Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
La sekvanta Raporto estis, en sia primitiva formo, akceptita de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro kaj transdonita de gxia Direktoro al la Prezidanto por submeto al vocxdonado de la Akademio; tio estis farita en la Cirkulero N° 78a de la 4a de Junio 1965. La rezultojn registris la Cirkulero N° 81a de la 21a de Januaro 1966:
El la 45 akademianoj respondis 33, t.e. pli ol la du trionoj; la necesa plimulto estis do 17. Vocxdonis
| jese 28 | (Albault, Atanasov, Auld, Bernard, Butler, Collinson, Conterno, Domingues, Faulhaber, Gregor, Haferkorn, Hodakowski, de Hoog, Jung, Kalocsay, La Colla, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Obrucxev, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Setälä, Szilágyi, Vilborg, Waringhien); |
| nee 1 | (Pragano); |
| sindetene 4 | (Bokarev, Kawasaki, Krestanov, Wong Kenn). |
Krome ne respondis 12 (Baghy, Bugge-Paulsen, Cseh, Downes, Isbrucker, Lippmann, Ossaka, Pumpr, Sevak, Söderberg, Solzbacher, Støp-Bowitz).
El tiu vocxdonado la Prezidanto tiris jenajn konkludojn:
La teorio de vortfarado, prezentita en la “Konstatoj”, estas en sia principo kaj gxeneralaj linioj aprobita de la granda plimulto el la akademianoj. Tamen pluraj lokoj en gxi estas versxajne plibonigeblaj, aliaj estas pli funde diskutindaj. Ni do invitas la kritikantojn kunlabori en la polurado de tiu teksto, sendante siajn kontrauxproponojn al la Direktoro, kiu faros pri ili komplementan raporton kun precizaj proponoj de plibonigoj... Ni volonte konsentas, ke la “Konstatoj” estas tro longa kaj kompleksa teksto, por esti oportune oficialigita kaj publikigita en la gazetaro. Tial, sekvante la sagxan sugeston de nia kolego Butler kaj en akordo kun la Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro, ni proponas al vi rigardi la jxus vocxdonitajn “Konstatojn” (post la eventuale enmetotaj plibonigoj kaj gxustigoj) kiel la akceptitan bazon por formulado de koncizaj reguloj de vortfarado kaj ni petas de la Direktoro, ke li, post konsultado de sia Sekcio, proponu al la Akademio tekston de malmultaj simplaj reguloj, en kiujn kondensigxu la materialo de la “Konstatoj”.
Sekve de tiuj konkludoj, la Direktoro redaktis tekston de “Rekomendoj”, kiujn aprobis la Sekcio kaj kiujn la Prezidanto prezentis al la vocxdonado de la Akademio per la Cirkulero N° 86a de la 16a de Marto 1967. La rezultojn registris la Cirkulero N° 88a de la 20a de Junio 1967 en la Aldono A. 2:
El la 39 tiamaj akademianoj respondis 27, t.e. pli ol la du trionoj: la necesa plimulto estis do 14. Vocxdonis
| jese 24 | (Albault, Auld, Bernard, Bokarev, Butler, Collinson, Conterno, Domingues, Faulhaber, Gregor, Haferkorn, de Hoog, Kawasaki, Lapenna, Nakamura, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Söderberg, Szilágyi, Vilborg, Waringhien); |
| mikse 1 | (Downes: ne por la § 6a, jes por la ceteraj); |
| sindetene 2 | (Jung, Wong Kenn). |
Krome ne respondis 12 (Atanasov, Bugge-Paulsen, Cseh, Hodakowski, Kalocsay, Lippmann, Neergaard, Ossaka, Setälä, Sevak, Solzbacher, Støp-Bowitz).
La “Rekomendoj” estis do akceptitaj.
En tiu sama Cirkulero N° 88a, kiel Aldono C, la Direktoro de la Sekcio prezentis la modifojn, kiujn, post ricevo de la petitaj kritikoj kaj post konsulto de la sekcianoj, li redaktis kaj transdonis al la Prezidanto por submeto al la vocxdonado de la Akademio.
La rezultojn de tiu vocxdonado registris la Cirkulero N° 90a de la 1a de Oktobro 1967.
El la tiamaj 45 akademianoj respondis 36, t.e. pli ol la du trionoj: la necesa plimulto estis do 19. Vocxdonis:
| jese 34 | (Albault, Ariste, Atanasov, Auld, Bernard, Bugge-Paulsen, Butler, Conterno, Domingues, Downes, Faulhaber, Gregor, Gxugxev, Haferkorn, Hodakowski, de Hoog, Jung, Kalocsay, Kawasaki, Lapenna, Mijake, Nakamura, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Setälä, Solzbacher, Støp-Bowitz, Szilágyi, Tárkony, Vilborg, Waringhien); |
| nee 1 | (Rossetti); |
| sindetene 1 | (Sonnenfeld). |
Krome ne respondis 9 (Bokarev, Boulton, Collinson, Cseh, Lippmann, Neergaard, Sevak, Söderberg, Wong Kenn).
La proponitaj modifoj estis do akceptitaj de granda plimulto. Oni trovos cxi-poste la definitivan tekston de la “Konstatoj de la Sekcio” (cxapitro IIa) kaj de la “Oficialaj Rekomendoj de la Akademio” (cxapitro IIIa).
Sinjoro Prezidanto !
Post la memorindaj laboroj de la fama logikisto COUTURAT, kiu volis trudi al Esperanto aprioran kaj do arbitran strukturon, sed kiu finfine sukcesis nur krei skismon en la internacilingva movado, nia lingvo havis la bonan sxancon profiti la laborojn de auxtenta sciencisto: René de SAUSSURE. Li ne kontentigxis per la rimarko, ke la derivreguloj inventitaj de COUTURAT neniel konvenas al Esperanto kaj do ne povas utili kiel kriterio por gxi, sed dum pluraj jaroj li studis la strukturon de la Zamenhofa lingvo kaj fine li povis starigi la bazajn regulojn, al kiuj fakte kaj dekomence obeas la vortfarado.
Liaj cxefaj verkoj pri la temo estis:
La logika bazo de la vortfarado en Esperanto (“Sci.Rev.”, Auxg. 10);
La construction logique des mots en Espéranto (du eld.: U.E.L., 1910, 84 p. – Kündig, 1910, 84 p. + 8 p.) Tiu verko ricevis la aprobon de ZAMENHOF (O.V., p. 455);
Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto – Raporto al la Akademio Esperantista, verkita de D‑ro René de Saussure, Prezidanto de la Komisiono pri vortfarado (Bern, 1915). Tiu brosxuro post enkonduko donis sur kvar pagxoj 16 regulojn (pli gxuste: Difinoj: 1 – 6; Vortanalizo: 7 – 14; Vortsintezo: 15 – 16); la cetero estis dedicxita al detalaj klarigoj de diversaj vort-kunmetoj prenitaj el la kunteksto de ekzemplaj frazoj, eltiritaj cxefe el la Fundamento kaj el la Fundamenta Krestomatio.
En ekzemplero de tiu tria brosxuro mi trovis rozan folieton “Al la membroj de la Lingva Komitato”, laux kiu mi eksciis, ke ZAMENHOF donis en letero sian personan opinion al la auxtoro, “sed por ne influi la Akademianojn kaj L.K.‑anojn, li deziras, ke oni ne konigu gxin gxis post la decido de la Akademio”. Pro la milito neniam estis decido; sed mi povis retrovi la leteron de ZAMENHOF en artikolo, kiun de SAUSSURE publikigis post la morto de la majstro (“Svisa Espero”, Jun. 17, p. 70‑72; kun faksimilo de la auxtenta letero), prave opiniante, ke certe la kreinto de la lingvo estas plej kompetenta jugxi, kiu el la diversaj teorioj tiam interbatalantaj estas la gxusta. Efektive jen la (elfrancigita) komenco de tiu letero:
“Koncerne viajn “Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio”, mi povas diri al vi, ke en gxi mi trovas nenion malaprobindan. Mi opinias, ke la Akademio povas doni sian aprobon al via brosxuro.”
La Akademio okupigxis pri la problemo kaj en 1913 akceptis la du unuajn “propoziciojn” de SAUSSURE (1910, 2., p. 73); nome: 1‑e: ...“ke la vortformado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de cxiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj reguloj de derivado”... – 2‑e: ke oni observu “la du principojn de neceso kaj de suficxo”...
Precipe pro la milito, sed ankaux pro diversaj oponantoj (HÖVELER, PANEL,...) kaj la prudenta nerapidemo de la Akademio, kiu opiniis la teorion ne plene matura en sia formo, neniam estis traktitaj la 3 aliaj “propozicioj” de SAUSSURE (1910, 2.), nome kaj cxefe: (3): logika gxenerala signifo de la finajxoj kaj egaleco kun la sufiksoj: ul, ajx, ec, ad; (4): klasigo de la radikoj laux la kvin klasoj: ul, ajx, ec, ad, e.
Ankoraux malpli estis traktitaj la 16 “Fundamentaj reguloj de la Vortteorio” (1915), en kiuj de SAUSSURE iom pli ellaboris sian teorion kaj ecx skizis la cxefajn regulojn de la vortfarado.
Inter la du mondmilitoj oni disputis cxefe pri la kerno de la teorio: cxu estas konvene klasi la radikojn en tri grandaj kategorioj, aux ne? – Sed evidentas, ke tiu klasigo havas valoron, nur se gxi ebligas klarigi la mekanismon de la vortfarado: vortklasigo kaj vortfarado formas unu nedisigeblan tuton kaj la gxusteco de la premisoj (la vortkategorieco) estas plej bone demonstrita per la deduktitaj konsekvencoj: per la fakto, ke la tuta teorio kapablas maksimume pravigi la vortformojn, kiuj kreigxis kaj estas uzataj de la komenco gxis nun. Ja restas esceptaj kazoj, kiujn oni akceptu pro la tradicio; sed ili ne povas endangxerigi la teorion.
Tre instrua pri la historio de la demando gxis 1930 estas la brosxuro Pri la vortfarado en Esperanto de J. R. G. ISBRUCKER (“Of. Bult. Akademio”, 1959 – Represo el: “Esperantologio”, II. 12-36, 1959).
Estis la merito de nia eminenta Kolego KALOCSAY plene ellabori tiun teorion (en: Lingvo, Stilo, Formo. Literatura Mondo, 1931. 143 p.; kaj poste en: Plena Gramatiko kunlabore kun G.WARINGHIEN). SAUSSURE sercxadis la gxustan vojon kaj devis argumenti unue kontraux COUTURAT kaj pli poste kontraux la internaj oponantoj al lia teorio. KALOCSAY felicxe povis flanke lasi tiajn zorgojn, kaj prosperis al li elcxizi novan formon de la sama teorio, klaran kaj spirito-kontentigan, senbalastigitan je cxiuj flankaj konsideroj. Liaj distingoj de la rekta kaj de la inversa vortefikoj estas, interalie, notindaj.
Nun, ni estas en tia stato, ke ni posedas elprovitan teorion, kiu fidele klarigas, kiel estas formitaj – kaj plu cxiutage formataj – la vortoj uzataj de Zamenhof kaj de la bonaj auxtoroj. Plie cxiuj nunaj uzantoj de la lingvo, se nur ili korekte lernis gxin, skribe aux parole formas la vortojn laux la principoj de tiu teorio, ecx se ili ne studis aparte tiujn cxi. Kaj tie cxi oni ne povus tro emfazi, ke ne temas, kiel cxe COUTURAT, pri reguloj arbitre elpensitaj, laux iuj “logikaj” modliloj, sed tute male, ke temas pri konstatoj, pri reguloj science ekstraktitaj el la lingvo mem, kia oni gxin uzas skribe kaj parole.
Ni opinias, ke post la dua mondmilito ecx ne unu sola vocxo levigxis kontraux tiun teorion en ties tuto. Sed ja levigxis aliaj vocxoj, ke la Akademio devus finfine gxin aprobi! Aliparte, kelkaj auxtoroj ja diskutis iujn detalpunktojn, sed konforme al la gxeneralaj linioj de la teorio (1). Versxajne ankoraux eblos fajli detaletojn, fiksi la karakteron de kelkaj radikoj (iam STOJAN asertis: ducento) ktp... Sed cxefa punkto estas jena: la probablecon, ke oni starigos novan teorion, ni povas konsideri nula, cxar necesus, ke la nova kapablu klarigi almenaux tiel multe kaj tiel funde kaj esence kiel la gxisnuna: gxi povus esti nura parafrazo.
(1) Ni citu i.a.:
. GREGOR. Kion la U.V. vere instruas pri la gramatika karaktero de la E‑aj radikoj? (en “La fontoj de E‑o, kaj du notoj pri la U.V.” – Depresajxo el Sci. Rev., 9, p. 92/115, 24 p.)
. de HOOG. La senpera verbigo de adjektivoj. K.U.N.E., Den Haag (1956?) 32 p.
ŰSTER. La oficiala radikaro kun enkonduko kaj notoj. E‑o Verlag Ellersiek und Borel. Berlin, Dresden, 1923. XVI + 70 p.
Tial ni konvinkigxis, ke estas tempo por la Akademio aprobi tiun teorion, kaj en la nomo de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro mi petas vin, kara Prezidanto, submeti al la vocxdonado de niaj Kolegoj jenan tekston de Konstatoj de la Sekcio, kiu poste estus publikigebla; gxi resumas en harmonian tuton de 17 paragrafoj la cxefajn liniojn de nia vortfarado: ekde la vortkategorieco gxis la principo de neceso kaj suficxo. – Komence de la jaro mi verkis unuan tekston por tiuj Konstatoj kaj nia Kolego K. KALOCSAY bonvolis honori nin per sia kunlaboro, plene reverkante tiun unuan tekston; sxajnas al mi, ke nun ni apenaux povus ricevi pli kompetentan kaj pli eminentan prezenton de tiu teorio: tiun lastan tekston bonvole legu cxi-poste.
Kun altestimaj salutoj,
D‑ro A. ALBAULT,
Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro.
I. NI KONSTATAS, ke en la kvinlingva Universala Vortaro de la “Fundamento de Esperanto” la Esperantaj vortoj estas prezentitaj sen finajxo kiel nudaj radikoj kaj estas tradukitaj en la naciajn lingvojn parte per substantivo, parte per adjektivo, parte per infinitivo de verbo. Laux tio do oni povas distingi tri grandajn kategoriojn de radikoj: substantive tradukitajn, adjektive tradukitajn kaj infinitive (verbe) tradukitajn. Cxar laux la sama Vortaro la substantivecon markas la finajxo -o , la adjektivecon la finajxo -a kaj la verbo-reprezentan infinitivon la finajxo -i , tiujn tri kategoriojn oni povas nomi O-radikoj, A-radikoj kaj I-radikoj kaj signi per O-, A- kaj I-.
RIM. Krome ekzistas ankaux adverbe tradukitaj radikoj (E-radikoj) kaj aliaj elementoj, kiuj ne estas finajxbezonaj (numeraloj, pronomoj, tabelvortoj, primitivaj adverboj, prepozicioj, konjunkcioj, partikuloj, interjekcioj). Cxiuj cxi tamen aux ne havas signifon en la vortfarado, aux estas klaseblaj en iun el la tri grandaj kategorioj, aux postulas specialan konsideron.
II. NI KONSTATAS, ke laux la Fundamenta Gramatiko la finajxoj “estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj” (R. 11). Tio tamen ne signifas, ke ili estas uzataj kiel memstaraj vortoj, cxar tiaj provoj sporadaj (ekz‑e “la mastro as fore” aux “l’ o necesa” aux “a birdo”) gxis nun ne estis imitataj; tio signifas nur, ke ili povas funkcii kiel substantiviga, adjektiviga aux verbiga elementoj (sufiksoj). Efektive, el la tri kategorioj de radikoj (O-, A-, I-) kaj el la tri finajxoj (-o, -a, -i) oni povas fari naux kombinajxojn: O + o, O + a, O + i; A + a, A + o, A + i; I + i, I + o, I + a). Ekzemple oleo, olea, olei; avida, avido, avidi; skribi, skribo, skriba.
III. NI KONSTATAS, ke en la “Fundamento de Esperanto” ne trovigxas regulo, kiu malpermesus, ke iun ajn finajxon oni uzu kun iu ajn radiko; la sola kondicxo de la uzebleco estas, ke la formita vorto havu ian sencon.
IV. NI KONSTATAS, ke, kiam la kategorio de la radiko estas identa kun la karaktero de la finajxo (O + o, A + a, I + i), la finajxoj havas ja gramatikan signifon, cxar ili signas la singularon kaj la nominativan kazon, aux la infinitivon, sed ili ne havas vortfaran, cxar la vortoj formitaj per ili havas la saman tradukon, kiel la nuda radiko en la Universala Vortaro. Oni povas do diri, ke la finajxoj tiaokaze estas pleonasmaj el la vidpunkto de la vortfarado. Tiu pleonasmeco signifas, ke ne nur la finajxoj markas la signifo-kategorion substantivan, adjektivan aux verban, sed ke ankaux la substantiva, adjektiva aux verba traduko de la radikoj en la Universala Vortaro markas ties signifo-kategorion substantivan, adjektivan aux verban. La O‑radikojn oni do povas nomi substantivaj, la A‑radikojn adjektivaj, la I‑radikojn verbaj.
V. NI KONSTATAS,
A) ke la substantive tradukitaj radikoj (= O‑radikoj, substantivaj radikoj) havas tre diversajn sencojn: ili signifas ekz‑e individuojn (persono, infano, viro), profesiulojn (tajloro, profesoro, barbiro), familianojn (filo, edzo, onklo), bestojn (leono, kankro, vermo), plantojn (kverko, lilio, fungo), lokojn (hejmo, urbo, lando), instrumentojn (violono, martelo, broso), materialojn (oro, metalo, sxtono), sciencojn (fiziko, matematiko, logiko), nociojn (ideo, eklezio, poezio), ktp. ktp., sed ili havas la komunan karakterizajxon, ke
1. kun la o‑finajxo ili havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;
2. kun la a‑finajxo ili povas havi tri signifojn: a) identa al la radiko (regxa persono); b) karakterizata de la kvalito de la radiko (regxa sinteno); c) rilata aux apartena al la radiko (regxa palaco). Alivorte: O + a povas esti: a) O‑identa, b) O‑kvalita, c) O‑rilata aux O‑apartena;
3. kun la i‑finajxo ili havas la sencon: agi aux stati kiel la radiko (tajlori, gasti), aux agi per la radiko (marteli), aux agi karakterizate de la radiko (ondi, nesti). Alivorte: O + i = manifestigxi (agi aux stati) O + e.
B) ke la adjektive tradukitaj radikoj (= A‑radikoj, adjektivaj radikoj)
1. kun la pleonasma a‑finajxo havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;
2. kun la o‑finajxo ili signas la nomon de la kvalito donita en la Universala Vortaro (la bono, la belo) aux la konkretan manifestigxon de la respektiva kvalito (la forto, la varmo);
3. kun la i‑finajxo ili signifas: manifestigxi (stati aux efiki) karakterizate de la radiko (rapidi, verdi, sani).
C) ke la infinitive tradukitaj radikoj (= I‑radikoj, verbaj radikoj)
1. kun la i‑finajxo havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;
2. kun la o‑finajxo ili signas la nomon de la ago donita en la Universala Vortaro, ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestigxo aux rezulto (promeno, flego, parolo; altaj konstruoj, sigelita skribo, rompita baro);
3. la a‑finajxo lauxsence gluigxas ne senpere al la verba radiko, sed al ties substantivigita formo, do I+a = I+o+a. La senco de la a‑finajxa verbradiko, tiel same kiel cxe la a‑finajxaj substantivradikoj, povas esti: a) identa kun la ago (ama sento, detrua ago); b) havanta la agon kiel kvaliton (ama koro, detrua vento); c) rilata aux apartena al la ago (ama letero, detrua intenco). Alivorte: I + a povas esti: a) I + o‑identa, b) I + o‑kvalita, c) I + o‑rilata aux I + o‑apartena.
VI. NI KONSTATAS, ke pri la granda plimulto de la radikoj estas per si mem evidente, al kiu kategorio ili apartenas. Tiu kategorio, cetere, estas aludita en la Universala Vortaro (uv), Oficialaj Aldonoj (oa) kaj en la bonaj vortaroj.
Tamen ni konstatas, ke tiuj verkoj principe ne estis verkitaj kun la intenco montri la signifo-kategoriojn, kaj tial en pluraj okazoj oni devas esplori la Zamenhofan lingvuzon kaj la lingvuzon de bonaj auxtoroj por konstati la kategoriecon, cxar okazis, ke elementoj transiris el unu kategorio en alian.
Ekz‑e: flori (uv), floro (uv) estas O‑kategoria, cxar flori = manifestigxi flore (t.e. produkti florojn).
firma (uv) (= solida) kaj firmo (uv) (= komerca societo) efektive estas du radikoj homonimaj: firma estas A‑kategoria, firmo estas O‑kategoria.
piki (uv) (per pinto) estas I‑kategoria, sed piko (uv) (ludkarta figuro) estas O‑kategoria.
planti (uv), (plantisto, plantado, ...) origine estis I‑kategoria; planto en la fruaj tempoj simple ne estis uzata. Gxia ekuzo kun la signifo de kreskajxo transportis la radikon al la O‑kategorio; la ceteraj kunmetajxoj ne modifigxis.
VII. NI KONSTATAS, ke la elementojn, krom la radikoj, cxu pro ilia reala signifo-kategorio (afiksoidoj), cxu pro la funkcioj, kiujn ili ekhavas en efektivaj kunmetoj, oni povas praktike klasi jene:
En la O‑kategorio: la finajxon -o, sufiksoidojn: ad, ajx, ec, ul; an, ar, ej, er, estr, id, il, in, ing, ism, ist, uj; obl, on, op;
En la A‑kategorio: la finajxon -a kaj la parencan -e (kiu estas propre adjektivo kun alia gramatika rolo), la adverbe tradukitajn radikojn aux E‑radikojn (el la sama kauxzo), la prefiksoidojn: dis, ek, for, mis, re; la sufiksoidojn: ebl, em, end, ind; la primitivajn (nesimetriajn kaj aux‑finajxajn) adverbojn; la prepoziciojn, la interjekcion fi;
En la I‑kategorio: la finajxon -i (kaj la parencajn -as, -is, -os, -us, -u); la afiksoidojn: ig, igx; la prepozicion per; la interjekcion ve.
Eksterkategorie staras:
1. cxiuj elementoj, kiuj gxenerale ne formas kunmetajxojn: la artikolo la, la partikulo cxi, interjekcioj, konjunkcioj;
2. la elementoj obeantaj specialajn regulojn:
a) la numeraloj estas du-kategoriaj: jen O‑kategoriaj; du plus du estas kvar, jen A‑kategoriaj: du birdoj. La a‑finajxo cxe ili servas formi vicmontran numeralon kaj tial gxi konservigxas cxe ties pluformado (unuaeco); la substantivan karakteron oni povas plifortigi per la o‑finajxo (unuo, cento); tamen cxe la a‑finajxa pluformado tiu o‑finajxo ne konservigxas, sed estas anstatauxata de la sufikso -op- (unuopa, centopa);
b) cxe la participoj la o‑finajxo neniam formas la nomon de abstrakta koncepto aux kvalito, sed la nomon de estulo aux de ajxo, kiu faras – respektive suferas – la agon difinitan de la radiko: gxenerale temas pri persono (amanto, konato). Cxi tie do la a‑finajxa kaj la o‑finajxa formoj estas sendependaj unu de la alia.
c) la pronomoj personaj estas kvazaux apartaj substantivoj, en kiuj la o‑finajxo ne estas esprimita: mi(o), mi(o)n, mi‑a.
d) la du kares-sufiksoj (cxj, nj) apenaux estas uzataj memstare; se tamen jes, ili havas substantivan karakteron (mia njo, njo‑knabo).
e) la elemento um estas plurkaraktera: jen substantiva (busxumo), jen adjektiva (proksimuma), jen verba (krucumi).
VIII. NI KONSTATIS,
1. ke post adjektivaj radikoj la o‑finajxo signas la nomon de la kvalito esprimata de la radiko aux ties konkretan manifestigxon. Tiu konkreta manifestigxo povas esti konkretajxo (malfaciloj, malagrabloj), kvalito de iu aux de io (belo de virino, malfacilo de tasko), aux ecx individuo (mia kara, mia belo Z). Tiun komunan aux resuman formon, tamen, oni uzas nur escepte, precipe en la poezio. Ordinare oni distingas la diversajn specojn de manifestigxoj per la t.n. kategorio-sufiksoj (ajxo, eco, ulo). La simpla o‑finajxa formo signifas la respektivan kvaliton kutime nur kiel abstraktan nocion (la belo, la bono) aux fizikan nocion (la varmo, la forto). La konkretan manifestigxon indikas -ajxo (malfacilajxoj, malagrablajxoj, belajxoj, bonajxoj), la kvaliton de iu aux de io indikas -eco (ies beleco, boneco, forteco; malfacileco de tasko). La individuan manifestigxon signas -ulo (belulo, bonulo, fortulo).
2. ke post verbaj radikoj la o‑finajxo signas la nomon de la respektiva ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestigxo aux rezulto (konstruo, skribo, danco, kanto; altaj konstruoj, sigelita skribo, folklora danco, populara kanto). Sed se oni konsideras la agon en ties farigxo, la agon evoluantan en sia dauxro, oni uzas kunmetajxon per -ado (konstruado, skribado, dancado, kantado); aliflanke, se oni volas konsideri la konkretan manifestigxon aux la rezulton sed ne plu la agon mem, oni uzas kunmetajxon per ajxo (konstruajxo, skribajxo).
IX. NI KONSTATIS, ke el la substantivradikaj substantivoj (O + o), oni povas finajxe formi kvalit-sencan adjektivon (O + a); ekz‑e: homa sento, edza vivo, hejma atmosfero. Por signi la nomon de tiuj kvalitoj, oni devus krocxi al la a‑finajxo la o‑finajxon: *homao, *edzao, *hejmao. Anstataux tio oni uzas la kategorio-sufikson -eco: homeco, edzeco, hejmeco. Laux cxi tio do: eco = aO‑o.
Ni konstatis ankaux, ke el ne‑verbradikaj substantivoj (O + o, A + o) oni povas formi finajxe verbojn (agenti, genui, verdi, rapidi, utili). Por esprimi la nomon de cxi tiuj agoj, oni devus krocxi la o‑finajxon al la i‑finajxo (*agentio, *genuio, *verdio, *rapidio, *utilio). Anstataux tio oni uzas la kategorio-sufikson -ado: agentado, verdado, genuado, utilado, rapidado. Laux cxi tio do: ado = iO‑o.
X. RILATE al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la cxefa vorto staras en la fino)” (R. 11). Ni konstatas, ke tiu cxi regulo koncernas ankaux la t.n. sufiksojn, escepte de eta, ega kaj acxa, kiuj, kvankam starantaj en la fino de la kunmeto, ne estas “cxefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, acxigas) la sencon de la antauxa radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, aux deriviloj, aux modifiloj.
Krom en la vortoj kun cxi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortapudmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suborditaj unu al la alia; ordinare ambaux vortoj konservas sian finajxon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj: majstro‑oratoro, soldato‑kamarado, membro‑abonanto; du, ecx tri adjektivoj: surda‑muta, rugxa‑blanka‑blua standardo; du adverboj: vole‑nevole, trafe‑maltrafe, pli‑malpli, iele‑tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligigxas la kategorio-sufiksoj (Vd. §VIII: -ajxo, -eco, -ulo), kaj plie: vir-, cxef- kaj -ino.
En la ceteraj kunmetoj, la cxefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antaux gxi. La cxefan vorton oni povas nomi cxefelemento kaj la vorton starantan antauxe flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporsxipo la cxefelemento estas sxipo kaj la flankelemento estas vapor(o).
Ni konstatas, ke la cxefelemento vortigas la antauxan elementon (la flankelementon), laux jenaj reguloj de la “rekta vortefiko”.
A) Substantiva cxefelemento (t.e. ia‑ajn‑kategoria o‑finajxa radiko staranta en la fino) substantivigas la ia‑ajn‑kategorian flankelementon, t.e. krocxas al gxi manifeste aux latente la o‑finajxon. La rilato inter la du elementoj estas esprimebla per la prepozicio de, kiu estas anstatauxigebla ankaux per alia, pli preciza prepozicio. Ekz‑e: homkoro = homo‑koro = koro de homo; varmenergio = varmo‑energio = energio de varmo; skribmasxino = skribo‑masxino = masxino por skribo; kuragxprovo = kuragxo‑provo = provo de aux pri kuragxo; libertempo = libero‑tempo = tempo de libero.
B) Adjektiva cxefelemento substantivigas la antauxan flankelementon, t.e. krocxas al gxi manifeste aux latente la o‑finajxon. La interelementa rilato estas esprimebla per la prepozicio je, kiu estas anstatauxigebla ankaux per alia, pli preciza prepozicio. Ekz‑e: herbricxa = herbo‑ricxa = ricxa je herbo; varmplena = varmo‑plena = plena de varmo; servpreta = servo‑preta = preta por servo; florsimila = floro‑simila = simila al floro; komunutila = komuno‑utila = utila al komuno.
C) Verba cxefelemento povas efiki al sia flankelemento trimaniere:
1. substantivige; la interelementan rilaton esprimas la prepozicio per. Ekz‑e.: martelbati = martelo‑bati = bati per martelo; pafmurdi = pafo‑murdi = murdi per pafo;
2. adjektivige, farante gxin, laux la formo, sia predikata adjektivo, laux la senco, rezulta adjekto: rugxpentri = pentri rugxa; purlavi = lavi pura; sanigi = igi sana;
3. adverbige, farante gxin manier-adjekto; tiu cxi efiko, tamen, estas escepta cxe adjektivradika flankelemento (ekz‑e: bonfarti) kaj validigxas precipe, kiam la flankelemento estas verba prefikso (disstarti, ekiri, foresti, misuzi, revidi) aux prefikse uzata prepozicio (cxirkauxrigardi, gxisatendi, intersxangxi, kontrauxkuri, trakuri).
Tiuj reguloj A, B, C estas la bazaj reguloj de la vortkunmeto en Esperanto.
RESUME: la interelementa rilato inter la elementoj de kunmetita vorto gxenerale estas tia, ke la flankelemento rilatas al la cxefelemento kiel substantivo antauxata de prepozicio: varmenergio = energio de varmo, servpreta = preta je servo, pafmurdi = murdi per pafo. Krome, la flankelemento de verba cxefelemento povas esti predikata adjektivo kun senco de rezultadjekto: purigi = igi pura, kaj ankaux manier-adjekto adverba, sed prefere nur, se la flankelemento estas adverba aux prepozicia prefikso: revidi, cxirkauxflugi.
Gxenerale nekorektaj estas tiuj kunmetoj, en kiuj la flankelemento estas adjektiva epiteto de la cxefelemento (dikonklo, belbirdo, bonprofesoro, diligentstudento, ks.). Evitindaj estas ankaux tiuj kunmetoj, en kiuj la adjektivradika flankelemento rilatas al la verba cxefelemento kiel adverba manier-adjekto (bonlerni, beldanci, precizkalkuli, ks.)
Kelkaj uzataj tiaj kunmetoj, nerespondaj al la bazaj reguloj, estas esceptoj kaj ne pravigas aliajn similajn kunmetojn; ekz‑e: dikfingro ne pravigas la vortojn dikonklo aux dikporko; nek junedzino pravigas la vortojn: junamiko aux junfrauxlino.
Aliajn sxajnajn esceptojn klarigas la pluformado de la regulaj kunmetoj (Vd. § XI), la vortliga funkcio de la finajxoj (Vd. § XII, XIII) kaj la inversa vortefiko (Vd. § XIV, XV).
XI. NI KONSTATAS, ke la vortkunmetoj faritaj laux la bazaj reguloj estas pluformeblaj per finajxoj; tiam la finajxo sendependigxas de la cxefelemento kaj rilatas al la tuta kunmeto. Ekz‑e: urbdoma = urbo‑domo‑a; domkonstrua = domo‑konstruo‑a; leterskribi = letero‑skribo‑i = i per leterskribo. Tiaj pluformitaj vortoj ne estas analizeblaj laux la bazaj reguloj (domo je urbo, aux skribi per letero, skribi letere, skribi letera), cxar tiamaniere ili ne havas sencon. Oni devas sercxi ilian bazan formon: urbodomo, domkonstruo, kaj al tiu rilatigi la memstaran finajxon.
XII. NI KONSTATIS en la § IX., ke gxenerale oni ne povas fari vortkunmeton el substantivo kaj el ties adjektiva epiteto. Tamen memstara a‑finajxo povas efiki per interkrocxado de tiaj du elementoj, farante el ili unu adjektivan vortkunmeton: facilanima = (facila animo)‑a, bluokula = (blua okulo)‑a, nigrahara = (nigra haro)‑a, largxasxultra = (largxa sxultro)‑a, samidea = (sama ideo)‑a. Kompreneble, ankaux cxi tiuj vortkunmetoj ne estas analizeblaj laux la bazaj vortkunmetaj reguloj; krom cxi tio ilin rekonigas, ke kun la o‑finajxo ili donas kontrauxregulan adjektivo-substantivan kunmeton (facilanimo, bluokulo, nigraharo ktp).
En cxi tiuj kunmetoj, el la strukturo de la vortoj sekvas, ke la finajxo de la adjektiva elemento devas esti -a kaj neniel -e: do nigranaza, largxasxultra, cxar ne temas pri la adverba epiteto de adjektivo (naza, sxultra) sed pri adjektiva epiteto de substantivo (nazo, sxultro).
Kiel la memstara finajxo, tiel same ankaux sufiks(oid)oj povas efiki per interkrocxado de la substantivo kun ties adjektiva epiteto: facilanimeco = (facila animo)‑eco, bluokuleco = (blua okulo)‑eco, nigraharulo = (nigra haro)‑ulo; largxasxultrulo = (largxa sxultro)‑ulo, samideano = (sama ideo)‑ano.
XIII. NI KONSTATAS, ke la memstara finajxo povas efiki per interkrocxado ankaux de substantivo kun prepozicio: cxirkauxurba = (cxirkaux urbo)‑a, eksterlanda = (ekster lando)‑a, transmara = (trans maro)‑a, senkora = (sen koro)‑a.
Kiel la memstara finajxo, tiel same ankaux sufiks(oid)oj povas efiki per interkrocxado de la substantivo kun ties prepozicio: eksterlandano = (ekster lando)‑ano, senkorulo = (sen koro)‑ulo.
En la kazoj sub § XI., XII. kaj XIII. la vortkunmetoj estas trielementaj: ili konsistas el cxefelemento, kiu estas finajxo aux sufiks(oid)o kaj el duobla flankelemento, el kiuj la dekstra estas substantiva kaj la maldekstra estas adjektivo aux prepozicio.
Ni konstatas, ke cxe duobla flankelemento ties du elementoj povas interrilati laux la vortkunmetaj reguloj: urbodoma = (domo de urbo)‑a, domkonstrua = (konstruo de domo)‑a, kaj ankaux laux la sintaksaj reguloj, do adjektiva epiteto aux prepozicio kun substantivo: nigrahara = (nigra haro)‑a, senkora = (sen koro)‑a.
XIV. NI KONSTATAS, ke cxe duobla flankelemento ne nur la dekstra elemento povas difini la vortkarakteron de la maldekstra elemento (ekz‑e: skribmasxina = skribo‑masxino‑a), sed ankaux la maldekstra elemento povas efiki al la dekstra, difinante ties vortkarakteron. Adjektiva aux prepozicia maldekstra elemento efikas substantivige: grandkuragxa = (granda kuragxo)‑a = karakterizita de granda kuragxo; palblua = (pala bluo)‑a; helverda = (hela verdo)‑a; senforta = (sen forto)‑a; senutila = (sen utilo)‑a; senpova = (sen povo)‑a; senduba = (sen dubo)‑a. Verba prefikso kiel maldekstra elemento efikas verbige: reformo = re‑formi‑o; ekmartelo = ek‑marteli‑o. Tio estas la “inversa vortefiko”.
XV. NI KONSTATAS, ke per la inversa vortefiko povas estigxi plurala aux substantiva senco de elemento, kaj per tio la finajxo povas roli kiel memstara. Ekz‑e, en triangulo “tri” sence pluraligas la elementon “angulo” kaj memstarigas la o‑finajxon laux la strukturo: (tri anguloj)‑o = triangulajxo. Tiel same: senforto = (sen forto)‑o = senforteco; senpovo = (sen povo)‑o = senpoveco. Tiujn formojn oni nomas “strecxitaj formoj”.
XVI. NI KONSTATAS, ke ekzistas vortkunmetoj ankaux kun triobla flankelemento, kiu povas esti:
1. prepozicio + substantivo interkrocxitaj per la a‑finajxo: enlitigxi = enlita‑igxi = (en lito)‑a‑igxi; altabligxi = altabla‑igxi = (al tablo)‑a‑igxi; elseligxi = elsela‑igxi = (el selo)‑a‑igxi. En tiuj kunmetoj anstataux la prepozicioj cxe aux apud oni uzas al kaj anstataux ekster oni uzas el.
2. du substantivoj interkrocxitaj per prepozicio: vizagxaltere = (vizagxo al tero)‑e, vidalvide = (vido al vido)‑e; korpsurkorpa = (korpo sur korpo)‑a.
XVII. NI KONSTATAS, ke la vortfarado obeas al jenaj reguloj de neceso kaj suficxo:
En la konstruon de la vorto oni devas enkonduki cxiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom suficxas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.
La faktoroj, kiujn oni konsideras cxe la neceso kaj suficxo, povas kusxi ankaux ekster la vorto, en la kunteksto. Helpe de gxi oni povas uzi t.n. resumajn formojn anstataux la ekzaktaj.
La Akademio de Esperanto,
aprobe konsiderinte la “Konstatojn
de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro”,
rekomendas, ke
oni atentu jenajn principojn de vortfarado,
kiuj rezultas el la analizo de la
konstanta uzado de la lingvo.
§ 1.– La tri cxefaj finajxoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj, difinas tri cxefajn signifo-kategoriojn, al kiuj apartenas almenaux cxiu negramatika radiko; nome, la substantivan signifo-kategorion (ekz‑e: arb‑o, hom‑o, ide‑o), la adjektivan signifo-kategorion (ekz‑e: grand‑a, bel‑a, lauxt‑a), kaj la verban signifo-kategorion (ekz‑e: kur‑i, sid‑i, pens‑i).
§ 2.– La finajxoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran. Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finajxo trovigxas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz‑e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finajxo trovigxas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam gxi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz‑e: patra, egali, amo).
Tiu signifo cxe la tri cxefaj finajxoj povas esti resumita jene:
-o: tio, kio estas.
-a: kiu havas la econ de.
-i: manifestigxi per.
§ 3.– Pli precize,
1) kun radiko de adjektiva kategorio la finajxo -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestigxo de tiu kvalito; ekz‑e: la belo, la rugxo, la eblo. Kontraste, ajx montras la nuran konkretan manifestigxon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz‑e: belajxo, beleco.
2) kun radiko de verba kategorio la finajxo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigxo aux rezulto de tiu ago; ekz‑e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajx montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauxro; ekz‑e: la dancado, la konstruado, la konstruajxo.
§ 4.– En unu aparta speco de kunmetajxoj la lasta vorto estas la cxefa kaj gxia radiko difinas la signifo-kategorion de la tuto; ekz‑e: tritikkampo estas kampo; vaporsxip- (en: vaporsxipo, vaporsxipa, vaporsxipe,...) estas substantiv-kategoria, same kiel sxipo; varmrugxa estas rugxa; martelbati estas bati.
Se la lasta vorto estas substantiv-kategoria aux adjektiv-kategoria, gxi donas al la antauxa vorto signifon substantivan; ekz‑e: varmrugxa = rugxa pro varmo; prespreta = preta por preso; aminda = inda je amo.
Se la lasta vorto estas verbo-kategoria, la antauxa vorto ricevas aux signifon adjektivan (ekz‑e: rugxpentri = pentri rugxa; sanigi = igi sana), aux signifon adverban (ekz‑e: martelbati = bati martele (per martelo); bonfarti = bone farti).
En tiu speco de kunmetajxoj la finajxoj estas intersxangxeblaj kaj aldonas sian signifon en la sama maniero kiel en la unuradikaj vortoj; ekz‑e: vaporsxipo, vaporsxipa kompanio (same kiel: sxipo, sxipa); martelbati, martelbato, martelbate.
§ 5.– En alia aparta speco de kunmetajxoj – ne kompreneblaj laux la antauxa paragrafo – la finajxo mem estas la cxefa vorto kaj difinas la signifo-kategorion de la tuto; gxi sekve ne estas intersxangxebla kun alia finajxo.
Se la radikoj de tia kunmetajxo apartenas al la tri cxefaj signifo-kategorioj, la unua gxenerale havas, aux eventuale akiras, signifon de adjektivo, kaj la dua – de substantivo; ekz‑e: bluokula, grandkuragxa, samidea = karakterizita per blua okulo, per granda kuragxo, per sama ideo.
Se la unua radiko estas prepozicio aux numeralo, gxi eventuale trudas substantivan signifon al la dua; ekz‑e: senutila = kiu estas sen utilo; triangulo = tio, kio estas tri anguloj; triangula = karakterizita per tri anguloj.
Por formi derivajxojn de tiuj kunmetajxoj, oni estas devigata uzi sufiksojn ; ekz‑e: bluokuleco, samideano, senutileco, trianguleco.
RIM.: Esprimoj similaj al blua okulo, bela regxino, varma radio, ... ne povas transformigxi al samsignifaj kunmetajxoj: ili devas resti gxuste, kiel ili estas.
Aliparte, ekz‑e: belregxino, varmradio, ... povas signifi nur: regxino de la belo, radio de varmo.
Fine ekzistas kelkaj apartaj (tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al la jxusa paragrafo; ekz‑e: junedzino signifas personon, kies edzineco estas juna.
§ 6.– En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki cxiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom suficxas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.
G. Waringhien,
Prezidanto de la Akademio.
D‑ro A. Albault,
Direktoro de la Sekcio de la Gxenerala Vortaro.