Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
Jam de la komenco de la historio de niaj Lingvaj Institucioj la publiko plendis, ke ili nenion faras, kaj jam Zamenhof respondis al la tiamaj kritikantoj: “Oni forgesas, ke Komitato, kies membroj logxas en malsamaj urboj kaj el kiuj cxiu havas siajn proprajn profesiajn okupojn, ne povas multe fari.” (Leteroj, II, p. 108). Tiuj konsideroj estas cxiam validaj, kaj oni devas esti des pli danka al la personoj, kiuj dedicxas parton el sia vivo kaj el siaj fortoj al tia kolektiva laborado, kiu estas la propra funkcio de cxiu akademio.
Antaux la unua kaj inter la du mondmilitoj la cxefa aktiveco de la Lingvaj Institucioj estis la kompletigado de la vortaro: oni efektive tiam plej bezonis, ke kompetenta instanco fiksu la formon kaj difinu la sencon de la vortoj, pli-malpli internaciaj, kiujn postuladis la disvastigxanta uzo de la lingvo en pli kaj pli diversajn mediojn. Ni simple memoru, ke al la 2.641 radikoj de la “Universala Vortaro” aldonigxis 1.907 aliaj en sep “Oficialaj Aldonoj”. Sed ekde 1930 kaj precipe de 1934, jaro de gxia dua eldono, la “Plena Vortaro”, kvankam ne oficiala, iom post iom pruvigxis la oportuna registrilo, referencilo kaj kribrilo de nia vorttrezoro. Tio klarigas, ke post la dua mondmilito la Akademio iel stagnis, ne plu sentante la saman instigon dauxrigi siajn leksikologiajn esplorojn kaj ankoraux ne difininte al si novajn studkampojn.
Jen kial, elektite prezidanto, mi intencis direkti la agadon de la Akademio al la pli delikataj demandoj de sintakso aux vortfarado, kiujn oni gxis tiam nur heziteme aludis, sed kiuj kun la paso de la tempo kaj la kreskanta deziro al la unueco kaj perfekteco de nia lingvo farigxis pli kaj pli urgxantaj. Mi havis la grandan sxancon trovi en la largxvida erudicio de niaj Vicprezidantoj, W. Collinson, P. Neergaard kaj A. Atanasov, en la fruktoricxa iniciatemo de la Direktoroj de la tri bazaj Sekcioj, A. Albault, D. B. Gregor kaj R. Haferkorn, fine en la klera diligenteco de nia Sekretario R. Bernard, la helpadon necesan por plenumi mian intencon. Al ili, kaj ankaux al cxiuj miaj kolegoj, de kiuj mi postulis eble tro oftajn oferojn de tempo kaj atento, sed sen kies konsiloj kaj kritikoj nenio solida povus esti starigita, mi cxi tie prezentas mian tutkoran dankon.
La rezultojn de nia kolektiva laborado la publiko disponas en cxi tiu brosxuro, kune kun kelkaj utilaj informoj pri nia Institucio. Mi esperas, ke tiu dokumento vekos gxeneralan intereson, kio ebligos al ni ne tro malbaldaux eldoni alian bultenon, ekzemple pri la “Baza Radikaro”.
La 31an de Decembro 1967,
La Prezidanto,
G. Waringhien.