Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
* * *
Tiu historio dividigxas en du periodoj, apartigitaj de la dua mondmilito.
Al la Unua Universala Kongreso de Bulonjo (1905) Zamenhof prezentis planon por la organizo de la movado: en gxi, apud reganta “Centra Komitato” el 25 membroj, estis proponitaj i.a. unu 15‑membra “Komitato de la Lingvo” kaj unu 25‑membra “Komitato de Ekzamenistoj”. Sub la influo de Beaufront kaj Cart la Kongreso decidis starigi “Komitaton simple lingvan kun D‑ro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiligxi kun li pri cxiuj demandoj rilataj al la lingvo”. Zamenhof, ne volante alpreni mem povon de elektado, proponis, ke eniru en tiun Komitaton la redaktoroj de la pli gravaj Esperantaj gazetoj, la prezidantoj de la pli gravaj societoj kaj la pli konataj esperantistoj: oni tiel atingis la nombron de 102 membroj el 26 nacioj, kaj Rektoro Boirac estis elektita kiel efektiva prezidanto.
En la Dua Universala Kongreso de Gxenevo (1906) Zamenhof petis, ke la “Lingva Komitato” (L.K.), kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, farigxu definitiva komitato kaj la prezidanto Boirac konservu sian postenon. Tiu peto estis sankciita de la Kongreso.
Tiel grandnombra kaj disloka Komitato ne povis praktike labori; tio aparte evidentigxis cxe la Ido‑krizo en 1908. Jen kial je tiu dato la Prezidanto proponis formi “Superan Komisionon aux Akademion” el maksimume 18 membroj, kun la sama Estraro kiel la L.K., kaj starigi kvar konstantajn komisionojn por la Komuna Vortaro, la Gramatiko, la Teknika Vortaro kaj la Internaj Aferoj. Fine li prezentis “Deklaron pri la rolo de la Lingva Komitato”, kiu komencigxis jene: “La tasko de la L.K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli gxian evolucion. Gxi do esploras cxiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laux la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento nek la L.K. povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontrauxe, certigas.” Cxiuj tiuj proponoj kaj la Deklaro estis aprobitaj de la Kvara Kongreso de Dresdeno (1908).
Interne de la L.K. Boirac vocxdonigis “Regularon”, kiu ricevis kelkajn modifojn en 1912; la cxefa punkto estis, ke “la anoj de la L.K. estas elektitaj de la L.K. mem, per absoluta plimulto de la vocxdonantoj, inter kandidatoj, kies liston preparas la Akademio” (Art. 4a). En 1935 la Prezidanto Rollet de Lisle vocxdonigis novan tekston, arangxitan en “Statutaro” (tiele!) kaj “Interna Regularo”; la cxefa novajxo estis, ke la Akademio ne plu “eltiras el la proponitaj kandidatoj la esperantistojn, kiujn gxi jugxas indaj farigxi anoj de la L.K.”, sed ke gxi limigas sin je la listigo de la kandidatoj, kiujn prezentas “la esperantistaj societoj, la anoj de la L.K., aux ecx kiu ajn esperantisto, kiu ankaux rajtas prezenti sin mem”. Samtempe pro la kreskanta nombro de la L.K.‑anoj (116) li decidigis limigi ilian nombron je cent.
Dum tiu unua periodo la Prezidantoj de la Lingvaj Institucioj estis sinsekve:
1905-1917 Emile Boirac (1851-1917), franca filozofo kaj rektoro de la Universitato de Dijxono. Post lia morto kaj pro la unua mondmilito okazis interrompo en la funkciado de la Lingvaj Institucioj.
1920-1931 Théophile Cart (1855-1931), franca lingvisto, profesoro en la Lernejo de Politikaj Sciencoj en Parizo kaj, en la lastaj jaroj, prezidanto de la Pariza Societo de Lingvistiko.
1931-1933 John Mabon Warden (1856-1933), skota aktuario cxe la vivasekura kompanio “Scottish Equitable“, membro de la Edinburga Instituto de Aktuarioj.
1933-1937 Maurice Rollet de Lisle (1859-1943), hidrografia gxenerala ingxeniero de la franca maristaro, direktoro de la Centra Oficejo Hidrografia en Parizo.
1937-1939 Johannes R. C. Isbrucker (1889-1967), nederlanda ingxeniero pri elektrotekniko, vicdirektoro de meza teknika lernejo en Hago.
La Direktoroj de la Sekcioj estis:
a) por la Komuna Vortaro: Th. Cart (1908-1912); cxe tiu dato Cart farigxis “gxenerala Direktoro por la Vortaro”, helpate de L. Elb, poste E. Grosjean-Maupin por la “komuna vortaro” kaj de Ch. Vérax por la “teknika”; ekde 1920, la situacio renormaligxis kun la Direktoroj E. Grosjean-Maupin (1920-1934), L. Bastien (1934), W. Bailey (1935-1939).
b) por la Gramatiko: A. Grabowski (1908-1921), W. Lippmann (1924-1936), A. Cseh (1937-1940).
c) por la teknika vortaro: R. de Saussure (1912), kaj, post la komuna regado de Cart (vidu sub a), P. Corret (1920-1922), M. Rollet de Lisle (1922-1932), L. Bastien (1933-1936), L. Helleboid (1937-1939), cxi lasta ne-L.K.-ano.
d) por jenaj, ne konstantaj sekcioj: pri Internaj Aferoj: G. Moch (1908-1911); pri Propraj Nomoj: G. Moch (1907-1910); pri Vortfarado: R. de Saussure (1911-1919); pri Elparolo kaj Premioj: E. Privat (1924-1927); pri Kontrolo: M. Rollet de Lisle (1931-1939).
La Supera Komisiono aux Akademio konsistis en 1908 el 12 membroj: Boirac, Bein, Cart, Ellis, Evstifejeff, Grabowski, Moch, Mybs, Nylén, de Saussure, Villanueva kaj Wackrill, reprezentantaj respektive la lingvojn francan (4), anglan, polan (po 2), germanan, hispanan, rusan kaj svedan (po 1). Post la interrompo de la unua mondmilito, gxi konsistis el 15 membroj: Cart, Christaller, Corret, Evstifejeff, Grabowski, Grosjean-Maupin, Inglada, Kühnl, Lengyel, Mybs, Nylén, Privat, de Saussure, Wackrill, Warden, reprezentantaj respektive la lingvojn francan (5), anglan, germanan (po 2), cxehxan, hispanan, hungaran, polan, rusan kaj svedan (po 1). Fine en 1939 gxi konsistis el 16 membroj: Baghy, Bailey, Bastien, Belmont, Cseh, Grau Casas, Inglada, Isbrucker, Lippmann, Minor, Nylén, Rollet de Lisle, Schmid, Setälä, Stamadiadis, Waringhien (kaj unu sekretario-kasisto ne-akademiano, R. de Lajarte), reprezentantaj respektive la lingvojn francan, germanan (po 3), hungaran (2), anglan, finnan, grekan, hispanan, katalunan, nederlandan, polan kaj svedan (po 1).
Propraj verkoj de la Akademio, oficiale agnoskitaj de la L.K., estas nur:
I°. La 6 Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro: la Unua, preparita de Cart, vocxdonita en 1909 kaj entenanta 864 radikojn kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola; la Dua, preparata de Grosjean-Maupin sub la nomo de Cart, vocxdonita en 1919 kaj dividita en du partoj: a) Internaciaj vortoj, sen tradukoj sed kun montro de la gramatika kategorio: 480 radikoj; b) Komune uzataj vortoj: 111 radikoj kaj 2 kunmetajxoj, kun tradukoj en la franca, angla kaj germana – sume 591 radikoj, plus la sufikso –ism ; la Tria, preparata de Grosjean-Maupin, vocxdonita en 1921 kaj same dividita: a) propre esperantlingvaj radikoj: 61; b) internaciaj radikoj: 131 – sume 192, cxiuj kun tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, portugala, itala kaj pola; la Kvara, preparata de Grosjean-Maupin, vocxdonita en 1929 kaj entenanta nur unu liston el 118 radikoj, kun la tradukoj en la franca, angla kaj germana, plus la prefikso mis- ; la Kvina, preparata de Bastien, vocxdonita en 1934 kaj prezentanta du listojn: a) oficialaj vortradikoj: 5; b) teknikaj vortradikoj: 3 – sume 8, cxiuj kun tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola; la Sesa, preparata de Bailey, vocxdonita en 1935 en du listoj: a) oficialaj vortradikoj: 15; b) teknikaj vortradikoj: 6 – sume 21 kun tradukoj en la samaj ses lingvoj.
II°. La kvin partoj de la “Korektoj pri eraraj tradukoj en la Universala Vortaro”, vocxdonitaj en 1922-1923. La tekston oni trovas en la modele scienca eldono de la “Fundamento”, kompilita en 1963 de D-ro A. Albault.
Cxiuj aliaj verkoj, cxu ili aperis en la “Kolekto de la Akademio”, cxu aliloke, estis nur privataj verkoj de apartaj akademianoj aux L.K.‑anoj: la “Oficiala Klasika Libro de Esperanto” de Grosjean-Maupin ne estas tiurilate pli oficiala, ol la “Oficiala Radikaro” de E. Wüster; aparte erariga estas la titolo de la libro, kompilita de S. Grenkamp: “Oficiala Vortaro de Esperanto”, kontraux kiu la L.K. mem avertis en 1937.
La tuta laborado de la Lingvaj Institucioj gxis 1922 estis ebligita kaj pagita de la “Centra Oficejo”, t.e. cxefe el la malavaraj donacoj de Generalo Sebert: en ties “Oficiala Gazeto” aperis la jaraj raportoj, la raportoj de la Sekcioj aux Komisionoj ktp. Post la morto de Sebert, la L.K. suferis je manko de rimedoj por eldono aux ecx funkciado, kaj la situacio plibonigxis nur post la starigo de la “Internacia Centra Komitato” (I.C.K.), farigxinta en 1936 la “Internacia Esperantista Ligo” (I.E.L.), kiu cxiujare difinis subvencion, al kiu aldonigxis kelkaj maloftaj donacoj de privatuloj: tio ebligis, inter 1926 kaj 1938, la publikigon de 12 Jarlibroj kaj, inter 1929 kaj 1934, de 6 “Oficialaj Bultenoj”.
La Cirkulero N° 19a havas la daton Junio 1939, la N° 20a la daton Marto 1946: cxi tiu estis fakte nur voko al cxiuj antauxmilitaj L.K.‑anoj, ke ili donu signon de vivo kaj montru sian deziron pri plua kunlaborado. El la 102 membroj de 1939 respondis 48 – kaj tiu sola fakto montras, kian rompon la milito kaj gxiaj sekvoj faris en la funkciado de niaj Lingvaj Institucioj. La Prezidanto Isbrucker opiniis la situacion tauxga por funda reorganizo, kiu forigus la gxenan kaj temporaban duoblecon inter la Lingva Komitato kaj gxia Akademio; li do proponis novan statuton, kiu, post multaj diskutoj kaj modifoj, estis fine vocxdonita la 20an de Julio 1948.
La cxefaj sxangxoj estis: 1° la Lingva Komitato kaj gxia Akademio kunfandigxas en unu solan korpon, nomataj “Akademio de Esperanto” (Art. 1); 2° La nombro de la akademianoj estas prefere cxirkaux 40, sed gxi ne povas esti pli ol 50 (Art. 3); 3° Kandidatojn por la Akademio povas proponi cxiu Esperantista organizajxo kaj cxiu unuopa esperantisto, kiu ankaux povas proponi sin mem (Art. 8); 4° Povas esti kreataj “Konsilantaj Komitatoj de la Akademio”, organizitaj sur teritoria, nacia, naci‑lingva aux faka bazo, sub la gvidado de unu aux pluraj akademianoj, por helpi al la laboroj de la Akademio (Art. 17‑20).
Tiu statuto kun la paso de la jaroj montrigxis neoportuna pri la tri lastaj punktoj: a) ne estis antauxvidita konstanta rilato inter la nombro de la akademianoj kaj ilia po‑triona rebalotado cxiun trian jaron (en 1963 la 3 trionoj konsistis respektive el 14, 5 kaj 21 anoj!); b) la facileco de proponado okazigis multigxon de la kandidatoj, inter kiuj vane kaj dangxere dividigxis la vocxoj, tiel ke oni devis plurfoje rekomenci la baloton kaj multaj estis elektitaj aux rifuzitaj per unu sola vocxo; c) disponante nek sekretarion nek budgxeton, neniu akademiano povis starigi Konsilantan Komitaton. Jen kial la Prezidanto Waringhien vocxdonigis en Julio 1964 la statuton, kies tekston oni trovos cxi‑poste.
Dum tiu dua periodo la Prezidantoj de la Akademio estis gxis 1963 J. R. C. Isbrucker, kaj de tiu dato Gaston Waringhien (1901–), agregaciulo pri lingvistiko, emerita profesoro cxe la Pariza “Brita Instituto”.
Direktoroj de la Sekcioj estis denove elektitaj nur en 1951; de tiam ili estis sinsekve:
Por la Gxenerala Vortaro: G. Waringhien (1951-1965); A. Albault (1965 –),
por la Gramatiko: W. Lippmann (1951-1965); D. B. Gregor (1965 –);
por la Teknikaj Vortaroj: J. Okamoto (1951-1956); A. R. Haferkorn (1958 –);
por la Bibliografio: P. Neergaard (1951 –);
por la Literaturo: G. Avril (1951-1953); I. Rotkvicx (1954-1965); W. Auld (1965 –), Sekcio pri Prononcado estis kreita en 1958 laux la propono kaj sub la gvidado de C. Støp-Bowitz.
Sekretario-kasisto estis, laux lia propra propono, la Prezidanto Isbrucker mem gxis 1963; poste A. Albault (1963-1965) kaj R. Bernard (1965 –).
Aktoj de la Akademio gxis 1963 estis:
I°. Oficialigo de la sufikso –end (Julio 1953). II°. La Sepa Oficiala Aldono al la U.V., preparita de G. Waringhien en Junio 1955, vocxdonita en Julio 1958: tri listoj: a) 84 komunuzaj vortoj kaj 35 propraj nomoj, entenataj en la ceteraj partoj de la Fundamento ekster la U.V.; b) 16 oficialigitaj vortoj finigxantaj per –log kaj –nom , respondaj al la jam oficialaj vortoj finigxantaj per –logi kaj –nomi ; c) 15 oficialigitaj agentnomoj respondaj al jam oficialaj abstraktaj nomoj finigxantaj per –grafi ktp. III°. El la “Listo de la oficialaj vort-elementoj”, entreprenita de Isbrucker en 1938, nur la litero A estis redaktita, kaj oficialigita nur parte en 1953.
La aktoj de la Akademio ekde 1964 estas reproduktitaj en la dua, lingva parto de cxi tiu Bulteno.
La elspezoj de la Akademio estis kovritaj per konstanta subvencio de U.E.A., per oftaj subvencioj de S.A.T. (1955, 1959, 1960, 1961, 1962, 1963, 1966) kaj per okazaj subvencioj de la Sveda Esperanto-Federacio (1952), de la Brazila Ligo (1958, 1959, 1960) kaj de la nederland-flandra Federacio de Laboristaj Esperantistoj (1964, 1965, 1966). Estus dezirinde, en la tempo kiam la Akademio reaktivigxis kaj planas i.a. la eldonon de la Baza Radikaro, ke ankaux aliaj organizoj subvencie helpu al gxia laborado.
* * *