La Akademia Vortaro prezentas la oficialajn kaj Fundamentajn lingvoelementojn de Esperanto. Gxi enhavas ankaux oficialajn difinojn, sed ankoraux ne por cxiuj elementoj.
Por trovi elementojn, uzu la sercxilon.
La nuna TTT-a versio de la Akademia Vortaro estas pli simpla, sed kredeble pli rapida, ol la antauxe instalita versio. Gxi nun enhavas iom pli da oficialaj difinoj - precipe el la 4a kaj 7a Oficialaj Aldonoj.
Por ke vi povu bone uzi la Akademian Vortaron, necesas ke via TTT-legilo akceptu t.n. kuketojn. Per kuketoj konservigxas personaj agordoj, memoro pri farita sercxo k.s.
La sercxilo sercxas nudajn elementojn, ekz. KUR, MAL (ne "kur/i" aux "mal/o", nek "kuri" aux "malo"). En la sercxokampo oni povas enskribi elementon, ekz. KUR, MAL, AL (ne tutajn vortojn), aux parton de elemento.
En sercxesprimoj oni povas uzi la jenajn specialsignojn:
Se oni do enskribas ekz. la sercxesprimon ?ON, la sercxilo montras BON, DON, FON k.t.p. Se oni enskribas ekz. L*N, la sercxilo montras LAGUN, LAMEN, LAN, LANTERN k.t.p. Se oni enskribas ekz. *A, aperas A, BALA, BOA k.t.p.
La sercxado ne atentas la diferencon inter majuskloj kaj minuskloj.
Vi povas skribi sercxesprimojn kun veraj Esperantaj supersignaj literoj, se la retumilo regas Unikodon. Oni ankaux povas uzi ^ post la koncerna litero. Tiam dusignajxo kiel c^ kalkuligxas en la sercxado kiel unu sola signo. Anstataux ^ oni povas egale uzi X, x aux ~.
Oni povas limigi la sercxon al diversaj partoj de la aro de Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj: nur Fundamentaj elementoj, nur elementoj el la Unua Oficiala Aldono, k.s.. Por klarigoj pri la partoj vidu la klarigojn pri Fundamentaj kaj oficialaj elementoj.
Per la jes/ne-elektiloj oni povas elekti, kiuj specoj de elementoj estu inkluzivitaj en la sercxoj. Estas uzata la jena klasado de la elementoj:
Finajxbezonaj elementoj: Tio estas elementoj, kiuj ne povas uzigxi kiel memstaraj vortoj en la lingvo. Tiuj elementoj estas cxi tie plu dividitaj en tri subklasojn:
La klasado de prefiksoj kaj sufiksoj estas laux la Baza Radikaro Oficiala.
Radikoj, prefiksoj kaj sufiksoj aperas kun posta signeto, "/", en la sercxorezultoj, ekz. RADIK/, MAL/, UL/.
Fundamenta estas cxiu Esperanta lingvoelemento, kiu trovigxas en la verko Fundamento de Esperanto, en ties Universala Vortaro, en ties Ekzercaro, en ties Gramatiko aux en ties Antauxparolo.
Oficiala estas cxiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto aux la antauxa Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro.
En la Fundamento, kaj ankaux en la Oficialaj Aldonoj, trovigxas ne nur simplaj elementoj, sed ankaux kunmetajxoj. Tiu cxi teksto traktas tamen nur nekunmetitajn elementojn (morfemojn).
La Fundamenton de Esperanto deklaris baza legxo de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905.
Oficialigoj de lingvoelementoj fare de la Lingva Komitato aux la Akademio de Esperanto okazis en la jenaj jaroj:
| 1909 | Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (1OA) |
| 1919 | Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (2OA) |
| 1921 | Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro (3OA) |
| 1923 | Oficialigo de la elemento ANALOG/ |
| 1929 | Oficialigo de la elemento MIS/ |
| 1929 | Kvara Aldono al Universala Vortaro (4OA) |
| 1934 | Kvina Aldono al Universala Vortaro (5OA) |
| 1935 | Sesa Aldono al Universala Vortaro (6OA) |
| 1953 | Oficialigo de la elemento END/ |
| 1958 | Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (7OA) |
| 1974 | Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro (8OA) |
| 2007 | Nauxa Oficiala Aldono al Universala Vortaro (9OA) |
En 1923 la Lingva Komitato decidis neoficialigi la elementon ANALOGI/ (oficialigitan en 1OA). Samokaze gxi oficialigis la elementon ANALOG/. Pri la neoficialigo de ANALOGI/ vidu ankaux 10.9.
En 1974 (8OA) la Akademio de Esperanto neoficialigis la (ecosignifan) elementon KONCENTR/ ("koncentra" = "samcentra") oficialigitan en 1OA, kaj anstatauxe oficialigis la samforman, sed agosignifan elementon KONCENTR/ ("koncentri"). Oni atentu, ke temis tiam ne pri nura kategoridiferenco, sed pri du radikoj kun tute malsamaj signifoj.
Kunlige kun 8OA la Akademio ankaux ellaboris la verkon "Baza Radikaro Oficiala", BRO (Aktoj de la Akademio II), kiu difinas bazan vortprovizon dividitan laux naux oftecogrupoj.
En la Universala Vortaro la radikoj aperas sen vortklasa finajxo, kaj ankaux en pluraj Oficialaj Aldonoj estas same. La tuta demando pri radikokarakteroj, bazaj formoj, bazaj finajxoj k.s., estas teoria demando suficxe kompleksa. En BRO la Akademio la unuan fojon entreprenis metode difini tiajn bazajn formojn por la elementoj, kaj en la cxi-posta listo tiuj bazaj formoj de BRO estas cititaj cxe la koncernaj elementoj. Ankaux en la Akademia Vortaro por cxiu radika finajxbezona elemento estos elektita finajxhava bazformo, por kiu difino estos verkita. Bazformoj de radikoj, por kiuj ankoraux mankas oficiala difino, estu rigardataj kiel provizoraj indikoj.
Majuskla aux minuskla skribo ne estas cxi tie kalkulata kiel parto de la oficiala formo de elemento. La Fundamento mem ne estas konsekvenca pri tio, kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro diversmaniere traktis la uzon de majuskloj kaj minuskloj, iafoje ecx prezentante cxiun elementon kun komenca majusklo. Pro tio apenaux eblas sencohave paroli pri oficiala majuskleco de elemento, kaj tial cxiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neuxtrala tutmajuskla formo.
La elementoj estas cxi tie klasitaj en tri kategoriojn: finajxbezonaj elementoj, vortetoj kaj finajxoj. Tiu klasado ne prezentas en sia tuteco ian oficiale validan teorion. Gxi estu rigardata kiel praktika helpilo por distingi la diversajn elementojn. Tamen gxi respondas sendube al efektive validaj reguloj en la lingvo, kaj ne povas esti neglektata.
Al tiu kategorio kalkuligxas cxi tie ordinaraj radikoj kaj afiksoj (sufiksoj kaj prefiksoj). Ili aperas kun posta signeto, kiu indikas, ke ili ne povas uzigxi kiel memstaraj vortoj en la lingvo, ekz. RADIK/. Iuj finajxbezonaj elementoj havas la plian indikon "prefikso" aux "sufikso". Tio ne estu komprenata kiel ia oficiala statuso de tiuj elementoj, sed nur kiel helpilo por facila rekonebleco.
Al tiu kategorio kalkuligxas cxiuj elementoj, kiuj povas aperi kiel memstaraj vortoj sen aldono de finajxo. Ili aperas en la listo sen posta signeto, ekz. LA. La nomoj de la Esperantaj literoj estas memstaraj elementoj, sed ili estas en la Akademia Vortaro apartigitaj pro praktikaj kialoj.
Al tiu kategorio kalkuligxas la gramatikaj finajxoj -O, -A, -E, -I, -AS, -IS, -OS, -US, -U, -J kaj -N. Ili aperas en la listoj kun antauxa dividostreko.
Multaj Fundamentaj elementoj aperas ankaux en Oficialaj Aldonoj, precipe en 1OA, 7OA kaj 8OA.
Plej ofte la kialo de tio estas, ke la elemento ne trovigxas en la Universala Vortaro, sed aliloke en la Fundamento, aux tamen en la Universala Vortaro, sed ne en la normala alfabetorda loko tie.
Apero de tia Fundamenta elemento en Oficiala Aldono do celis konfirmi la Fundamentecon de la elemento, kaj ankaux servis por formale aldoni gxin al la Universala Vortaro, se gxi tie ne jam trovigxis.
Iafoje temas pri oficiala interpreto aux reinterpreto de la statuso de Fundamenta radiko.
| Elementoj | |
|---|---|
| Sume | 4955 |
| Fundamentaj | 2769 |
| Oficialaj | 2186 |
| Okazoj de oficialigo | |
| 1OA (1909) | 806 |
| 2OA (1919) | 587 |
| 3OA (1921) | 203 |
| 1923 | 1 |
| 1929 | 1 |
| 4OA (1929) | 118 |
| 5OA (1934) | 8 |
| 6OA (1935) | 21 |
| 1953 | 1 |
| 7OA (1958) | 31 |
| 8OA (1974) | 200 |
| 9OA (2007) | 209 |
| Elementospecoj | |
| Finajxbezonaj | 4760 |
| Vortetoj | 184 |
| Finajxoj | 11 |
Tiuj nombroj estas komparindaj al la kalkulo, kiu aperis en 7OA: "La fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.759 + 1.777 = 4.536."
Post tio 8OA rekonis ankoraux 13 Fundamentajn elementojn (ADRES/, CENTR/, FRANK/, GENERAL/, JUR/, JXURNAL/, KILOGRAM/, MATERIAL/, METAL/, MUZIK/, OFICIAL/, TEKST/ kaj ZAMENHOF/), kaj oficialigis 200 pliajn elementojn. En 9OA la Akademio oficialigis ankoraux 209 radikojn Tio donas la jenan gxisdatigon de la kalkulo en 7OA:
2759 + 13 = 2772 Fundamentaj elementoj
1777 + 200 + 209 = 2186 oficialaj elementoj
2772 + 2186 = 4958
Mia suma nombro de elementoj estas tamen 4955. La diferenco estas cxe la Fundamentaj elementoj. Iel Waringhien (kiu faris la kalkulon de 7OA) kalkulis 3 pliajn Fundamentajn elementojn. Mi ne povis kontroli, kiamaniere li kalkulis aux rezonis, sed mi supozas, ke temas pri la tri kunmetajxoj PRO/CENT/, RE/PREZENT/ kaj RE/SUM/, kiujn mi ne kalkulis, cxar tiu cxi kompilajxo traktas nur nekunmetitajn simplajn elementojn. Sed nuntempe oni tute prave preferas rigardi ilin kiel unuradikajn PROCENT/, REPREZENT/ kaj RESUM/. Waringhien tiel ilin registris en la Plena Ilustrita Vortaro, kaj tute povas esti, ke li rigardis ilin kiel radikojn ankaux kiam li faris la kalkulon en 7OA. Tio estas en moderna vortaro tute prudenta aliro, sed en la Fundamento ili estas prezentataj kiel kunmetajxoj, kaj tiel oni devas ilin en tia cxi kunteksto rigardi. Ilia unuradikeco, kiom ajn prava, estas ekster-Fundamenta afero.
Mi kontrolis cxiujn elementojn pere de la 9-a eldono de la Fundamento de Esperanto kaj pere de la naux Oficialaj Aldonoj. Krome mi uzis "Plenan Ilustritan Vortaron" kaj la verkojn "Akademia Vortaro-Radikaro", "Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana" kaj "Etimologia Vortaro de Esperanto" (vidu la liston de literaturo).
Montrigxis, ke fideblaj estas nur la Oficialaj Aldonoj mem. Precipe mankohava estas Plena Ilustrita Vortaro. Se iu volas helpi al plia kontrolado (cxar povas ankoraux esti eraroj en la datumoj), tiu do nepre faru tion helpe de la efektivaj oficialaj dokumentoj.
Tio, kion la Fundamento mem indikas kiel kunmetajxon de du elementoj, sed kion oni nuntempe ofte analizas kiel unu radikon, ne trovigxas inter la elementoj cxi tie. Temas pri tri kunmetajxoj jam menciitaj en 8.: PRO/CENT/ ("procento"), RE/PREZENT ("reprezenti") kaj RE/SUM/ ("resumi"). Ilia eventuala unuradikeco estas ekster-Fundamenta afero.
En 1OA trovigxas KALKANUM/ prezentita kvazaux radiko. Gxi estas cxi tie rigardata kiel kunmetajxo de KALKAN/ kaj la sufikso UM/, kaj tial gxi ne aperas.
En 7OA estis oficiale rekonita la Fundamenteco de la radiko PAUXLIN/ (virina nomo). En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke la radiko PAUXL/ estas Fundamenta, kaj ke PAUXLIN/ estas de gxi derivita (per la sufikso IN/). Tial cxi tie aperas nur PAUXL/, ne PAUXLIN/.
En la Universala Vortaro aperas AUXGUST/ kiel nomo de monato. En la Ekzercaro, en ekzerco 22, aperas la vira nomo "Auxgusto". Oni povas heziti, cxu kalkuli tiujn du AUXGUST/ kiel unu saman elementon kun du malsamaj signifoj, aux kiel du malsamajn, sed samformajn, radikojn. En 7OA, kaj en la sciencaj notoj de la 9-a eldono de la Fundamento ili estas traktataj kiel du apartaj radikoj, kaj tiel ili estas ankaux cxi tie kalkulataj. Tial aperas AUXGUST/ dufoje.
Cxe du elementoj la Fundamento erare indikas, ke temas pri finajxobezona radiko (per posta signeto). Temas pri evidentaj preseraroj: MIL/ (nombra vorteto) kaj POR/ (rolvorteto). Cxi tie ili aperas en gxustigita formo: MIL kaj POR.
En 3OA la elemento HURA aperas kun posta signeto kvazaux gxi estus finajxbezona radiko: HURA/. La nacilingvaj tradukoj en 3OA tamen prezentas nur ekkriajn vortojn. Temas do pri preseraro, kaj cxi tie HURA aperas sen signeto kiel vorteto nefinajxbezona.
La elemento NUL/ estas en la Fundamento finajxbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: "Apud la Fundamenta substantivo 'nulo' estas oficialigita la numeralo 'nul'." La Akademio ne rajtas sxangxi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finajxbezona, kaj alia oficialigita elemento nefinajxbezona). Sed ankaux eblas diri, laux la "Baza Radikaro Oficiala" de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ ("sen finajxo en kalkuloj, nombrado..."), sen sxangxi gxian principan statuson kiel finajxbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie cxi, kaj tial aperas nur NUL/ cxi tie.
La propranomajn elementojn VASXINGTON/ kaj ZAMENHOF/ 7OA kaj 8OA prezentas kiel finajxbezonajn radikojn. Ilia statuso en la Fundamento estas dubebla (ili aperas tie nur kiel memstaraj vortoj, sed sen O-finajxo kaj sen apostrofo). 8OA interpretas tion kiel neesprimitan licencon, "laux kiu cxe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finajxo de substantivo, sed ankaux la apostrofo mem". Ili laux tiu oficiala interpreto principe estas ordinaraj finajxbezonaj radikoj, kaj do aperas cxi tie kiel VASXINGTON/ kaj ZAMENHOF/.
Laux Rimarko en 7OA la Lingva Komitato en 1923 decidis neoficialigi la elementon ANALOGI/ (oficialigitan en 1OA). Pri tiu decido estas iom da malklarajxoj, kaj gxin ignoris pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Tamen cxi tie ANALOGI/ estas rigardata kiel neoficialigita kaj do ne aperas. Aperas tamen la elemento ANALOG/, kiun la Lingva Komitato samokaze oficialigis.
Laux neoficiala parto de Aktoj de la Akademio 1963-1967 (pagxo 8) la elemento MIS/ (prefikso) apartenas al 4OA. Sed en 4OA tamen ne menciigxas MIS/. Efektive MIS/ estis oficialigita aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj vocxdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ ecx estis anoncitaj en la sama cirkulero: "Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929". La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed gxi ne apartenas al 4OA.
Laux Ockey en "Akademia Vortaro-Radikaro" iaspeca decido pri la elementoj ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ estis farita en la jaro 1922. Ambaux elementoj estis oficialigitaj en 8OA. Mi ne povis eltrovi, kio efektive okazis rilate al tiuj elementoj en 1922. Mi supozas, ke temas pri decido pri uzado de K anstataux HX post R, kaj ne pri efektiva oficialigo de ARKITEKTUR/ kaj MONARK/. Cxi tie do ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ aperas kun indiko pri 8OA.
En la Fundamenta Ekzercaro aperas (sen kunteksto) la vorto "Deino" (en paragrafo 2, "Ekzerco de legado"). Laux 8OA tiu vorto "estas fundamenta, cxar gxi trovigxas tie, sed gxi estas neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitajxon: gxi povas deveni de pra-Esperanta radiko ('de-' anstataux 'di-') aux de simpla preseraro ('deino' anstataux 'feino')". Plej versxajne temas pri preseraro por "Diino" (eventuale sub influo de iama pra-Esperanta formo), cxar la vorto "Feino" aperas jam antauxe en tiu sama "Ekzerco de legado". Mi decidis rigardi la formon "Deino" kiel simplan preseraron por "Diino", kaj ne aperigi gxin kiel apartan elementon cxi tie. (Tio tamen ne signifas, ke eksperimentemaj auxtoroj ne rajtas uzi la vorton "Deino" kiel iaspecan arkaikajxon aux simile.)
Krome en paragrafo 4 de la Fundamenta Ekzercaro, aperas la vorto "Cikano". Gxi estas evidenta preseraro anstataux "Cxikano", kaj tial ne aperas cxi tie ia radiko CIKAN/, sed nur CXIKAN/.
Fine oni povas noti, ke pagxokape de la Antauxparolo aperas trifoje la vorto "ANTAUPAROLO" (sen hoketo cxe la "U"). Gxi versxajne estas preseraro por "ANTAUXPAROLO" - aux eventuale gxi estas praktika apliko de la alternativa senhoketa skribo prezentita en la Fundamenta Gramatiko. Cxiuokaze gxi ne estas motivo por registri ian radikon ANTAU (sen hoketo).
En 3OA aperas la elemento SPECULACI/ (kun C!). Preskaux certe tio estas nura preseraro anstataux SPEKULACI/ (kun K), sed la afero eventuale estas pridubebla. En Plena Ilustrita Vortaro trovigxas SPECULACI/ kun C (tamen alfabete enordigite kvazaux gxi havus K!). En aliaj vortaroj troveblas nur SPEKULACI/. Cxi tie, provizore, restas SPECULACI/ kun C, sed tio kredeble estos sxangxita al la pli gxusta SPEKULACI/.
En 1OA aperas KOMPAN/, kiu estas evidenta preseraro por KOMPON/. Cxi tie aperas do KOMPON/.
En 7OA aperas dufoje GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua estas evidenta preseraro por GEOGRAFI/ (kiel agnoskas 8OA).
Fundamento de Esperanto - Zamenhof, L. L. - 9-a eldono, EFE, Marmande, Francujo, 1963.
Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1909 (fotokopio).
Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1919 (fotokopio).
Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1921 (fotokopio).
Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).
Kvina kaj Sesa Aldonoj al Universala Vortaro, Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de gxia Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1935 (fotokopio).
Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 - 1958 (fotokopio).
Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, en Aktoj de la Akademio II 1968-1974 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).
Nauxa Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto. N-ro 8. 2007.
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9).
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). (Enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan.)
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005.
Akademia Vortaro-Radikaro - Edward Ockey - Banstead, Anglujo, 1978. (Malgraux la nomo ne temas pri eldonajxo de la Akademio de Esperanto.)
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1-a - 4-a partoj) - Wüster, E. - Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1923.
Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumo 1: A - D. Volumo 2: E - J. Volumo 3: K - M. Volumo 4: N - R. Volumo 5: S - Z. - Vilborg, E. - Eldona Societo Esperanto, Malmö;, Svedujo, 1989, 1991, 1993, 1995, 2001.
Cxi tie antauxe aperis klarigoj pri elektado de bazformoj (karakteroj) de radikoj. La Akademio nun diskutas, kiajn principojn gxi efektive uzu por tio en la Akademia Vortaro. Tial la antauxaj klarigoj estas provizore forprenitaj. Eventuale aperos poste novaj klarigoj.
La sekva teksto estis verkita origine por la Reta Vortaro (ReVo). La vidpunkto, materialo kaj terminoj ne estas plene laux tiuj uzataj por la Akademia Vortaro en la cxi-antauxaj klarigoj. La teksto estas aldonita cxi tie kiel referencomaterialo. La tekston verkis Bertilo Wennergren kune kun Marc Bavant.
"Elemento" estas gxenerala termino por vico de sonoj/literoj, kiu reprezentas ian signifon, kaj kiu ne estas dividebla en signifohavajn partojn.
Alia grava gxenerala termino estas "vorto". Ni ne provos difini gxin, sed fidas al la ordinara komuna kompreno de tiu termino.
La elementoj de Esperanto dividigxas en kvar bazajn klasojn:
Tiu kvardivido bazigxas sur la rilatoj de la diversaj elementoj al vorteco.
La primitivaj vortoj estas tiaj elementoj, kiuj povas roli en frazo kiel vorto sen kunmetigxi vorte kun alia elemento.
Elementoj de la aliaj tri grupoj ne povas aperi en frazo kiel memstara vorto, sed nur kiel parto de kunmetita vorto:
La finajxoj servas por fari vortojn el radikoj, kaj por plu modifi vortojn sintakse.
La afiksoj servas unuavice kombine kun radikoj por formi kunmetajxojn, kaj sekvas diversmaniere specialajn regulojn en la vortfarado - specialajn kompare kun la gxeneralaj vortfaraj reguloj validaj por la radikoj.
La radikoj estas cxiuj aliaj elementoj.
La primitivaj vortoj plu disklasigxas laux siaj diversaj manieroj roli en frazoj. Pluraj el ili povas uzigxi en pli ol unu maniero, kaj tial cxi-poste aperos en pli ol unu klaso (sed menciigxos nur la plej gravaj kaj tipaj uzoj).
La finajxoj plu disklasigxas laux tio, cxu ili povas transformi radikon en vorton, aux nur plunuancas vorton (primitivan aux kunmetitan) sintakse.
La radikoj plu disklasigxas laux sia uzigxo kun vortklasaj finajxoj.
La afiksoj plu disklasigxas laux siaj kutimaj pozicioj en kunmetajxoj: antaux aux post radikoj.
Jen sekvos skemo de la klasadsistemo. Por tiuj klasoj, kiuj ampleksas malgrandan kaj superrigardeblan nombron de elementoj, cxiuj oficialaj elementoj listigxos. Por la aliaj klasoj menciigxos nur kelkaj ekzemploj. Post la skemo sekvos gravaj komentoj.