Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
La sekvantaj Komunikajxoj estis senditaj al la cxefaj Esperantaj gazetoj, por regule informi la publikon pri la agado de la Akademio. Ni dankas la gazetojn, kiuj bonvolis dedicxi iom el sia spaco al la reprodukto de tiuj Komunikajxoj.
La Estraro.
8. Novembro 1965
Je la komencigxo de la tria jaro de mia prezidanteco mi opinias utila doni al la publiko, responde al pluraj diverslokaj deziresprimoj, mallongajn informojn pri la nuna agado de la Akademio.
La unua jaro (1963–1964) estis dedicxita al la revizio de la Statuto, al la interna reorganizo kaj al provoj starigi en la akademianaro pli justan reprezentadon de la diversaj lingvofamilioj.
En la dua jaro (1964–1965) la Akademio esploris du cxefajn demandojn, kiuj jam de longe atendis ian solvon, tiun pri la uzado de la pasivaj participoj kaj tiun pri la gramatika kategorieco de la radikoj; pri ambaux estis jam atingitaj decidoj: pri la unua demando, la plimulto de la Akademio konstatis, ke la ekzemploj entenataj en la “Fundamento” ne povas esti klarigataj laux la tiel nomata “nete tempa sistemo” sen arbitra perforto de ilia senco; pri la dua demando, la plimulto konstatis, ke la Esperantaj radikoj havas unu gramatikan karakteron kaj ke la analizo de Saussure, kompletigita de Wüster kaj de Kalocsay, respondas al la realajxoj de la lingvo.
La koncernaj Sekcioj (pri Gramatiko unuflanke, kaj pri la Gxenerala Vortaro aliflanke) nun prilaboras la tekston de la definitivaj rezolucioj pri tiuj du demandoj. La ceteraj Sekcioj, pri la Teknika Vortaro, la Bibliografio, la Prononcado kaj la Literaturo pretigas nun raportojn pri temoj poste esplorotaj de la Akademio.
La Prezidanto,
G. Waringhien.
16. Marto 1967
La Akademio aprobis la ideon de starigo de “Baza Radikaro Oficiala”, kies celo estas aparte proponi la vulgaran aux lernolibran vortprovizon, tiel ke lauxeble “la vortaro de la lernolibroj farigxu tute unueca, kaj cxiu povu certe scii, kian vortkonon oni povas supozi cxe iu, kiu cxerpis sian konon sole el lernolibro”.
Tiu baza Radikaro Oficiala estos ellaborita en la venontaj monatoj surbaze de projekto, kiu entenas proksimume 2.500 radikojn kaj elementojn, dividitajn en naux grupoj de ofteco: de la unua grupo de plej oftaj elementoj gxis la nauxa kun relative malpli oftaj radikoj kaj elementoj.
La Prezidanto de la Akademio,
G. Waringhien.
La Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro,
A. Albault.
20. Junio 1967
La Akademio alprenis jenajn decidojn:
§ 1.– La du formoj kemio kaj mekaniko estas tolerataj, kiel paralelaj formoj, apud la Fundamentaj hxemio kaj mehxaniko . Kompense ambaux formoj mekanismo kaj mehxanismo estas rigardataj kiel egale bonaj.
§ 2.– a) Estas tolerata la nova ortografio bugxeto anstataux la gxis nun oficiala budgxeto.
b) Estas tolerata la nun tre uzata formo proleto, kiel paralela formo al la internacia kaj oficiala proletario.
c) Apud la oficialaj substantivoj federacio (svisa federacio), dekoracio (teatra dekoracio), konversacio (ambasadora konversacio) estas tolerataj la pli simplaj verboj: federi, dekori, konversi (federi societojn, dekori domon, konversi inter amikoj).
cx) Apud la oficiala substantivo revelacio (dia revelacio) estas tolerata la pli simpla verbo riveli (riveli sekreton, talenton, foton...).
§ 3.– La vorto koncentra perdas sian oficialecon: gxian signifon oni jam de longe esprimas per: samcentra. Aliparte estas tolerata la verbo koncentri en la signifoj: “kunvenigi en centron, maldilui”.
La Prezidanto de la Akademio,
G. Waringhien.
La Direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro,
A. Albault.
Noto. Pro akcidento en la franca posxtofico, tiu cxi komunikajxo ne atingis la adresulojn, kies pardonon ni petas. G.W.
25. Novembro 1967
Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) “solvi la problemon de la pasivaj participoj laux Zamenhof”, kaj de la unuanima komitato de UEA “kiel eble plej baldaux” difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuigxo Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuigxo de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la gxusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas trovigxi en diplomatia, komerca, jura aux politika dokumento, nome:
“Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970” = do la garantiantoj estos kvitaj,
A) se en la dauxro de 1970 oni komencos kaj dauxrigos la rekonstruadon;
B) nur se en la dauxro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
“Mi promesas, ke mia sxuldo estos pagita la 9‑an de Majo” =
A) la sxuldanto sensxuldigxos la 9‑an de Majo;
B) la sxuldanto sensxuldigxos plej malfrue la 8‑an de Majo.
“Ni asertas, ke la auxtomobilo de s‑ro X estis efektive riparata la lastan semajnon” =
A) la lastan semajnon oni efektive okupigxis pri la riparado de la auxto;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.
“Via propono estis unuanime akceptita la 3‑an de Junio” =
A) oni akceptis la proponon la 3‑an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antaux la 3‑a de Junio.
la Akademio, per 26 vocxoj el 31 vocxdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj vocxdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en cxiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke cxia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de la vocxdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.
Cxia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per cxi tiu decido kaj ni esperas, ke la auxtoroj de lernolibroj de nun konsideros la cxi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| P. Neergaard | Vicprezidantoj, |
| A. D. Atanasov | |
| R. Bernard | Sekretario, |
| D. B. Gregor | Direktoro de la Gramatika Sekcio. |
Noto. Cxi tie devus trovigxi la komunikajxo entenanta la “Rekomendojn pri la Vortfarado”. Sed ties teksto estas, laux nia opinio, tro longa por povi esti facile publikigita en ordinaraj gazetoj, kaj tro delikatnuanca por povi esti gxuste resumita. Tial ni preferas simple peti la interesatojn, kaj precipe la auxtorojn de duagradaj lernolibroj, sin turni al la plena teksto (vidu III. REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO).
G.W., A.A.