Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
Choisy-le-Roi, la 3an de Februaro 1965.
Estimata Kolego,
Okaze de la sesdeka datreveno de la oficialigo de nia “Fundamento”, ni opiniis, ke estus dezirinde entrepreni sur la gramatika tereno tion, kio estis jam farita pri la vortaro, t.e. ian sisteman esploradon de la respondoj tie troveblaj al kelkaj sintaksaj problemoj, ekz‑e la pasivaj participoj, la pronomoj si kaj sia, ktp...
En la kadro de tiu esplorado, kaj en akordo kun la Direktoro de la Gramatika Sekcio, la Estraro prezentas al vi la sekvantan demandaron, redaktitan de la Prezidanto. Sur la bazo de viaj respondoj, la Direktoro provos ellabori precizajn regulojn de uzado de tiuj participoj, kiujn la Estraro poste submetos al via vocxdonado.
* La dangxeron de tiaj statistikoj montros jena eltirajxo el publika letero de K. Kalocsay: “Kolego Vilborg, bedauxrinde, lasis sin erarigi de la statistiko de kolego Jung, laux kiu cxe Zamenhof kontraux unu devia (= itisma) formo staras 670 nedeviaj (= atismaj), sekve Zamenhof estis “itisto” nur en 0,176%... La lerteco de kolego Jung konsistas en tio, ke la procenton li kalkulas ne el tiuj verboformoj, cxe kiuj trovigxas diferenco inter atismo kaj itismo, sed el cxiuj verboformoj, ankaux el la simplaj, cxe kiuj trovigxas nenia diferenco... Formojn atismajn cxe Zamenhof gxis nun oni malkovris sume 5: cxiuj aliaj sxajne atismaj formoj estas klarigeblaj aux kiel iterativoj, aux kiel abstraktaj imperfektoj (vd. “Vojagxo inter la Tempoj” p. 85)...” Kaj li konkludas, ke tiel malgrandega nombro pruvas, ke povas temi nur pri pens-, skrib-, leg- aux preseraroj. G.W.
Ni petas vin, bonvolu respondi cxi tiun demandon en la limtempo de du monatoj, kiu certe estos suficxa por la esploro de la koncerna materialo.
Altestime vin salutas
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| W. E. Collinson | Vicprezidantoj, |
| P. Neergaard | |
| R. Bernard | Sekretario. |
En la jam longa historio de nia lingvo nur du okazoj prezentigxis, en kiuj gramatika diskuto ricevis vastan publikecon kaj dividis – kaj gxis nun ankoraux plu dividas – la esperantistojn en du skolojn: la afero de la landnomaj sufiksoj kaj la afero de la participaj sufiksoj. Sed en tiuj cxi du aferoj la pozicio de la demando ne estas gxuste la sama.
Cxe la unua problemo, efektive, du punktoj cxiam restis ekster diskuto: 1° Temas pri konkurenco inter du sufiksoj (-uj kaj -i), el kiuj cxiu havas siajn apartajn kromsignifojn, sed kiuj, sur la koncernata tereno, havas gxuste kaj ekzakte la saman signifon. La ekzisto de du sufiksoj por esprimi la saman ideorilaton povas estigi ja ian embarason (de ricxeco), sed absolute nenian konfuzon pri la kompreno. 2° Neniu iam kontestis, ke la Fundamento prezentas por esprimi tiun saman ideorilaton sole nur la sufikson -uj, kaj cxiu konfesas, ke la eventuala enkonduko de la sufikso -i estus unu el tiuj “neologismoj”, kiujn aludas la Antauxparolo al la Fundamento: la sola demando estas do pesi, cxu la utileco de tia aldono al la Universala Vortaro estas gxenerale rekonata, kaj cxu venis la tempo sankcii tian aldonon.
Cxe la dua problemo la situacio estas tute mala: 1° Temas pri la samaj verboformoj (ekzemple: estis -ata kaj estis -ita), al kiuj cxiu el la du skoloj atribuas malsaman signifon: tiel ke la kunekzisto de tiuj po du signifoj por la samaj formoj neeviteble kreas miskomprenojn. 2° La aserto de unu skolo, ke gxi uzas la pasivajn verboformojn laux la Fundamento, estas kontestata de la alia skolo, kiu siaflanke asertas, aux ke la Fundamento ne entenas suficxajn klarigojn por decidi pri tiu demando, aux ecx ke gxi permesas ankaux la uzadon praktikatan de tiu alia skolo.
Tiuj du aspektoj de la demando pri la pasivaj verboformoj igas gxin la plej urgxe diskutenda. Cxar allasi, ke unu sola konjugacia formo povu esti komprenata en du manieroj, estus pereiga por lingvo internacia, kies esenca kondicxo estas la senduba klareco, cxar, laux la cxiam memorinda diro de Zamenhof, “lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se cxiuj uzas gxin severe egale”. Kaj ne esplori, kia estas gxuste la instruo de la Fundamento pri tiu speciala punkto, estus ne nur nescienca sinteno, sed ankaux malrespekto al la propra valoro de tiu Fundamento, kiu, laux la vortoj de gxia iniciatinto, “devas nur savi nin kontraux anarhxio”, kaj perfido de la propra funkcio de la Akademio, kia gxi estas difinita de gxia statuto.
* * * * *
Sed tiu cxi principa motivo ne estas la sola: unu alia, kvankam cirkonstanca, akcelis mian decidon entrepreni la nunan esploron.
Unu el la cxefaj celoj de niaj propagandaj instancoj estas la enkonduko de nia lingvo en la lernejojn: de pluraj jaroj ilia kampanjo rimarkinde progresis kaj en kelkaj lokoj atingis ecx pozitivajn sukcesojn. Sed tiuj sukcesoj mem des pli urgxigas ian decidon pri tiu demando: cxar estas neimageble, ke devokonscia sxtatestro aux parlamento permesus la devigan instruadon de lingvo tiel malperfekta, ke en gxi unu sama frazo povus signifi du inter si kontrauxsencajn aferojn (ekz‑e:
| cxar mia auxto estis riparata cxi-matene, | mi ne povis aux mi povis | veturi al nia bankedo), |
aux, ke unu sama frazo povus havi du tre malsimilajn signifojn, ekz‑e “Estas interkonsentite, ke la vilagxoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj antaux 1966”: kiu klauxzo signifas, por unuj, ke la rekonstruadon oni komencos antaux 1966, kaj por la aliaj, ke la rekonstruadon oni finos antaux 1966.
En la tute ne malversxajna okazo, se malamiko de nia afero turnus la atenton de favora ministro de edukado sur tiun gravan difekton, kaj se tiu ministro demandus min, kiel Prezidanton de nia plej alta lingva institucio, kiun sencon la Akademio rigardas korekta, mi devus povi doni klaran kaj difinitan respondon.
Cetere, de tiel longa tempo la du skoloj argumentadas unu kontraux la alia, ke la Esperanta publiko komencas miri pri la silentado de gxia lingva institucio kaj dubi pri ties utileco.
Jen kial esplori nun tiun demandon postulas de ni same kiel la interesoj de la lingvo mem kaj de nia movado, tiel ankaux la digno de nia Akademio.
Ne povas temi pri analizo, komparado kaj diskutado de la diversaj teorioj elmetitaj diversflanke pri tiu demando. Krom tio, ke, laux la sagxa konsidero de Zamenhof, “teoria diskutado kondukos al nenio”, ni estas ligitaj per la Artikolo 16‑a de nia statuto, laux kiu la “Akademio solvas la lingvajn demandojn laux la principoj de la Fundamento de Esperanto”. Ni devas do simple esplori tiun bazan dokumenton “por cxiam devigan por cxiuj esperantistoj”, kolekti la informojn, kiujn oni povas tie trovi pri la uzado de la pasivaj verboformoj, kaj konstati, cxu el la du skoloj ili pravigas unu aux ambaux aux neniun.
Tiun esploron mi penos fari en la plej objektiva maniero; mi ne kontentigxos per simpla elnombrado de la ekzemploj, nek postulos, ke vi fidu al mi pri ilia interpretado kaj klasifikado. Cxar estas evidente, ke cxiu el vi povas kompreni ilin en alia maniero, ol la mia, tial, cxe cxiu grava punkto mi petos vin esprimi precize vian opinion per “jes”, “ne” aux “sindetene”. Tia proceduro, kiu estus absurda, se temus pri pruvado de ia scienca verajxo, estas la plej tauxga, por difini la gxustan sencon de jam ekzistanta kaj de neniu kontestita teksto, kiu estis destinita al la tuta esperantistaro kaj kies sencon povas kaj devas difini ties gxenerala konsento. Cxar finfine tio, kion ni urgxe bezonas, estas praktika gvidregulo, kaj tian povas ja starigi nur formala vocxdono de la Akademio, al kiu la esperantistaro konfidis la decidon de la lingvaj problemoj.
Se per tiu esplorado ni sukcesos atingi pozitivan rezulton, ni estos farintaj almenaux unu pasxon al la solvo de la demando; de tiam ni disponos oficialan interpretadon, difinantan, kiu sistemo de pasiva konjugacio estas fundamenta, kaj kiu ne. Tiel farigxos klare kaj ne plu diskuteble, ke iuj ajn aliaj sistemoj estas pure privataj iniciativoj kaj deflankigxoj personaj.
Por tiu esplorado mi uzos la sciencan eldonon de la Fundamento, publikigitan de nia kolego Albault cxe la Esperantaj Francaj Eldonoj (1963). Mi supozas, ke cxiu el vi gxin disponas.
Por povi senkonfuze difini la pozicion de la Fundamento rilate al la du skoloj, estas necese precizigi unue, en kio kaj pri kiuj punktoj tiuj cxi diferencas.
1) La plej unuavide frapanta diferenco estas cxe ilia uzo de la formo “estis -ita”. Por unu skolo – ni diru: la skolo A – tiu estas pluskvamperfekto (antauxpreterito). Ekz‑e la frazo: “Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita” signifas, ke en okazo antauxa al tiu transportado oni jam pli frue operaciis lin en tiu sama hospitalo.
* Nia kolego Jung kolektis en “La Esperanta Konjugacio” (p. 163) amason da ekzemploj por pruvi, ke en la rilatpropozicioj Zamenhof uzas la formon “estis -ita” sole nur por esprimi antauxan okazajxon. Sed li preteratentis du-tri detalojn: 1° En cxiu el la ekzemploj kolektitaj de li temas pri rilatpropozicioj epitetaj, dum en la cxi-supra frazo temas pri pseuxdo-subpropozicio (cxar kiu = kaj tiu), donanta novan informon, montranta pluan etapon en la rakontado: la samaj reguloj povas do ne validi por tiuj du malsamaj specoj de propozicioj. 2° Kaj efektive nia kolego de Hoog demonstris, ke, kiam Zamenhof uzas unu el tiu dua speco (kiun oni povus nomi: kontinuativa), li donas al “estis -ita” la sencon de simpla preterito, esprimanta postvenantan okazajxon; pruvo, inter multaj: “En la fenestro staris mirtujo, kiu estis sxovita iom flanken, por ne esti elpusxita, dum la maljuna frauxlino sin klinis antauxen, por rigardi.” (Fabeloj de Andersen, III, p. 112: la sxovado okazas post la stato priskribita en la cxefpropozicio!). Ke T. Jung ne rimarkis tiajn frazojn, kiujn trovi ne estas malfacile, ne estas rekomendo pri la gxusteco de liaj “statistikoj”. 3° Cetere, se oni volus, malgraux la uzado de Zamenhof, tute malpermesi tiajn kontinuativajn subpropoziciojn, suficxus skribi: “Oni transportis lin en hospitalon: en tiu li estis operaciita”, por retrovi skemon de frazo bone konatan de T. Jung (Vidu “Lingvo kaj Vivo”, p. 191). G.W.
Tiun facile uzeblan kriterion mi uzos en la unua parto de mia esploro.
2) Alia kriterio, iom pli delikata, estas la uzmaniero de la sufikso -at- cxe la pasivaj verboformoj. Por la skolo A tiu sufikso havas nur tempan valoron kaj signifas, ke la pasiva ago okazas en la priparolata momento. Ekz‑e la frazo: “La 30‑an de Decembro mi estis renversata de auxtomobilo” signifas simple, ke tiu akcidento okazis en la dirita tago.
Por la skolo Z tiu sufikso signifas, ke la pasiva ago ankoraux ne atingis sian finigxon aux plenumitecon, cxu pro tio, ke gxi plu kaj plu dauxras, cxu pro tio, ke gxi ree kaj ree ripetigxas. Ekz‑e la frazo: “La 30‑an de Decembro li estis batata de nekonatoj” signifas, aux ke la batado longe dauxris, aux ke gxi plurfoje okazis en tiu sama tago.
Tiun cxi duan kriterion mi uzos en la dua parto de mia esploro. Tiamaniere oni povos kontroli la rezultojn de la apliko de la unua kriterio per tiuj de la apliko de la dua, kaj atingi pli grandan certecon.
** Vidu la “Sepan Oficialan Aldonon”.
La kvinlingva Gramatiko tusxas nian temon en sia paragrafo 6a. Sed gxi donas pri gxi nur morfologiajn indikojn, kiel klare montras la subtitolo aux anonco, trovigxanta tiuloke en la kvin lingvoj, kiu tradukigxas per “Formoj de la Verbo”. Kie oni parolas pri “formoj”, oni evidente ne intencas paroli pri la uzmaniero de tiuj formoj.
Vere estas, ke la diversaj participaj sufiksoj estas nomataj per nacilingvaj vortoj, kiuj en cxiu lingvo egalas al “participo aktiva prezenca, preterita, futura”, “participo pasiva prezenca, preterita, futura”: sed tio tute ne povas signifi, kiel kelkaj asertas, ke tiuj sufiksoj havas pro tio sencon strikte tempan: oni nur ekpensu, ke en tiuj lingvoj oni disponas pri nenia alia rimedo, por ilin nomi; kroma pruvo estas, ke tiuj nomoj estas uzataj egale en la gramatiko de la slavaj lingvoj, en kiuj estas sciate, ke la senco de la verbaj formoj ne estas pure tempa; cetere en la germana parto mem Zamenhof uzis la tiutempe kutimajn latinajn nomojn, el kiuj almenaux unu: “perfektum” signifus propre ne la pasintecon, sed la elfinigxon de la ago!
* Alian escepton, kiun mi pretervidis, malkovris nia kolego Lapenna, skribante: “En la Fundamenta ruslingva Gramatiko Zamenhof tradukis ‘farata’ per la rusa ‘delaemyj’, kio signifas, ke la ago estas en stato de disvolvigxo. Sekve -ata per si mem neniam povas implici kompletigxon de la ago. Por ‘farita’ Zamenhof havis je dispono du pasintajn participojn en la rusa: ‘delannyj’ kaj ‘sdelannyj’. La unua – ‘delannyj’ – indikas nefinitan, nekompletigitan pasivan agon en la pasinteco, do disvolvigxon de la ago mem en la pasinteco. La dua – ‘sdelannyj’ – signifas, ke la ago komplete plenumigxis. Kompreneble, pro la plenumiteco, la ago mem estas necese ‘pasinta’, kaj tial en la Fundamento, same kiel en la rusa, tiu participo estas nomata ‘pasinta’. Kiel konate, Zamenhof perfekte sciis la rusan kaj, sekve, povis traduki ‘farita’ aux per ‘delannyj’ aux per ‘sdelannyj’. – Li elektis ‘sdelannyj’, kaj per tio absolute klare difinis la signifon de la pasiva pasinta participo kiel agon, kiu kompletigxis.”
Eble ne estos senutile rimarkigi, ke, ankaux cxe la angla kaj germana tekstoj de la Fundamenta Gramatiko, la sama kontrasto inter la tradukoj de –at (being done/der gemacht wird) kaj de –it (having been done/gemacht – kaj ne: der gemacht wurde!) certigas por la unua la signifon de ago disvolvigxanta kaj por la dua la signifon de la postaga stato. Grava peko kontraux la plej elementa klareco kaj kontraux la spirito mem de Esperanto, laux kiu cxiu lingv-elemento – radiko, afikso, finajxo – konservas cxiam kaj cxie sian propran signifon, estas do atribui al –at en kelkaj esceptaj okazoj (ekz-e post “estis”) la sencon de –it, kiel faras nia kolego Vilborg (Vidu “esperanto – moderna lingvo” p. 26, 27.) G.W.
Jen do la 1a punkto, pri kiu mi petas vian opinion: cxu vi akceptas cxi tiun konstaton?
el la kvinlingva Gramatiko oni ne povas tiri ian precizan instruon pri la uzmaniero de la participoj.
* * * * *
Se montrigxos el viaj respondoj, ke la § 6a de la Gramatiko ne suficxas, por informi pri la gxusta uzo de la participoj, ni devas do turni nin al la Ekzercaro. Sed antaux ol studi gxin, ni devas klare precizigi, ke tiu Ekzercaro havas gxuste la saman valoron de fundamenteco, kiel la Gramatiko. Tion evidentigas la Antauxparolo ( Alineo A 2 ); tia cetere estis jam la intenco de Zamenhof, kiam li anoncis la aperon de tiu Ekzercaro per jenaj vortoj: “La “Ekzercaro” donas al cxiu komencanto... la eblon facile kaj sisteme ellerni nian lingvon... Tiam farigxi perfekta esperantisto estos jam afero tre facila por cxiu”. (“Esperantisto”, 15. Sept. 1894.) Kio klare signifas, ke en la opinio de Zamenhof la Ekzercaro liveras sisteman prezentadon de la lingvo, kaj ke oni ne estas perfekta esperantisto, se oni preteratentas gxiajn instruojn.
Jen do la 2a punkto, pri kiu mi petas vian opinion:
cxu la Fundamenta Ekzercaro estas unu el la legxdonaj dokumentoj pri la uzado de la lingvo?
* * * * *
La unua ekzemplo de pasiva preterito trovigxas en § 12, 19: “Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua”. Doni al tiu “estis naskita” la valoron de pluskvamperfekto aux antauxpreterito oni povus nur per hipoteza aldono de ia antauxa frazo (kiel jena, proponita de unu kolego: “En 1752, li havis samagxan amikon: Georgo... ktp”). Sed tiaj kompletigajxoj estas pure arbitraj kaj kontrauxaj al bona scienca metodo. Aliflanke, aserti, ke en tiu frazo “temas pli pri stato ol pri ago“, nenion klarigas, cxar estas tamen neeble koncepti, ke la naskigxo tute ne estas ago. En efektiveco, se ni sen antauxjugxo konsideras la cxi-supran frazon, ni konstatas, ke gxi pure kaj simple esprimas unu pasintan okazajxon, kaj estas gxuste paralela al jena frazo: “Georgo Vasxington mortis en 1799”.
Sekve oni devas konkludi, ke en tiu frazo la formo “estis naskita” ne estas pluskvamperfekto kaj klarigxas nur laux la sistemo Z. Cxu vi aprobas tiun konkludon? (Punkto 3a).
* * * * *
La dua ekzemplo trovigxas en § 25, 21: “Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita”, sed la ekzemploj de tiu § devas esti ekzamenataj kune, kion ni faros en la cxapitro VI.
* * * * *
La trian ekzemplon ni trovas en § 33, 7: “Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.” La priparolata momento estas evidente la “tagon, en kiu ktp.”: sed se li malbenas tiun tagon, la kauxzo estas gxuste, ke en tiu tago – kaj ne antaux gxi – okazis la naskigxo. Tiel ke ne povas temi cxi tie pri la pluskvamperfekto, kaj tiu frazo havas logikan sencon nur laux la sistemo Z. Cxu vi konsentas? (Punkto 4a).
* * * * *
La kvara ekzemplo trovigxas en § 35, 18: “La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.”
Sxajne ambaux skoloj akordigxos, ke “kovrita” havas cxi tie la statan signifon kaj la valoron de adjektivo: ne temas do pri vera pasivo. Cxu vi konsentas? (Punkto 5a).
* * * * *
La kvinan ekzemplon ni trovas en § 39, 11: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis”.
Tiu frazo prezentas al ni diversajn manierojn de morto: natura, memfarita, murda kaj akcidenta: estas evidente, ke en cxiuj tiuj kvar variantoj temas pri unu sama momento. Doni al “esti mortigita de neniu” la valoron de pluskvamperfekto igus la frazon sensenca, kiel montrigxas, se oni eksplicite esprimas tian antauxtempecon: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin kaj ankaux estis jam pli frue mortigita de neniu...”. Aliflanke la suplemento de aganto “de neniu” neebligas doni al “mortigita” statan signifon.
Restas do, ke en cxi tiu kvina ekzemplo la formo “estis mortigita” ne povas esti pluskvamperfekto kaj ke la frazo havas sencon nur, se oni komprenas gxin laux la sistemo Z. Cxu vi same opinias? (Punkto 6a).
* * * * *
La sesan kaj lastan ekzemplon ni trovas en § 42, 8: “El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Mosxto...”
Same kiel en la antauxa okazo (§ 35, 18), sxajnas ke “adresita” havas cxi tie la statan valoron de adjektivo, kaj ke ne temas do pri vera pasivo. Cxu vi konsentas? (Punkto 7a).
* * * * *
Resume, el la 6 ekzemploj de la formo “estis -ita”, du (§ 35, 18 kaj § 42, 8) ne estas konsiderindaj, cxar en cxiu el ili temas efektive pri stat-participo kaj ne pri vera pasivo; unu (§ 25, 21) ni ekzamenos poste; restas tri ekzemploj (§ 12, 19; § 33, 7 kaj § 39, 11), en kiuj la formo “estis -ita” ne povas, laux mia opinio, havi la sencon de pluskvamperfekto, kaj kiuj klarigxas nur laux la sistemo Z.
Mi konkludas do la unuan parton de mia esploro per la konstato, ke la sistemo A ne kongruas kun la Ekzercaro. Cxu vi same opinias? (Punkto 8a).
* * * * *
La konkludon de la unua parto mi devis tiri el ekzemploj dismetitaj tra la Ekzercaro, kio estas tute natura afero, cxar demonstri, ke unu formo ne havas ekskluzive la sencon de pluskvamperfekto, ne postulas apartan cxapitron de lernolibro. Male, al la instruado de la gxusta uzado de -ata Zamenhof ne nur dedicxis tutan duonon de cxapitro (§ 25), sed ecx arangxis tiun instruon en plej rimarkinda maniero, kiel oni vidos, se mi skribos gxin en du kolumnoj:
|
1-6 |
Mi estas, estis, estos, estus amata. |
7-12 |
Vi estas, estis, estos, estus lavita. |
|
19 |
Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi. |
20 |
La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi. |
|
21 |
Kiam via domo estis konstruata, |
mia domo estis jam longe konstruita. |
|
|
22 |
Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. |
23 |
Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux. |
|
24 |
Mia ora ringo ne estus tiel longe sercxata, |
se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi. |
Kiel oni vidas, tiu tabelo prezentas serion da frazoj, kiuj duope kontrastas unu kun la alia per tio, ke en la maldekstra kolumno ili entenas at-participon kaj en la dekstra it-participon. Cxie tie temas do pri intenca, sistema instruado de la diferenco inter tiuj du sufiksoj en la pasiva konjugacio. Kia do estas tiu instruo?
1) Kontraste kun la kvar gxin sekvantaj ekzemploj, la unua duopo prezentas formojn de pasiva konjugacio sen kunteksto: la indikon de la diferenco ni devas do sercxi aliloke, t.e. en la malsamaj uzitaj verboj, kies elekto devas helpi al la gxusta kompreno. Nu, estas facile konstati, ke “ami” esprimas konstantan animdispozicion, dum “lavi” esprimas agon, kiu post pli-malpli longa plenumigxo lasas post si novan staton (de pureco). La kontrauxmeto de tiuj duspecaj verboj reliefigas diferencon ne inter du momentoj de la tempo, sed evidente inter dauxro kaj rezulto.
Tute saman kontraston montras al ni la sola punkto de la franclingva testo en la 6‑a Regulo de la Gramatiko, per kiu gxi diferencas de la alilingvaj tekstoj: la dua ekzemplo “la pordo estas fermita” kontrastas kun la unua “sxi estas amata de cxiuj” ne per malsameco de la tempo (temas ambauxloke pri estanteco), sed per la elekto de du diversvaloraj verboj: ami kaj fermi , kapablaj evidentigi la nuancojn de dauxro (ami) kaj de rezulto (fermi); kaj tiun kontraston Zamenhof klare substrekis per la du parentezoj, kiuj tradukigxas jene: “amata (la afero farigxas)... fermita (la afero estas farita)”.
La unua duopo de la ekzemploj 1‑6 kaj 7‑12, same kiel la franclingva precizigo de la § 6 de la Gramatiko, celas do montri, ke oni devas uzi -ata por esprimi dauxran agon, kaj -ita por esprimi la rezultan staton de ago. Cxu vi konsentas (Punkto 9a).
* * * * *
2) En la frazoj 21 kaj 24, oni povus unuavide opinii, ke la uzo de -ata en la unua subordigita propozicio kaj de -ita en la cxefpropozicio esprimas simple la rilaton de antauxtempeco al posttempeco. Tia rilato sendube ekzistas, se al gxi aldonigxas alia ideo, ecx pli grava ol la memevidenta tempa rilato.
Pri la frazo 21, se oni konsiderus nur la duan parton, oni povus diri, ke la participo konstruita havas la signifon de stato kaj egalvaloras al simpla adjektivo (= preta); sed la kontrauxmeto de konstruata, al kiu estas malfacile atribui adjektivan valoron, montras, ke ambaux principoj havas signifon de ago, kaj ke la rilato inter tiuj du agoj estas, almenaux parte, tempa. Cxu do temas pri simpla antauxeco de unu kontraux alia en la pasinteco, t.e. pri pluskvamperfekteco, kaj cxu tiu ekzemplo apogas la sistemon A? Al tia interpretado kontrauxstaras du faktoj:
a) la ideo de pluskvamperfekto estas esprimita ne de la sola verba formo “estis konstruita”, kiel postulus la sistemo A, sed de la komplekso “estis jam longe konstruita”: kio montras, ke en la penso de Zamenhof, tiu nuda verba formo povas esprimi la pluskvamperfektecon, sed ne suficxas por esprimi gxin per si mem.
b) se temus pri pura kontrauxmeto de la tempoj de la du agoj, la frazo devus prezenti cxiun el ili sub la sama angulo, ekz‑e “Kiam via domo estis konstruita, mia domo estis jam longe konstruita”. La kontrauxmeto de konstruata-konstruita evidente celas komprenigi, ke, en la priparolata momento, la unua domo estis ankoraux ne preta, dum la dua estis logxebla jam de longa tempo: alivorte “estis konstruata” signifas, ke la konstruado plu kaj plu dauxris, dum “estis konstruita” signifas, ke gxi estis gxisfine plenumita: rilato inter dauxro kaj rezulteco, tute simila al tiu, kiun ni trovis en la duopo 16/7‑12, kaj kiu estas klarigebla nur laux la sistemo Z. Cxu vi samopinias? (Punkto 10a).
* * * * *
3) En la frazo 24, same temas ne tiom pri la tempa rilato inter la agoj kasxi kaj sercxi (kio estas evidenta el la senco mem de tiuj verboj), kiom pri la kontrasto inter la longe dauxranta sercxado kaj la stato rezultinta de la kasxado: tion montras la kontrauxmeto de la du simetriaj “tiel longe” kaj “tiel lerte”. La frazo devas do esti komprenata laux la sistemo Z. Cxu vi konsentas? (Punkto 11a).
* * * * *
4) En la duopoj 19-20 kaj 22-23 ne povas evidente temi pri ia temprilato inter frazoj, kiuj havas inter si nenian sencan rilaton. Tial la paraleleco inter ili klare pruvas, ke temas pri io alia.
En la duopo 19-20 la kontrasto starigxas inter ripetata (“cxiam”) acxetado kaj unufoja acxeto; en la duopo 22-23 same starigxas la kontrasto inter la rifuzo de ripetata pagado de (eventualaj) sxuldoj kaj la unufoja pago de difinita sxuldo.
Nu, tia kontrasto inter ripetado kaj unufojeco estas nekonata de la sistemo A, sed konforma al la sistemo Z. Cxu vi konsentas? (Punkto 12a).
* * * * *
* * * * *
Se oni respondas per “jes” al la diversaj punktoj de la cxapitroj V. kaj VI., oni konstatas perfektan kongruecon, kaj tia kongrueco permesas aserti kun certeco, ke la Fundamenta Ekzercaro, sekve la Fundamento mem klare kaj kohere instruas unu solan sistemon de pasivaj formoj, kaj ke tiu sistemo estas tiu de la skolo Z.
Pri cxi tiu fina, 14a punkto mi petas vian opinion.
La Prezidanto,
G. Waringhien.
Choisy-le-Roi, la 21an de Aprilo 1965.
Estimata Kolego,
...
6°. La 10an de cxi tiu monato nia kolego Støp-Bowitz anoncis per cirkulera letero la publikigon kaj la dissendon al la Akademianoj de volumeto “esperanto – moderna lingvo”, verkita de la “Akademia Triopo: Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz” kun antauxparolo de W. E. Collinson, kaj prezentanta la vidpunkton de la skolo A, tiel pleniganta senteblan mankon en la bibliografio de la participa problemo*. Ni esperas, ke cxiu akademiano ja ricevis tiun cirkuleran leteron kaj tiun kolekton de tri disertacioj. Por ebligi al vi la studon de tiuj novaj dokumentoj, ni decidis prokrasti la templimon de la respondoj al la Demandaro aldonita al la Cirkulero n° 76a gxis la 30a de Junio. Tiamaniere cxiu kolego, kiu, jam vocxdoninte, dezirus sxangxi sian vocxon, provos tion fari sen ia gxeno.
* Esence gxi entenas jenajn verkojn:
a) por la Zamenhofa uzado:
“Plena Gramatiko de Esperanto” de Kalocsay-Waringhien, 3 eldonoj: 1935, 1938, 1964.
“Lingvo kaj Vivo” de Waringhien, 1959.
“La Zamenhofa Esperanto – Simpozio pri -ata/-ita”, de 11 auxtoroj, 1961.
“Ne kiel Meier!” de R. Schwartz, 1964.
“Vojagxo inter la Tempoj” de Kalocsay, 1966.
b) kontraux:
“esperanto – moderna lingvo” de Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz, 1965.
“La Esperanta Konjugacio” de Jung, 1965-1966.
Altestime vin salutas
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| W. E. Collinson | Vicprezidantoj, |
| P. Neergaard | |
| R. Bernard | Sekretario. |
Kelkaj kolegoj skribis al mi, okaze de mia Demandaro, por diri sian bedauxron, surprizon aux miron, ke mi malfermis denove la debaton pri la participoj. Cxar mi havas nenian motivon rezervi al kelkaj miajn klarigojn, mi preferas respondi kolektive.
La antauxa Prezidanto de nia Akademio deklaris, en sia Cirkulero n° 50a, § 4, ke “tia diskuto estas unu el niaj unuaj taskoj”, kaj konsekvence iniciatis gxin en la Brusela Kongreso per publika disdonado de flugfolio, en kiu li resumis sian propran teorion.
Post mia elektigxo, mia unua zorgo devis esti kompreneble la reorganizo de nia Akademio kaj la plibonigo de gxia Statuto; sed, tion plenuminte, mi ne povis fari alion, ol konduki al fino la entreprenitan studadon de tiu problemo. Cetere ankaux en cxi tiu nova periodo la iniciativo venis ne de mi mem, sed de nia kolego Teo Jung, kiu en du cirkuleraj leteroj de la 1.IX.64 kaj de la 15.X.64 donis sian interpretadon de la uzado de la participoj cxe Zamenhof. Cxar tiuj liaj leteroj kauxzis nenian agitadon, mi povis esperi, ke ankaux mia Demandaro gxuos la saman akcepton.
Kaj nun mi miras, ke tiel senpasie prezentita enketo elvekis tiom da pasioj en kelkaj animoj. Mi tute ne sxatas polemiki, kaj volas nur diri cxi tie, ke tian ekstreman ekscitigxon mi tute ne komprenas. Se la afero estas, kiel oni diversflanke asertas al mi, nur disputo pri bagatelajxoj, kial aludi pri minacanta katastrofo aux skismo? Ecx se, kiel mi opinias, temas pri principa demando, kial miksi faktojn kun sentoj? “Mi amare scias” skribis nia kolego Butler en sia Nefermita Letero al s‑ro Auld, “ke per miaj vortoj mi riskas perdi amikojn plej sxatatajn”. Mi absolute ne vidas, kial kaj kiel amikoj devus malpacigxi, cxar ili malsame interpretas kelkajn frazojn de la Ekzercaro. Pri mi mem, mi volonte deklaras, ke la opinio, kiun miaj kolegoj Cseh aux Jung, ekz‑e, havas pri la nuna demando, nenion deprenas de la admiro, kiun mi sentas kaj konservos pri la pedagogia genio de la unua, pri la kuragxa, kaj en certa periodo kuragxega fideleco de la dua al la afero Esperanta. Mi intencis ataki aux ofendi neniun, mi volis nur filologie kaj historie difini la gxustan sencon de la instruo de la Fundamento. Se, kiel sxajnas el la ricevitaj respondoj, la plimulto de niaj kolegoj akceptos mian vidpunkton, nek mi nek la Direktoro de la Gramatika Sekcio intencas prezenti la finan vocxdonon kiel la venkon de unua partio super alia. Mi estas profunde konvinkita, ke la rezulton de la nuna enketo oni povos vortigi en pozitiva kaj objektiva maniero, kiu ne aspektu kiel kritiko aux kondamno de iu ajn. Kaj mi vive esperas, ke la interpartianoj helpos al ni trovi la plej adekvatan kaj nuancan formuladon. Tute ne estas en mia plano komenci tian kampanjon de ekskomunikado, kiun la Prezidanto Cart faris post la vocxdono de 1922 kontraux la partianoj de -io. Mi tro bone scias, ke la lastan vorton en cxiuj lingvaj problemoj diktas la uzado – kaj cetere, se jugxi laux la nuna evoluo, mi ne havas motivon por gxin malfidi.
Atendante do trankvile la finon de la nova limtempo, mi esperas, ke cxiuj rememoros la belajn vortojn, kiujn mia antauxirinto kaj kolego Isbrucker skribis pri cxi tiu diskuto en sia Cirkulero n° 49a: “La temo estas pure lingva... Mi nepre deziras, ke la spirito restu sur alta kaj amika nivelo. Mi estas certa, ke mi povos kalkuli je via kunsento kaj via subteno, por teni la diskutojn en la altaj regionoj de la harmonio kaj de Esperantista samideaneco.”
La Prezidanto.
Klariginte cxi-supre mian agadon kiel Prezidanto, oni eble permesos al mi diri, kiel simpla akademiano, mian opinion pri la interpretoj, kiujn la “Akademia Triopo” donis de la Fundamentaj tekstoj.
Mi volas antauxe fari du rimarkojn:
unue: nek en la paragrafoj de la “Plena Gramatiko” pri la participoj, nek en mia Demandaro mi ecx unu fojon uzis la vorton “aspekto”: senutila estas do cxia protesto kontraux la “enkonduko de aspektoj en nian konjugacion”. La uzadon de Zamenhof kaj en la Fundamento kaj en lia Verkaro oni povas tute kontentige klarigi per la tre simpla difino, kiun li mem donis al Beaufront (“Lingvaj Respondoj”, 6a eldono, n° 109), ke -ata entenas cxiam ideon pri la disvolvigxado de la ago, -ita pri ties rezulto.
due: dauxro kaj plenumiteco, same kiel la aliaj fazoj de ago-evoluo, ankaux apartenas al la kategorio de la tempo. Se la atistoj volus precize nomi sian teorion, ili devus diri, ke al la participaj sufiksoj ili donas nur tempopunktan valoron. Sed gxuste en tio ilia teorio kontrauxdiras la propran valoron de la participoj, tian, kian ni vidas en la memstara, epiteta uzado: bakata pano diferencas disde bakita pano, konstruata domo disde konstruita domo ne tiom per rilato al “la priparolata momento” (kie gxi estas ekz‑e en la frazo: “Dimancxe infanoj ludadis en la konstruata domo”?), kiom per rilato al la nefiniteco aux preteco de la objekto. La analogio igas neevitebla, ke tiun signifon ili konservu cxie en la konjugacio – kaj gxuste la historio de nia lingvo tion konfirmas: pli ol 80 % el la tekstoj publikigitaj en la kvin lastaj jaroj observas la zamenhofan uzadon.
La kuragxa provo de niaj tri kolegoj demonstri, ke ankaux la atisma teorio povas pretendi la zamenhofecon kaj la fundamentecon, konvinkos nur la jam konvinkitajn. Gxi malsukcesis same cxe la du partoj de mia Demandaro:
I. – En la tri kernaj frazoj de la Ekzercaro (§ 12, 19 - § 25, 21 - § 33, 7) ili kapablis doni al la formo “estis -ita” sencon de antauxtempeco nur per trudado de nenatura interpreto. Pri Georgo Vasxington, ekz‑e, nia kolego Isbrucker elpensis al tiu granda homo “samagxan amikon”, pri kies ekzisto oni supozeble “parolus en 1752”; dum nia kolego Vilborg asertas, ke por gxuste kaj korekte paroli pri la dato de ies naskigxo, oni devas antauxe scii, cxu tiu persono estas ankoraux vivanta aux ne.
Same pri la frazo de la malfelicxa onklo, cxe kiu nia kolego Vilborg estas devigata supozi, ke “mortis” estas ankaux pluskvamperfekto kaj klarigxas nur per la subkompreno de ia antauxmetita tempopunkto: “Estis en la jaro 1875. Onklo Ferdinando ne vivis plu. Mia onklo ktp...” Nu, per tia metodo de arbitre subkomprenitaj frazoj oni facile povas demonstri cxion, ecx ke la fama onklo estas ankoraux en la limboj (suficxus subkompreni: “Mediumo antauxdiris al mi, ke en la jaro 2975 iu skribos: mia onklo ktp...”).
La tria frazo estas ecx pli gxena por la atistoj, cxar gxi precize mencias la tempopunkton, je kiu io okazis (“... la tagon, en kiu li estis naskita”). Por elturnigxi el tiu kaptilo, nia kolego Setälä asertas, ke “sana prudento akceptas, ke malfelicxon ne povas kauxzi la okazo de naskigxo mem, nur la vivo, kiu sekvis”, kaj ke “tiuj malfelicxoj ja komencigxis nur, kiam li estis naskita, t.e. post la okazo”. Li simple preteratentas, ke ankaux al nenia “sana prudento” iam venus la ideo “malbeni tagon”, kaj ke la frazon klarigas nur la antikva kaj ankoraux nun vegetanta kredo astrologia, laux kiu ne nur la tago mem, sed la gxusta horo de la eluterigxo de homo antauxdeterminas ties tutan vivon (Kp Ijob III, 3 – kie li povos konstati, ke por Zamenhof “estis naskita” kaj “naskigxis” estas gxuste sinonimaj). Siaflanke, nia kolego Vilborg, kiu klarigas la participon per antauxtempeco, konsideras tute certa, ke la aktivigo: “li malbenis la tagon, en kiu lia patrino naskis lin” bone redonas la sencon de la frazo: sed kiu do, krom por la bezonoj de apriora teorio, vidus en cxi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?
Jen al kiaj fortostrecxoj de sia imago kondamnas sin tiuj, kiuj ne volas akcepti simplan tekston en gxia natura senco, kaj anticipe decidis perforte enirigi gxin en aprioran teorion. La vero estas, ke al cxiu senantauxjugxa spirito la formoj “estis -ita” en tiuj tri frazoj aperas kiel simplaj pasivaj preteritoj; tion cetere agnoskis interpartianaj lingvistoj, kiel nia kolego D‑ro Collinson kaj nia ekskolego D‑ro Manders.
II. – En la parto de la § 25a klare dedicxita al la distingo inter -ata kaj -ita, niaj tri kolegoj asertas, ke neniu el la tieaj frazoj estas en konflikto kun la tempopunkta sistemo, kaj mi tre volonte konsentas kun ili. Sed ne pri tio sole estas la demando. Ili forgesas, ke teorio estas plenvalora nur, se gxi klarigas cxiujn aspektojn de la fenomeno.
Nu, la koncerna paragrafo prezentas al ni kvar duopojn da frazoj, kaj en cxiu el tiuj kvar duopoj senmanke enestas cxe la ata-frazoj la nuanco de dauxro-ripetigxo kaj cxe la ita-frazoj la nuanco de finiteco-definitiveco: cxu tiel okulfrapa insistado sxuldigxas nur al okaza koincido? Kiu do kredus, ke inteligenta homo, kiel sendube estis Zamenhof, por klarigi la “nete tempan signifon” de la participoj, estus elpensinta nur frazojn, kiuj cxiuj reliefigas alian signifon? Kial do, ekz‑e, anstataux kontrastigi la definitivan pagon de unu sxuldo al unu persono difinita kun la nepagado de eventualaj sxuldoj al diversaj personoj, li ne uzis unu el la tipaj frazoj karakterizaj de la atismaj demonstracioj: “Je la 10a mia sxuldo estis pagota, je la 11a gxi estis pagata, je la 12a gxi estis pagita”? Se tion li ne faris, li do celis demonstri ion alian.
Kiel pli simple estus konfesi, kiel D‑ro Manders en sia grava artikolo-recenzo, afable dissendita de la Prezidanto Isbrucker al cxiuj akademianoj: “Pri la zamenhofeco de la itismo mi ne plu kuragxas dubi: ne nur la Fundamento, sed ankaux la tuta verkaro de Zamenhof atestas pri tio!”.
G. Waringhien.
La rezultojn de la vocxdono registris la Cirkulero N° 79a de la 27. Julio 1965.
En la tempo de la vocxdonado, la nombro de la akademianoj estis 46, la nombro de la vocxdonintoj 33, do supera al la du trionoj de la membroj. La necesa plimulto estis do 17. Pri la dekkvar punktoj respondis:
| jese | 24 | (Albault, Atanasov, Auld, Baghy, Bernard, Conterno, Dalmau, Domingues, Downes, Gregor, Hodakowski, de Hoog, Kalocsay, La Colla, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Obrucxev, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rotkvič, Szilágyi, Waringhien). |
| nee | 4 | (Rosbach, Solzbacher, Støp-Bowitz, Vilborg). |
| mikse | 2 | (Butler: ne pri la punkto 14a, senresponde pri la aliaj; Collinson: jes pri la 1a, 5a kaj 6a punktoj; ne pri la 4a, 12a, 13a kaj 14a; sindetene pri la ceteraj). |
| sindetene | 3 | (Faulhaber, Kawasaki, Krestanov). |
Krome rifuzis partopreni en la vocxdonado 10 (Bugge-Paulsen, Cseh, Haferkorn, Isbrucker, Jung, Lippmann, Pragano, Setälä per kolektiva deklaro; Söderberg kaj Bokarev per apartaj leteroj). Ne respondis 3 (Ossaka, Sevak kaj Wong Kenn).
La Prezidanto komentis jene tiujn rezultojn:
Oni vidas, ke la enketo ne estis senutila, sed alportis pozitivan rezulton: la Akademio povis fine, per plimulto el 7 vocxoj, esprimi sian opinion, ke la Fundamento entenas klaran instruon pri la uzado de la participoj, kaj ke tiu uzado estas konforma ne al la kutimoj de la skolo A (tiel dirita “atismo”), sed ja al la kutimoj de la skolo Z (tiel dirita “itismo”). De nun la Esperantistaro disponas do oficialan interpretadon de la Fundamento pri tiu punkto.
Restas dua etapo, doni praktikan formuladon de tiu fundamenta kaj zamenhofa uzado. Tiucele, laux la artikolo 14a de la Statuto, mi nun transdonas la dosieron de la afero al la Direktoro de la Gramatika Sekcio, petante lin ellabori, sur la bazo de la reguloj donitaj de Zamenhof al Beaufront kaj kun la konsidero de la rimarkoj faritaj de niaj kolegoj dum cxi tiu enketo, vocxdonotan tekston, kiu prezentu, en senpartia formo kaj ekster cxia teorio aux sistemo, la principojn de la fundamenta kaj zamenhofa uzado de la participoj, cxu en epiteta, cxu en apudverba uzado. Oni tiam klare vidos, ke neniam temis, kiel kelkaj kolegoj timas, pri enkonduko de aspekteco en la Esperantan konjugacion, sed pri la difino de la gxusta valoro de la participaj sufiksoj.
Estas cetere espereble, ke la tri kolegoj Bokarev, Butler kaj Solzbacher, kiuj aludis al ebleco de neuxtrala vidpunkto en tiu demando, sed bedauxrinde ne havis gxis nun la tempon gxin detale klarigi, bonvolos komuniki al la Direktoro de la Gramatika Sekcio siajn proponojn pri nuanca kaj suficxe elasta formulado de la koncerna teksto.
Sekve de tiu decido, la Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko verkis Raporton, pri kiu li petis, konforme al la artikolo 14a, la opiniojn de la sekcianoj: el la 8 gxin akceptis 5 (Albault, Gregor, Lapenna, Pumpr, Régulo Pérez), ne respondis 3 (de Hoog, Rosbach, Sevak). La vocxdonado pri tiu Raporto havis por templimo la 1an de Julio 1966.
Vitry, la 15an de Aprilo 1966.
Sinjoro Prezidanto!
1. Pri la ata-ita problemo ekzistas dokumento, kiu povas esti rigardata kiel la esprimo de la vidpunkto de Zamenhof, kaj kiu tial estas auxtoritata. Estas la merito de niaj kolegoj Krestanov kaj La Colla, ke ili la unuaj atentigis pri la tiu-rilata signifo de la verko de L. de Beaufront “Commentaire sur la Grammaire Esperanto”*: gxi efektive apartenas al la “Kolekto Esperanta aprobita de D‑ro Zamenhof”, t.e. laux Zamenhof mem (vidu “Fundamento”, Antauxparolo 5‑2) al tiuj verkoj “eldonitaj... sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo”. Ekzistas plie pri la koncerna parto de la “Commentaire” la atesto de nia iama kolego D‑ro Pierre Corret pri la konfirmo, skribita al li de S‑ro de Beaufront en Marto 1933, ke tiu parto de la Commentaire “estis rekte inspirita de Zamenhof”. Tiu cxi do sendube auxtoritata verko resumas la regulojn pri la uzado de -ata kaj -ita jene (Kp cetere en “Lingvaj respondoj”, eld. 1962: n‑rojn 109/110):
* “Komentario pri la Gramatiko de Esperanto”: teksto sensxangxa en la 5 eldonoj.
“Uzu ata, se la ago estas efektivigxanta rilate al la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas amata (nun). Mi estis amata (tiam). Mi estos amata (en la tempo, pri kiu mi parolas aux pensas).
La ago estas, estis aux estos nuna rilate al la tempo, pri tiu temas.
Uzu ita, se la ago efektivigxis pli frue, ol la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas vestita de du horoj. Mi estis vestita de du horoj. Mi estas certa, ke mi estos vestita du horojn pli frue, ol vi.
La agon oni estas, estis aux estos plenuminta antaux la koncerna tempo, antaux la du horoj, pri kiuj temas.
Rimarko – Se oni konsideras nur la efektivigitan faron, la rezulton de la ago kaj ne gxian disvolvigxadon, oni uzas ita.
Ekz‑e: Morgaux mi estos akceptita de la regxo. Tiu libro estos presita en Parizo. Mi konsideras nur unu aferon, tio estas, ke el la ago montrita de la du verboj rezultos, en la unua ekzemplo, homo akceptita ; kaj en la dua, libro presita.
Sed se mi konsiderus la agon mem en gxia plenumigxado, en la kondicxoj, en kiuj gxi malvolvigxas, malvolvigxis aux malvolvigxos en la tempo, pri kiu mi parolas, mi uzus ata, tial ke en tia okazo la ideo de tempo estus la pli grava, kaj temus ja efektive pri nuntempo rilate al la koncerna tempo.
Ekz‑e: Se mia amiko estus kuracata de tiu kuracisto, li certe resanigxus. Li estos akceptata kun la plej grandaj honoroj: la ceremonio dauxros almenaux du horojn. Li estos nomata Petro.
En cxi tiu lasta ekzemplo, mi komprenas, ke li havos konstante la nomon Petro, aux almenaux dum la dauxro de difinita tempo. Sed, se mi volus aludi la nedauxran okazon, per kiu cxe la bapto li ricevos la nomon Petro, mi dirus: Li estos nomita Petro.
Resume, ata cxiam entenas ideon pri ioma dauxro de efektivigxo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en gxia modo aux tempo.
Male, ita cxiam entenas ideon pri nedauxra ago, cxe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton. Cxi tiu formo montras ankaux la antauxecon de la ago, se oni komparas gxian tempon kun la tempo de alia ago.”
(Tradukita el la franca lingvo*)
* Ni penis reprodukti kiel eble plej fidele la tipografion de la originalo. G.W.
2. La Esperantaj literaturo kaj gazetaro, same kiel la Esperante elsendantaj radiostacioj, uzas la participojn nur laux la cxi-supre klarigita maniero.
Sxajnas evidenta, ke la “itismaj” formoj regas en la aktuala lingvouzo.
3. En enketo antaux nelonge plenumita pri la uzado de la participoj en la “Fundamenta Ekzercaro”, pli ol 50 % el la Akademianoj vocxdonis POR tio, ke Zamenhof uzis ilin en tiu lernolibro itisme , kaj nur 12 % neis tion.
La cxi-supre citita instruo de Zamenhof, la fakta lingvouzado de la plimulto de la esperantistoj kaj la interpreto pri la uzado de la participoj en la Fundamento, aprobita de la plimulto de la Akademio, venigas min al la konkludo, ke la Akademio devas nun publike komuniki la decidon faritan sur tiu cxi bazo.
Mi sekve havas la honoron proponi al la vocxdono de la Akademio jenan rezolucion, kiu, se akceptita, estos poste publikigita.
La Akademio, aprobe konsiderinte la konkludojn de la Enketo de la Prezidanto pri la signifo de la ekzemploj de pasivaj verboformoj en la Fundamento;
atentante la Raporton de la Direktoro de la Gramatika Sekcio, decidas oficialigi jenajn principajn regulojn:
1°- La Esperanta konjugacio konsistas nur el tri verbotempoj: la estanta (aux as-tempo, aux prezenco), la estinta (aux is-tempo, aux preterito) kaj la estonta (aux os-tempo, aux futuro).
2°- Cxiuj aliaj temporilatoj, kiel ekzemple la antauxpreterito, la antauxfuturo, ktp., estas esprimataj per adverboj, konjunkcioj, aux simple per la kunteksto.
3°- La ses participoj, uzataj aux apud substantivo (resp. pronomo) aux apud la verbo “esti”, montras, en kia fazo de la ago trovigxas la subjekto, respektive la objekto: aux komencita kaj ne finita (-ant, -at), aux finita kaj plenumita (-int, -it), aux ankoraux ne komencita sed intencata aux atendebla (-ont, -ot ).
4°- Sekve la formoj “estas, estis, estos, estus, estu, esti -ata” insistas pri la dauxro aux ripetigxo de la ago; kaj la formoj “estas, estis, estos, estus, estu, esti -ita” insistas pri la rezulto de la ago. La formoj kun “-ita” povas ankaux montri la antauxtempecon en la okazo, se en la frazo estas tiurilata aparta indiko.
Al tiu cxi Rezolucio la Akademio deziras aldoni jenon: cxar gxis nun ne ekzistis ia oficiala difino por la uzado de la pasivaj participoj, la opinioj pri tiu temo estis kompreneble diversaj, kaj oni ne devas interpreti la nunan oficialigon kiel kondamnon de tiuj esperantistoj, kiuj alprenis la starpunkton uzi la pasivajn participojn laux la tiel nomata “nete tempa sistemo”. Tial la Akademio rekomendas eviti pliajn diskutojn pri tiu temo, kaj esperas ke oni en harmonio lasos al la praktika uzado, kiu en cxiu vivanta lingvo estas la sole fakta definitiva instanco, restarigi ankaux sur tiu cxi punkto, laux la vortoj de Zamenhof, “tiun severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol cxiu sxajna aux ecx vera perfekteco.”
La Direktoro,
D. B. Gregor.
La rezultojn de la vocxdono pri tiu Rezolucio registris la Cirkulero N° 84a de la 10. Novembro 1966.
En la tempo de la vocxdonado, la nombro de la akademianoj estis 43, la nombro de la vocxdonintoj 24, do malsupera al la du trionoj de la membroj. La necesa plimulto, en tiu okazo (Art. 16 de la Statuto) estis do 22. Respondis:
| jese | 21 | (Albault, Atanasov, Auld, Bernard, Conterno, Domingues, Gregor, Hodakowski, de Hoog, Kalocsay, Krestanov, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rotkvič, Sevak, Szilágyi, Waringhien). |
| nee | 2 | (Butler, Haferkorn). |
| sindetene | 1 | (Downes). |
Krome, kolektive rifuzis partopreni en la vocxdonado 6 (Faulhaber, Jung, Lippmann, Setälä, Støp-Bowitz, Vilborg). Ne respondis 13 (Baghy, Bokarev, Bugge-Paulsen, Collinson, Cseh, Isbrucker, Kawasaki, Ossaka, Pragano, Rosbach, Söderberg, Solzbacher, Wong Kenn).
La Rezolucio ne estis akceptita. La diferenco inter cxi tiu vocxdono kaj la antauxa venas de du kauxzoj: a) intertempe mortis tri akademianoj fidelaj al la Zamenhofa uzado: Dalmau, La Colla kaj Obrucxev. b) la ses cxi-supre montritaj kolegoj faris kampanjon por la nerespondado: kvankam tiu taktiko estas kontrauxa al la spirito de la Statuto (vidu la artikolon 18), gxi havis la avantagxon aldoni al la grupo de la intencaj nerespondantoj la kolegojn, kiuj pro malsano aux alia motivo preterlasis respondon aux kutimas ne vocxdoni. Se, anstataux rifugxi en tiu procedura artifiko, la 6 iniciatintoj de tiu kampanjo estus vocxdonintaj ne, konforme al sia konvinko, la cifero de la du trionoj (29) estus superita, la necesa plimulto estus 15 kaj la Rezolucio estus aprobita. La neakcepton de la Rezolucio estus do negxuste interpreti kiel definitivan forjxeton de la Zamenhofa sistemo. Intertempe 16 akademianoj (Butler, Collinson, Cseh, Downes, Faulhaber, Haferkorn, Isbrucker, Jung, Lippmann, Pragano, Rosbach, Setälä, Söderberg, Støp-Bowitz, Vilborg, Wong Kenn) estis proponintaj formulon de “provizora kompromiso” kaj postulis, ke la Prezidanto vocxdonigu pri gxi la Akademion. Al tio la Prezidanto respondis, fine de la sama Cirkulero:
Tion mi ne faros, cxar la utilecon de tia “kompromiso” mi absolute ne vidas.
Mi memorigas al niaj kolegoj, ke la levon de la nuna demando motivis la bezono de normo, laux kiu redakti la oficialajn tekstojn kaj decidi eventuale inter la du eblaj signifoj, kiujn la uzo de -ata povas estigi en juraj, komercaj, diplomatiaj ktp dokumentoj. Nenia nigra-blanka rezolucio povus doni praktikan solvon al tiu demando. Ecx se supozi gxin tute neuxtrale redaktita, gxin cxiu partio interpretus kiel la oficialigon de sia propra sistemo – kaj kian sxangxon tio alportus al la nuna situacio?
Sed neuxtrale redaktita la proponita kompromiso ja ne estas: suficxas legi la nomojn de la subskribintoj. Se oni volus lojale prezenti la “regulon de Beaufront” (“aprobita kaj eldonita sub la persona kontrolo kaj kunhelpo” de Zamenhof, tion ni ne forgesu), oni ne elektu arbitre el la kvar egale graslitere presitaj paragrafoj nur la tri unuajn, al kiuj estas eble doni “nete tempan” interpreton forigante la kvaran, kiu ja klarigas la esencan signifon de la “estanta” kaj “estinta” pasivaj participoj: “Ata cxiam entenas ideon pri ioma dauxro de efektivigxo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en gxia modo aux tempo. Male Ita cxiam entenas ideon pri nedauxra (1) ago, cxe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton.” Kaj gxuste tiu kvara paragrafo koincidas kun la regulo publike donita en 1932, antaux la Pariza Universala Kongreso, de la tiama Direktoro de la Gramatika Sekcio, D‑ro Lippmann: “Ne estas malfacile trovi la gxustan formon: gxi rezultas el la simpla konstato de la efektiva dauxro de la ago (-ata, se dauxranta, -ita, se finita)”. (Oficiala Raportaro, p. 91). Al cxi tiu minimuma formulo (se nur sub la dauxro oni komprenas ankaux la ripetigxon) povus ja reduktigxi la tuta Zamenhofa uzado. Sed cxu nia kolego Lippmann subskribus gxin ankoraux nun?
1 Oni povus traduki ankaux: transira.
Vitry, la 1an de Oktobro 1967.
...Unu alian gravan problemon pri la pasivaj participoj ni ja elmetis al la esplorado de la Akademio per niaj Cirkuleroj n° 76, 79, 82 kaj 84; sekve de la neakcepto de la proponita Rezolucio, la demando estis lauxstatute resendita al la Sekcio pri Gramatiko por plua pristudo.
Sed de tiu tempo la Prezidanto ricevis de du grandaj naciaj Asocioj – la franca kaj la germana, de unua faka Asocio de Instruistoj – la germana, kaj fine de la internacia Komitato de UEA rezoluciojn, petantajn de la Akademio rapidan kaj definitivan solvon de tiu demando, kio interalie pruvas, ke la pozicio de la Estraro en la supre cititaj Cirkuleroj respondas al la tre gxenerala opinio de la esperantistaro. La valoro de la motivoj formulitaj en tiuj rezolucioj (kies tekston vi trovos cxi-sube) kaj la reprezenta kapablo de gxiaj vocxdonintoj devigas nin tuj elmeti denove antaux vi la koncernan demandon, ne cedante al la kontrauxa rezolucio de la Norvega Ligo (15. Majo 1967), kiu “admonas serioze al la Akademio de E‑o ne alpreni decidon en la participa demando por unu el la du interpretoj kaj kontraux la alia, sed lasi la solvon al la natura, libera evoluo de la lingvo”, kun la motivajxo, ke “oficiala decido por unu el la du interpretoj povos malhelpi la enkondukon de E‑o kiel facila internacia lingvo en la lernejojn de iuj landoj, kaj ecx krei dangxeran skismon en nia movado”.
Ni efektive opinias, ke cxe scienca esplorado kaj objektiva diskutado ne estas konvene paroli pri skismo kaj ke tiaspecaj minacoj ne povas esti utilaj kaj helpaj por trankvila laborado de la Akademio; sed precipe la unuan argumenton ni rigardas refutita de la sinteno de la Esperanto-Unuigxo de la Germanaj Instruistoj, kiuj pro sia profesio mem estas pli kompetentaj jugxi pri la instruebleco de nia lingvo en gxermanlingvaj landoj, ol la nefakaj norvegaj kongresanoj, kaj kiuj esprimis sian aligxon al la Zamenhofa particip-uzado.
Cetere alia grava afero instigas nin urgxi la Akademion al rapida kaj definitiva solvo de tiu demando. En somero de la nuna jaro nia kolego E. Vilborg eldonis la unuan numeron de “Interlingvistika cirkulero”, sub la titolo FOKUSO; gxi estas destinita starigi “kontakton intersisteman”, kaj estas senpage sendata al cxiuj Akademianoj, “al aliaj eminentaj esperantologoj kaj al kelkaj konataj interlingvistoj reprezentantaj aliajn sistemojn”, krome al la ekspluatataj periodajxoj, i.a. al “Cosmoglotta” kaj al “Rivista de Interlingua”, du gazetoj, kiuj konstante atakas kaj misprezentas nian lingvon. Ne estas kontesteble, ke la tie presita bibliografio kaj la analizo de du novaj projektoj povas utili al interlingvistoj, kaj ke la iniciativo de nia kolego havas sciencan intereson. Sed tiun unuan numeron li inauxguris per polemika artikolo “La participa demando ree aktuala”, en kiu li klare elmetas la fakton, ke unu sama frazo Esperanta povas havi unu signifon por atisto kaj alian malsaman por itisto. Sendube kun la plej bonaj intencoj nia kolego tiel metas en la manojn de niaj kontrauxuloj plej dangxeran batalilon: cxar cxiufoje, kiam niaj propagandistoj provos atingi de iu nacia aux internacia instanco enkondukon de Esperanto en iun fakon, instruan aux alian, ili de nun frontos anon de Interlingue aux de Interlingua, kiu, kun tiu cirkulero en la mano, facile pruvos al la koncernata instanco ke Esperanto ne estas akceptebla kiel internacia lingvo, cxar gxi malhavas la plej bezonatan klarecon kaj allasas por unu sama frazo du malsamajn sencojn, kio povus okazigi en la diplomatiaj, juraj ktp. tekstoj senrimedajn konfuzojn. Tiun grandan kaj jam de nun minacantan dangxeron ni povos eviti sole nur, se ni kapablos respondi al tiuj konkurantoj “Ne, tio plu ne estas vera, cxar la Akademio decidis!”.
* * * * *
Jen nun la cxi-supre aluditaj dokumentoj:
Parizo, la 17‑an de Majo 1967.
Estimataj gesinjoroj Akademianoj,
Kiel oficiala organizajxo de la franca esperantistaro ni havas la honoron turni nin al vi, kiel al la plej alta instanco en Esperanto-lingvaj demandoj, por peti de vi oficialan decidon en la sekvanta afero.
Antaux nelonge, kaj por certigxi pri la klareco de nia lingvo post la konataj participdiskutoj, nia Unuigxo submetis al la paralela Asocio en Germanujo kvar testofrazojn, kiujn vi trovos cxi-kune.
El nia enketo montrigxis, ke la estraro de Germana Esperanto-Asocio sin deklaris nekompetenta por respondi pri la senco de la kvar frazoj kaj, sekve, nekapabla doni oficialan opinion. Ni rimarkigas, ke la diritaj frazoj estas kiel eble plej kompletaj en si mem kaj tre simplaj.
Per letero, ne oficiala, nur privata, la Prezidanto de G.E.A. informis nin, ke li tute ne akordas kun ni pri la senco de la kvar frazoj. La Vic-Prezidanto de GEA skribis, ke ambaux sencoj estas gxustaj “depende de tio, cxu oni estas atisto aux itisto”.
Estas evidente, ke propagandi tian lingvon, en kiu la samaj vortoj ne havas la saman sencon por cxiuj, povus farigxi – almenaux en Francujo – malfacila entrepreno. Pro tio, kaj por orienti nian estontan agadon sur la Esperanta kampo, ni petas vin insiste, ke vi bonvolu diri al ni, kiu el la du sencoj atribueblaj al cxiu el la kvar frazoj estas konforma al la lingvouzo kaj kutimo de D‑ro Zamenhof.
Ni estos tre dankaj al vi, se vi bonvolos konigi vian decidon kiel eble plej baldaux.
Kun sinceraj salutoj,
R.Llech-Walter, Prezidanto.
Hannover, 16.6.67.
Estimata Sinjoro Profesoro!
La Estraro de Esperanto-Unuigxo de Germanaj Instruistoj (EUGI) havas la honoron informi vin, ke gxi akceptis en sia kunsido de la 5.3.1967 Rezolucion, en kiu gxi deklaris sin fidela al la Zamenhofa Esperanto. La tekston de tiu Rezolucio oni povas legi en la maja numero de “Germana Esperanto-Revuo”.
La Estraro de nia Germana Esperanto-Asocio ricevis de siaj francaj kolegoj kvar testofrazojn, kiujn gxi estis petita interpreti. La estraro respondis al la francaj kolegoj, ke gxi estas konvinkita, ke neniu el la organoj de GEA estas kompetenta decidi pri tio.
Cxar ankaux ni opinias, ke ne estas nia tasko fari decidojn en pure lingvaj demandoj, ni turnas nin al la Akademio de Esperanto, kiun ni kredas la sola instanco, kiu povas doni klarecon al la afero. Ni petas vin, ke vi bonvolu komuniki al ni kaj al la Esperanta publiko, kia estas la senco de la kvar testofrazoj. Ni devas aldoni, ke ni ne deziras ricevi la opinion de tiu aux alia Akademiano, sed nur la sencon, kiun la frazoj havas laux la Zamenhofa lingvouzo, kiun ni rigardas norma por Esperanto.
Ni kredas, ke, same kiel ni mem, la Esperanta publiko atendas de la Akademio la baldauxan decidon en tiu demando.
Ni petas vin, Sinjoro Profesoro, akcepti la esprimon de nia alta estimo.
Por la estraro de EUGI
Heinrich Müller, Prezidanto.
Nürnberg, 20.7.1967.
Estimata s‑ro prof. Waringhien,
La jarcxefkunveno de Germana Esperanto-Asocio, kiu okazis pentekoste en Hamburgo, diskutis laux propono de la estraro de la Sarlanda Esperanto-Ligo pri akcepto de rezolucio, en kiu la jarcxefkunveno sin deklaru fidela al la Zamenhofa Esperanto.
La jarcxefkunveno konstatis kaj decidis, ke gxi ne estas kompetenta decidi pri lingvaj aferoj, kaj komisiis la estraron de GEA transdoni al la Akademio jenan deziron:
“La jarcxefkunveno de Germana Esperanto-Asocio esprimas sian deziron, peti la Akademion de Esperanto, science esplori kaj solvi la problemon de pasivaj participoj laux Zamenhof.”
Kun sinceraj salutoj,
D‑ro W. Bormann, Prezidanto,
L. Pickel, Gxenerala Sekretario.
Eltirajxo el la Protokolo de la Komitatkunsido, la 4‑an de Auxgusto 1967 en Roterdamo (cxapitro 14, Gxenerala trarigardo):
“La Prezidanto tute apogas la proponon..., ke oni transdonu la aferon de la participoj al la Akademio kun la peto, ke gxi solvu la demandon kiel eble plej baldaux. Tiu cxi propono estas unuanime akceptita de la Komitato.
“Plue la Prezidanto proponas, ke la Komitato rekomendu al cxiuj landaj asocioj ne publikigi en siaj respektivaj organoj kion ajn pri tiu demando, kaj same tiel ke ankaux estu farita rekomendo al la gazetoj, kiuj ne apartenas al UEA aux al la landaj asocioj aux fakaj organizajxoj ne ligitaj al UEA, ke ankaux ili respektu tiun rekomendon de la Komitato kaj ne aperigu kion ajn pli pri tiu demando de la participoj. La Komitato akceptas unuanime ankaux tiun proponon.”
* * * * *
Konforme al la deziroj tiel esprimitaj, ni komunikas al vi la kvar testofrazojn, petante vin vocxdone elekti el la po du proponitaj sencoj tiu, kiu estas konforma al la lingvouzo de D‑ro Zamenhof. Poste, surbaze de la ricevitaj respondoj, ni petos de la Direktoro de la Gramatika Sekcio novan formuladon de la valoro de la pasivaj participoj kaj gxin submetos al via vocxdono. Ni esperas, ke en tiuj du vocxdonoj cxiu Akademiano kuragxos eldiri klare sian opinion, kaj ne rifugxos eviteme en facila nerespondeco.
Kun nia altestima saluto,
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| P. Neergard | Vicprezidantoj, |
| A. Atanasov | |
| R. Bernard | Sekretario. |
1 - “Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970.”
= Do la garantiantoj estos kvitaj,
A) se en la dauxro de 1970 oni komencos kaj dauxrigos la rekonstruadon de la domoj detruitaj....
B) Nur se en la dauxro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
2 - “Mi promesas, ke mia sxuldo estos pagita la 9‑an de Majo.”
= A) la sxuldanto sensxuldigxos la 9‑an de Majo;
B) la sxuldanto sensxuldigxos plej malfrue la 8‑an de Majo.
3 - “Ni asertas, ke la auxtomobilo de s‑ro X estis efektive riparata la lastan semajnon.”
= A) la lastan semajnon oni efektive okupigxis pri la riparado de de la auxtomobilo;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon de la auxtomobilo.
4 - “Via propono estis unuanime akceptita la 3‑an de Junio.”
= A) oni akceptis la proponon la 3‑an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antaux la 3‑a de Junio.
Vitry, la 23an de Novembro 1967.
... Okaze de la vocxdono arangxita en la Cirkulero 90‑a mi ricevis du deklarojn. La unua estis subskribita de kolegoj Jung, Faulhaber kaj Cseh; al tiu deklaro aligxis krome kolegoj Støp-Bowitz, Vilborg, kaj “plenkore” Butler. Mi opinias preferinda, pro la digno de nia Akademio, pro respekto al la pasintaj meritoj de gxiaj auxtoroj kaj pro deziro al la paco, ne reprodukti en oficiala dokumento nek respondi tian pecon. Mi tiom pli bedauxras, ke la auxtoroj komunikis gxin al personoj eksteraj al la Akademio.
La dua deklaro, subskribita de kolegoj Vilborg, Støp-Bowitz kaj Setälä, estas de pli serioza tono. Gxi prezentas kvin cxefajn kritikojn: 1° “estas sub la digno de la Akademio transsalti la plej gravan fazon antauxan al la decido: la esploradon”, farotan de la Sekcio pri Gramatiko; 2° la elpasxo de la Estraro estas “influita de ekster-akademiaj organizajxoj”; 3° la “Zamenhofa Esperanto estas difinita per la Fundamenta Gramatiko”; 4° “Zamenhof atribuis pli da graveco al la Gramatiko ol al la Ekzercaro”; 5° “kiel eblan bazon por interkonsento... ni pli frue proponis la regulon de de Beaufront”.
La respondoj al tiuj kritikoj estas tiel facilaj, ke apenaux plenvaloras ilin eldiri. 1° Kiam en Aprilo 1966 la Direktoro de la Gramatika Sekcio prezentis, post enketo dauxrinta jam de Februaro 1965, projekton de Rezolucio, tiuj samaj kolegoj principe rifuzis partopreni en la vocxdonado. Tio estis ja lerta manovro, por igi necesa la absolutan plimulton de cxiuj membroj kaj malhelpi la akcepton de rezolucio, kiu ricevis 21 jes kontraux 2 ne kaj 1 sindeteno; sed tio malbone akordigxas kun la nuna subita respektego por la laboroj de la Gramatika Sekcio.
Cxu la klarigo ne estus, ke tiuj du kontrauxaj sintenoj devenas de unu sama taktiko de senfina prokrastado, kiun iniciatis jam en la Sofia kunveno de 1963 kol. Faulhaber, proponante lasi la aferon nedecidita... gxis la venonta jarcento? 2° Vidu en la Statuto la artikolon 13‑an, lastan alineon. 3° Tiu aserto estis jam forjxetita de la Akademio, vidu Cirkuleron 79‑an. 4° Tiun argumenton sxajne elpensis s‑ro Kruit, kiu provis uzi gxin por disvastigi la “malsanon tiom-kiom”. Dezirante sxpari vian tempon, mi simple resendas la interesatojn al la respondo, kiun mi faris siatempe al tiu sinjoro (Vidu Aldonon A). 5° Pli konforme al la vero estus diri, ke niaj kolegoj proponis la du unuajn alineojn de tiu regulo, farante tiele neakcepteblan kaj arbitran distrancxon inter kvar tute egalaj kaj samtipe presitaj paragrafoj. Se eventuale ili sxangxis tiun agmanieron kaj pretas nun akcepti tiun regulon en gxia tuteco, ili bonvolu tion nur diri, kaj ni cxiuj gxoje tuj interbrakumos en reunuigita anaro!
* * * * *
Kaj nun, jen la rezultoj de la vocxdono:
Respondis 37 akademianoj; ne respondis 8 kolegoj: Bokarev, Collinson, Cseh, Hodakowski, Sevak, Söderberg, Solzbacher kaj Wong Kenn.
El tiuj 37 respondintoj:
26 opinias, ke nur la senco A de la kvar testofrazoj estas konforma al la lingvouzo de Zamenhof; ili estas kolegoj: Albault, Ariste, Atanasov, Auld, Bernard, Boulton, Conterno, Domingues, Downes, Gregor, Gxugxev, de Hoog, Kalocsay, Lapenna, Mijake, Nakamura, Neergaard, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rossetti, Rotkvič, Sonnenfeld, Szilágyi, Tárkony kaj Waringhien.
1 , kol. Bugge-Paulsen, akceptas nur la sencon B cxe la kvar frazoj.
2 vocxdonis mikse: kol. Haferkorn akceptas la sencon A de la unua kaj tria frazoj kaj la sencon B de la dua kaj kvara frazoj; kol. Lippmann opinias, ke la senco A estas akceptebla cxe la kvar frazoj, sed ke cxe la frazo dua la senco povas esti “antaux aux je, sed plej malfrue je la 9‑a de Majo”, kaj “same kiel 2” cxe la frazo kvara.
2 vocxdonis sindetene: kol. Kawasaki, cxar “en Esperanto vera pasivo ne ekzistas”, kaj kol. Rosbach, cxar “la demandoj estas senkoncernaj al la problemo ata-ita” .
fine 6 kolegoj – Butler, Faulhaber, Jung, Setälä, Støp-Bowitz, Vilborg – resendis sian vocxdonilon neplenigitan, deklarante, ke “la frazoj estas neklaraj aux konfuzaj” (Butler), ke “ilia senco povas varii laux la kunteksto” (Setälä), aux ke “la demandoj estas maladekvate formulitaj” (Støp-Bowitz) ktp. Sxajnas, ke, blindigite de siaj aprioraj teorioj, al kiuj ili volas perforte adapti la faktojn, niaj kolegoj simple forgesis kaj la metitan demandon, t.e. kiu el la du sencoj estas konforma al la Zamenhofa uzado, kaj la oficialan interpretadon de la Fundamento vocxdonitan en Julio 1965. Male, modelon de scienca metodo montras la respondo de nia Akademia korespondanto Broise, kies vocxdono ne estis enkalkulita en la cxi-supraj ciferoj, sed kiu meritas esti cxi tie citita:
Frazo 1, senco A, pro la § 25, 25 de la Fundamenta Ekzercaro: “Mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn”;
Frazo 2, senco A, pro la § 25, 23: “Mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux ”;
Frazo 3, senco A, pro la § 25, 21: “Kiam via domo estis konstruata...”;
Frazo 4, senco A, pro la § 12, 19: “Vasxington estis naskita la...”.
Cetere, se kelkaj Akademianoj sentus sin ankoraux ne plene informitaj pri la afero, mi estas felicxa povi nun enmanigi al ili, anekse al cxi tiu Cirkulero, studmaterialon* tute objektivan kaj pli solidan ol iaj fantaziaj statistikoj kaj piramidaj jxongloj: gxin disponigis al mi s‑ro W. Wingen, auxtoro de tre konata kaj bonega lernolibro de Esperanto por la germanlingvanoj. Lin mi dankas pro lia afableco kaj gratulas pro la seriozeco de lia laboro.
* Temas pri kolekto de 102 frazoj, tiritaj el la unuaj tri volumoj de la “Fabeloj de Andersen”: Zamenhof tradukis ilin el la germana traduko, farita de H. Denhardt el la dana originalo. La germanaj kaj Zamenhofaj frazoj estas cititaj paralele: en cxiu el ili Zamenhof uzis -ita, dum la atistoj tradukis per –ata. G.W.
IV. Sume: el 45 akademianoj, 37 opini-esprimoj kaj 31 vocxdonoj: cxar tiu lasta cifero superas la du trionojn el 45, la necesa plimulto estas 16. Estas do decidite, per plimulto el 10 vocxoj, ke, laux la Fundamenta kaj Zamenhofa lingvouzo, cxiu el la kvar testofrazoj havas nur unu sencon, kaj tiu estas la senco A.
Mi kompreneble konigos al la konsultintaj Asocioj la pozitivan rezulton de la nuna vocxdono. Sed, cxar gxi prezentas gxeneralan intereson por la esperantistaro, kaj liveras urgxe bezonatan rimedon ne nur efike rebati la atakojn de niaj konkurantoj-interlingvistoj, sed ankaux definitive forigi cxian eblon de dusenceco en gravaj dokumentoj 1 , la Estraro decidis dissendi al la pli gravaj Asocioj, kaj al la gazetaro oficialan komunikajxon, kies tekston vi trovos cxi-poste, kiel aldonon B."**
(1) Nia kolego Sonnenfeld jxus komunikis al ni trafan ekzemplon de tia dangxero:
“Por prilumi la gravecon de la afero, ni citas el “Heroldo de Esperanto”, n° 14 (1423) de la 16-11-66 la jenan noton:
Tradukdiferencoj en internaciaj traktatoj.
Ne malofte malfacilajxojn en internacia vivo starigas la fakto, ke la tradukoj en traktato kun du aux pluraj egale auxtentikaj tekstoj ne kongruas. Ekzemple en jxusa plendo antaux la Euxropa Konvencio pri Homaj Rajtoj ekestis problemo pri la kompreno de art. 5 de la Euxropa Konvencio koncerne la liberecon kaj personan sekurecon de la individuo. Laux la angla teksto de la art. 5, akuzito havas rajton je proceso (“is entitled to trial”) en la dauxro de lauxrezona tempo, sed laux la franca teksto la akuzito havas rajton esti prijugxita (“d’être jugé”) dum lauxrezona tempodauxro. Alivorte laux la angla teksto suficxas, ke nur komencigxis la proceso, sed laux la franca teksto estas necese, ke la koncerna tribunalo jam faris sian verdikton antaux la finigxo de la menciita periodo. La diferenco inter la du tekstoj kauxzis al la Euxropa Komisiono problemojn de interpretado.
Se en esperanta traduko de la sama teksto oni uzus anstataux “prijugxita” la formon “prijugxata”, tiam evidente ankaux la Esperanta teksto estus ambigua (dubasenca).”
** Vidu Komunikajxon 4
(Eltirajxo el “Sennaciulo”, n‑ro de Auxgusto-Septembro 1955.)
Mia opinio pri la egalvaloreco de la Ekzercaro kaj de la Gramatiko rezultas simple el la Antauxparolo al la Fundamento, kiu diras: “La sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1° La 16‑regula gramatiko; 2° la “Universala Vortaro”; 3° la “Ekzercaro”. Tiujn cxi tri verkojn la auxtoro de Esperanto rigardadis cxiam kiel legxojn por li, kaj malgraux oftaj tentoj kaj delogoj, li neniam permesis al si (almenaux konscie) ecx la plej malgrandan pekon kontraux cxi tiuj legxoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaux cxiuj aliaj esperantistoj cxiam rigardados tiujn cxi tri verkojn kiel la solan kaj netusxeblan fundamenton de Esperanto.” (p. VI); kaj plue: “Cxio, kio trovigxas en cxi tiu libro, devas esti rigardata kiel deviga por cxiuj; cxio, kio estas kontraux tiu cxi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se gxi ecx apartenus al la plumo de la auxtoro de Esperanto mem.” (p. VII). Jen klara kaj nedisputebla aserto, kiu faras nenian distingon inter la “tri verkoj”, kaj kiu estis oficiale sankciita de la Unua Kongreso.
La “Lingvaj Respondoj”, male, kiel ajn altvaloraj ili estas, ne apartenas al la oficialaj dokumentoj, sed estas unu el tiuj verkoj, pri kiuj Zamenhof avertis nin, en tiu sama oficiala Antauxparolo, ke “cxio alia, kion mi verkis aux verkos, konsilas, korektas, aprobas, k.t.p. estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj... povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga” (p. VII).
Jen do, en la principo, du absolute diversaj dokumentoj: unuflanke la plena Fundamento, kiu estas la definitiva “legxdonanto” de nia lingvo, aliflanke kolekto de auxtoritataj, sed ja privataj konsiloj. Uzi tiun cxi duan dokumenton por submini la unuan estas vere kurioza metodo kaj ne tre scienca.
Sed, ecx de la citita frazo de Zamenhof k‑do Kruit faras ne gxustan uzon. Se oni atentas efektive gxian cxirkauxtekston, oni tuj rimarkas: 1° ke temas pri kritiko de unu verso el la “Pregxo sub la verda Standardo”, t.e. pri teksto antauxa al la oficialigo de la Fundamento; 2° ke temas pri tute bagatela punkto, kiu tusxas nek la morfologion, nek la sintakson de Esperanto. Jen la du konsideroj, kiuj klarigas la Respondon, kiu tekstas: “La esprimo “reunuigi l’homaron” estas efektive nebona, cxar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo. Sed la neobservado de tiu cxi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro”, estas ne eraro, sed nur peko kontraux boneco de la stilo.” Oni nun bone komprenas, ke la distingo farita cxi-okaze inter la Gramatiko kaj la Ekzercaro havas ne gxeneralan valoron, kiel volas kredigi al ni k‑do Kruit, sed aplikon tute limigitan al la koncerna punkto. La samon certe Zamenhof ne estus dirinta pri reguloj, kiel ekz‑e la akuzativo de direkto post prepozicio, pri la uzo de da, pri la gerundio, pri la nominativigo de la objekta predikativo, kiuj estas formulitaj nur en la “Ekzercaro” (§§ 28, 32, 22, 33, 35). Ecx pri la gramatikaj aferoj oni devas havi iom da takto, kaj ne rigardi cxiujn regulojn kaj reguletojn same gravaj.
Sed ecx pri tiel malgrava punkto, kiel tiu neregula apostrofado, la konkludo de Zamenhof estas tute alia, ol kredigus la fragmenta cito de k‑do Kruit: cxar la Respondo diras plue: “Sekve en prozo tiu cxi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte permesas al si deflankigxon de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aux pli gxuste konsilo) ne estas eraro.” Oni vidas, al kio reduktigxas la duarangeco, kiun kelkaj atribuas al la reguloj de la Ekzercaro: temas simple pri okazo de “poezia licenco”! Mi tute ne kredas, ke Zamenhof estus montrinta la saman toleremon pri la uzado de tiom... kiom... cxe la komparativo – kaj ecx se mi eraras en mia supozo, cxiel k‑do Kruit ne verkadas verse, laux mia scio?
“Per du linioj skribitaj de plej senkulpa homo oni povas pendumigi lin”, diris iam kardinalo Richelieu; kaj tiu komprenis la aferojn.
G. Waringhien.