Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
* * *
Art. 1. La Akademio de Esperanto – mallonge indikota per la vorto Akademio – estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli gxian evoluon.
La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antauxa “Lingva Komitato” kaj de gxia “Akademio”, kaj dauxrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj.
2. Kiel membroj de la Akademio estas elekteblaj la esperantistoj, kies kapabloj kaj agado sur la tereno de la Lingvo Internacia garantias ilian kompetentan partoprenon en la laboroj de la Akademio, t.e. cxefe:
― la sendiskute rekonitaj esperantologoj;
― la eminentaj pedagogoj aux leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto;
― la auxtoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj aux tradukitaj, efektive kontribuis, sur la beletra, teknika aux scienca kampo, al la kultura ricxigxo de nia lingvo.
La membreco de la Akademio ne estas honora titolo, sed gxi postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio.
3. La nombro de la Akademianoj estu principe 45.
4. En la Akademio estas organizataj Sekcioj, kiuj studos la demandojn rilatajn al specialaj lingvaj fakoj: gramatiko, gxenerala vortaro, teknikaj vortaroj, literaturo k.a. La Sekcioj povas esti kreataj lauxbezone kaj ilia nombro ne estas limigita.
Cxiu Sekcio estas gvidata de Direktoro.
Cxiu Akademiano povas aligxi al unu aux pluraj Sekcioj, por kiuj li sentas sin speciale kompetenta aux al kiuj li volas prefere dedicxi siajn fortojn.
5. La Estraro de la Akademio konsistas el:
― la Prezidanto de la Akademio;
― unu aux du Vicprezidantoj;
― la Gxenerala Sekretario-Kasisto, se eble salajrata.
Cetere la oficoj de la Estraranoj estas sensalajraj, sed la Estraranoj havas rajton je kompenso por necesaj elspezoj.
6. La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la vocxdonantoj. Se devas okazi rebaloto, cxar ne suficxe da kandidatoj ricevis la absolutan plimulton, en tiu rebaloto la relativa plimulto decidas. En okazo de nombroegaleco de la vocxoj la Prezidanto havas decidan vocxon.
7. La Akademianoj konservas sian postenon dum 9 jaroj; ili estas reelekteblaj.
Cxiun trian jaron unu triono de la membroj estas submetata al rebaloto. Por la tabelo de tiuj balotoj la membroj estas dividitaj en tri Grupoj laux siaj jaroj de eliro.
Se unu aux pluraj postenoj farigxas vakantaj inter du regulaj elektoj, la elekto por ties plenigo okazos cxe la sekvanta regula elekto: en tiu baloto, estos unue provizataj la 15 postenoj de la Grupo submetita al la elektado; poste la vakantaj postenoj estos atribuataj al la elektitoj ricevintaj malpli da vocxoj ol la 15 unuaj; se estas vakantaj postenoj en du Grupoj, oni krome zorgos, ke kandidato ricevinta pli altan nombron da vocxoj estu elektita al la pli longa periodo de membreco.
8. Por farigxi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaux 5 Akademianoj, kiuj reprezentu almenaux tri malsamajn naciajn lingvojn.
Tiu regulo ne aplikigxas al la Akademianoj, kiuj jxus finis sian periodon de aktiveco: ili estas auxtomate prezentataj al reelekto, krom se tion ili rifuzas.
9. Antaux ol submeti kandidaton al baloto, la Prezidanto demandas lin pri lia agxo, ricevita scienca kaj faka instruo, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj, Esperanto-agado – aparte pri publikigajxoj en kaj pri Esperanto – , fideleco al la Fundamento de Esperanto kaj konsento konstante kunlabori en la Akademio.
La Prezidanto, se la gxisnunaj verkoj de la kandidato ne igas tion superflua, ankaux petas la opinion pri li de la Nacia Asocio aux de alia kompetenta institucio en la lando aux regiono, al kiu la kandidato apartenas. La Prezidanto komunikas al la elektontoj la ricevitajn respondojn de kaj pri la kandidato.
10. Pri la dezirindeco de la elekto de kandidato decidas en unua loko lia kompetenteco.
Pri la divido de la postenoj inter la diversaj lingvoj kaj nacioj ne ekzistas deviga regulo; sed estas dezirinde, ke kiel eble plej multaj lingvoj, en la unua loko la gravaj kulturlingvoj, estu reprezentataj en la Akademio.
11. La membroj de la Estraro kaj la Direktoroj de la Sekcioj estas elektataj de la Akademio por tri jaroj. Tiuj elektoj okazas cxiun trian jaron tuj post la elekto de la triono d e Akademio.
La elirantaj Estraranoj estas reelekteblaj.
En okazo de intertempe vakanta loko en la Estraro la Prezidanto aux Vicprezidanto tuj okazigas elekton. La intertempe elektita Estrarano estas submetata al rebaloto cxe la fino de la kuranta trijara periodo. Tio sama validas pri la Direktoroj.
12. La Akademio esploras cxiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Gxi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Gxi verkas teknikajn terminarojn, aux kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj auxtoroj. Gxi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto. Gxi povas doni premiojn al la auxtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.
La Akademio defendas Esperanton kontraux konkurencaj sistemoj de lingvo internacia.
13. La Akademio devas esplori demandojn, prezentitajn al gxi de unu el la sekvantaj instancoj:
a) la Prezidanto aux la estraro;
b) la Direktoro de unu el la Sekcioj;
c) almenaux 5 Akademianoj.
La Akademio povas ankaux esplori demandojn prezentitajn al gxi de iu esperantista organizajxo, de unuopa persono aux de grupo da personoj.
14. Se iu lingva demando apartenas al la laborkampo de iu Sekcio, la Direktoro de tiu Sekcio, konsultinte ties membrojn, ellaboras raporton, pri kiu vocxdonas la Akademio. Se ne cxiuj Sekcianoj samopinias, la raporto prezentu la diversajn vidpunktojn, kaj, post gxia komunikado al la Akademianoj, la Estraro lasu almenaux dumonatan intertempon por la diskutado, antaux ol vocxdonigi la Akademion pri la konkludoj de la raporto.
15. Pri cxiu studita demando la Akademio prenas decidon. La decidoj povas esti nuraj rekomendoj aux malrekomendoj, aux definitivaj aproboj aux malaproboj.
16. La Akademio solvas la al gxi submetitajn lingvajn demandojn laux la principoj de la “Fundamento de Esperanto”.
Pri cxiuj demandoj rilataj al la lingvouzo gxi decidas per absoluta plimulto de la vocxdonantoj, se almenaux du trionoj de la membroj vocxdonis, alie per absoluta plimulto de cxiuj membroj.
Se temas pri enkonduko de lingva novajxo aux pri sxangxoj de pli fruaj decidoj de la Akademio aux de la Lingva Komitato, la aprobo de almenaux du trionoj de cxiuj membroj estas necesa.
En okazo de nombroegaleco de la vocxoj la Prezidanto havas decidan vocxon.
Se laux la supraj kondicxoj decido ne povas esti atingita, la demando estas submetata al nova vocxdono.
17. La Akademio povas starigi oficialajn rilatojn kun organizoj eksteraj, i.a. kun fakaj komisionoj de specialistoj kaj kun naciaj Esperanto-Institutoj, se tiuj rekonas gxian lingvan auxtoritaton kaj devigas sin submeti al gxia kontrolo la rezultojn de siaj laboroj.
18. Membroj de la Akademio povas esti eksigataj:
a) se ili kvarfoje sinsekve ne respondis leterojn aux cirkulerojn de la Prezidanto, de la Estraro aux de la Direktoro de la Sekcio, al kiu ili apartenas, se ili ne partoprenas en la vocxdonoj aux alimaniere klare montras sian nekapablecon aux indiferentecon por la plenumo de sia ofico;
b) se ili agis publike aux kasxe kontraux Esperanto gxenerale aux kontraux la Akademio aparte;
c) se ili pro malhonora ago estis kondamnitaj de legxa tribunalo al puno de mallibereco.
19. Pri eventuala eksigo la Akademio decidas, se eble post esploro de la klarigoj de la interesato, per absoluta plimulto de la vocxdonantoj, se almenaux du trionoj de la membroj vocxdonis, alie per absoluta plimulto de cxiuj membroj. En okazo de nombroegaleco de la vocxoj la Prezidanto havas decidan vocxon.
20. La Akademio trovas siajn financajn fontojn en subvencioj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de aliaj esperantistaj organizajxoj, kiuj volas subteni gxian laboron, kaj en donacoj de esperantistoj.
21. Cxiujare la kontoj de la Akademio estas publikigataj en la Jarlibro de la Universala Esperanto-Asocio.
22. Por diskonigi siajn laborojn kaj decidojn, la Akademio publikigas “Oficialajn Informojn de la Akademio de Esperanto” en formo de cirkuleroj, sendataj al la Akademianoj kaj al la esperantistaj gazetoj, kiuj deklaris, ke ili konsentas represi ilin.
23. Lauxbezone kaj laux la financaj rimedoj la Akademio povas ankaux publikigi presitan kajeron kun la titolo “Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto”.
24. Proponi sxangxon en la statuto povas cxiu Akademiano, kaj tiu propono devas esti submetita al vocxdono, se almenaux 4 aliaj Akademianoj gxin apogas.
25. Pri propono por sxangxo de la Statuto decidas la Akademio post raporto de la Estraro. Por esti akceptita, tia propono bezonas la aprobon de minimume du trionoj de la membroj de la Akademio.