Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
La celo de cxi tiu Aldono estas meti ordon en la Fundamentan kaj en la Oficialan Vortaron: gxi do konsistas el tri partoj: kompletigo de la listo de la Fundamentaj vortoj, aperinta en la Sepa Oficiala Aldono; listeto de radikoj “paralelaj” al aliaj, jam Fundamentaj aux Oficialaj, kaj de modifoj al Oficialaj radikoj; listo de novaj oficialaj radikoj, kiuj montris sin relative pli oftaj en la ordinara lingvouzo.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Gxenerala Vortaro,
D-ro A. Albault.
Tiu cxi parto celas kompletigi la 7an O.A., bazitan sur la laboro de Prof. Waringhien “Inventaro de la Fundamenta kaj Oficiala Vortotrezoro” (“Scienca Revuo” Novembro 1955). La nuna kompletigo uzas la rezulton de la esploroj de D-ro A. Albault “Vortoj el la Fundamento ekster la alfabetvico de la U.V.” (“Scienca Revuo” Novembro 1959); cetere tiuj esploroj estis poste komparitaj kun aliaj similaj de P. Ciliga (“Franca Esperantisto” Majo 59), de E. Wüster (“La Oficiala Radikaro”, 1923) kaj de P. Stojan (“Oficiala Gazeto”, Februaro 1912). Fine, okaze de la editorado de la 9a eldono de la “Fundamento de Esperanto”, D-ro Albault efektivigis plian kontrolon, tia, ke ne ekzistas probablo, ke iu Fundamenta vorto ne estus registrita.
En la cxi-subaj listoj la cifero inter krampoj montras la numeron de la Oficiala Aldono, en kiu tiuj Fundamentaj vortoj estis siatempe kolektitaj.
A.A.
Estas Fundamentaj jenaj radikoj:
| adres/o | (1) |
| kilogram/o | (1) |
| centr/o | (1) |
| material/o | (1) |
| frank/o | (1) |
| metal/o | (1) |
| general/o | (1) |
| muzik/o | (1) |
| jur/o | (3) |
| oficial/a | (1) |
| jxurnal/o | (1) |
| tekst/o | (1) |
RIM.I. En la 7a O.A., inter la komunaj vortoj el la listo de la Fundamentaj radikoj, oni korektu la evidentan preseraron geograf/o al geografi/o.
RIM.II. Ni presas la Zamenhofan “streketon” inter radiko kaj finajxo kiel cxi-supre, por eviti cxian konfuzon kun apostrofo (vd “Fundamento de Esperanto”, 9a eldono, noto v sur p. 301CX).
CX La indikita pagxonumero estas malgxusta. La gxusta numero estas 298.
RIM.III. En la dua “Ekzerco de Legado” aperas la formo deino: gxi estas fundamenta, cxar gxi trovigxas tie, sed gxi estis neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitajxon; gxi povas deveni de pra-Esperanta radiko (de- anstataux di-) aux de simpla preseraro (deino anstataux feino).
RIM.IV. La nomo Zamenhof komence estis uzata kun apostrofo (ekzemple en la “Unua Libro”); en la Fundamento (fine de la Antauxparolo) gxi aperas sen apostrofo, tiel same kiel la virnomo Vasxington (12, 19). Dume oni trovas en la U.V., cxe an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la Ekzercaro (37, L.1) trovigxas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laux kiu cxe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finajxo de l’ substantivo, sed ankaux la apostrofo mem.
RIM.V. En la 7a O.A. staras kiel Fundamenta la virina antauxnomo Pauxlino: oni devas rigardi kiel Fundamentan la radikon Pauxl, de kiu gxi derivigxas.
1. La ses formoj: alkemio, arkaismo, arkitekturo, kemio, mekaniko kaj monarko estas oficialigitaj kiel paralelaj al la Oficiala alhxemio kaj al la Fundamentaj arhxaismo, arhxitekturo, hxemio, mehxaniko kaj monarhxo.
Estas oficialigitaj la du jenaj duformaj vortoj: mekanismo / mehxanismo kaj monarhxio / monarkio.
2. La formo vipero trovigxis en la unua eldono de la Universala Vortaro (1894) kaj estis la sola uzata de Zamenhof gxis 1907. Kiel tia gxi estas paralela formo al vipuro trovigxanta en la Fundamento, kaj povas esti rajte uzata.
3. Estas oficialigitaj la novaj formoj bugxeto kaj proleto apud la jam oficialaj budgxeto kaj proletario.
La pli simplaj verboj federi kaj riveli estas oficialigitaj apud la jam oficialaj substantivoj federacio kaj revelacio.
4. Estas oficialigitaj sateno (ia sxtofo) kaj atlaso (kolekto de kartoj, ktp . .), malgraux la jama oficialeco de atlaso (= sateno).
5. Pro evoluo en naciaj lingvoj kaj en Esperanto estas oficialigitaj la teknikaj vortoj difterio kaj glukozo, kiel paralelaj formoj al difterito kaj glikozo, jam oficialaj sed praktike elirintaj el uzado.
RIM.I. La cxi-supre cititaj novaj oficialigitaj formoj trovigxas ankaux en la tria parto de la nuna Oficiala Aldono.
RIM.II. Cxiuj formoj deklaritaj kiel “tolerataj” de la Akademio en Junio 67 (Aktoj de la Akademio, 1963-1967, p.73D) estas nun oficialigitaj, escepte de du: dekori kaj konversi, kiuj konservas sian kvaliton de “tolerataj”.
D La pagxonumero 73 estas laux la origina eldono de Aktoj de la Akademio 1963 - 1967. En la nova eldono de 2007 temas pri pagxo 62.
1. La vorto koncentra perdas sian oficialecon: gxian signifon oni jam de longe esprimas per: samcentra. Aliparte estas oficialigita la verbo koncentri kun la signifoj: “kunvenigi en centron; maldilui”.
2. El la substantiva kutimo derivigxas la verbo kutimi, kiu regule signifas havi kutimon; la signifo akiri kutimon jam de longe arkaikigxis.
3. Apud la Fundamenta substantivo nulo estas oficialigita la numeralo nul.
4. Laux Zamenhof -aux estas “finajxo neuxtrala kaj difinita” (“Letero pri la deveno de E-o”). Tamen, malgraux diversaj provoj, tiun finajxon la uzado neniam rigardis elfaligebla, kaj aliflanke gxi donas agrablan varion de la vortfinajxoj.
5. Estas oficialigitaj jenaj vortoj: aristokratio, demokratio, fotografio, litografio kiel paruloj al la Fundamenta fotografi kaj al la Oficialaj: aristokrato, demokrato kaj litografi.
Konsciante, ke la landnomoj, tiuj tre apartaj propraj nomoj plej ofte jam monde internaciaj, apartenas al du kategorioj de formigxado: Lando/landanoj kaj homoj/homujo, la Akademio decidis oficialigi kiel ekzemplojn malgrandan liston de radikoj, kiuj estas sendube internaciaj, tradiciaj en nia lingvo, jam akceptitaj de la granda plimulto. De la unua kategorio oni derivas la nomon de la landano per la sufikso -ano; de la dua kategorio oni derivas la nomon de la lando per diversaj rimedoj laux la monda internacieco (sufikso -io, vorto lando, ktp.) aux per la Fundamenta sufikso -ujo.
La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam gxi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;
konstatante, ke nuntempe, malgraux tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastigxis;
memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antauxparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;
opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas gxusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;
kaj, nuligante la antauxan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne sxangxante gxin al rekomendo, lasas al la gxenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.
RIM. Pri tiu teksto, el 43 membroj de la Akademio vocxdonis 41; ne vocxdonis 2; la demandon pri -io jesis 33 kolegoj, neis 5, sin detenis 3.
Pro simpleco la suba listo donas por cxiu radiko: la kategorion (per la finajxo), difinon (plej ofte prenitan el “Plena Ilustrita Vortaro”) kaj tradukon en ses lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala kaj portugala (indikitaj per la kutimaj simboloj, respektive A.F.G.H.I.P.)
Rusaj tradukoj estas sub preparado, sed pro tipografiaj malfaciloj ili devos aperi aparte.
La primitiva listo, sur kiu laboris la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro, entenis ankaux: la daton de unua apero de cxiu radiko (granda parto de la nun oficialigitaj vortoj fakte eniris en la lingvon antaux la unua Mondmilito, kaj suficxe multaj jam antaux 1908); la etimologion; sugeston al pli vasta internacieco de la koncernaj vortoj (cxefe per prezento de tradukoj en tri pliaj lingvoj: nederlanda, pola kaj sveda). Gxi entenis ankaux rusajn tradukojn, sed transliteritaj per latinaj literoj. Tiu aparato ebligis al la Sekcio pli kompetente decidi, kaj la Akademio profitis el tiuj decidoj.
Cxi tie ni aparte danku la kolegojn, kiuj bonvole kontrolis la tradukojn en la naciaj lingvoj: Broadribb, Downes, Gregor kaj Auld por la angla, Haferkorn, Lippmann, Sonnenfeld por la germana, Sonnenfeld por la hispana, Minnaja por la itala kaj Domingues por la portugala.
A.A.
Afrik/o. La kontinento sude de Euxropo.—A.Africa, F.Afrique, G.Afrika, H.Africa, I.Africa, P.Africa.
alkemi/o. Moderna formo de: alhxemio.—A.alchemy, F.alchimie, G.Alchimie, H.alquimia, I.alchimia, P.alquimia.
amator/o. Neprofesiulo, kiu amas kaj praktikas ian aktivecon sportan, artan, sciencan...—A.amateur; F.amateur; G.Liebhaber (einer Sache); H.aficionado, (amateur); I.amatore, cultore; P.amador, curioso.
ambasad/o. Ambasadoro kun ties sekvantaro, konsilantaro ktp.—A.embassy, F.ambassade, G.Botschaft (diplomatisches Amt), H.embajada, I.ambasciata, P.embaixada.
Amerik/o. La kontinento inter Atlantiko kaj Pacifiko, konsistanta el tri partoj: Norda, Centra kaj Suda Amerikoj.—A.America, F.Amérique, G.Amerika, H.América, I.America, P.America.
ampol/o. Eta vazo, ordinare el vitro, uzata interalie a) en kemia laboratorio, b) por hermete enteni medikamentojn, c) por envakue enteni la filamentojn de elektra lampo.—A.phial, ampoule, bulb; F.ampoule, fiole; G.Phiole, Kolben (chem. Glasgefäss), Ampulle, Glühbirne; H.ampolla, bombilla, pipeta, redoma; I.ampolla, fiala, fialetta, bulbo; P.ampola.
animal/o. Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.—A.animal (as opposed to vegetable or mineral), F.animal, G.Lebewesen, H.animal, I.animale, P.animal.
aristokrati/o. Regximo, en kiu la politika povo apartenas al la aristokrataro.—A.aristocracy (form of government), F.aristocratie, G.Aristokratie, Adelsherrschaft, H.aristocracia, I.aristocrazia, P.aristocracia.
arkaism/o. Moderna formo de: arhxaismo.—A.archaism, obsolete word; F.archaïsme, G.Archaismus, H.arcaísmo, I.arcaismo, P.arcaísmo.
arkitektur/o. Moderna formo de: arhxitekturo.—A.architecture, F.architecture, G.Architektur, H.arquitectura, I.architettura, P.arquitetura.
asemble/o. Interkonsiligxa aux legxodona instanco aux organo de iu organizajxo, kontraste al la ekzekutiva responda instanco.—A.assembly, F.assemblée, G.Versammlung, H.asamblea, I.assemblea, P.assembléia.
asist/i. Pro devo aux profesio helpi en fake difinita maniero: ~i kirurgon cxe operacio; sociala ~antino en fabriko.—A.to assist (officially), to be in attendance (as experts or advisers), to support, to take part in; F.assister, servir d’assistant; G.beistehen, assistieren; H.asistir, servir de asistente; I.assistere, essere assistente; P.assistir, auxiliar.
Atlantik/o. La oceano inter Euxropo kaj Ameriko.—A.Atlantic, F.l’Atlantique; G.Atlantik, Atlantischer Ozean; H.Atlántico, I.Atlantico, P.Atlântico.
atlas/o. Libroforma kolekto de mapoj, desegnajxoj, bildoj, fotoj ktp. pri aparta temo: geografia, historia, anatomia, moda ~o.—A.atlas, F.atlas; G.Atlas, Kartensammlung; H.atlas, I.atlante, P.atlas.
auxdac/a. Riskema fari ion malgraux la dangxeroj aux malhelpoj.—A.audacious, bold, daring; F.audacieux; G.kühn, verwegen; H.audaz, atrevido; I.audace; P.audaz.
Auxstrali/o. La kontinento de la suda hemisfero okcidente de Pacifiko.—A.Australia, F.Australie, G.Australien, H.Australia, I.Australia, P.Austrália.
auxt/o. Mallongigo de: auxtomobilo.—A.car, automobile; (US) auto; F.auto; G.Kraftwagen, Auto; H.auto; I.auto; P.auto(móvel).
auxtobus/o. Granda publika auxtomobila veturilo, kiu transportas pasagxerojn de stacio al aliaj laux difinitaj linioj.—A.motor-bus, bus; F.autobus; G.Autobus, Bus; H.autobús, I.autobus, P.auto-ônibus.
avantagx/o. Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aux enhavas pli grandan utilon, oportunon.—A.advantage; F.avantage; G.Vorteil, Vorzug; H.ventaja, I.vantaggio, P.vantagem.
avenu/o. Largxa strato, ambauxflanke borderita per arboj, ofte kun perspektivo al monumento aux pejzagxo.—A.avenue, F.avenue; G.Anfahrt, (breite bepflanzte) Strasse, (Avenue); H.avenida, I.viale, P.avenida.
Azi/o. La nordhemisfera kontinento, kiu okcidente limas Euxropon kaj Afrikon.—A.Asia, F.Asie, G.Asien, H.Asia, I.Asia, P.Asia.
beb/o. Tre juna infano.—A.baby, F.bébé; G.Saügling, Kleinkind, Baby; H.bebé, “baby”; I.bimbo, bimbetto, (“bebè”); P.bebê.
bend/o. Mallargxa kaj longa peco el ia maldika materio.—A.tape, band; F.bande (d’étoffe, ...); G.Binde, Band, Streifen; H.tira, venda, banda; I.fascia, benda, banda, nastro; P.tira, fita, faixa.
bovl/o. Largxa, duonsfera taso, ordinare el argilo aux fajenco.—A.bowl, F.bol, G.(Trink)schale; H.tazón, bol; I.ciotola; P.tijela, escudela.
bred/i. 1. Teni kaj reprodukti (bestojn) por la homuzado. 2. Plibonigi kulturformojn de plantoj kaj bestoj produktante novajn per krucado aux selekto.—A.to breed; F.élever, produire (bêtes, plantes), améliorer (race); G.züchten, aufziehen; H.criar; I.allevare; P.criar (animais), cultivar (plantas), melhorar (raça).
bugxet/o. Detala antauxkalkulo de en- kaj el-spezoj por difinita periodo, ofte prezentita en formala dokumento.—A.budget, F.budget; G. Haushaltsplan, Budget; H.presupuesto, (“budget”); I.bilancio, preventivo; P.orçamento.
central/o. Centra loko, kie oni produktas ion cxirkauxe distribueblan (elektron, betonon, ...) aux funkciigas telefonan sistemon, aux kie oni administras komunan agadon (sindikatoj, partioj, ...).—A.centre (of activity), (generating) station, (telephone)exchange; F.une centrale; G.Zentrale, Kraftwerk, Gewerkschaftszentrale; H.central, I.centrale, P.central.
cep/o. Legomo, specio el la genro ajlo, kulturata por sia bulbo (Allium cepa).—A.onion, F.oignon (légume), G.Zwiebel, H.cebolla, I.cipolla, P.cebola.
cirkl/o. La lokaro de cxiuj punktoj en ebeno, kiuj havas fiksan distancon al donita punkto, nomata la centro.—A.circle, F.cercle, G.Kreis, H.círculo, I.circolo, P.circunferência.
cirkvit/o. La vojo, laux kiu kurento povas cirkuli.—A.circuit (electric); F.circuit (électrique); G.Stromkreis, Leitung; H.circuito (eléctrico); I.circuito (elettrico); P.circuito (eléctrico).
demokrati/o. Regximo, en kiu la politika povo apartenas, jen pere, jen senpere, al la popolo, kaj en kiu estas plej fortaj la sendistinge egaligaj tendencoj.—A.democracy, F.démocratie, G.Demokratie, H.democracia, I.democrazia, P.democracia.
difteri/o. Moderna formo de: difterito.—A.diphtheria, F.diphtérie, G.Diphtherie, H.difteria, I.difterite, P.difteria.
distribu/i. Disdoni al cxiu laux gxia destino: ~i leterojn, laboron, provianton.—A.to distribute, F.distribuer; G.ver-, auf-, aus-, zu-teilen; abgeben; H.distribuir, I.distribuire, P.distribuir.
drat/o. Tre maldika, fleksebla kaj longa vergo el metalo aux alia materio, ordinare kun ronda sekco.—A.wire, F.fil (de métal), G.Draht, H.alambre, I.filo (di metallo); P.fio de metal, arame.
ekran/o. Surfaco, kiu haltigas diversajn radiojn aux substancojn, cxu por sxirmi kontraux ilia efiko (kamena ~o; iks-radia ~o el plumbo), cxu por videbligi ilin (kineja ~o, fluoreska ~o).—A.screen, F.écran; G.Schutzschirm, Schutzwand, Filmwand, Leuchtschirm; H.pantalla, lienzo; I.schermo, parafuoco, ventola; P.anteparo, biombo, tela (para projecção).
elektronik/o. Scienco pri la fenomenoj estigataj de liberaj elektronoj kaj tekniko uzanta tiajn fenomenojn.—A.electronics, F.l’électronique, G.Elektronik, H.electrónica, I.elettronica, P.eletrónica.
emerit/o. 1. Oficisto, kiu post difinita tempo de servado forlasas honore la oficon kaj ricevadas pension. 2. Pli gxenerale, persono, kiu retirigxis de la aktiva vivo.—A.retired person, emeritus; F.un retraité; G.Beamter im Ruhestand, Ruhegehaltsempfänger, (Emeritus); H.jubilado, (emérito); I.pensionato; P.(funcionário) aposentado, reformado, jubilado.
eskap/i. Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro.—A.to escape; F.échapper, s’échapper; G.entspringen, entwischen, entlaufen, entschlüpfen; H.escapar, escaparse; I.sfuggire, P.escapar.
etap/o. Haltoloko, kie oni ripozas aux tranoktas, kaj ankaux distanco inter du tiaj haltolokoj.—A.stage, halting-place, stopover; F.étape; G.Rastort, Etappe; H.etapa; I.tappa; P.estádio, etapa.
event/o. Difinita, suficxe grava okazajxo.—A.event; F.événement (marquant); G.Ereignis, Vorkommen, Vorkommnis, Begebenheit, Geschehen, Geschehnis; H.evento, (acontecimiento imprevisto); I.avvenimento, evento; P.evento, (acontecimento importante).
fac/o. Ordinare, ebena parto de surfaco de objekto, limita de pli-malpli difinita figuro; ~o de glitvalvo, de martelo, de amboso, de osto.—A.face (of an object); F.face (d’un objet); G.Seite, Fläche; H.faz, frente; I.faccia, P.face (mat.).
farb/o. Materio, ordinare likva, uzata por sxmiri surfacon en la intenco gxin sxirmi aux gxin kolorigi: ~o el minio; blanke~ita kradajxo.—A.paint; F.matière colorante, colorant; G.Farbe, Farbstoff, Färbemittel; H.materia colorante, colorante; I.materia colorante, colorante; P.tinta (para pintar).
feder/i. Kunigi sxtatojn, societojn, sindikatojn aux similajn organizajxojn en federacion.—A.to federate, F.fédérer; G.vereinigen, verbünden; H.federar, I.federare, P.federar.
film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film, pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme.
fotel/o. Komforta kaj suficxe ampleksa sidilo, kun brak- kaj dors-apogiloj, por unu persono. (Ordinare, la fotelo estas malalta kaj cxiuflanke kusene remburita, dum la braksegxo, pli malpeza, havas apartajn brakapogilojn kaj pli similas al ordinara segxo).—A.easy-chair, armchair, (fauteuil); F.fauteuil; G.Lehnstuhl, (Sessel), (Fauteuil); H.butaca, sillón; I.poltrona, P.poltrona.
fotografi/o. Arto de fotografado kaj cxiuj kun gxi ligitaj laboroj.—A.photography, F.la photographie; G.Photographie, Lichtbildkunst; H.fotografia, I.fotografia, P.fotografia (arte).
fugx/i. Forkuri, por savi sin de reala aux imagata dangxero.—A.to flee; F.fuir, s’enfuir; G.(ent-)fliehen, flüchten, davonlaufen; H.huir, I.fuggire, P.fugir.
garagx/o. Konstruajxo, kie oni tenas, prizorgas aux riparas auxtojn.—A.garage, F.garage, G.Garage; H.cochera, garaje; I.garage, P.garagem.
glukoz/o. Tipa glucido, kun dolcxa gusto, trovebla en kelkaj fruktoj (ekz. vinbero); C6H12O6; plej ofta en la sukeroj, gxi estas komponanto de tre multaj hidrolizeblaj glucidoj.—A.glucose, F.glucose, G.Glukose, H.glucosa, I.glucosio, P.glicose.
gxir/i. Transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia.—A.to transfer (funds), F.virer; G.übertragen, (girieren); H.girar; I.girare, stornare; P.transferir (com.).
hangar/o. Granda sxirmejo esence formita el metalcxarpenta tegmento subtenata de metalaj fostoj kaj uzata por enteni fojnon, kulturmasxinojn, aviadilojn, aerostatojn, k.s.—A.hangar, storage building; F.hangar; G.Schuppen, Halle, Hangar; H.cobertizo, hangar; I.tettoi, hangar, capannone, (avio)rimessa; P.hangar.
hegx/o. Barilo el interplektitaj arbedoj.—A.hedge; F.haie, haie vive; G.Hecke, (Hag); H.seto, cerco; I.siepe, chiudenda; P.cerca viva.
helikopter/o. Flugmasxino ekipita per granda vertikalaksa helico kaj kapabla sin levi kaj mallevi vertikale, sin movi en la aero aux tie sxvebi.—A.helicopter, F.hélicoptère, G.Hubschrauber, H.helicóptero, I.elicottero, P.helicóptero.
humid/a. Entenanta ian kvanton da likvo aux vaporo.—A.damp, humid; F.humide, G.feucht, H.húmedo, (húmido), I.umido, P.úmido.
impet/i. Forte kaj vive sin jxeti antauxen.—A.to rush forward, F.s’élancer; G.sich vorwärts stürzen, loststürzen; H.lanzarse, arrojarse, tener ímpetu; I.slanciarsi, avventarsi, scagliarsi, scattare; P.arremeter, arrojar-se.
injekt/i. Ensxprucigi substancon en organismon, aparaton aux materialon.—A.to inject, F.injecter; G.einspritzen, injizieren; H.inyectar, I.iniettare, P.injectar.
interpelaci/i. (Se paroli pri deputito en parlamento) publike demandi al ministro por ricevi klarigojn pri agoj de la registaro.—A.to interpellate, F.interpeller, G.interpellieren, H.interpelar, I.interpellare, P.interpelar (parlamentar).
invent/i. Krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito: ~i masxinon, novan metodon, procedon, modon, kombinon.—A.to invent, F.inventer, G.erfinden, H.inventar, I.inventare, P.inventar.
kakt/o. Planto kun karnecaj tigoj kaj brancxoj, kiuj surhavas skvamojn aux pikilojn anstataux folioj.—A.cactus, F.cactus, G.Kaktus, H.cacto, cactus, I.cacto, cactus, P.cacto.
kamion/o. Granda auxtomobila veturilo por pezaj sxargxoj.—A.lorry, truck; F.camion; G.Lastkraftwagen, Lastauto, Laster; H.camión; I.camion, P.camião, caminhão.
kanzon/o. Versajxo, plej ofte gaja, sprita aux moka, konsistanta el egalaj strofoj finigxantaj per refreno kaj destinita esti kantata.—A.(chanson), (little) song; F.chanson; G.Lied, Gesang, Chanson; H.canción; I.canzone; P.canção, modinha.
kasked/o. Cxapo kun viziero, portata aux de uniformuloj, aux de civiluloj. RIM.: la kaskedo estas pli plata, iafoje kap-ronda; la kepo estas pli alta, ordinare cilindra.—A.(peaked) cap, F.casquette, G.(Schirm-)Mütze, H.gorra, (casquette), I.berretto, P.boné.
kejl/o. Ligna aux metala peco, ordinare konusa, uzata anstataux najlo, por perforte sxtopi truon aux rigide kunfiksi du partopecojn.—A.peg; F.cheville (de bois); G.Pflock, Zapfen, Keil (Verbindungsteil zum Befestigen—Verkeilen—von Rädern, Riemenscheiben auf Wellen); H.clavija; I.cavicchio, caviglia, cuneo; P.cavilha.
kemi/o. Moderna formo de: hxemio.—A.chemistry, F.chimie, G.Chemie, H.quimica, I.chimica, P.química.
kin/o. Kinematografio, filmarto.—A.cinema, film (as an art form); F.ciné, cinéma; G.Filmkunst; H.cine; I.cinema; P.cinema, cine (arte).
kirurg/o, (hxirurg/o). Specialisto pri kirurgio.—A.surgeon, F.chirurgien, G.Chirurg, H.cirujano, I.chirurgo, P.cirurgião.
kirurgi/o, (hxirurgi/o). Medicina teorio kaj arto kuraci malsanulojn per operacioj.—A.surgery, F.chirurgie, G.Chirurgie, H.cirujía, I.chirurgia, P.cirurgia.
kolumn/o. 1. Vertikala dividajxo de pagxo prezentanta serion da samlongaj linioj skribitaj aux presitaj unu sub alia. 2. Vico de objektoj aux personoj arangxitaj unu post aux sub alia.—A.column, file (of soldiers), rib (of knitting); F.colonne (de chiffres, de journal), file (de soldats), côte (de tricot); G.Spalte, Reihe, Kolumne; H.columna (de cifras, de diario), filo (de soldados); I.colonna, fila, catasta; P.coluna.
konced/i. Post hezito aux dubigxo, konsenti pri la ebleco de io: mi ~as, ke mia sinteno povas sxajni mensoga.—A.to concede; F.concéder; G.einräumen, gewähren, bewilligen; H.conceder; I.concedere; P.conceder, admitir.
koncentr/i. 1. Dense kunigi en iun lokon: ~i trupojn, sxipojn, kaptitojn. 2. Pliigi la proporcion de solvita substanco en solvajxo, per relativa forigo de la likvajxoj: ~ita acido, ~ita lakto, ~ita infuzo.—A.to concentrate, F.concentrer, G.konzentrieren, H.concentrar, I.concentrare, P.concentrar.
kontest/i. Diskute malakcepti aserton, postulon aux establitan situacion.—A.to contest; F.contester; G.bestreiten, einwenden, anfechten; H.discutir, negar, impugnar; I.contestare, impugnare; P.contestar.
kosm/o. La universo rigardata kiel unu ordigita tuto.—A.cosmos, space; F.cosmos; G.Kosmos, Weltall; H.cosmos; I.cosmo; P.cosmo(s).
kurent/o. Fluo de elektro pasanta tra konduktilo: kontinua ~o, alterna ~o.—A.current (electric), F.courant (électrique), G.Strom (elektrischer), H.corriente eléctrica), I.corrente (elettrica), P.corrente (elétrica).
laboratori/o. Laborejo, destinita por teknikaj aux sciencaj esploroj, operacioj, eksperimentoj.—A.laboratory, F.laboratoire, G.Laboratorium, H.laboratorio, I.laboratorio, P.laboratório.
lap/o. Specio de arktio kun alkrocxigxemaj globaj kapituloj (Arctium lappa).—A.burdock; F.bardane, glouteron; G.Klette; H.bardana, lampazo; I.bardana, lappa; P.bardana, pegamassa.
latitud/o. La angula distanco, norden aux suden, inter unu loko kaj la ekvatoro.—A.latitude, F.latitude, G.geographische Breite, H.latitud, I.latitudine, P.latitude
licenc/o. 1. Permeso, donita de registaro aux grava organizajxo al unu el ties anoj, plenumi difinitan socian agadon (presi, instrui, prediki, vendi tian aux tian varon, konduki auxton ...). 2. Escepta malobeo al gramatika aux poezia regulo.—A.license, permit; F.licence, permis; G.Erlaubnis, Erlaubnisschein, Lizenz; H.licencia, permiso; I.licenza, permesso, patente; P.licença.
likv/o. Substanco, kiu diference de solidoj kaj gasoj alprenas la formon de la gxin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon cxe kunpremado: la tri statoj de la materio estas gaseco, likveco kaj solideco.—A.a liquid, F.un liquide, G.Flüssigkeit, H.un líquido, I.un liquido, P.líquido.
litografi/o. Tekniko kaj arto de litografisto.—A.lithography, F.lithographie (art), G.Lithographie, H.litografia, I.litografia, P.litografia.
longitud/o. La angula distanco, mezurata laux la ekvatoro, inter la meridiano de loko kaj la origina meridiano, nome la Grenvicxa meridiano por la teraj ~oj, kaj la meridiano de la printempa ekvinoksa punkto por la cxielaj ~oj.—A.longitude, F.longitude, G.geographische Länge, H.longitud, I.longitudine, P.longitude.
lotus/o. Nomo de pluraj vegetaloj, nome: 1/ la greka ~o, legumenaco uzata kiel furagxo; 2/ la nordafrika ~o, arbo el kies nigra kaj malmola ligno oni fabrikis flutojn kaj kies fruktojn mangxis la Lotofagoj, specio el zizifoj (Zizyphus lotus); 3/ la egipta ~o, nimfeo ankaux nomata Nila lilio (Nymphæa lotus, N.caerulea); 4/ la hinda ~o, nimfeaco, sankta signo de la budhismo (Nelumbium speciosum).—A.lotus, F.lotus, G.Lotos, Lotosblume, H.loto, I.loto, P.loto, lotus, lódão.
lubrik/i. Meti substancon speciale glitigeman inter du frotigxantajn surfacojn, por faciligi la glitadon.—A.to lubricate; F.lubrifier; G.schmieren, einölen; H.lubricar, lubrificar; I.lubrificare; P.lubrificar.
luk/o. Aperturo, pli-malpli trairebla de homo, destinata al enlaso de lumo aux aero aux al simpla trairo, diversmaniere fermebla, kaj trovebla interalie: 1/ en domo: a) cxe la tegmento: tegmento~o, mansardo~o; b) cxe la plafono aux planko: klapo~o; c) en la kelo: kelo~o (Kp.: ventotruo); 2/ en sxipo: a) sur la ferdeko: ferdeko~o (Kp. ferdekpordo); b) cxe la sxeloparieto: sxipo~o (tre ofte ronda); 3/ sur sxoseo aux trotuaro: kloak~o k.s. (Kp. rigardilo, aperturo).—A.1/a) dormer-window, b) trap-door, c) air-hole, ventilator; 2/a) hatchway, b) port-hole; 3/ man-hole; F.1/a) lucarne, b) trappe, c) soupirail; 2/a) écoutille, b) hublot; 3/ ouverture d’ accès, trou d’homme; G.1/a) Dachluke, b) Falltür, Klapptür, c) Kellerloch; 2/a) Deckluke, b) Bullauge; 3/ Einsteigöffnung, Mannloch; H.1/a) lumbrera, b) trampa, c) toma de luz; 2/a) escotilla, b) portilla, tragaluz; 3/ orificio de acceso, boca de entrada; I.1/a) abbaino, finestrella (sul tetto), b) trappola, c) pozzo di luce; 2/a) boccaporto, b) obló, sportello; 3/ bocca d’accesso; P.1/a) trapeira, b) olho-de-boi, c) lumieiro, claraboia; 2/a) escotilha, b) vigia; 3/ boca de bueiro.
map/o. Folio, sur kiu estas konvencie figurita jen pli-malpli granda parto de la tergloba surfaco, jen porcio de la astra cxielo.—A.map; F.carte (géographique. céleste); G.Landkarte, Himmelskarte; H.mapa; I.carta, cartina (geografica), mappa; P.mapa (geog.).
Mediterane/o. Granda maro, fermita inter Euxropo, Afriko kaj Azio.—A.Mediterranean, F.Méditerranée, G.Mittelmeer, H.Mediterráneo, I.Mediterraneo. P.Mediterrâneo.
mehxanism/o, mekanism/o. Sistemo de organoj aux pecoj, kiuj kunefikas en masxino aux aparato, aux en biologia proceso, por atingi difinitan rezulton.—A.mechanism; F.mécanisme; G.Mechanismus, Getriebe, Vorrichtung; H.mecanismo; I.congegno, meccanismo; P.mecanismo.
mekanik/o. Moderna formo de: mehxaniko.—A.mechanics, F.la mécanique, G. Mechanik, H.mecánica, I.meccanica, P.mecânica.
metalurgi/o. Industrio, celanta elfosadon de minajxoj kaj ekstraktadon, fabrikadon kaj prilaboradon de metaloj.—A.metallurgy, F.métallurgie, G.Metallurgie, Hüttenwesen, H.metalurgia, I.metallurgia, P.metalurgia.
ministeri/o. Tuto de la oficejoj kaj oficistoj de iu ministra fako, kaj domego, kie ili trovigxas.—A.ministry (pol.), F.ministère, G.Ministerium, H.ministerio, I.ministero, P.ministério.
minus. Konjunkcio kaj adverbo, indikanta resp. subtrahon aux negativan nombron.—A.minus; F.moins (math.); G. weniger, minus; H.menos; I.meno; P.menos.
mistifik/i. Sxerctrompi iun, trouzante lian kredemon.—A.to hoax, to fool; F.mystifier, berner; G.mystifizieren, foppen, zum besten halten; H.ambaucar, engañar, mofar, (mixtificar, mistificar); I.corbellare, turlupinare; P.mistificar, burlar, ludibriar.
monark/o. Moderna formo de: monarhxo.—A.monarch, F.monarque, G.Monarch, H.monarca, I.monarca, P.monarca.
monarki/o, (monarhxi/o). Regximo de regno regata de monarhxo (monarko) kaj tia regno: absoluta, konstitucia, demokratia> ~o.—A.monarchy, F.monarchie, G.Monarchie, H.monarquía, I.monarchia, P.monarquía.
moskit/o. Komuna nomo por pikantaj dipteraj insektoj, precipe el la familio de kuledoj.—A.mosquito; F.moustique; G.Moskito, Stechmücke, Schnake; H.mosquito; I.zanzara; P.mosquito, pernilongo.
multiplik/i. Fari ~on, t.e. el du nombroj A kaj B, nomataj ~ato kaj ~anto, ricevi trian P nomatan produto; la produto P de la du entjeroj A kaj B estas la adicio de B nombroj, cxiuj egalaj al A.—A.to multiply, F.multiplier (math.), G.multiplizieren, H.multiplicar (mat.), I.moltiplicare (mat.), P.multiplicar (mat.).
muzel/o. Elstara parto de la kapo de tiuj bestoj, cxe kiuj la nazo kaj busxo elpintigxas el la vizagxo: ~o de hundo, de kato, de ezoko.—A.muzzle, snout (of animals, fish); F.museau, mufle, groin, boutoir; G.Schnauze, Maul; H.hocico, morro, jeta; I.muso, ceffo; P.focinho.
nadl/o. Pintforma metala vergeto elfarita por diversaj uzoj, sed ne por kudri.—A.needle, F.aiguille, G.Nadel, H.aguja, I.ago, P.agulha (téc.).
neglekt/i. Lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita.—A.to neglect; F.négliger; G.vernachlässigen, unterlassen, versäumen; H.descuidar; I.trascurare, tralasciare, negligere; P.negligenciar, desleixar, descuidar, descurar.
nervoz/a. Havanta facile eksciteblan maltrankviligxeman psikon.—A.nervous, fidgety, excitable, highly-strung; F.nerveux, (excitable); G.nervös, erregt, erregbar; H.nervioso (de nervios irritables); I.nervoso; P.nervoso, irritável, exaltado.
nilon/o. Nitrogenhava sinteza kombinajxo, analoga al la plastoj, el kiu oni faras i.a. specon de artefarita silko.—A.nylon, F.nylon, G.Nylon, H.nilón, “nylon”, I.nailon, “nylon”, P.“nylon”.
nul. La nombrosigno 0 (radiko de la Fundamenta: nul/o).—A.zero, nought, nil; F.zéro; G.Null; H.cero; I.zero; P.zero.
obstakl/o. Tio, kio malhelpas aux malfruigas la iradon (propre aux figure).—A.obstacle, hindrance; F.obstacle, empêchement; G.Hindernis, Erschwerung; H.obstáculo; I.ostacolo; P.obstàculo, empecilho, embaraço.
ofert/i. Proponi (varon aux servon) al kliento: la legxo pri ~o kaj mendo.—A.to offer, to tender (for sale or supply); F.offrir (commerce); G.anbieten, feilbieten, offerieren; H.ofrecer (oferta), ofertar; I.offrire; P.oferecer (com.)
opon/i. Esprimi opinion kontrauxan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian.—A.to oppose; F.s’opposer à, aller contre, contrecarrer; G.entgegenstellen, entgegen, opponieren; H.oponer; I.opporsi; P.opor-se.
ort/o. 90-grada angulo: se du rektoj krucigxas, tiel ke du apudaj anguloj estas egalaj, ili determinas kvar ortojn.—A.right angle; F.angle droit, un droit; G.rechter Winkel, Rechter; H.ángulo recto, recto; I.angolo retto; P.ángulo reto.
Pacifik/o. La Oceano inter Ameriko, Azio kaj Oceanio.—A.The Pacific; F.le Pacifique; G.der Stille Ozean, der Pazifik; H.el Pacífico; I.il Pacifico; P.o Pacífico.
pane/o. Akcidenta nefunkciado de aparato aux de motorveturilo.—A.breakdown, failure; F.panne (tech.); G.Panne, Störung, Schaden, Defekt; H.avería; I.panna, panne, guasto (meccanico), avaria; P.pane.
parasxut/o. Ombrelforma aparato, kiu uzas la aeran reziston por malrapidigi la malsuprenigxon de falanta korpo.—A.parachute, F.parachute, G.Fallschirm, H.paracaídas, I.paracadute, P.pára-quedas.
plast/o. Genra nomo de makromolekulaj sintezaj materioj, transformeblaj per diversaj procedoj ordinare uzantaj varmon kaj premon.—A.plastic (material); F.matière plastique, un plastique; G.Kunststoff, Pressstoff, Kunstharz; H.material plástico, plástico; I.materia plastica; P.matéria plastica, plástico.
plongx/i. Lerte sin jxeti en akvon, por nagxi.—A.to dive, to plunge, F.plonger, G.tauchen, H.zambullir, I.tuffarsi, P.mergulhar.
plus. Konjunkcio kaj adverbo, indikanta resp. adicion aux pozitivan nombron.—A.plus, F.plus (math.), G.plus, H.más, I.più, P.mais (mat.).
preleg/i. Fari kiel kompetentulo instruan aux klerigan paroladon pri suficxe grava temo.—A.to lecture; F.faire une conférence; G.einen Vortrag (Vorlesung) halten; H.tener una conferencia (lección, discurso); I.fare una conferenza; P.fazer preleção.
preskrib/i. (pp legxoj aux kuracistoj) Formale kaj auxtoritate ordoni.—A.to prescribe F.prescrire, G.vorschreiben, verschreiben, H.prescribir, I.prescrivere, P.prescrever.
prolet/o. Moderna formo de: proletario.—A.proletarian, F.prolétaire, G.Proletarier, (Prolet), H.proletario, I.proletario, P.proletário.
radiator/o. Aparato—ordinare tubaro entenanta akvon, oleon, vaporon aux varman aeron—aux masxinorgano, kiu disradias varmon cxirkaux si, cxu por hejti lokon, cxu por malvarmigi masxinparton aux sistemon (kiel ekz-e: eksplod-motoron); ankaux elektra hejtilo.—A.radiator, F.radiateur, G.Heizkörper, Kühler, H.radiador, I.radiatore, P.radiador.
reflekt/i. (pp surfaco de korpo) Fari, ke trafanta lumradio, sonondo k.a. ne penetru en iun surfacon, sed sxangxu sian direkton al direkto simetria rilate al la ortanto cxe la trafpunkto.—A.to reflect (phys.); F.réfléchir (lumière), renvoyer (son); G.zurückstrahlen, zurückwerfen, reflektieren; H.reflejar, reflectar; I.riflettere, P.reflectir.
rivel/i. Aperigi tion, kio estis nekonata, sekreta aux nevidebla: ~i planon, misteron; ~i foton per kemia bano.—A.to reveal, to develop (phot.); F.révéler, développer (photo); G.enthüllen, aufdecken, entwickeln; H.revelar; I.rivelare, sviluppare; P.revelar.
rivolu/o. Rotacio de 360°: la tero ~as cxirkaux sia akso en 24 horoj kaj cxirkaux la suno en iom pli ol 365 tagoj.—A.revolution (around an axis); F.révolution (méc., géom.), tour (d’hélice); G.Tour, Umdrehung, Umlauf, Rotation; H.revolución (mec., geom.), vuelta; I.rivoluzione (mec., geom.); P.revolução (mec., geom.).
sandvicx/o. Mangxajxo, konsistanta el ia nutrajxo metita inter du pantrancxoj.—A.sandwich; F.sandwich; G.Sandwich, belegtes Brötchen, Doppelschnitte; H.“sandwich”, emparedado; I.“sandwich”, panino imbottito, panino gravido; P.sanduíche.
saten/o. Cxefe silka, kaj nun nilona, sed ankaux lana, kotona ... teksajxo, de kiu unu flanko estas glata kaj brila.—A.satin; F.satin; G.Satin, Atlas; H.raso, satén, satín; I.raso, “satin”; P.cetim.
sens/o. Cxiu el la specialaj korpaj kapabloj de homo aux de animalo, per kiuj tiu ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aux kemiaj, de la ekstera medio aux de la interna medio: vidado, auxdado, flarado, gustumado kaj tusxado estas la kvin klasikaj ~oj; muskola ~o, ekvilibro~o.—A.sense (the five senses), F.sens (les cinq sens), G.Sinn (die fünf Sinne), H.sentido (los cinco sentidos), I.senso (i cinque sensi), P.sentido (os cinco sentidos).
sin/o. Homa brusto, rigardata kiel formanta kun la brakoj aux femuroj ian varman sxirmejon.—A.bosom, breast, lap; F.sein, giron; G.Busen, Brust, Schoss; H.seno, regazo; I.seno, petto; P.seio, regaço.
singular/o. Gramatika nombro, montranta, ke oni parolas pri ununura persono aux afero.—A.the singular, F.le singulier (gram.), G.Einzahl, Singular, H.el singular, I.il singolare, P.singular.
situ/o. Loko rigardata konsidere al la kondicxoj, kiujn gxi prezentis aux prezentas por la starigo de homlogxejoj (naturo de la grundo, ebloj de vivtenado, defendorimedoj, ktp).—A.site, situation, position; F.site, situation (géo.), position, assiette (d’une ville); G.Lage, Situation; H.sitio, situación, posición, asiento; I.sito, situazione, posizione; P.situação, localização.
ski/o. Cxiu peco el paro da lignaj, plastaj aux metalaj tabuloj, longaj cx. du metrojn, largxaj 7 gxis 9 centimetrojn, kun suprenkurbita antauxa ekstremajxo, kiun oni alfiksas al cxiu sxuo kaj per kiu oni glitas sur la negxo.—A.ski, F.ski, G.Ski, Schi, H.esquí, I.sci, P.esqui.
sled/o. Veturilo, provizita per glitiloj anstataux radoj, uzata por transporti sxargxojn aux homojn, tirata de cxevaloj, hundoj, boacoj, aux pusxata de homo.—A.sled, sledge, sleigh; F.traîneau, (schlitte); G.Schlitten; H.trineo; I.slitta; P.trenó.
sorg/o. Grava greno, multe kulturata en varmaj sekaj regionoj por produktado de faruno, sukero, siropo, alkoholo ktp. (Andropogon sorghum).—A.sorghum, F.sorgho, sorgum, G.Sorghum, Mohrenhirse, H.sorgo, I.sorgo, P.sorgo.
spur/o. Postlasita enpremo, marko, signo, dank’ al kiu eblas diveni, kien iu aux io pasis, aux kion iu faris, aux kio (fizike) okazis.—A.spoor, footprint, track, trace, trail; F.trace, empreinte, vestige, indice; G.Spur; H.huella, pisada, impresión, indicio; I.traccia, orma, indicio; P.indício.
stadion/o. Loko, destinita kaj tauxge arangxita por atletaj aux sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kun multaj sxtupaj vicoj da sidlokoj por la publiko.—A.stadium, F.stade (sport), G.Stadion, Sportplatz, H.estadio (deporte), I.stadio, P.estádio, campo (de esportes).
start/i. (netransitiva) 1.Komenci sportan agadon en konkuro. 2. (pp motoro ks.) Ekfunkcii.—A.to start (in a race etc., intr.), 2.to start up (intr.); F.1/ partir (coureur), démarrer, prendre le départ, 2/démarrer; G.1/2/ starten; H.1/arrancar, salir, emprender la marcha, 2/arrancar; I.1/partire, prendere il via, 2/avviarsi; P.1/arrancar, partir, pôr-se em marcha, 2/pôr-se em movimento.
subtrah/i (nombron de alia nombro) Trovi la diferencon de la dua nombro per la unua nombro.—A.to subtract, F.soustraire, G.subtrahieren, abziehen, H.substraer, restar, I.sottrarre, P.subtrair (mat.).
suplement/o. Kompletiga aldono.—A.supplement, F.supplément, G.Ergänzung, Nachtrag, H.suplemento, I.supplemento, P.suplemento.
surfac/o. Lokaro de la punktoj limantaj porcion de spaco aux solidon en la spaco.—A.surface, F.surface, G.Oberfläche, H.superficie, I.superficie, P.superfície.
sxofor/o. Profesia kondukisto de auxtomobilo, kamiono k.s.—A.chauffeur; F.chauffeur; G.Fahrer, Chauffeur, Schofför; H.“chauffeur”, chófer, conductor: I.autista, guidatore; P.chofer, motorista.
tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al sxtofo, trancxante el gxi pecojn aux eretojn: ~i sxtonon, gemon, sxtofon.—A.to cut, cut to shape; to form; F.tailler; G.zuschneiden, zustutzen, anspitzen, abschleifen, behauen; H.cortar, tallar; I.tagliare; P.talhar, recortar.
tajp/i. Skribi per masxino.—A.to type, to typewrite; F.taper (à la machine), dactylographier; G.tippen, maschineschreiben; H.mecanografiar, escribir con máquina; I.dattilografare, scrivere a macchina, battere a macchina; P.dactilografar.
televid/i. Vidi per televizio.—A.to watch television, F.voir à la télévision, G.das Fernsehen schauen, H.mirar a la television, I.vedere alla televisione, P.assistir televisão.
tempest/o. Ventabunda vetero, pli forta ol sxtormo, sed malpli forta ol uragano.—A.tempest; F.tempête; G.Sturm, stürmisches Wetter, Unwetter, Ungewitter; H.tempestad; I.tempesta; P.tempestade.
tener/a. Montranta varman delikatecon de la koro.—A.tender; F.tendre, caressant; G.liebevoll, herzlich, liebkosend, zärtlich; H.tierno, cariñoso; I.tenero. affettuoso, amorevole; P.terno, carinhoso, amoroso, afável.
teren/o. Terspaco, rigardata el la vidpunkto de gxia utiligado por difinita homa aktiveco.—A.ground, piece of land, terrain; F.terrain; G.Boden. Grundstück, Gelände; H.terreno, solar; I.terreno; P.terreno.
tig/o. Tiu parto de herbecaj plantoj, kiu portas burgxonojn, foliojn kaj florojn, kaj kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto.—A.stem, stalk (of plant); F.tige, queue (fleur), pied (herbe); G.Stiel, Stengel; H.tallo; I.gambo, culmo; P.talo, haste, caule.
tonel/o. Unuo de volumeno, uzata por mezuri la internan kapaciton de sxipo: la internacia ~o valoras 2,83m3.—A.ton (displacement); F.tonneau (de jauge); G.Tonneau, Tonne; H.tonel, tonelada; I.tonnellata; P.tonelada (mar.). Kp. tuno.
trajn/o. 1. Sinsekvo de similaj veturiloj aux objektoj trenataj, aux (se figure) vice irantaj unu post la alia: sxipo~o, fos~o; (f) ondo~o. 2/Vagonaro movata de lokomotivo kaj iranta laux difinita horaro (= vagon~o). 3/Veturilaro, kiu transportas cxion, kion la trupoj bezonas por vivi kaj batali (= proviza veturilaro, militista konvojo, logxistika servo).—A.1/2/3train; F.1/2/3/train; G.1/2/Zug. 3/Train, Tross; H.1/2/3/tren; I.1/2/treno, 3/carreggio, convoglio; P.1/2/3/trem.
traktor/o. Potenca motorveturilo uzata por tiri agrajn masxinojn aux sxargxveturilojn.—A.tractor; F.tracteur; G.Traktor, Zugmaschine, Schlepper; H.tractor. I.trattore, P.tractor.
trejn/i. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki gxis la dezirata stato de kapableco aux por prepari al sporto, batalado ktp……—A.to train; F.former (un disciple), instruire (conscrits), préparer (candidat), exercer (oreille), entraîner (sportif); G.trainieren, ausbilden; H.adiestrar, entrenar, ejercitar: I.allenare; P.treinar, adestrar, exercitar (par esporte, batalha, trabalho).
tun/o. Mezurunuo de pezo valoranta 1 000 kilogramojn—A.metric ton, tonne, F.tonne. G.Tonne, H.tonelada, I.tonnellata, P.tonelada (métrica).— Kp. tonelo.
vakcin/o. Substanco donanta imunecon kontraux mikroba aux parazita malsano.—A.vaccine, F.vaccin, G.Impfstoff, Vakzine, H.vacuna, I.vaccino, P.vacina.
vegetal/o. Cxiu membro de unu el la du regnoj de vivuloj, karakterizita per cxelparietoj el celulozo, havanta la funkciojn de sinnutrado kaj reprodukto, kaj plej ofte posedanta klorofilon.—A.plant (as opposed to animal); F.un végétal; G.Pflanze, Gewächs; H.un vegetal; I.un vegetale, pianta; P.vegetal.
vertic/o. Sekcopunkto de la du lateroj de angulo, ankaux se la angulo apartenas al plurlatero aux al pluredro.—A.vertex, apex (of an angle); F.sommet (d’un angle); G.Scheitelpunkt (eines Winkels), Ecke (eines Dreiecks); H.vértice (geom.); I.vertice (geom.); P.vértice (geom.).
viper/o. Zamenhofa formo de: vipuro (genro de serpentoj: Vipera).—A.viper, F.vipère, G.Viper, H.víbora, I.vipera, P.víbora.
vit/o. Vinberplanto (Vitis ampelos, Vitis vinifera).—A.vine, F.vigne (plante), G.Weinstock, H.vid, viña, I.vite, P.videira.