:
- COLLINSON William Edward, angla, mortinta la 5.VI.1969, 80-jara;
- OSSAKA Kenjxi, japana, m. la 1.VIII.1969, 81-jara;
- BUTLER Montagu Christie, angla, m. la 5.V.1970, 86-jara;
- RAKUSXA Rudolf, slovena, m. la 25.V.1970, 77-jara;
- BOKAREV Evgenij Aleksejevicx, rusa, m. la 11.III.1971, 67-jara;
- PUMPR Tomasx, cxehxa, m. la 10.IX.1972, 66-jara;
- CHAVET Gabriel, franca, m. la 23.XII.1972, 91-jara;
- HODAKOWSKI Tadeus Kazimir, pola, m. la 8.X.1972, 69-jara;
- CHIUSSI Italo, itala, m. la 8.VI.1973, 54-jara;
- SONNENFELD Ernest, urugvajana, m. la 27.I.74, 68-jara;
- BROISE Auguste, franca, m. la 12.VII.74, 73-jara;
- DOMINGUES Carlos, brazilana, m. la 22.11.74, 78-jara;
- MIGLIORINI Bruno, itala, m. la 18.VI.75, 79-jara.
- KALOCSAY Kálmán, hungara, m. la 27.11.76, 84-jara. C
C Tiu cxi linio pri Kalocsay Kálmán mankas en iuj versioj de Aktoj II.